Выбрать главу

Kiel montrite en 18.3.1, la Oficejo de UEA en Rotterdam troviĝis en luita domo ekde novembro 1955, sed la ideo ĉiam estis aĉeti propran domon. Ekde la komenco oni sciis, ke la domo en Een- drachtsvveg devos iam esti malkonstruita, ĉar tiel antaŭvidis la konstruplano de la urbo Rotterdam. Ĝuste tial la luprezo estis mal- alta. En 1961 oni komencis la malkonstruadon de la apudaj domoj kaj la sama sorto atendis la domon, en kiu troviĝis la oficejo. La Estraro nomis komisionon por trovi novan domon kaj ĝi tuj komen- cis sian malfacilan taskon. La komisiono, konsistanta el E. J. Woes- sink, B. C. Storm kaj M. Vermaas, en somero 1961 sukcesis trovi tre taŭgan domon, en bona pozicio en la centro de Rotterdam. Post la aprobo de la Estraro, la 19-an de oktobro 1961 UEA subskribis la kontrakton kaj antaŭ notario okazis la laŭleĝa transdono. Tiama- niere UEA fariĝis proprietulo de la domo en Nieuwe Binnenweg 176 en Rotterdam. La domo kun la korto ampleksas 372 kvadratajn metrojn kaj havas 15 ĉambrojn. La ĉefan meriton por la kontentiga solvo de tiu demando havis la tiama direktorino de la CO, M. Ver- maas, kiu mem prizorgis la ampleksan internan rekonstruon de la domo por adapti ĝin al oficejaj bezonoj, kaj la transporton de la oficejo en la novan sidejon.

La elspezoj por la domo, ĝis la 31-a de decembro 1961, inkluzive la kromkostojn de 7.400 gld., estis entute 116.138 guldenoj. Tiu sumo estis pagita el hipoteko (55.000 gld.), el la mono investita en Abbey National Building Society kaj per mono el la Garantia Fondaĵo, post vendo de la obligacioj en kanadaj dolaroj. Poste la „vendo" de ĉambroj — nome pago de 5.000 guldenoj por havigi la rajton doni al iu ĉambro difinitan nomon — havigis plian konsiderindan sumon kaj ebligis nuligi la hipotekon (v. ankaŭ sube en 18.6).

Per la aĉeto de la domo en Rotterdam estis kontentige solvita plia organiza demando. Sekvis kampanjo por modernigi la oficejon per novaj maŝinoj kaj alia ilaro. Ankaŭ tiu agado sukcesis. Nun- tempe la CO de UEA troviĝas, do, en propra domo kun komfortaj lumaj ĉambroj, kun moderna oficeja ilaro, inkluzive propran kom-

Dekstre: La Centra Oficejo de UEA en Rottcrdam troviĝas en la propra 15-ĉambra domo, aĉetita la 19-an de oktobro 1961.

Sube: Detalo el la Domo de UEA en Rotterdam la Ĉambro Kanado, en kiu troviĝas la Biblioteko Ilodler.

postilon kaj la necesan fotoaparataron, kio ebligas produkti la rev- uon, Jarlibron kaj aliajn presaĵojn konsiderinde pli favore ol antaŭe.

18.3.3 Planado

18.3.3.1 Komenciĝoj. — Mallonge post la kunfandiĝo la Estraro komencis sistemigi la laboron per disdivido de la taskoj inter la unuopaj estraranoj laŭ la ĉefaj agadbranĉoj de la Asocio [41], sed tio ankoraŭ ne estis planado en la vera senco de la vorto. La branĉoj ne povis esti firme establitaj, ĉar ĉio troviĝis nur en procezo de komenca organizado, kaj la unuopaj estraranoj estis ŝarĝataj jen pri unu, jen' pri alia fako. Ekzemple, en 1951-52 la prezidanto (E. Malm- gren) estris la kontaktojn kun la landaj asocioj; la vicprezidanto (D-ro P. Kempeneers) prizorgis la rilatojn kun eksteraj movadoj kaj oficialaj instancoj, sed jam en 1953 tio fariĝis la nuna fako „eksteraj rilatoj" kaj transiris en la kompetentecon de estrarano I. Lapenna, kiu, krome, respondecis pri informado (ekde 1952 ankaŭ pri CED), kongresoj kaj juraj aferoj, inkluzive ĉiujn statutajn de- mandojn[42]; estrarano D. Kennedy respondecis pri la fakaj asocioj, sed poste la LA kaj FA, kelkfoje ankaŭ la delegita reto, fariĝis unu- sola branĉo; estrarano H. Jakob prizorgis la eldonaĵojn kaj servojn, kio nun estas inkluzivita en la pli granda branĉo „kulturaj aferoj" kaj, parte, en aliaj branĉoj; estrarano A. C. Oliver estis ŝarĝita pri financoj kaj administrado, sed en la posta evoluo estis kelkfoje utile disigi la du, aŭ denove kunigi ilin.

La kriterio por divido de la agadoj en difinitajn branĉojn estis kaj certe plu estos diktata de la postuloj, kiujn altrudas la konkre- taj bezonoj en difinita periodo, kvankam kelkaj el la branĉoj nun jam estas firme establitaj [43]. Aliflanke, necesis preni en konsideron ankaŭ la atenditan kompetentecon de ĉiu unuopa estrarano pro liaj kvalifikoj, interesiĝoj, antaŭa laboro sur kiu ajn nivelo, kaj preteco konscience prizorgi difinitajn plenumendajn taskojn eĉ se li ne ha- vas apartan emon por ili. Ideala solvo, kiun oni devus celi en la estonteeo, estus elekti Estraron ne nur kiel eble plej internacian, tiel ke ĝi reflektu la universalecon kaj geografian etendiĝon de UEA, sed ankaŭ maksimume laborkapablan pro da homogeneco ri- late la bazajn konceptojn kaj pro la kvalifikoj (fakaj kaj laboraj) de ĉiu unuopa estrarano, ebligantaj al li kompetente gvidi difinitan branĉon konforme al la konkretaj bezonoj, laŭ la principo de ko- lektiva decidado kaj individua, sendependa realigado.

Paralele kun la divido de la laboro inter la unuopaj estraranoj laŭ la branĉoj, komenciĝis la sistemo de komisiitoj aŭ komisionoj por apartaj taskoj, kaj tiu sistemo estas aplikata ankaŭ nuntempe.

La unua agadprogramo en la vera senco de la vorto estis farita en 1951 okaze de la preparlaboroj por la fondo de CED kun la celo ekfunkciigi ĝin la 1-an de januaro 1952. En la plano estis difinitaj la celoj, taskoj kaj rimedoj de CED kiel institucio por esplorado kaj dokumentado de ĉiuj aspektoj de la lingva problemo en la mondo. Estis antaŭviditaj, interalie, esploroj pri la eblecoj por plua utiligo de la Internacia Lingvo sur la kampoj de intelektaj interŝan- ĝoj, trafiko kaj komerco; eldonado de dokumentoj en 10 serioj kun entute 55 sekcioj; publikigado de verkoj kaj studoj; liverado de dokumentaj materialoj al la LA kaj FA. CED, krome, ekde sia fond- iĝo ĉiujare publikigis ne nur raporton pri la plenumitaj laboroj, sed ankaŭ planon por la sekva jaro. Nun la raporto kaj laborplano regule aperas en la Jarlibro.

Komence de 1952, do en la jaro de la fondiĝo de CED, estis ella- borita konciza laborplano por agado en ligo kun la Peticio al Unesko, pritraktota de la Ĝenerala Konferenco fine de tiu jaro. Giaj ĉefaj eroj estis: (i) eldono de speciala dokumentaro de CED pri la Inter- nacia Lingvo; (ii) sugestoj al la landaj asocioj rilate kontaktojn kun iliaj respektivaj Naciaj Unesko-Komisionoj; (iii) debatvespero en Parizo okaze de la Konferenco; (iv) eldono de speciala doku- mento (CED/3) en la angla, franca kaj hispana por distribuo al ĉiuj delegitoj en la Konferenco; (v) gazetara kampanjo; (vi) raporto pri la rezulto tuj post la Ĝenerala Konferenco; (vii) planado de no- va agado depende de la rezulto. Ĉiuj eroj estis sukcese plenumitaj kaj la celo plene atingita, kiel vidiĝas el la materialo publikigita en la januara Esperanto, 1953.

Post la Rezolucio de Unesko de decembro 1952, per kiu ĝi decidis komuniki la Peticion al la Ŝtatoj-Membroj kaj definitive pritrakti la aferon dum la 10-a Sesio de la Ĝenerala Konferenco ennovembro- decembro, 1954, en Montevideo, tuj estis ellaborita nova laborplano por taŭge antaŭprepari la reprezentiĝon de UEA kaj la agadon dum la Ĝenerala Konferenco mem. En tiu ĉi ampleksa speciala labor- plano estis antaŭviditaj la agadoj de la centraj orgarioj de UEA kaj de la landaj asocioj: (i) interna dokumento de CED por la landaj asocioj kun la titolo Sugestoj Koncerne Kunmetadon de Raportoj pri Esperanto (poste 19 LA efektive sendis ampleksajn raportojn al siaj propraj registaroj kaj prezentis la valoron de la Internacia Lingvo el vidpunkto de ĉiu unuopa lando); (ii) organizo de reto da kompetentaj kunlaborantoj interkonsente kun la LA; (iii) aparta raporto de CED rekte al la Sekretariato pri la historio kaj atingoj de Esperanto ĉefe el monda vidpunkto (la raporto de entute 250 tajpitaj paĝoj fariĝis eĉ pli ampleksa ol planite kaj estis poste utiligita por kunmeto de la Raporto de la Sekretariato de Unesko al la Cenerala Konferenco); (iv) vizitoj al la Sekretariato en Parizo por priparoli detalojn kaj kompletigi informojn; (v) sendado de CED-dokumentoj al ĉiuj naciaj Unesko-Komisionoj; (vi) invito al la Sekretariato reprezentiĝi dum la UK en Zagreb en 1953 (efektive, reprezentanto de la Sekretariato, P. Lebar, ĉeestis la Kongreson kaj raportis); (vii) granda ekspozicio en Montevideo (speciala „subpla- no" estis ellaborita nur tiucele); (viii) gazetara kampanjo antaŭ kaj dum la Konferenco (alia „subplano" estis farita por tiu ĉi agado, rezulte de kiu ĉ. 1.500 artikoloj kaj informoj aperis en la monda gazetaro); (ix) eldono de speciala dokumento La Internacia Lingvo kaj la Kontribuo de la Esperanto-Movado al la Celoj de Unesko en la angla, franca kaj hispana por distribuo al ĉiuj delegitoj en la ŭenerala Konferenco; (x) kolekto de financaj rimedoj por plenumi la planon (tiucele estis establita Fondajo Montevideo, kies rimedoj ebligis la plenumon de ĉiuj eroj de la plano kaj efikan reprezent- iĝon dum la ĉenerala Konferenco).