Выбрать главу

Komuna trajto de ĉiuj laborprogramoj kaj planoj estas la jenaj kvar esencaj elementoj: celoj, taskoj por realigo de la celoj, homaj fortoj (organizo de reto da kompetentaj kunlaborantoj), minimu- maj financaj rimedoj. Malatento al nur unu el tiuj kvar elementoj signifas anticipan fiaskon. ĉiuj programoj kaj planoj de UEA aten- tis ilin plej rigore.

Rilate la proceduron ekzistas malgranda diferenco inter la bazaj programoj kaj okazaj laborplanoj. La bazaj programoj estis kaj plu devos esti farataj laŭ jenaj stadioj: ellaboro de projekto de la prog- ramo; prezento al la Estraro por diskuto, eventualaj amendoj kaj aprobo; publikigo en la organo de la Asocio por ebligi al la tuta membraro komenti en formo de aldonoj, ellasoj, ŝanĝoj; prezento de la projekto kun la eventualaj amendoj al la Komitato; pritrakto en unu el la komisionoj; fina pritrakto en la Komi- tato kaj akcepto. La okazaj planoj estis nur escepte, depende de la graveco, prezentitaj por diskuto al la tuta membraro, sed cetere ankaŭ ili trapasis la saman proceduron, kiel la bazaj pro- gramoj. Nur se temis pri tute malgrandaj okazaj laborplanoj, kon- formaj al la Statuto, valida baza programo kaj antaŭa decido de la Komitato, ili estis pritraktitaj nur de la Estraro. Kompreneble, ankaŭ en tiaj kazoj la Komitato ĉiam rajtis kaj plu rajtos aprobi aŭ malaprobi. La samo rilatas al „sekciaj" laborplanoj farataj en la ka- dro de iu jam aprobita programo. Tiaj laborplanoj povas troviĝi en la manoj de la respondeca funkciulo. Ekzemple, la ,,subplano" por la Universala Ekspozicio en Montevideo, aŭ la ,,subplano" por la gazetara kampanjo antaŭvidita en la laborplano por Montevideo. havis tian karakteron.

Sukcesa plenumado de kiu ajn el la laborprogramoj kaj planoj postulas amason da plia organiza laboro: artikoloj kun analizoj de la unuopaj punktoj, konsiloj pri la metodoj aplikendaj, instigaj informoj pri la progresoj faritaj; internaj cirkuleroj pritraktantaj la taktikon en apartaj situacioj kaj kondiĉoj; korespondado inter la respondeca funkciulo aŭ centra instanco kaj la multnombraj kun- laborantoj en diversaj landoj; liverado de prespretaj artikoloj aŭ informoj por publikigo en la Esperantaj aŭ nacilingvaj gazetoj; prelegoj por la ĝenerala publiko; sciigoj por la radio ktp.

Ne heglekteblaj estas la kromefikoj de la programoj kaj planoj, kelkfoje same gravaj kiel la celoj mem. ĉiuj ĝisnunaj programoj kaj planoj de UEA kaŭzis aldonajn rezultojn, en pluraj kazoj veran ĉenon da kromefikoj. Ui aŭtomate aktivigas la kolektivajn kaj in- dividuajn membrojn, kio kontribuas per si mem al forĝado de unu- eco tra kunlaboro, La plenumado fortikigas la tutan Esperanto- Movadon, altigas la prestiĝon de UEA, evidentigas la avantaĝojn de planita kunagado, kio helpas difinon de pliaj celoj en novaj pla- noj surbaze de la atingitaj rezultoj. La okazaj planoj, krome, ĉiam kaŭzis ankaŭ aliajn kromefikojn. Ekzemple, la okazaj planoj rezult- igis unuarangan informadon, plurfoje en amasaj dimensioj. Miloj da artikoloj kaj informoj pri la Internacia Lingvo aperis en la monda gazetaro en ligo kun la grandaj kampanjoj okaze de la trak- tado de la Peticio fare de Unesko (1951-1954), Zamenhof-Jaro (1959), k.a. Simile rilate radiajn kaj televidajn programojn kaj aliajn instrumentojn de publika informado. Dank' al tiaspecaj kro- mefikoj favore ŝanĝiĝas la publika imago pri la signifo kaj rolo de la Internacia Lingvo, kio siavice helpas la plenumadon de la bazaj programoj kaj de la celoj laŭ la Statuto.

18.3.3.3 Bazaj Programoĵ. — Ĝis 1973 UEA havis du bazajn pro- gramojn: tiun de 1955 kaj tiun de 1962.

Kiel dirite, la Unua Baza Laborprogramo estis akceptita de la Komitato dum la UK en Bolonjo (1955). Ĝi konsistis el 5 partoj: Enkonduko, Eksteraj Taskoj, Internaj Taskoj, Financaj Demandoj, Konkludo. En la enkonduka parto estis koncize prezentita la situ- acio post la decidoj de Unesko, faritaj en decembro de la antaŭa jaro. !La parto pri eksteraj taskoj konsistis el pluraj punktoj, precipe koncerne la ligojn kun UN kaj Unesko, agadojn sur la kampo de edukado, scienco kaj kulturo, fakaj kongresoj, leksikonoj kaj enci- klopedioj. La tria parto estis dividita en jenajn kvar grupojn de taskoj: organiza fortikigo de UEA, informado, kursoj kaj kulturaj problemoj. Ĝi enhavis konkretajn erojn, ekzemple la vendon de la domo en Heronsgate; modernigon de la CO per taŭgaj oficejaj instru- mentoj kaj per malgranda moderna presejeto; eldonadon de la bulteno de la IGS ne nur en Esperanto, sed ankaŭ en la angla kaj franca por sendo rekte al gazetoj kaj revuoj en landoj sen informaj fakoj; eldonon de specialaj flugfolioj kaj prospektoj en pluraj lin- gvoj, precipe por la neesperantistaj kongresoj; utiligon de la mate- rialoj de la Universala Ekspozicio por okazigo de similaj ekspozicioj en diversaj landoj; konstantan superrigardon pri la informa laboro en la mondo kaj kunvenojn de la reprezentantoj de la iandaj infor- maj fakoj; internacian diplomon por Esperanto-instruistoj; kon- trolon de lernolibroj kaj kritikon de lernolibroj kaj vortaroj, kiuj deformas la lingvon; internacian kunligon de geinstruistoj kaj ge- lernantoj en lernejoj, en kiuj Esperanto estas instruata; helpon al la Akademio de Esperanto; fondon, en kunlaboro kun ILEI, de peda- gogia revuo aŭ helpon por fondi tian revuon; pli intiman kunlabo- ron kun ISAE, fondon de Eldona Fako de UEA, k.a. La kvara parto rilatis al havigo de financaj rimedoj por realigo de la plano. Ĝi emfazis, ke la kotizoj devus pagi ĉiujn regulajn elspezojn por la administrado de la CO kaj de la Serva Centro, dum la licencpagoj de la UK, la eventualaj puraj profitoj de la UK kaj aliaj internaciaj aranĝoj, la donacoj kaj heredaĵoj devus esti utiligataj por la plen- umo de ĉiuj aliaj agadoj. Estis esprimita la fido, ke la insista real- igado de la plano kaŭzos nombran kreskon de la membraro, kuraĝ- igos donacojn kaj heredaĵojn, helpos al okazaj planoj. La konkludo koncize formulis la tezon, ke nur paralela agado en ĉiuj menciitaj direktoj certigas la sukceson.

La Unua Baza Laborprogramo estis grandparte realigita fine de 1961. La Raportoj de la Estraro por la laborjaroj 1955-56 ĝis 1961-62, publikigitaj en la Jarlibro, entenas la ĉefajn atingojn de la Asocio kaj ĝenerale de la Esperanto-Movado en tiu periodo. Kiel atendite, kelkaj eroj de la Programo ne povis realiĝi, ĉefe pro kaŭzoj ekster la povo de la respondecaj organoj de UEA, sed, aliflanke, multaj aliaj punktoj, ne antaŭviditaj en la Programo, povis esti sukcese plenumitaj. Ĝenerale parolante, la ĉefaj celoj estis atingitaj. Ekstere la pozicioj de la Internacia Lingvo konsiderinde pliboniĝis kaj la prestiĝo de UEA kiel reprezentanto de la neŭtrala Esperanto- Movado multe altiĝis. Interne la Asocio fortikiĝis organize kaj idee. Rezulte, la membraro preskaŭ duobliĝis. Pro la plenumo de la tas- koj antaŭviditaj en la Unua Baza Laborprogramo, kiel ankaŭ pro la ŝanĝitaj cirkonstancoj en la mondo, necesis fiksi en nova baza labor- plano la prineipojn de agado en la sekva periodo.

La Dua Baza Laborplano de UEA estis akceptita de la Komitato dum la UK en Kopenhago (1962). Laŭ la Art. 30 de la Statuto la projekton ellaboris la ĝenerala sekretario. Ĝi estis publikigita en la marta Esperanto, 1962, kaj submetita al publika diskuto. En aprilo ĝin pritraktis la Estraro. Poste, kiel kutime, ĝi estis pritrakta- ta en komisiono de la Komitato kaj fine, kun kelkaj amendoj, akcep- tita en plena kunsido.