Выбрать главу

Antaŭ ol mi formetas de mi ĉian oficialan rolon en nia afero, mi an- koraŭ la lastan fojon admonas vin: laboru ĉiam en plena unueco, en ordo kaj ikonkordo. Ciujn dubajn demandojn, kiuj koncernas la tutan esperantan aferon, kaj kiuj ne tuŝas la personan liberecon de ĉiu aparta esperantisto, solvu ĉiam pace, per regula interkonsiliĝo de viaj egalrajte elektitaj delegitoj kaj per disciplina cedo de la malplimulto al la plimulto.

Hector Hodler, la fondinto de UEA, same tiel plurfoje admonis pri la neceso de interna disciplino, kiu, finfine, estas nenio alia ol respekto de libervole akceptitaj respondecoj kaj devoj (Art. 9 de la Statuto) kiel kontraŭpezo por la rajtoj sur la pesilo de demokrateco. En UEA la kontraŭpezo preskaŭ ĉiam estis tiel malgranda, ke la pesilo nur escepte, kutime okaze de grandaj kampanjoj, troviĝis en ekvi- libro. A1 la malekvilibro kontribuis distordoj, kelkfoje tute konsciaj, kiuj celis kompiete deformi la demokratan sencon de la principo de memdisciplino. Ĝi estis kaj verŝajne plu estos misprezentata ĝis nerekono. Oni ne bezitis aperte identigi ĝin kun ia armea, serĝenta- kaporala disciplino, kvazaŭ Zamenhof, aŭ kiu ajn alia pledanto por memdisciplino, estus kiam ajn favorinta tian armean disciplinon en UEA, kaj kvazaŭ ĝi entute estus ebla en kultura libervola organizaĵo, eĉ se iu fakte venus al la freneza ideo deziri ĝin. Troviĝis eĉ unuopuloj kaj grupetoj, kiuj aŭdacis misfamigi tiun konsistan ele- menton de demokrateco ligante ĝin al abomene antipatiaj esprimoj kiel „diktatoreco", ,,kulto de personeco" k.s. absurdajoj, ĉio kun la celo semi malkonkordon kaj malfidon. Ĝuste tial necesis reveni al la afero de tempo al tempo por precizigi la sencon de memdisciplino kaj por doni al la tuta demando de demokrateco en UEA la ĝustan proporcion.

Okaze de la 50-a datreveno de la fondiĝo de UEA, dum solenaĵo en la kadro de la 43-a UK en Mainz, la tiama ĝenerala sekretario kaj nuna prezidanto de UEA, parolante pri ,,La Rolo de UEA en la Estonteco", denove pritraktis ankaŭ tiun demandon kaj konkludis:

Se ni estas unuecaj, kvankam ne tre multnombraj, ni povas altrudi nian starpunkton al la mondo. Ni bezonas ankoraŭ pli grandan unu- econ de konvinko pri la ĝusteco de nia vojo, unuecon de agado sur tiu ĝusta vojo, unuecon en la observado de la faritaj decidoj. Tio ne signifas, ke ĉiuj devas havi la saman opinion. Male, tio signifas, ke ĉiu el ni libere diru sian opinion pri la metodoj aplikotaj, ke ni vaste kaj profunde diskutu, eĉ longe diskutu, ĉiujn aspektojn de nia agado, sed post tiuj diskutoj kaj post kiam ni faras laŭ plej demokrata vojo decidojn, ni ĉiuj observu ilin kaj per ĉiuj niaj fortoj helpu la realigon. Nur tiamaniere ni iros antaŭen. Nur tio estas la vera senco de nia interna demokrateco, kiu ne estas imagebla sen memdisciplino. Movado militanta kiel la nia, movado militanta sur la kultura kampo, povas progresi ne per sterilaj disputoj, sed per grandaj fortostreĉoj por plenumi demokrate voĉdonitajn decidojn, kiuj samtempe signifas liber- vole akceptitajn sindevigojn.

Efektive, demokrateco tutsimple ne povas vivi sen minimuma socia disciplino. Foresto de elementa disciplino en internaciaj rilatoj kondukas al anarkio, terorismo kaj agreso. En politikaj demokratioj malobservo de elementa socia disciplino kondukas al detruo de demokrataj institucioj kaj establo de totaleca diktaturo. Kutime, tiujn sekvojn nek antaŭvidas, nek deziras la sendisciplinaj minori- tatoj, kvankam ili povus lerni el la eventoplena moderna historio, en kiu abundas ekzemploj kun tiaj tragikaj sekvoj. Eĉ la plej demokrataj konstituciaj garantioj kaj leĝaj preskriboj ne povas malhelpi la procezon de malintegriĝo kaj la finan pereon de demokratio. En sociaj-kulturaj organizaĵoj foresto de memdisciplino kaŭzas for- mortadon kaj malaperon.

En UEA, ĝuste pro ĝia alta grado de demokrateco en la prezentitaĵ kondiĉoj de granda heterogeneco de la membraro, malobservo de almenaŭ minimuma memdisciplino kaj de la implicita lojaleco certe kondukus en la abismon de disfalo, se la malbono ne estus ĝustatempe haltigita. Feliĉe por UEA kaj por ĝia estonteco la komuna prudento, almenaŭ ĝis nun, ĉiam fine venkis: la demokrataj institucioj de la Asocio, inkluzive racian memdisciplinon, sukcesis superregi en la decidaj momentoj la ekscesojn de sendisciplinaj malobservoj de demo- krateco [37].

La demokrata aparato de UEA funkcias en la kadro de la pri- traktitaj bazaj konceptoj, kiel ankaŭ de la celoj kaj rimedoj, kiuj determinas ĝiajn limojn.

18.2.5 Celoj kaj Rimedoj

Antaŭ la amendoj de 1956 la Statuto de UEA neniam faris distin- gon inter la celoj kaj rimedoj. Nur okaze de la lasta revizio, voĉdonita en decembro 1956, aldone al kelkaj aliaj malgrandaj ŝanĝoj, ankaŭ Art. 3 de la Statuto estis reformulita por reliefigi la celojn disde la rimedoj.

Laŭ la nun valida Statuto (Art. 3) la Asocio havas du fundamen- tajn celojn: (i) disvastigi la uzadon de la Internacia Lingvo Esperanto; (ii) plifaciligi ĉiaspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la hcmoj, sen diferenco pri nacieco, raso, religio, politiko aŭ lingvo.

La antaŭviditaj rimedoj por atingi tiujn celojn estas jenaj agadoj: (i) kreskigi inter la membroj fortikan senton de solidareco, kaj dis- volvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por la aliaj popoloj; (ii) zorgi pri la kunagado de Esperanto-organizaĵoj; (iii) krei internaciajn servojn uzeblajn de ĉiuj homoj, kies intelektaj aŭ materiaj interesoj celas trans la limojn de ilia nacia, etna aŭ lingva teritorio; (iv) okazigi la universalajn Esperanto-Kongresojn kaj aliajn internaciajn kon- gresojn kaj konferencojn; (v) apliki aliajn jure permesitajn rime- dojn, kiuj alproksimigas la celojn de la Asocio.

La rimedoj de (i) ĝis (iv) estas eksplicitaj, sed la elasta ,,aliaj jure permesitaj rimedoj" ebligas apliki kiun ajn rimedon, kiu helpas la atingon de la celoj, kondiĉe ke ĝi ne estu kontraŭa al la juraj ordoj en la ŝtatoj, sur kies teritorioj etendiĝas la agado de UEA, unuavice en la lando de ĝia sidejo. Ekzemple, UEA ne povas kontraŭle.ĝe havigi kotizojn aŭ pagigi ŝuldojn el unuopaj landoj malobservante iliajn devizajn kaj valutajn preskribojn, aŭ klopodante elmanipuli ilin, sed ĝi sendube rajtas ekspluati tiucele la permesajn klaŭzojn en la koncernaj leĝoj.

A1 la jure permesitaj rimedoj apartenas ne nur la jam tradiciaj, ekzemple la praktikaj servoj pere de la delegita reto aŭ la okazigo de universalaj kongresoj, sed ankaŭ tre granda nombro da aliaj, iniciatitaj kaj realigitaj en la nuna periodo: efektive ĉiuj agadoj de la Asocio, koncize prezentitaj sube en 18.5. Ĉi tie estu nur supraĵe menciitaj la pli ol 20-jara laboro de CED; la reorganizo kaj evolu- igo de la Informa Fako de UEA; la internacia kaj kongresa gazetaraj servoj, la artikola kaj eltondaĵa servoj; la artaj festivaloj, belartaj kaj oratoraj konkursoj, kaj aktivado sur la eldona kampo; la insti- tuciigo kaj seninterrompa funkciado de ISU; diversaj aktivadoj en la sfero de instruado (ekz. Konstanta Komisiono pri Lernejoj, Inter- nacia Ekzameno, Kontrolkomisiono de Lernolibroj, k.a.); korespon- da, lingva kaj magnetofona servoj; grandaj kampanjoj en ligo kun la Peticio al Unesko, Propono al UN, Zamenhof-Jaro, Jaro de Homaj Rajtoj, kaj en pluraj aliaj kazoj; prestiĝaj rilatoj kun Unesko kaj multnombraj kontaktoj kun aliaj interŝtataj kaj privataj organizaĵoj.

La rimedoj estas funkcio de la celoj. Tial, kvankam distingendaj, la du formas unu tuton: la celoj ne povas esti realigitaj sen apliko de taŭgaj rimedoj; la rimedoj estas senefikaj, se ili ne estas direk- titaj al la realigo de la celoj. En konstitucia akto de kiu ajn orga- nizaĵo la celoj kaj rimedoj estas la plej esenca parto: oni formas ian organizaĵon por atingi per komunaj fortoj difinitajn celojn, aplikante difinitajn rimedojn laŭ interkonsentitaj metodoj. Tial, kiu ajn konstitucia akto de privata organizaĵo havas karakteron de siaspeca kontrakto, kaj ĝuste tial ĝi estas deviga por la membroj.