Выбрать главу

La LA aligas al UEA ĉiujn siajn membrojn, kiuj ne estas IM de la Asocio, kaj pagas por ĉiu el ili tre malaltan jaran kotizon (en 1972 nur 0,50 gld. jare). Ili nomiĝas asociaj membroj (AM), ricevas membrokarton kaj rajtas uzi ĉiujn servojn de la Asocio. Por la jaraj statistikoj de UEA pri la nombro de membroj en unuopaj landoj, la AM kaj la IM laŭ diversaj kategorioj estas aparte kalkulataj, tiel ke neniu estas kalkulita du fojojn. Nur la sumo de ambaŭ ĉefaj grupoj prezentas la tuton, kiu rajtigas ĉiun aliĝintan LA je difinita nombro da komitatanoj A, kiel montrite supre en 18.2.4.

En 1972 UEA konsistis el 34 landaj asocioj, same kiel en 1971, kiam la nombro de AM estis 25.048. Pro diversaj kaŭzoj pluraj aliaj LA troviĝis ekster UEA. Kelkaj el ili estis aŭ tro malfortaj por aliĝi aŭ nur en stadio de formiĝo. En aliaj kazoj temis pri pliaj or- ganizaĵoj, apenaŭ kompareblaj al LA en la vera senco de la vorto, en la kadro de iu pli vasta. Ekzemple, aldone al tutlanda Komisiono de Sovetaj Esperantistoj, en Soveta Unio funkciis la armena, estona, latva, litova, ukrajna kaj uzbeka Esperanto-Komisionoj aŭ sekcioj de iu alia organizaĵo. Aldone al Ĉefioslovakia Esperanto-Federacio (nealiĝinta), sur la teritorio de ĉeĥoslovakio funkciis Ĉeĥa Espe- ranto-Asocio (aliĝinta) kaj Asocio de Esperantistoj en Slovaka So- cialisma Respubliko (nealiĝinta). En Nederlando funkciis Federacio de Esperanto-Organizoj, kies parto estas la aliĝinta neŭtrala neder- landa asocio LEEN. En du landoj ekzistis organizaĵoj kun pretendo al karaktero de LA, sed paralelaj kun la jam aliĝintaj ,'LA el la sa- maj ŝtatoj. Tiuj faktoj reduktas la nombron de nealiĝintaj LA, kiuj verŝajne plenumas la aliĝkondiĉojn laŭ Art. 13 de la Statuto (mini- muma nombro de membroj, organiziteco, neŭtraleco), al ne pli ol kvin aŭ ses. Uian ĝisnunan nealiĝon plej kredeble malhelpis la cir- konstancoj en la propraj landoj, ekzemple la milito en la kazo de Vjetnama Pacdefenda Esperantista Asocio, aŭ aliaj gravaj kaŭzoj.

Aktuala listo de ĉiuj aliĝintaj kaj nealiĝintaj LA troviĝas en la lasta eldono de la Jarlibro de UEA; ekzamenante ĝin oni devas konsideri la suprajn faktojn. Historia skizo pri la evoluo de la Es- peranto-Movado en unuopaj landoj, kiel ankaŭ pri la formiĝo kaj nuna situacio de ĉiuj aliĝintaj kaj nealiĝintaj LA, estas jam prezen- tita en ĉap. 15.

18.4.1.2 Fakaj Asocioj. — Diference de la LA, kies agado etendiĝas sur difinita teritorio, la FA aktivas internacie aŭ nacie en la respek- tivaj fakoj aŭ specialaj medioj. Distingo estas farata inter la neŭ- tralaj FA, nome organizaĵoj formitaj laŭ branĉoj de sciencoj, metioj, okupoj k.s., kaj unuiĝoj surbaze de komuna religia, ideologia, politi- ka k.s. aparteno. Ambaŭ estas nomataj FA, sed la unuajn oni trak- tas kiel neŭtralajn, dum la alia kategorio estas rigardata kiel ne- neŭtrala.

Ĉiuj FA havas sian statuton. La celoj dependas de la karaktero de la koncerna FA. La plej kutima formulo estas: disvastigi la In- ternacian Lingvon en la koncerna fako aŭ speciala medio, unuflan- ke, kaj utiligi la Internacian Lingvon por la respektivaj fakaj aŭ specialaj celoj, aliflanke. La internaciaj FA havas siajn internaciajn reprezentajn organojn, sed pluraj, unuavice la pli grandaj, havas siajn landajn sekciojn. La landaj FA, kiuj ne estas sekcioj aŭ kon- sistaj partoj de internaciaj FA, agas en siaj fakoj nur sur la respek- tivaj teritorioj. La Statuto de UEA ebligas kontraktajn rilatojn an- kaŭ kun la landaj FA.

La neŭtralaj internaciaj FA povas aliĝi al UEA laŭ la kondiĉoj fiksitaj en la Ĝenerala Regularo. Ili pagas malaltan jaran kotizon de 100 gld. senkonsidere al la nombro de siaj membroj. La membroj de aliĝintaj FA ne estas inkluzivitaj en la jaraj statistikoj de UEA pri la nombro de la asociaj membroj. Ĉiu aliĝinta FA havas la rajton elekti unu komitatanon A. Se estas pli ol 5 aliĝintaj FA, ili kune elektas entute 5 komitatanojn A, kaj decidas inter si pri iliaj nomoj.

En 1972 al UEA apartenis tri aliĝintaj FA: Internacia Fervojista Esperanto-Federacio, Internacia Esperanto-Asocio de Juristoj, In- ternacia Scienca Asocio Esperantista.

La FA, kiuj ne deziras aliĝi al UEA, povas eniri en kontraktajn rilatojn kun la Asocio. La kontrakto antaŭvidas la formojn de kun- laboro kaj fiksas minimuman kontribuon (nun 30 gld.), kiun la kun- laborantaj FA pagas al UEA. Siavice, UEA helpas la FA per publik- igo de informoj en la Jarlibro, per havigo de senpagaj ejoj por kun- venoj de la FA dum la universalaj kongresoj, per artikoloj kaj in- formoj en la organo de la Asocio.

En 1972 UEA havis kontraktajn rilatojn kun 19 internaciaj fa- kaj asocioj kaj 4 neneŭtralaj internaciaj organizaĵoj, entute 23. Kune kun la 3 aliĝintaj fakaj asocioj, en la kadro de UEA do trov- iĝis 26 internaciaj fakaj kaj neneŭtralaj asocioj, el kiuj pluraj havis landajn sekciojn kaj individuajn membrojn en multaj landoj. En la Jarlibro de UEA regule aperas koncizaj informoj pri ĉiuj aliĝintaj kaj nealiĝintaj FA. Ilia historio, celoj kaj nuna strukturo estas pri- parolitaj en Ĉap. 16.

18.4.1.3 Individuaj Membroj. — Tiu kategorio de membroj estas la plej malnova, establita jam okaze de la fondiĝo de UEA en 1908. La IM aliĝas rekte al UEA kaj estas individue enlistigitaj de la Asocio. Krom la membrokarto kaj markfolio, kiuj rajtigas ilin al diversaj servoj de la Asocio, ili ricevas ankaŭ la periodaĵojn de UEA, depende de la kategorio de membreco. Membro kun Jarlibro (MJ) pagas la plej malaltan kotizon de 20 gld. jare kaj ricevas la Jarlibron. Membro-Abonanto (MA) pagas pli altan kotizon de 40 gld. jare kaj ricevas la Jarlibron kaj la monatan revuon Esperanto. Persono, kiu volas finance helpi la Asocion, povas fariĝi Membro- Subtenanto (MS), kiu pagas la kotizon de 60 gld. jare kaj ricevas la Jarlibron, la revuon Esperanto (se li estas malpli ol 26-jara, an- kaŭ la revuon Kontakto). Patrono (Pat.) pagas la dekoblan kotizon de MA, kaj ricevas la samajn publikaĵojn kiel MS. Dumviva Mem- bro (DM) pagas por la tuta vivo unu fojon nur 800 gld. kaj ricevas ĝis sia forpaso la samajn eldonaĵojn, kiel MS. Dumviva Patrono (D-Pat.) pagas por la tuta vivo unu fojon 8.000 gld., ĉar li deziras forte finance apogi la Asocion. Li ricevas la samajn eldonaĵojn kiel DM. La kotizoj por gejunuloj malpli ol 22-jaraj estas konsiderinde malpli altaj. Por personoj en la aĝo de 22 ĝis inkluzive 25 jaroj ekzistas aparta kategorio Membro-Abonanto kun „Kontakto" (MA-K). En tiu kategorio la kotizo estas 40 gld. kaj la membro rice- vas la junularan revuon Kontakto aldone al la Jarlibro kaj Espe- ranto.

Kiel montrite en 18.2.4, la individuaj membroj povas partopreni en la elekto de delegitoj (D), rajtas mem fariĝi ĉefdelegitoj, per- antoj, delegitoj, vicdelegitoj kaj fakdelegitoj. Nerekte la IM parto- prenas en la elekto de komitatanoj B. Se ili estas ĉefdelegitoj aŭ delegitoj kaj tiel plenumas libervole gravan taskon en la Asocio, ili rekte partoprenas en la kandidatigo kaj elekto de komitatanoj B.

En 1972 la nombro de ĉiuj individuaj membroj estis 7.069. Kom- pleta laŭlanda statistiko regule aperas en la marta aŭ aprila Espe- ranto por la antaŭa jaro. Resuma statistiko estas publikigata en la jara Raporto de la Estraro.