Выбрать главу

Dum la UK en Bolonjo, konforme al la decido de la Komitato en Haarlem, la Komitato elektis novan Estraron. Per sekreta voĉ-

kun la aliaj estraranoj Malmgren, Kennedy, Guillaume kaj D-ro La- penna, en la Estraro ĝis la Kongreso en Bologna". Li finis la artikolon per la vortoj: „Kaj nun: Antaŭen kun kredo kaj fervoro". Efektive, la Komitato konsentis kaj H. Jakob plu restis membro de la Estraro. Intertempe, dum ceremonieto, okazinta en la CO la 16-an de novem- bro 1954, la multjara ĝenerala sekretario C. C. Goldsmith (1889-1972) efektive emeritiĝis. Laŭ la decido de la Estraro, John C. Rapley far- iĝis la nova ĝenerala sekretario laŭ la tiam valida Statuto, sed provi- zore por ambaŭ partioj ĝis la Kongreso en Bolonjo.

V. detalojn en la januara Esperanto, 1955.

Detaloj pri la rezulto aperis en la oktobra Esperanto, 1955.

dono estis elektitaj E. Malmgren kiel prezidanto, D. Kennedy kiel vicprezidanto, Prof. D-ro I. Lapenna kiel ĝenerala sekretario (la unua laŭ la ĵus akceptita Statuto), P. M. Mabesoone kaj R. (Llech- Walter kiel estraranoj. W. Auld estis nomita redaktoro de Esperanto, dum H. Jakob estis elektita Honora Redaktoro.

Per akcepto de la nova Statuto ne finiĝis la malfacilaĵoj. Dum la Kongreso en Bolonjo la tiama administranto (laŭ la nova Statu- to), John Rapley, esprimis la deziron eksiĝi el sia ofico. Komplete mankis geoficistoj en la CO. Laŭ la raporto de la komisiono por la vendo de la domo en Heronsgate kaj aĉeto de alia domo en Londono (v. sube), montriĝis, ke ne estas eble trovi en mallonga tempo kon- venan sidejon de la Asocio en Londono. Aliflanke, evidentiĝis laŭ la informoj de la sama komisiono, ke estas praktike neeble trovi en Britio geoficistojn, kiuj estus pretaj ekloĝi en Heronsgate, aŭ veturi ĉiutage tien el malproksimaj loĝlokoj. La fakto, ke post la 30-a de septembro la CO estis restonta praktike sen geoficistoj, kaŭzis ve- ran administran problemon. A1 tiuj malfacilaĵoj aldoniĝis kelkaj pliaj agoj de la malplimulto, kiu ne estis kontenta pro la akcepti- taj ŝanĝoj.

En tiaj kondiĉoj la Estraro decidis funkciigi administran ofi- cejon en iu alia lando konforme al Art. 6 de la Statuto, sed la Cen- tra Oficejo en ĉiu okazo devis formale resti en Britio, ĉar por ŝanĝi la sidejon estus necesa nova ĝenerala voĉdonado. En tiu malfacila momento f-ino M. Vermaas, ĝis tiam komitatanino, akceptis trans- preni la funkcion de administrantino laŭ la nova Statuto. Ŝia grandega sindono kaj personaj oferoj helpis solvi la krizon. Jam la 19-an de oktobro 1955 ŝi povis anonci al la Komitato, ke la 17-an de tiu monato ŝi transprenis la gvidadon de la CO. F-ino Vermaas ekloĝis provizore en Londono en la ihejmo de la ĝenerala sekre- tario kaj, kune kun li kaj la sekretariino de CED, ĉiutage veturis al la CO en Heronsgate, tiel ke la CO povis seninterrompe funkcii. Helpis kelkaj dumtempaj geoficistoj kaj, libervole, pluraj sindonaj britaj esperantistoj.

Dum tiu streĉa periodo la nova administrantino sukcesis trovi taŭgan oficejon en Rotterdam kaj fari plurajn interkonsentojn kun la estontaj helpantoj en Nederlando.

En la novembra Esperanto, 1955, sur la unua paĝo aperis dik- litere informo, ke ekdie la 15-a de novembro funkcias en Rotterdam la Administra Oficejo de UEA je la adreso Eendrachtsweg 7. La informon akompanis jena konciza komento de la nova ĝenerala se- kretario:

Se estas vero, ke la urboj havas ne nur sian fizikan aspekton, sed

ankaŭ sian spiritan fizionomion, tiam la animoil de Rotterdam orna- mas filozofia saĝo, aŭdaca praktikemo kaj senfina kuraĝo. Medion pli taŭgan kaj konforman al la celoj kaj idealoj de Movado kiel la nia malfacile oni povas imagi. La hazardo eĉ volis, ke la Asocio trovu hejmon precize en la bela kaj fama Eendrachtsweg, kio signifas „strato de konkordo". La spirito de Rotterdam animu nian laboron kaj la nomo de la strato simbolu nian unuecon!

Eĉ la nomo de la strato estis utiligita por ankoraŭfoje kuraĝigi konkordon kaj unuecon!

La translokiĝo okazis tiel glate kaj organizite, ke la membraro apenaŭ estus rimarkinta ĝin sen tiu informo. La 5-an de novembro UEA fermis sian oficejon en Heronsgate kaj la antaŭan tagon estis ekspedita la novembra Esperanto; la 15-an de novembro normale ekfunkciis la oficejo en Rotterdam kaj la decembra numero de Es- peranto aperis normale komence de la monato. En nuraj dek tagoj ĉio estis farita.

Dum la UK en Kopenhago necesis denove konsideri ŝanĝojn en la Statuto, precipe rilate la sidejon de la Asocio, kiu plu formale estis en Britio. Krome, la ŝanĝitaj cirkonstancoj postulis amendojn por konformigi la Statuton al nederlanda juro kaj havigi al UEA sendependan juran personecon.

La projekto de ŝanĝoj, prezentita de la Estraro, trairis la kuti- man proceduron: diskuto en la pleno de la Komitato, pritrakto en aparta komisiono, rediskuto kaj akcepto en la Komitato. La ĉefaj ŝanĝoj estis:

En Art. 1 estis aldonita nova alineo, laŭ kiu UEA estas fondita por la periodo de 29 jaroj, kalkulita de la 28-a de aprilo 1947, kaj sekve finiĝonta la 27-an de aprilo 1976. La koncerna nederlanda leĝo postulas tiun formulon. Kompreneble, en 1976 la vivdaŭro de UEA estos longigita por pliaj 29 jaroj. En Art. 6 estis farita pli grava ŝanĝo, ĉefe pro la spertoj de la pasinta jaro, kiam ne estis eble trans- lokigi la sidejon sen ĝenerala voĉdonado. Laŭ la amendo de tiu arti- kolo, la Komitato povas per du trionoj de la voĉoj de ĉiuj komitata- noj ŝanĝi la landojn kaj lokojn de la ĉefsidejo kaj de la Serva Centro, sed la Estraro plu rajtas funkciigi aliajn oficejojn laŭbezone. En Art. 10 estis aldonita nova alineo pri la Honora Patrona Komitato. En Art. 13 estis farita aldono, laŭ kiu la Komitato rajtas akcepti plurajn landajn asociojn el unu regno. En la tuta Statuto kaj en ĉiuj regularoj la titolo „administranto" estis ŝanĝita al ,,direktoro" de la CO.

Okazis ankoraŭfoje ĝenerala voĉdonado. La maksimuma voĉ- nombro estis 21.762. Ĉiu artikolo ricevis pli ol du trionojn de la esprimitaj voĉoj, dum tiu lasta nombro prezentis pli ol la duonon

de la tuta membraro (10.881), kiel postulas Art. 43 de la Statuto.

Per tio finiĝis la granda organiza reformo kaj la Asocio ricevis Statuton konforman al la nuntempaj bezonoj. Ke ĝi estas taŭga, montras ankaŭ la glata funkciado de la Asocio ekde 1956, sen pliaj organizaj diskutoj rilate kiun ajn ĝian regulon. Estas, tamen, utile memori, ke eĉ maksimume perfekta statuto kaj ĝiaj kompletigaj regularoj ne povas antaŭvidi ĉiujn eblajn situaciojn kaj detalojn. Tiujn vakuojn plenigas komuna prudento kaj bonvolo, sen kiuj neniu jura akto povas efike funkcii.

La nova Statuto estis aprobita per Reĝa Dekreto no. 49 de la 22-a de marto 1958 konforme al la nederlanda juro. Per tiu Akto UEA ricevis juran personecon, kio signifas, ke ĝi povas agi kiel tia, en sia propra nomo, havi rajtojn kaj akcepti devojn, aĉeti, vendi, heredi, proprieti ktp.