Выбрать главу

En julio de 1963 la Estraro akceptis mallongan okazan planon por kontribui al la celebrado de la 15-jara datreveno de la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj. La plano konsistis el 6 punktoj kaj antaŭvidis, interalie, la eldonon de la Universala Deklaracio en Esperanto-traduko; artikolojn kaj prelegojn kaj aliajn aranĝojn, similajn al tiuj por la celebrado de la 10-jara datreveno en 1958. Ankaŭ tiu plano estis plene realigita.

Unu el la plej grandaj kaj gravaj okazaj laborplanoj estis farita en 1964 por la partopreno de UEA en la Jaro de Internacia Kun- laboro (JIK) en 1965, konforme al la Rezolucio de la Generala Asem- bleo de UN de la 19-a de decembro 1962. La definitivan Laborplanon akceptis la Komitato dum la UK en Hago (1964). La Laborplano konsistis el du partoj: la unua rilatis al la kontribuo de UEA al la ĉefa celo de JIK, nome al la progresigo de kunlaborado inter la popoloj, al internacia kompreniĝo, al forigo de tensioj kaj al fortikigo de la monda paco; la dua, firme ligita al la unua grupo de agadoj, koncernis la laboron favore al la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj, sen kio ne estas imagebla plena interkompreniĝo. La dokumento antaŭvidis konsiderindan nombron da agadoj sur internacia, landa kaj faka niveloj. Gi estis publikigita en la januara Esperanto, 1965, en la Jarlibro por 1965 kaj, krome, aparte sendita al ĉiuj aliĝintaj kaj kunlaborantaj Esperanto-organizaĵoj. Speciale grava agado en la kadro de la plano estis la Propono al UN [46].

La rezultoj de tiu grandega kampanjo, en kiu partoprenis ĉiuj Esperanto-organizaĵoj en la kadro de UEA kaj tre multaj unuopaj membroj, apartenas al la plej elstaraj en la historio de la Esperanto- Movado. La plano estis plenumita sur ĉiuj niveloj konforme al ĉiuj antaŭviditaj punktoj: artikoloj en la Esperanta kaj nacilingva gazetaro; programo de la UK en Tokio (1965); ISU kaj programo de Oratoraj Konkursoj; korespondado inter la lernejoj, en kiuj Espe- ranto estas instruata; sonbendaj programoj; aro da CED-dokumentoj; speciala glumarko por memorigi JIK; Propono al UN; landaj kaj regionaj kongresoj, kaj multaj aliaj. Dokumento de CED, kiu resumas la ĉefajn atingojn (CED I/VII/5) surbaze de ricevitaj fidindaj raportoj, taksas, ke, pro la agado de UEA sur la internacia kaj landa niveloj, almenaŭ 50 milionoj da personoj estis en tiu aŭ alia formo informitaj pri la JIK kaj pri la ĉefaj aspektoj de la laboro de Unu- iĝintaj Nacioj. La flankefikoj de la agado estis grandegaj. Eĉ sen- konsidere al la amasa informado per ĉiuj rimedoj de komunikado, la nura fakto, ke la Proponon subskribis preskaŭ unu miliono da individuaj personoj kaj iom malpli ol 4.000 organizaĵoj kun ĉ. 73 milionoj da membroj, estas pli ol atentinda kromefiko.

En septembro 1966 estis akceptita konciza agadplano por la cel- ebrado de la Jaro de Homaj Rajtoj en 1968, konforme al la invito de Unesko. Aparte menciinda punkto estis la esplorado kaj doku- mentado pri lingva diskriminacio sur nacia kaj internacia niveloj. Estis antaŭvidite, ke dum la UK en Madrido (1968) unu sekcio estos plene dediĉita al la homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj. Aliaj punktoj estis: publikigo de la dua eldono de la Universala Dekla- racio en Esperanto kaj aperigo de memoriga glumarko kun teksto en la Internacia Lingvo. Ĉiuj eroj estis plenumitaj. Aparte gravaj estis la prelegoj pri la homaj rajtoj dum la UK en Madrido kaj diver- saj artikoloj pri la temo. La artikolo Kultura Genocido kaj Homaj Rajtoj, unue publikigita en la decembra Esperanto, 1968, aperis poste en nacilingvaj tradukoj en pluraj gravaj fakaj periodaĵoj.

En junio 1969 estis ellaborita okaza plano por la Internacia Jaro de Edukado, iniciatita de Unesko por 1970. Fine de la monato ĝi estis komunikita al la Ĝenerala Direktoro de Unesko. La ĉefaj punk- toj estis: studoj kaj esploroj pri edukaj demandoj en diversaj landoj, precipe koncerne la instruadon de fremdaj naciaj lingvoj kaj de Esperanto; dokumentoj pri la eduka valoro de Esperanto-instruado en lernejoj; konferenco pri disvastigo de la Esperanto-instruado en lernejoj; ekspozicioj pri edukaj temoj; utiligo de la simbolo de IJE. En la periodaĵo de Unesko International Education Year 1970 (Internacia Jaro de Edukado 1970) aperis preskaŭ komplete la pro- gramo de UEA. En tiu agado vigle partoprenis la Junulara Sekcio kaj ILEI. UEA sukcese plenumis ankaŭ la taskojn formulitajn en tiu speciala plano, kiel vidiĝas el la Estrara Raporto, publikigita en la Jarlibro, Dua Parto, 1971, en la Ĉap. Eksteraj Rilatoj.

Fine, en 1971 estis ellaborita konciza laborplano okaze de la In- ternacia Jaro de la Li-bro en 1972. La ĉefa celo de la plano estis la propagando de la Esperanta libro. Aperis serio da artikoloj kaj ankaŭ belaspekta glumarko en 80.000 ekzempleroj. laŭ la modelo de tiu, publikigita de Unesko.

18.3.4 Tuteco de la Organiza Kadro

La Statuto estas la fundamenta konstitucia akto de la Asocio. Konforme al la Statuto pli detalaj reguloj estas formulitaj en la Generala Regularo, Kongresa Regularo, Regularo pri la Elekto de Honoraj Membroj kaj Honoraj Prezidantoj, Regularo pri la Honora Patrona Komitato, Regularo pri la Internacia Somera Universitato, Regularo pri la Belartaj Konkursoj, Regularo pri la Oratora Kon- kurso por la Junularo, kaj Regularo por la Internacia Ekzamena Komisiono. Ĉiuj menciitaj Regularoj, nun validaj, estis akceptitaj de la Komitato en la pritraktata periodo de la lastaj 25 jaroj. Kel- kaj el ili restis senŝanĝaj ekde la komenco, dum aliaj estis plurfoje amenditaj.

E1 la Statuto fontas ankaŭ la bazaj programoj kaj la okazaj pla- noj de la Asocio. La tuto de la Statuto, Regularoj, valida Baza Pro- gramo, aktualaj okazaj Laborplanoj, Principaro de Frostavallen kaj eventuale aliaj fundamentaj dokumentoj formas la vastan organi- zan kadron, en kiu kaj tra kiu estas realigata la multfaceta agado de UEA.

18.4 TRAJTOJ DE LA NUNA STRUKTURO

18.4.1 Konsisto (Membreco)

UEA konsistas el asociaj membroj (AM) kolektive aligitaj de la aliĝintaj landaj asocioj (LA); fakaj asocioj neŭtralaj kaj neneŭtralaj (FA); individuaj membroj (IM) de diversaj kategorioj; Honoraj Prezidantoj (HP) kaj Honoraj Membroj (HM); Membroj de la Hon- ora Patrona Komitato.

18.4.1.1 Landaj Asocioj. —• Temas pri Esperanto-organizajoj, kies agado etendiĝas sur difinita teritorio, kutime la teritorio de la kon- cerna ŝtato, sed kelkfoje, precipe en kazo de federaciaj ŝtatoj, nur sur unu aŭ pluraj unuoj de la federacio. La interna organiza struk- turo malmulte varias de lando al lando. Ĉiuj LA havas sian statu- ton, en kiu estas difinitaj la celoj. Inter ili unuavice troviĝas la dis- vastigo de la Internacia Lingvo, ofte ankaŭ la diskonigo de la pro- pra nacio aŭ ŝtato en eksterlando, kio estas tute konforma al la celoj de UEA kaj neniel kontraŭas ĝian neŭtralecon.

La LA, nomataj ankaŭ alimaniere (ekz. societo, ligo, federacio, k.s.), konsistas el lokaj grupoj, kluboj, societoj, sekcioj kaj ankaŭ el individuaj membroj. Pro la graveco de la lokaj societoj (LS), UEA dediĉis al ili specialan atenton en la Dua Baza Laborplano, per serio da artikoloj en Esperanto ekde oktobro 1962, per eldono de la broŝuro La Esperanto-Societo (1966) kun artikoloj kaj Modela Statuto de Loka Grupo, per la broŝuro Listo de Lokaj Societoj kun esencaj detaloj surbaze de enketo farita de CED en 1964 n.