Выбрать главу

En Hago (1964) la Komitato elektis komplete novan Estraron en jena konsisto: Prof. D-ro I. Lapenna (Kroato laŭ nacieco, Brito laŭ ŝtataneco), prezidanto; E. L. M. Wensing (Nederlando) kaj E. Carlen (Svedio), vicprezidantoj; G. Becker (F.R. Germanio), ĝenerala sekretario; D-ro A. Albault (Francio), M. Jaumotte (Belgio), J. Toczyski (Pol- lando), E. J. Woessink (Nederlando), estraranoj. Krome, por la unua fojo estis kreita la funkcio de reprezentanto de TEJO ĉe la Estraro de UEA, kaj D-ro H. Tonkin elektita por tiu tasko. Samtempe H. W. Holmes estis elektita Honora Prezidanto de UEA pro la grandaj meritoj por la Asocio.

La Estraro elektita en 1967 dum la UK en Rotterdam restis sen- ŝanĝa kun unu escepto: anstataŭ D-ro Albault, kiu pro privataj kaŭzoj ne deziris kandidatiĝi, estis elektita D-ro P. Zlatnar (Jugo- slavio). U. Lins (F.R. Germanio) fariĝis reprezentanto de TEJO anstataŭ D-ro Tonkin.

Dum la UK en Madrido (1968) kompletiĝis precize 30 jaroj de membreco en la Estraro por Prof. D-ro I. Lapenna, kaj samtempe 40 jaroj de lia laboro por la Interr.acia Lingvo. En tiaj cirkon- stancoj la prezidanto prezentis la 3-an de aŭgusto al la Komitato sian eksiĝon por ebligi al ĝi elekti novan prezidanton. En la septembra

Esperanto, 1968, aperis jena informo, bazita sur la Protokolo de la kunsidoj:

A1 tiu ĉi propono respondis unu komitatano post alia: ĉiuj esprimis la plej altan aprezon por la laboro de la prezidanto kaj insiste petis lin ne forlasi la oficon. La prezidanto tamen ne retiris sian proponon, sed petis la elektokomisionon efektive kaj zorge pristudi ĝin dum la venontaj tagoj.

Kiam rekunvenis la Komitato mardon, la 6-an de aŭgusto, la komi- siono pri elektoj prezentis raporton, en kiu ĝi konstatis la „unuaniman aprobon de la festparolado de Prof. Lapenna flanke de la kongres- anaro" kaj akceptis ,,kun sincera aprobo la deziron de la esperantis- taro havi ankaŭ estonte Profesoron Lapenna kiel prezidanton de UEA". Gi invitis la prezidanton „esprimi mem al la Komitato la kondiĉojn, kiujn li opinias necesaj por pli efika kaj sukcesa furikciado de UEA". La ĉi-supraj „kelkaj fundamentaj tezoj"[50] estas la respondo al tiu invito aprobita de la Komitato. La prezidanto deklaris, ke li pretas plue funkcii kiel prezidanto nur sub la kondiĉo, ke la Komitato ne nur aprobu la ideojn entenatajn en la supraj tezoj kiel esencan bazon de laboro, sed ankaŭ donu al li kaj al la Estraro efikan kaj efektivan helpon en ilia realigo. La Komitato unuanime aprobis la ideojn de la tezaro kaj akceptis la kondiĉojn de la prezidanto.

Restis, do, la sama Estraro.

Laŭ la decido de la Komitato en Madrido, en 1969 okazis novaj elektoj. Retiriĝis estraranoj Jaumotte33, Toczyski kaj D-ro Zlatnar. Malaperis, laŭ interkonsento kun TEJO, la funkcio de „reprezen- tanto de TEJO ĉe la Estraro de UEA", kiun laste plenumis U. Lins. Kiel novaj estraranoj estis elektitaj U. J. Moritz (F.R. Germanio), J. Thierry (Francio) kaj J. Uŝpienski (Pollando). La prezidanto, du vicprezidantoj, ĝenerala sekretario kaj estrarano pri financoj kaj administrado restis la samaj.

Fine, dum la UK en Londono (1971) okazis elekto de la nova Estraro, ĉar la Komitato decidis jam en Vieno, ke en 1971 okazos ĉiuj elektoj jam antaŭ la finiĝo de la regula trijara periodo. Denove estis elektitaj la samaj prezidanto, vicprezidantoj kaj ĝenerala sekretario. La aliaj 4 estraranoj estas D-ro W. Bormann (F.R. Germanio),

J. Uŝpienski (Pollando), D-ro J. C. Wells (Britio) kaj E. J. Woessink (Nederlando).

La Estraro estas la plenuma organo, respondeca al la Komitato, kaj prizorgas la realigon de ĉiuj ĝiaj decidoj. La Estraro nomas la reaaktoron de la ĉefa organo de la Asocio kaj de la aliaj periodaĵoj, diversajn komisiitojn por apartaj taskoj. Gi nomas kaj maldungas la direktoron de la CO kaj la direktorojn aŭ administrantojn de even- tuale aliaj oficejoj. Kvankam la direktoro de la CO nomas la ge- oficistojn, tamen la nomigoj estas validaj nur post la aprobo de la Estraro. La Estraro okazigas la universalajn kaj aliajn kongresojn aŭ konferencojn, kreas novajn servojn kaj aranĝojn laŭ la ĝeneralaj direktivoj de la Komitato, konsentas aŭspiciojn por aranĝoj kon- formaj al la celoj de la Asocio, sed ne prizorgataj rekte de kiu ajn ĝia organo. Fine, la Estraro prezentas al la Komitato proponon pri la buĝeto kaj respondecas pri la financoj de la Asocio.

La Statuto difinas la funkciojn de la prezidanto, vicprezidantoj kaj ĝenerala sekretario. La prezidanto reprezentas la Asocion kaj subskribas kun la ĝenerala sekretario la ĉefajn dokumentojn. Li prezidas la Komitaton, la Estraron kaj la kongresojn de UEA. Li kontrolas aŭ kontroligas ĉiujare la CO kaj la aliajn oficejojn. Li rajtas delegi alian komitatanon por difinita tasko. En tute esceptaj kazoj la prezidanto havas la povojn de la Estraro aŭ de la Komitato, al kiuj li, tamen, devas raporti kiel eble plej baldaŭ por aprobo.

La vicprezidantoj laŭnecese anstataŭas la prezidanton, sed povas esti ŝarĝitaj ankaŭ pri la plenumo de apartaj taskoj.

La ĝenerala sekretario zorgas pri la efektivigo de la decidoj de la Komitato kaj Estraro; kunmetas la jaran raporton pri la laboro de la Asocio kaj faras la planon por la estonta jaro; prizorgas la mondan informadon pri Esperanto kaj plenumas aliajn taskojn, kiujn la Komitato aŭ la Estraro donas al li. Laŭ la Statuto, la ĝenerala sekretario gvidas ankaŭ la eksterajn rilatojn de la Asocio, sed, same kiel en la antaŭaj Estraroj depost 1952, tiun branĉon en 1972 plu pri- zorgas la nuna prezidanto.

La aliaj estraranoj plenumas laŭbezone komisiitajn taskojn. La fakoj, pri kiuj aktuale respondecas la prezidanto, vicprezidantoj, ĝenerala sekretario kaj unuopaj estraranoj troviĝas sur la interna kovrilpaĝo de ĉiu numero de Esperanto.

La Estraro kunvenas minimume du fojojn jare: en la urbo de la UK, kiam ĝi havas 3-4 plurhorajn kunsidojn, kaj printempe en la CO dum tri tuttagaj kunsidoj. Nuntempe ĉiujare okazas 2-3 pliaj t.n. teknikaj kunsidoj inter la prezidanto, direktoro kaj kelkaj estraranoj loĝantaj en la proksimeco de la CO. Ekster la kunsidoj la Estraro estas en daŭra kontakto per multaj cirkuleroj kaj abunda korespon- dado inter la estraranoj kaj kun la CO. Pri urĝaj proponoj, ne postulantaj longajn diskutojn, la decidoj estas farataj per skriba voĉdono.

La rolo de Estraro estas decide grava por la agado de la Asocio. De ĝia konsisto kaj de la konscienca laboro de ĉiu unuopa estrarano, precipe de la ĉefaj funkciuloj, grandparte dependas la plenumo de la laborprogramoj, planoj kaj aliaj taskoj laŭ la faritaj decidoj.