Выбрать главу

La fakto, ke UEA laŭ la nuna Statuto konsistas el organizaĵoj (kolektiva principo) kaj unuopuloj (individua principo), reflektiĝas en la Komitato kaj en la demokrata sistemo, laŭ kiu ĝi estas elektata. La komitato konsistas el komitatanoj A, elektataj de la aliĝintaj asocioj; komitatanoj B, elektataj de la ĈD kaj D; kaj komitatanoj C, alelektataj de la komitatanoj A kaj B. Ciu aliĝinta LA kun 150 ĝis 1.000 membroj elektas unu komitatanon, kaj unu plian por ĉiu komen- cita milo. Ciu aliĝinta faka asocio (FA) elektas unu komitatanon A senkonsidere al la nombro de siaj membroj. Aliĝinta LA kun malpli ol 150 membroj elektas unu observanton, kiu havas ĉiujn rajtojn, kiel la komitatanoj, kun la escepto de la voĉdona rajto. Aliflanke troviĝas la komitatanoj B, kiujn elektas la ĉefdelegitoj kaj delegitoj el internacia listo, pretigita laŭ la kondiĉoj de la ĉenerala Regularo kaj laŭ la normo: unu komitatano B je 250 delegitoj. Kvin ĉef- delegitoj aŭ delegitoj rajtas proponi unu kandidaton el inter la indi- viduaj membroj de la Asocio; la kandidato devas skribe konsenti al sia kandidatiĝo. Surbaze de ĉiuj laŭregulaj kandidatigoj estas farata la menciita listo. Fine, por certigi al la Asocio la kunlaboron de spertuloj, la komitatanoj A kaj B povas kompletigi la Komitaton, elektante pliajn komitatanojn per sekreta voĉdono ĝis kvarono de sia propra nombro. Foje elektitaj, ĉiuj komitatanoj estas absolute samrajtaj kaj reelekteblaj. La Komitato elektas la Estraron de la Asocio, kiu, siavice, nomas la direktoron de la Centra Oficejo. Ciuj decidoj de la Komitato kaj Estraro estas farataj per simpla plimulto de la voĉdonintoj, sed decidoj, kiujn partoprenis malpli ol duono de la Komitato aŭ de la Estraro, devas poste esti submetitaj al skriba voĉdono, en kiu sufiĉas la plimulto de la voĉdonintoj. Okaze de voĉ- egaleco decidas la prezidanto. Komitatano aŭ estrarano devas sin deteni de voĉdono pri aferoj, kiuj koncernas lin persone. Tiuj reguloj estis rigore observataj 13.

Grava elemento en la demokrateco de UEA estas la ĉeno de respondecoj: la geoficistoj de la CO, nomataj de la direktoro kun aprobo de la Estraro, respondecas al la direktoro; la direktoro, redaktoro, komisiitoj kaj komisionoj respondecas al la Estraro; la Estraro al la Komitato; la Komitato al la elektorganoj; tiuj lastaj, same kiel ĉiuj aliaj organoj kaj instancoj de UEA, al la tuta membraro tra la ĝenerala voĉdono, kiu povas nuligi ĉiujn decidojn kaj elektojn, aŭ esprimi sin pri ĉiuj ajn demandoj submetitaj de la Komitato. Krome, kiel prezentite supre, la ĝenerala voĉdono povas ŝanĝi la Statuton, aŭ eĉ dissolvi la Asocion.

Tiu vasta demokrateco implicas plurajn danĝerojn, el kiuj la ĉefa estas la risko de decidado sen sufiĉa kono de faktoj. Por maksimume eviti erarojn, la Ĝenerala Regularo tntaŭvidas kelkajn garantiojn.

Kiel delegito povas esti nomita aŭ elektita nur mdividua membro en la kategorio de MA aŭ pli alta dum almenaŭ unu jaro antaŭ la jaro de la nomigo aŭ elekto. Ciuj komitatanoj devas estis MA de UEA dum almenaŭ tri jaroj antaŭ la jaro de la elektoj. Laŭ decido de la Komitato, farita en 1972, la sama regulo validas ankaŭ por la anstataŭantoj de komitatanoj A. La senco de tiu regulo estas redukti la eblecojn de eraraj konkludoj, aŭ eĉ de fatalaj decidoj, pro manko de scioj pri faktoj, laboro kaj funkciado de la Asocio. Oni povas atendi ke la MA, kiuj regule ricevas la Jarlibron kaj la ĉefan organon de la Asocio dum tri jaroj, povos akiri sufiĉe da scioj por bone orientiĝi, kio, principe, ebligas pli ĝustajn juĝojn kaj korektajn decidojn. Aldone, estus tre utile, se la kriterio por kandidatigoj kaj elektoj al la Komitato estus ne honorigo pro meritoj en la pasinteco (por tio ekzistas honora membreco), kiel kelkfoje okazas, sed kom- petenteco, laboro kaj sindono, kiujn oni prave povas atendi de la kandidatoj pro iliaj aktualaj meritoj.

Plia garantio estas la periodeco de ĉiuj elektoj, kiel ankaŭ la ebleco por la decidpovaj korpoj esprimi al la elektitoj malkonfidon eĉ antaŭ la finiĝo de la trijara oficperiodo kaj elekti aliajn (Art. 3).

La konscia vastigado de la diskuteblecoj kaj publika kontrolo evoluis paralele kun la demokratigo de la elektosistemo kaj decid- povaj rajtoj.

Unuavice tio rilatas al la ĝeneralaj kunvenoj de la universalaj kongresoj kaj al ĉiuj aliaj tutkongresaj kunvenoj, ekzemple sekcioj, organizataj de tempo al tempo. Dum la ĝeneralaj kunvenoj ĉiu membro de la Asocio — kaj ankaŭ ĉiu alia kongresano — povas libere esprimi sian opinion, kritiki, fari demandojn kun la rajto ricevi respondojn. Unu el la ĝeneralaj kunvenoj ĉiam pritraktas la raporton de la Estraro por la antaŭa jaro. Kvankam la Komitato estas kompe- tenta por fari decidon pri la Estrara Haporto, tamen la pritrakto en ĝenerala kunveno estas taŭga kadro, en kiu esprimiĝas la opinioj kaj vidpunktoj de la membraro. Se dum iu kongreso ampleksa pro- blemo estas traktata en du aŭ pluraj sekcioj, ĉiu kongresano — tute egale ĉu membro de UEA aŭ ne — rajtas ĉeesti, paroli kaj partopreni per voĉdono en la decido, kiu estas rigardata, depende de la karaktero de la pritraktita demando, kiel fina decido, aŭ kiel rekomendo al iu kompetenta organo de la Asocio, kutime la Komitato. UEA disponigas al la aliĝintaj FA kaj aliaj specialigitaj organizaĵoj senpagajn ejojn dum la UK kaj tiamaniere favoras diskutojn pri apartaj demandoj, interesantaj la koncernajn grupojn.

is 1955 la kunsidoj de la Komitato ne estis publikaj. Ekde tiu jaro ili fariĝis publikaj, kio signifas, ke ĉiu membro de la Asocio povas ĉeesti kaj sekvi la laboron de la supera instanco de UEA. Ankaŭ la aliaj kongresanoj havas la saman rajton. La publikeco de la kunsidoj estas faktoro de publika kontrolo kaj, kiel tia, plia elemento de demokrateco.

Alia kadro, konscie kreita por pritrakti aktualajn demandojn de la Asocio kaj ĝenerale de la Esperanto-Movado, estas la t.n. debatoj, enkondukitaj en 1969. La unua tiaspeca debato okazis dum la UK en Helsinki (1969). La temo estis „Esperanto — Cu Ideologia aŭ Praktika Instrumento?". La dua debato okazis dum la UK en Vieno (1970) kaj la temo estis „Generacia Konflikto — Cu Realaĵo aŭ Preteksto?" Dum la tria debato (UK Londono, 1971) estis pritraktita la demando „Neŭtraleco de UEA — Cu la Nuna Laŭstatuta Koncepto Estas Adekvata?". La lasta debato okazis dum la UK en Portland kaj la temo estis ,,La Valoro de Fremdlingva Instruado en la Lernejoj". La celo de tiu nova aranĝo estas aktivigi kiel eble plej. multajn kongres- anojn en solvado de problemoj, kiujn frontas la Asocio.

Aliajn kadrojn por diskutoj prezentas la kunvenoj de delegitoj, de reprezentantoj de informaj fakoj kaj similaj aranĝoj, organizataj ĉu regule, ĉu sporade, depende de la konstanteco aŭ provizora ak- tualeco de la traktota demando.

Tiuj konscie kreitaj novaj kadroj, celantaj vastigi la eblecojn esprimi pensojn kaj interŝanĝi opiniojn, certe kontribuis al pli bona kono de faktoj kaj al formiĝo de komunaj vidpunktoj. Alia afero estas, ke ankaŭ tiuj demokrataj institucioj ne estas plene utiligataj. Ankaŭ pri tio ne kulpas la demokrateco de UEA, kiel kelkaj ignoran- toj de faktoj pensas kaj plurfoje klopodis kredigi, sed neinteresiĝo kaj inerteco.

Por la glata funkciado de la menciitaj kaj aliaj demokrataj institucioj, kaj sekve por la prosperado de UEA, multe pli gravas libervole akceptita memdisciplino, ol ĉiuj ajn formalaj garantioj de la Statuto kaj Regularoj celantaj sinprotekton kontraŭ eraroj kaj mispaŝoj. Eĉ la plej demokrata Statuto kaj la plej bonaj Regularoj kun kompletigitaj detaloj ne povas per si mem manifesti sian frukto- donan efikecon, se forestas bonvolo kaj sincera deziro agi konkorde por realigi la celojn konforme al la litero kaj, eĉ pli, al la tuta spirito de la bazaj organizaj dokumentoj. Alivorte, sen memdisciplino kiel esenca komplemento de demokrateco, neniu demokrata organi- zaĵo povas ekzisti. Pri tio plurfoje atentigis jam Zamenhof. Ekzemple, en sia fama adiaŭa parolado dum la Oka UK (1912) preskaŭ testa- mente li diris: