Выбрать главу

Evidente, nur personoj aprobantaj la celojn kaj rimedojn aliĝas al la organizaĵo aŭ, se ili deziras ĉesigi sian apogon, povas eksiĝi. Sed dum ili estas membroj, la koncerna konstitucia akto estas egale deviga por ĉiuj. Tio necese postulas memvolan rezignon de absoluta agadlibereco, ĉar ĉia ajn organiziĝo aŭtomate limigas ĝin per la kadro de la celoj, rimedoj kaj aliaj reguloj de la koncerna akto. Same evidente, personoj ne povantaj laŭ sia karaktero akcepti tian libervolan memdisciplinon, tute ne estas maturaj por organiziĝi.

La Statuto de UEA estas tia konstitucia akto. En ĝia Art. 9 estas eksplicite dirite: „Tiu ĉi Statuto kaj la Regularoj estas devigaj por ĉiuj aliĝintaj organizaĵoj kaj membroj". Ĉiu kolektiva kaj individua membro per sia aliĝo libervole akceptas la elementan devon observi la Statuton, kiel ankaŭ la diversajn regularojn, programojn, planojn kaj ĉiujn decidojn, faritajn konforme al la Statuto. Devojiĝoj, kom- preneble, povas okazi. Plej ofte ilin kaŭzas hazardaj malatentoj, aŭ nesufiĉa kono de la reguloj. La interna demokrata aparato de UEA ebligas eviti tiaspecajn erarojn aŭ korekti la jam faritajn sen grandaj malfacilaĵoj. En ekstremaj kazoj, se vere temas pri obstina agado kontraŭa al la celoj de la Asocio aŭ pri kruda malobservado de la ceteraj principoj kaj preskriboj de la Statuto, la kompetentaj organoj devas apliki ekstreman rimedon, nome eksigon el la Asocio. Art. 20 de la Statuto preskribas tiurilate: „Membro aŭ organizaĵo, kiu evidente kontraŭlaboras la celojn de UEA, aŭ ne kontentige plenumas siajn devojn al UEA, povas esti eksigita el la Asocio". La Estraro estas kompetenta pri la eksigo de la individuaj membroj, kaj la Komitato pri la eksigo de organizaĵoj aŭ komitatanoj de la Asocio. Tio povas okazi nur post esploro laŭ la kondiĉoj en la Generala Regularo. Laŭ Art. 27 de la Generala Regularo, individua membro aŭ organizaĵo devas esti informita pri la plendo per re- gistrita letero. La koncerna individua membro aŭ organizaĵo rajtas sendi sian defendon en tempolimo de 30 tagoj post la ricevo de tiu sciigo. La Estraro aŭ Komitato, depende de la kompetenteco, povas nomi specialan sendependan komisionon por esplori la aferon. Kontraŭ la decido de la Estraro la interesita membro rajtas apelaciii al la Komitato plej malfrue la tridekan tagon post la ricevo de la decido. La decido de la Komitato — tute egale ĉu ĝi agas kiel la sola instanco en la kazo de organizaĵoj, aŭ kiel dua instanco en kazo de apelacio kontraŭ la decido de la Estraro — estas definitiva [38].

Simila proceduro estas antaŭvidita por eksigo el ofico. Laŭ Art. 25 de la Cenerala Regularo, membroj, kiuj malbone plenumis oficon al ili konfiditan de la Asocio, povas en urĝaj kazoj esti haltigitaj en siaj funkcioj per decido de la direktoro de la C.O. Pri revoko el la ofico estas kompetentaj la direktoro en kazo de oficistoj kaj helpantoj en la C.O.; la prezidanto en kazo de delegitoj; la tuta Estraro en kazo de pli altaj funkciuloj. En ĉiuj kazoj de eksigo el la ofico la eksigito rajtas apelacii en tempolimo de 30 tagoj post la ricevo de la decido: al la Komitato, se estis kompetenta la Estraro, kaj al la Estraro en ĉiuj aliaj kazoj. Ekde 1948 ne estis unusola kazo de eksigo el ofico.

Kiel vidiĝas, ankaŭ la proceduroj por eksigo el la Asocio aŭ el ofico estas bazitaj sur la demokrataj principoj de atenta ekzamenado de la afero, rajto de defendo garantiita al la koncernatoj, kaj kolek- tiva decidado.

bonintence agis kontraŭ la celoj de la Asocio kaj kontraŭ ĝia neŭtral- eco (Art. 3 kaj 4 de la Statuto). Dum la kunsidoj de la nova Komitato en Kopenhago evidentiĝis, ke pluraj el la komitatanoj, kiuj voĉdonis kontraŭ la eksigo aŭ sin detenis, faris tion ne ĉar ili aprobis la agadon de s-ro Connor, sed ĉar ili opiniis, ke la proceduro de la eksigo ne estis tute korekta. En la nova Komitato, ĵus elektita, la afero estis detale rediskutita, trastudita kaj klarigita, post kio la nova Komitato konfirmis la decidon de la malnova per jena rezolucio, proponita de komitatano P. Petit:

„1. Car la Estraro estas elektita de la Komitato kaj respondeca al ĝi, la Estraro ne povas eksigi el la Asocio iun komitatanon. Tial la Estra- ro prave transdonis la aferon al la Komitato kiel supera organo de UEA.

Studinte la aktojn pri la eksigo, la Komitato decidis konforme al la Statuto. En la proceduro sekve ne estis ia manko.

Laŭ la Statuto la decido de la Komitato estas definitiva.

La Komitato malakceptas la proponon de D-ro Solzbacher nuligi la decidon, sed konfirmas la eksigon". Tiu teksto estis akceptita per 24 voĉoj kontraŭ 2 kaj 2 sindetenoj. (La Estraro ne voĉdonis.)

En ligo kun tiu ĉi afero la Komitato akceptis per 26 voĉoj kaj 2 sind- etenoj (la Estraro ne voĉdonis) rezolucion proponitan de komitatano E. Dahl. Laŭ tiu rezolucio, la Komitato konstatis, „ke la Estraro de UEA en sia laboro por Esperanto kaj por la Asocio rigore observis la iprincipon de absoluta neŭtraleco...." Plue, ĝi deklaris ,,sian in- dignon pro la atakoj, insultoj, misprezentoj, kalumnioj kaj fiaj kari- katuroj aperintaj en Amerika Esperantisto rilate UEA, ĝiajn gvidajn instancojn kaj speciale ĝian ĝeneralan sekretarion, al kiu la Komitato esprimas siajn simpation kaj solidarecon".

Pro la fakto ke s-ro G. A. Connor estis ĝenerala sekretario de EANA kaj ke la tiujara kongreso de EANA en Detroit (Usono) per sia rezolucio esprimis fidon al s-ro Connor, laŭdis lian subfosan agadon kaj kuraĝigis lin daŭrigi, la Komitato opiniis, ke ne plu ekzistas alia elirvojo ol eksigi EANA el UEA. Gi akceptis proponon fa-

18.2.6 Sintezo de Kontrastoj

Ciu el la priparolitaj principoj estas per si mem sintezo de kon- trastoj, kontraŭaĵoj, aŭ eĉ de antagonismaj tendencoj: humanisma internaciismo troviĝas meze de naciismo kaj universalismo; aktiva neŭtraleco solvas la antagonisman konflikton inter pasiva, indiferenta neŭtralismo kaj ekstrema partipolitikismo; demokrateco kun mem- disciplino okupas centran pozicion de pozitivo kontraŭ ambaŭ inter si konfliktantaj tezo kaj antitezo de anarkio kaj diktaturo, k.s. rilate la aliajn.

Prenitaj pare, kiel analizite supre, ĉiu el la duopoj prezentiĝas kiel tuto, en kiu la kontraŭstarantaj flankoj kompletigas kaj sam- tempe limigas unu la alian, kaj per sia kontrasta kunekzisto formas unuecan bazan koncepton.

La bazaj konceptoj kune, en ekvilibra sintezo de kompleksaj interagoj estas la firma fundamento, sur kiu estas konstruita la mo- derna Universala Esperanto-Asocio.

18.3 ORGANIZAJ DEMANDOJ

18.3.1 Reformoj de 1954-1956

Ekde 1948 UEA fariĝadis ĉiam pli aktiva en pluraj direktoj, pre- cipe sur la kampoj de eksteraj rilatoj (Unesko k.a.), evoluigo de la universalaj kongresoj, esploro kaj dokumentado (CED), organizo de informado, sistemigo de la delegita reto kaj kulturaj iniciatoj.

ritan de komitatanoj V. Setala kaj C. St0p-Bowitz eksigi EANA laŭ la proceduro antaŭvidita en Art. 27 de la Ĝenerala Regularo. Tiu propono estis akceptita per 26 voĉoj kontraŭ 1 kaj 1 sindeteno. La Komitato samtempe esprimis bedaŭron pro la fakto, ke ĝi sentas sin devigita fari tiun decidon, ĉar ĝi ,,estas konvinkita, ke el 600 membroj de EANA nur tre malmultaj efektive aprobas la agadon kaj publikaĵojn de s-ro Connor". La iniciatita proceduro ne estis komipletigita, ĉar EANA mem eksiĝis el UEA. EANA daŭrigis ankoraŭ kelkan tempon sian subfosan agadon, precipe en Usono mem, sed poste ĝi kamplete malaktiviĝis kaj ekzistis nur surpapere. Paralele, la nova- liĝinta landa asocio, ELNA, akceptita de la Komitato en 1955, suk- cesis kolekti en siaj vicoj ĉiujn pozitivajn fortojn en Usono, malgraŭ la atakoj kaj eĉ denuncoj de s-ro G. A. Connor kontraŭ ĝiaj gvid- antoj. La krono de ĝia ĝisnuna aktivado estis la organizo de la UK en Portland (1972), kiu, kvankam iom pli malgranda ol kutime, tamen estis tre sukcesa. La okazigo de universala kongreso en Usono tre kredeble havos utilajn sekvojn por la plua disvastigo de la Internacia Lingvo en tiu lando.