Выбрать главу

Honoraj Prezidantoj kaj Honoraj Membroj. — Konforme al Art. 27 de la Statuto kaj al la Regularo por la Elekto de HM kaj HP, la Komitato povas aparte distingi esperantistojn, kiuj faris gra- vajn servojn al la tutmonda Esperanto-Movado, per la titolo ,,Hono- ra Membro" (HM). Kiel Honora Prezidanto (HP) povas esti nomita nur esperantisto, kiu, krome, havis eksterordinarajn meritojn por UEA. Honora Prezidanto rajtas ĉeesti la kunsidojn de la Komitato. HM kaj HP ricevas senpage ĉiujn publikaĵojn de la Asocio.

La Regularo precizigas la kondiĉojn kaj proceduron por la elek- to de HP kaj HM. La proponon por elekto rajtas fari aŭ la Estraro de UEA, aŭ minimume tri aliĝintaj landaj aŭ fakaj asocioj, aŭ 5 komitatanoj, apartenantaj al minimume 3 diversaj nacioj. La pro- pono devas enhavi vivdetalojn pri la kandidato kaj informojn pri liaj meritoj, kiuj pravigas la elekton. Se la propono ne estas kom- pleta, la Komitato povas nomi apartan komisionon por plua esploro de la afero.

Ĝis la fino de 1972 la Komitato honorigis per la titolo de HP nur 8 elstarajn personecojn de la Esperanto-Movado. Iliaj nomoj estas (kun datoj de honora prezidanteco): D-ro L. L. Zamenhof (1908- 1917), Eduard Stettler (1924-1940), Intendanto-Generalo L. Bastien (1947-1961), Prof. D-ro Edmond Privat (1951-1962), Hans Kŭrstei- ner (1947-1968), Ernfrid Malmgren (1962-1970), H. W. Holmes, O.B.E. (1964- ).

La nombro de HM en 1972 estis entute 17. Ne estas enkalkulitaj la multnombraj HM, kiujn la Komitato estis elektinta en la pasin- teco, sed kiuj intertempe forpasis.

Membroj de la Honora Patrona Komitato. — La Honora Patrona Komitato (HPK) estas reprezenta organo de UEA, kiu konsistas el nedifinita nombro da membroj, elektitaj por la daŭro de la vivo. La Komitato elektas ilin inter lingvistoj, sciencistoj kaj aliaj eminentaj personoj, kiuj faris gravajn servojn al la Esperanto- Movado, kaj mem parolas kaj verkis en la Internacia Lingvo. La Regularo pri la HPK precizigas plurajn detalojn rilate la meritojn kaj la proceduron por la elekto.

En 1972 la HPK konsistis el Prof. D-ro Bjorn Collinder, emerita profesoro pri finnugraj lingvoj en la Universitato de Uppsala, Svedio; D-ro W. Drees, estinta Ministro pri Sociaj Aferoj kaj Ĉef- ministro, nun Honor-Ministro en Nederlando; H. L. Elvin, direktoro de la Instituto pri Edukado de la Londona Universitato; Prof. M. Frechet, emerita profesoro de la Universitato de Parizo, membro de la Sciencaj Akademioj de Francio, Pollando kaj Nederlando, prezi- dinto de ISAE; Ralph Harry, C.B.E., ambasadoro de Aŭstralio en diversaj ĉefurboj, en 1972 en Bonn; Prof. Seiho Nishi, estinta pro- fesoro de la Universitatoj de Sendai kaj Tokio, iama rektoro de la Universitato de Gunma, prezidinto de ISAE; Prof. Miguel Sancho- Izquierdo, Honora Rektoro kaj estinta rektoro de la Universitato de Zaragoza, D-ro h.c. de la universitatoj de Montpellier, Bordeaux kaj Navarra, membro de la Supera Konsilo de Sciencaj Esploroj, Zaragoza, Hispanio.

18.4.2 Organoj

18.4.2.1 Komitato. — La strukturo kaj la demokrata maniero, laŭ kiu estas elektata la Komitato nuntempe, estas jam prezentitaj supre (v. 18.2.4). La nombro de ĉiuj komitatanoj kreskis de jaro al jaro paralele kun la fortikiĝo kaj nombra kresko de UEA. En 1948, post la kunfandiĝo, ĝi konsistis el 35 komitatanoj A, B kaj C. En 1972 la Komitato konsistis entute el 72 personoj: 52 komitatanoj A (el kiuj 3 elektitaj de la aliĝintaj FA), 6 komitatanoj B kaj 14 alelekti- taj komitatanoj C. Krome, en la Komitato troviĝis 6 observantoj, nomitaj de la aliĝintaj LA kun malpli ol 150 membroj. Do, la nom- bro de ĉiuj komitatanoj kaj observantoj estis 78: la plej granda en la historio de UEA.

La Komitato estas iaspeca internacia parlamento de la Asocio. Ĝi difinas la ĝeneralan agadon de UEA; decidas pri aliĝo de LA kaj FA kiel ankaŭ pri kontraktoj kun FA, kiuj ne deziras aliĝi al la Asocio; decidas pri ĉiuj regularoj, bazaj programoj, diversaj planoj kaj aliaj fundamentaj dokumentoj; aprobas la buĝeton kaj ekzame- nas la financojn de la Asocio; elektas inter siaj membroj la prezi- danton, unu aŭ du vicprezidantojn, la ĝeneralan sekretarion kaj 2-4 pliajn membrojn de la Estraro; decidas pri la agado de la Estraro; rajtas nomi Honorajn Prezidantojn, Honorajn Membrojn kaj Membrojn de la Honora Patrona Komitato. La Komitato decidas ankaŭ pri ĉiuj aliaj aferoj, kiuj ne estas eksplicite rezervitaj por aliaj instancoj.

La Komitato kunsidas almenaŭ unufoje en la jaro, kutime dum la UK, sed nenio malhelpas, ke, en kazo de urĝeco, ĝi kunsidu ankaŭ ekster la UK. Inter la kunsidoj la Komitato laboras ĉefe en formo de korespondado kaj cirkuleroj. Demandoj, kiuj ne povas atendi la sekvantan kunsidon de la Komitato, estas decidataj per skriba voĉ- dono. Tio devas okazi, se iu kunsido de la Komitato ne havis la ne- cesan kvorumon, nome se ne ĉeestis minimume duono de ĉiuj komi- tatanoj. En la pli frua periodo tio okazadis sufiĉe ofte, ĉar multaj komitatanoj ne ĉeestis la kunsidojn, tiel ke la kvorumo ne povis esti atingita, kvankam la Komitato estis konsiderinde malpli granda. En la lastaj jaroj tio okazis nur unufoje, nome post la UK en Port- land (1972), kiun, pro la granda distanco, malmultaj komitatanoj el Eŭropo povis ĉeesti. La komitatanoj ne pagas la kongresan aliĝko- tizon, sed la vojaĝajn elspezojn kaj restadkostojn en la urbo de la kunsido ili mem pagas. La samon faras ankaŭ la membroj de la Estraro.

18.4.2.2 Estraro. — Nun ĝi konsistas el prezidanto, unu aŭ du vic- prezidantoj, la ĝenerala sekretario kaj du ĝis kvar pliaj estraranoj. La Statuto preskribas, ke la membroj de la Estraro loĝu prefere en landoj ne tro malproksimaj de la Asocia sidejo kaj deklaru sin pre- taj partopreni la kunsidojn de la Estraro kaj Komitato. La regulo rilate la proksimecon al la sidejo estas diktita de la bezono ŝpari elspezojn. Tamen, necesos ĉiam pli atenti aliajn faktorojn (maksi- muma internacieco, reflektanta la universalecon kaj geografian etendiĝon de UEA, homogeneco koncerne la bazajn konceptojn kaj agadprincipojn), des pli, ke temas efektive nur pri la elspezoj por la printempa kunsido de la tuta Estraro kaj, eventuale, pri urĝaj kunvenoj de kelkaj estraranoj.

La dua Estraro laŭ la nun valida Statuto estis elektita dum la UK en Varsovio (1959) [47]. Gi konsistis el Prof. D-ro G. Canuto, (Italio), prezidanto; Prof. D-ro Hideo Yagi, (Japanio) kaj H. W. Holmes (Britio), vicprezidantoj; Prof. D-ro I. Lapenna (Kroato vi- vanta en Britio), ĝenerala sekretario; R. Llech-Walter (Francio), N. R. Smith (Britio), D-ro W. Herrmann (F.R. Germanio) kaj Inĝ. A. Rajski (Pollando), estraranoj. Post multaj jaroj la Estraro konsistis el 8 membroj. Ĝi estis unu el la plej internaciaj en la historio de UEA. En tia konsisto la Estraro funkciis ĝis la UK en Bruselo 1960, kiam estrarano R. Llech-Walter retiriĝis pro multaj aliaj taskoj kaj

Dekstre: Prof. D-ro G. Canuto (1897-1960), unu el la plej popularaj prezidantoj de UEA.

Sube dekstre: Prof. D-ro H. Yagi (1899-1964), ĝis nun la sola ekstereŭropa prezidanto de UEA.

Sube: H.W.Holmes, O.B.E., la Honora Prezidanto kaj plurfoje aganta prezidanto de UEA.

la komitato elektis, anstataŭ lin, E. J. Woessink kiel estraranon. Nur kelkajn semajnojn poste la Asocion kaj la tutan Esperanto-Movadon trafis grandega perdo: la prezidanto de UEA, Prof. D-ro G. Canuto, mondkonata sciencisto kaj unu el la plej sindonaj agantoj por la Internacia Lingvo, forpasis la 29-an de oktobro 1960, en la aĝo de 63 jaroj[48]. Vicprezidanto H. W, Holmes ekfunkciis kiel aganta pre- zidanto de la Asocio, sed la cetera Estraro restis senŝanĝa, Nur durn la UK en Kopenhago (1962) estis elektita ne nur la prezidanto, sed ankaŭ la tuta nova Estraro. Gi konsistis el Prof. D-ro Hideo Yagi (Japanio) prezidanto; H. W. Holmes, O.B.E. (Britio) kaj E. L. M. Wensing (Nederlando), vicprezidantoj; Prof. D-ro Ivo Lapenna (Britio), ĝenerala sekretario; D-ro A. Albault (Francio), Z. Czuba (Pollando), E. J. Woessink (Nederlando) kaj S. Ziegler (Danlando), estraranoj. Por la unua fojo la prezidanto de UEA estis el lando ekster Eŭropo. Antaŭ la finiĝo de la regula trijara periodo la Asocio suferis novan grandan baton, ĉar la 6-an de majo 1964 forpasis Prof. D-ro Hideo Yagi[49]. Ankoraŭfoje vicprezidanto H. W. Holmes ek- funkciis kiel aganta prezidanto kaj plenumis tiun taskon ĝis la UK en Hago 1964.