Выбрать главу

Montriĝis, ke la Statuto de 1948 kelkrilate ne plu taŭgis en la nova situacio kaj ke necesus adapti ĝin al la aktualaj bezonoj de la Aso- cio. Dum la regula printempa kunsido de la Estraro de printempo, 1954, la prezidanto, E. Malmgren, aparte emfazis du punktojn, kiuj postulis ŝanĝojn.

La unua rilatis al la funkcio kaj taskoj de la ĝenerala sekreta- rio, kiu laŭ la Statuto de 1948, tiam valida, estis la ĉefo de la Centra Oficejo (CO) kaj okupiĝis pri la tuta teknika administrado. Estis klare, ke la ĝenerala sekretario kun tia funkcia karaktero ne po- vas zorgi pri la gvidado de la CO kaj administrado de la Asocio, kaj samtempe okupiĝi ankaŭ pri la disvolviĝintaj eksteraj rilatoj kaj la ampleksaj taskoj de efika informado. Tial necesis dividi la du grupojn de taskoj kun esence malsama karaktero, kiuj tial ankaŭ postulis du respondeculojn en malsamaj pozicioj, kun talentoj kaj kvalifikoj konformaj al la karaktero de la taskoj. La propono estis, ke la ĉefo de la CO estontece havu la titolon „administranto" (kun respondecoj de „secretary" laŭ la brita juro) kaj prizorgu la tutan teknikan administradon de la Asocio, kaj ke en la Estraro mem tro- viĝu funkciulo kun la titolo „ĝenerala sekretario", kies ĉefaj taskoj estu la eksteraj rilatoj de la Asocio kaj la monda informado. La Estraro akceptis tiun proponon per 5 voĉoj kontraŭ 2 [39].

La dua punkto koncernis kompenson por la elspezoj de la estra- ranoj. Tiu demando fariĝis aktuala pro la ampleksiĝintaj taskoj kaj la kunligitaj vojaĝaj kaj aliaj elspezoj de unuopaj estraranoj, precipe de la plej multe ŝarĝitaj. La Statuto de 1948 antaŭvidis, ke „por la administraj kaj vojaĝaj elspezoj de siaj membroj la Estraro rajtas fiksi modestajn kompensojn". La interpreto de tiu regulo kaŭzis kelkfoje malfacilaĵojn, precipe tial, ĉar la Estraro mem devis fari la decidon kaj poste pravigi ĝin antaŭ la Komitato, kvankam ĉiam temis pri pli ol modestaj, minimumaj elspezoj, sen kiuj difini- taj taskoj ne povus esti plenumitaj. Por eviti eblajn misprezentojn de kia ajn speco en la estonteco, necesis precizigi la regulon kon- forme al la fakta praktiko kaj, krome, transdoni la decidpovon al la Komitato. La propono tekstis: „Por kovri la administrajn kaj vojaĝajn elspezojn de la estraranoj la Komitato asignas certan su- mon en la buĝeto". La propono enhavis plian regulon, laŭ kiu la Komitato rajtos asigni al komitatano kompenson „por speciala tasko, kies plenumo postulas grandan tempoperdon". La Estraro akceptis tiun proponon per ĉiuj voĉoj kontraŭ 1 (Oliver).

Post tuttaga diskuto pri la menciitaj kaj aliaj ŝanĝproponoj de la prezidanto kun diversaj amendoj de unuopaj estraranoj, la Estraro difinis projektojn de novaj Statuto, Ĝenerala Regularo kaj Kongresa Regularo. La ĝenerala sekretario (ĉefo de la CO) ricevis la taskon pretigi la tekstojn por prezento de la projektoj al la Komitato.

En majo 1954 la prezidanto komunikis la aprobitajn tekstojn al la Komitato. Li atentigis pri la du esencaj lanĝoj kaj pri la ĉefa eelo de la reformo: konservi en la Statuto la fundamentajn princi- pojn kaj transigi la detalojn kaj precizigojn en la Ĝeneralan kaj Kongresan Regularojn, kiuj estas pli facile ŝanĝeblaj kaj daŭre adapteblaj al la ŝanĝiĝantaj cirkonstancoj, en kiuj la Asocio agas. Por faciligi la laboron de la Komitato dum la UK en Haarlem (1954), la prezidanto petis la komitatanojn sendi al li ĝis la 15-a de junio siajn eventualajn rimarkojn kaj proponojn, tiel ke li povu jam antaŭ la kunsido kompili dokumenton, prezentotan al aparta komisiono, kiun la Komitato elektos por trastudo de la problemo.

La tuta demando estis detale pridiskutita en la Komitato dum la UK en Haarlem: unue en aparta komisiono kaj poste en la pleno su'b prezido de la vicprezidanto, D. Kennedy, ĉar la prezidanto pro malsano ne povis ĉeesti. La komisiono faris malgrandajn ŝanĝojn en la projektoj de ia Statuto kaj la du Riegularoj, precipe rilate vortumon, kaj rekomendis al la Komitato akcepti la amcnditajn tekstojn.

En la plena kunsido de la Komitato de la 4-a de aŭgusto 1954 la Komitato ĉiuvoĉe decidis okazigi ĝeneralan voĉdonon konforme al Art. 41 de la Statuto kaj rekomendi al la aliĝintaj LA kaj al in- dividuaj membroj en landoj sen aliĝinta asocio aprobi Ia novan Statuton (komitatano A. G. Connor sin detenis kaj komitatano A. C. OHver aprobis kun rezervo rilate la novan Art. 30 cn la parto pri la funkcio de la ĝenerala sekretario). La Komitato ĉiuvoĉe decidis,. ke en la ĝenerala voĉdono oni voĉdonu por aŭ kontraŭ la Statuto kiel tuto.

Dum la sama kunsido la Komitato aprobis diversajn ŝanĝojn en la Ĝenerala Regularo per ĉiuj voĉoj kontraŭ 1, kaj en la Kongresa Regularo ĉiuvoĉe. En la kunsido de la antaŭa tago la Komitato decidis ĉiuvoĉe (inkluzive la telefonan konsenton de la prezidanto), ke la sama Estraro, elektita en Zagreb (1953) funkciu ankoraŭ unu jaron kaj agu laŭ la tiam valida Statuto ĝis la aprobo de la nova, se tio fakte okazos; se la nova Statuto estos aprobita, oni tuj poste elektu novan Komitaton, kiu dum la UK en Bolonjo (1955) elektu novan Estraron. S-ro C. C. Goldsmith, kiu jam pli frue anoncis al la Estra- ro sian decidon emeritiĝi la 16-an de novembro 1954, kiam li atingos

la aĝon de 65 jaroj, estis elektita Honora Membro.

Plenumante tiujn decidojn la Estraro tuj entreprenis la necesajn paŝojn por okazigi ĝeneralan voĉdonadon. Ĝi komisiis la ĝeneralan sekretarion sendi al la voĉdonontoj la akceptitan tekston de la Statuto kun la rekomendo de la Komitato aprobi ĝin. Tiusence estis eĉ ellaborita malneto de akompana rekomenda cirkulero al la aliĝ- intaj LA kaj individuaj membroj. Hans Jakob, la tiama redaktoro de Esperanto kaj estrarano, skribis en la septembra ĉefartikolo, verkita verŝajne en Haarlem mem:

Novaranĝo de la Statuto — tiu ĉi zorginfano de la gvidantaj povoj de UEA — fine trovis sian solvon: kompromiso en principaj demandoj estis atingita. Post kiam akceptos ĝin la landaj asocioj 17, ni povos iri sur nova vojo al novaj sukcesoj kaj iam atingi la celon.

Bedaŭrinde, pro nekompreneblaj motivoj — ĉar absolute neniu nova elemento intervenis post la ĉiuvoĉaj decidoj en Haarlem — tri estraranoj (Jakob, D-ro Kempeneers kaj Oliver) sendis cirkuleron al la voĉdonontoj en la ĝenerala voĉdonado, en kiu ili forte mal- aprobis la ŝanĝojn en la Statuto, ĵus aprobitajn de la Komitato, kaj instigis malakcepti ilin. Per tio la tri estraranoj agis kontraŭ la de- cidoj de la Komitato, por kiuj ili mem voĉdonis. La ago estis des pli bedaŭrinda, ĉar ĝi venis tute neatendite, en periodo de plej in- tensaj, decide gravaj finpreparoj por efike reprezenti la Asocion en Montevideo dum la Ĝenerala Konferenco de Unesko.

En tiaj kondiĉoj la prezidanto sentis sin devigita prezenti la aferon al la Komitato, kiu komence de 1955 per granda plimulto malaprobis la agmanileron de la tri estraranoj kaj esprimis al ili malkonfidon. Estraranoj D-ro Kempeneers kaj Oliver eksiĝis el la Estraro jam antaŭ la publikigo de la rezulto de la voĉdonoj. H. Jakob bedaŭris sian misagon kelkajn monatojn poste ,a.

Intertempe la malbono jam estis farita. En la januara numero de Esperanto, 1955 — la sama, en kiu sur la unuaj paĝoj aperis in- formoj pri la brilaj sukcesoj en Montevideo (Rezolucio de la 10-a de decembro, 1954, kaj konsultaj rilatoj) — sur la lasta paĝo estis publikigitaj la rezultoj de la ĝenerala voĉdono. Por la propono estis entute donitaj 11.262 voĉoj; kontraŭ la propono entute 4.412 voĉoj. Ĉar la favoraj voĉoj ne atingis tri kvaronojn de la esprimi- taj voĉoj (entute 15.674), la propono pri la nova Statuto ne estis akceptita 19.

En januaro, 1955, komitatano J. Stronne, apogita de 8 aliaj komi- tatanoj prezentis novan proponon, kiu iom ŝanĝis la aŭgustan pro- jekton, ĵus malakceptitan. Tiun novan projekton, kune kun la amen- doj de komitatano I. Lapenna al Art. 27 kaj 29, la Komitato akceptis per granda plimulto. Ĝi ankaŭ decidis per 24 voĉoj kontraŭ 2 kaj 2 sindetenoj (la aliaj ne voĉdonis) okazigi ĝeneralan voĉdonadon, en kiu oni voĉdonos ne bloke, sed por ĉiu unuopa artikolo. La nova propono estis publikigita en la marta numero de Esperanto, 1955, kaj fariĝis konata kiel „marta projekto". Ĝi estis submetita al pu- blika diskuto en la organo de la Asocio, ,,kondiĉe ke la koncernaj artikoloj estu mallongaj, koncizaj kaj sen personaj atakoj". ĉi-foje okazis vasta diskuto, en kelkaj landoj — interalie en Britio, kies LA voĉdonis kontraŭ la ŝanĝoj en la antaŭa voĉdono — la lokaj societoj aranĝis tiucele apartajn kunvenojn de la membraro. La voĉdonado finiĝis la 15-an de julio kaj la rezulto estis konata la 16-an de julio 1954, senpere antaŭ la Kongreso en Bolonjo. Entute estis 16.885 validaj voĉoj. Oni voĉdonis por ĉiu unuopa artikolo. La nezultoj variis de minimume 12.082 ĝis maksimume 13.673 por la ŝanĝoj, kaj de 693 ĝis 2.284 kontraŭ la ŝanĝoj, sed ĉiu unuopa arti- kolo ricevis apogon de minimume tri kvaronoj de la esprimitaj voĉoj, tiel ke la tuta Statuto estis akceptita 20.