Выбрать главу

2.4 EVOLUO

Zamenhof asertis, ke Esperanto „devas kreski kaj progresi laŭ la samaj leĝoj, laŭ kiuj estas ellaborataj ĉiuj vivaj lingvoj". La antaŭvido de Zamenhof plene realiĝis. En sia pli ol 80-jara ekzis- tado kaj funkciado kiel vivanta lingvo Esperanto mirinde evoluis.

La signifo de kelkaj radikoj estis modifita ĉu per larĝigo de la senco aŭ metaforigo, ou per malplivastigo kaj pliprecizigo. Pli mallongaj formoj kelkfoje anstataŭis la pli longajn. Ĉiuj e-blecoj, kiuj estas entenataj en la strukturo de la lingvo, sed kiujn en la komenco oni ne atentis, estis analoge kaj logike ĉiam pli utiligataj.

La evoluo de Esperanto precipe manifestiĝis en la plimultiĝo de la radikaro. En la jaro 1887 la unua vortareto konsistis el 931 elementoj (radikoj, afiksoj, finaĵoj, propraj nomoj) en la germana eldono, sed nur 927 en la rusa, unue aperinta. La Plena Vortaro Rusa-Internacia (1889) alportis konsiderindan riĉigon al la lingvo, sed nur parto de ĝia vortmaterialo retroviĝis en la kvinlingva Universala Vortavo de 1893, kiu enhavis 2.644 erojn (2.628 en la alfabeta vicordo), La Plena Vortaro de la jaro 1954 enhavas 7.866 vortradikojn, el kiuj oni povas formi minimume 80.000 vortojn. Multaj aliaj vortradikoj troviĝas en la teknikaj kaj fakaj terminaroj. La Plena Ilustrita Vortaro, publikigita en 1970, enhavas entute ĉ. 16.000 vortradikojn, inkluzive grandan nombron da fakaj kaj tek- nikaj terminoj. E1 tiu radikaro oni povas formi ĉ. 160.000 vortojn, kio metas Esperanton inter la plej riĉajn lingvojn el vidpunkto de la vortprovizo.

Malgraŭ tiu grandioza evoluo, kiu faras la lingvon delikata instrumento por esprimi eĉ la plej nuancitajn pensojn, Esperanto neniom perdis de siaj simpleco, fleksebleco kaj facileco. La fun- damentaj reguloj de la gramatiko restis la samaj. Aliflanke, por la praktika aplikado de la lingvo en la ĉiutaga vivo ne estas necesaj pli ol 700 aŭ 800 vortradikoj, el kiuj oni povas formi 7.000 aŭ 8.000 derivitajn vortojn. Depende de la individua klereco tiu ĉi nombro povas esti pli aŭ malpli granda. La samo okazas ankaŭ en la naciaj lingvoj. Neniam la individua vortprovizo egalas al la tuta vortaro de iu lingvo.

La facileco de Esperanto ne konsistas kaj ne povas konsisti en tio, ke en ĝi oni havu limigitan nombron da vortoj, kiel pensas keikaj personoj, se efektive novaj vortradikoj estas necesaj. La facileco de Esperanto konsistas en ĝia simpla gramatika strukturo, en la logika sistemo de afiksoj, en la fakto, ke ĉiu persono, eller- ■ninta ĝin, sentas ĝin ne kiel fremdan, sed kiel sian propran ling- von.

Esperanto ne nur konservis, sed eĉ fortikigis sian unuecon. La personoj, kiuj akceptas la Internacian Lingvon, faras tion ne por enigi en ĝin la mallogikaĵojn de siaj naciaj lingvoj, por infekti ĝin per naciaj idiotismoj kaj per aliaj naciismoj, kaj tiamaniere rompi ĝian unuecon, sed, male, por interkompreniĝi per unu sama komuna lingvo. Tiu ĉi psikologia stato, tiu ĉi volo konservi la lingvan unue- con, faras ke Esperanto nek „disfalis en dialektojn", kiel kelkaj lingvistoj erare profetis, nek povos disfali. La plivastiĝo de la kampo, sur kiu Esperanto estas praktike utiligata, kaj la nombra kresko de personoj parolantaj la lingvon, kaŭzis plimultiĝon de ĉiaspecaj internaciaj kontaktoj inter tiuj personoj kaj, rezulte, kontribuis al ĉiam pli granda fortikigo de la lingva unueco, tute specia'le rilate la prononcadon. A1 la evoluo de Esperanto kaj al firmigo de ĝia unueco precipe kontribuis kaj kontribuas la ver- kistoj, poetoj, sciencistoj, ĵurnalistoj kaj aliaj, kiuj verkas en la Internacia Lingvo. Tiurilate ilia respondeco estas pli ol granda: ĝi estas decida. A1 la evoluo de Esperanto kontribuas ankaŭ la oratoroj, prelegantoj kaj ĉiu alia aktiva uzanto de la lingvo en societoj kaj aliaj organizaĵoj, dum kongresoj kaj konferencoj, en korespondado, amikaj konversacioj kaj eĉ en la privata, familia vivo. Elstaran signifon havas la radio-elsendoj, nombre tre kres- kintaj en la lasta jardeko, precipe la ĉiutagaj de la fortaj stacioj, aŭdeblaj en multaj landoj.

La evoluo de la Internacia Lingvo ne estas diktata de supre, sed ĝi okazas de malsupre, de la personoj kiuj praktikas ĝin, kvankam, se necese, la Akademio de Esperanto povas kaj devas interveni per rekomendoj. Ne ekzistas, do, kia ajn principa diferenco inter la maniero, laŭ kiu evoluas kiu ajn literatura lingvo, kaj la maniero, laŭ kiu evoluas Esperanto. La Internacia Lingvo ja evoluas, sed ĝi evoluas unuece. Okazas precize la malo de tio, kion ignorantoj de bazaj faktoj eĉ hodiaŭ malprave asertas.

Same tiel ne ekzistas principa diferenco inter la naciaj literaturaj (normaj) lingvoj kaj Esperanto koncerne la t.n. ,,naturecon" aŭ „arte- faritecon". La Internacia Lingvo estas tiel „artefarita", kiel ĉiu ajn literatura lingvo, se sub tiu absolute maltaŭga esprimo, kiam ĝi estas aplikata al la lingvo, oni komprenas „kreata de la homo". Sekve, se, parolante pri la angla, franca aŭ aliaj lingvoj, oni ne donas al ili Ia epiteton „artefarita" aŭ kiun ajn alian simile maltaŭgan, kial oni faras tion parolante pri la Internacia Lingvo, se ne por elvoki, intence aŭ ne, superfluajn konfuzon kaj miskomprenon? Tia nomado naskas nur fiaoson, kiu malhelpas la normalan disvastiĝon de la Internacia Lingvo en la larĝaj popoltavoloj. De la alia flanko ĝi kreas ĉe la personoj, kiuj komencas lerni la lingvon, kelkfoje eĉ ĉe progresintoj, ian komplekson pri kvazaŭa malpli granda valoro de Esperanto kom- pare kun la naciaj lingvoj. La vastiĝanta uzo de Esperanto en la internacia praktiko montris, ke ĝi taŭgas ĝis la plej alta grado kiel Tnstrumento de komunikado, ke ĝi estas eĉ relative perfekta. Dependas de ĉiu unuopulo, ke li plene ekregu tiun mirimdan instrumenton. Dependas nur de li, ĉu en liaj manoj ĝi fariĝos potenca komunikilo kaj esprimilo, aŭ ĝi estos nur pala, sensanga, senkolora kaj kripla balbutilo.

Inter la naciaj kaj la Internacia Lingvo ekzistas nur unu gravega diferenco, nome diferenco de la celo, al kiu ili servas: dum la naciaj lingvoj havas la taskon kontentigi la bezonojn de komunikado kaj pensado en kadroj naciaj, la Internacia Lingvo liberigas la penson de la nacilingvaj ĉenoj kaj flugigas ĝin libere de lando al lando, de nacio al nacio tra la tuta mondo. Kiam oni amase eklernos la Inter- nacian Lingvon en ĉiuj lernejoj de la mondo, dediĉante al ĝia studo nur kvaronon de la tempo, kiun oni dediĉas ne al lernado de kiu ajn fremda nacia lingvo, sed al la lernado de la propraj naciaj lingvoj, tiam la homaro ĝisvivos grandegan pozitivan spiritan revolucion kaj tiam plene evidentiĝos la fruktodona kaj morala kaj intelekta efiko de la Internacia Lingvo.

2.5 ESENCA BIBLIOGRAFIO

Tiu ĉi ĉapitro estas bazita plene sur ia verko: Lapenna, I., Retoriko. 3-a eldono. Rotterdam 1971.

Sekve, por la fontoj oni bv. konsulti la menciitan libron, precipe la piednotojn a'1 ĉapitroj III - IV kaj VI.

ĈAPITRO 3

LA ESPERANTA KULTURO

3.1. KULTURO KAJ TRADICIO

La Esperanto-Movado ne estas nur lingva movado. Esence, ĝi estas kultura movado kun propraj historio kaj tradicio. La portantoj de tiu kulturo estas diversnaciaj homoj, kiuj uzas komunan komunik- rimedon: La Internacian Lingvon. Tiun kulturon kondiĉas, unuflanke, la socia konsisto de la portanta kolektivo, aliflanke ĝia organiznivelo. Tio eksplikas la fakton, ke Esperanto evoluas, ja, kiel ĉiuj lingvoj, tra la vojo de arkaismo-neologismo, sed la maniero, laŭ kiu ĉi tiu evoluvojo praktike manifestiĝas, estas diferenca disde tiu de la ceteraj lingvoj.

La regionaj dialektoj estas plejparte idiomoj nur parolataj. Je la nivelo de mezklera parolanto, ili estas neflegataj, pli-malpli nur elementaj esprimiloj kun limigita kultura signifo, sed tamen kun forta afekcia karaktero. La naciaj lingvoj estas idiomoj parolataj kaj skribataj, kaj tiuj du uzoformoj forte influas unu la alian. Ili estas lingve flegataj, kaj iliaj esprimkapablo kaj kultursignifo estas sen- kompare pli ampleksaj kaj influaj. La Internacia Lingvo estas ĝis nun, kompare kun la naciaj lingvoj, nur relative malmulte parolata. Gi, do, estas idiomo ĉefe skribita. Sed jam dekomence, kelkajn jarojn post la apero, ĝi tuj montris signojn de evoluo en la direlkto de kreiĝo de internacilingva „parola" kulturo, kiu, cetere, estas nepra kondioo por plua firmiĝo kaj valoriĝo de ĝia tradicio.