Выбрать главу

Centra Oficejo. — La Centra Oficejo (CO) estas la teknika- administra organo de la Asocio. Gi estas gvidata de la direktoro, kiu estras la tutan laboron kaj preparas la projekton de la buĝeto.

Nuntempe en la CO estas redaktataj la Jarlibro, la revuo Espe- ranto, diversaj bultenoj kaj aliaj publikaĵoj. Aldone al la administra- do de la tuta membraro kaj delegita reto, la CO prizorgas la el- donan fakon, la libroservon, la bibliotekon kaj la publikigon de la dokumentoj de CED.

En 1968 la meritplena direktorino de la CO, M. Vermaas, eksiĝis kaj la Estraro nomis ŝin „komisiito por specialaj taskoj". D-ro V. Sadler, kiu ĝis tiam estis redaktoro de Esperanto, fariĝis direktoro laŭ la unuanima decido de la tiama Estraro. Li plu prizorgis la revuon kiel ĝia ĉefredaktoro.

En la CO nuntempe laboras deko da geoficistoj, kelkaj el ili nur duontage.

Kontrola Komitato. — Ĝi konsistas el minimume 2 perso- noj, kiujn la Komitato elektas inter siaj membroj por ekzameni la librotenadon kaj laboron de la CO. Ilia ĉefa tasko estas trarigardi la administradon kaj kompari la jarajn kontojn de la Asocio kun la aprobita buĝeto. En tiu laboro ilin helpas la raporto de publika, profesia revizoro (nomata de la Estraro), kiu ĉiujare detale ekzamenas la tutan librotenadon. La Komitato elektas 2 aliajn personojn por kontroli la kontojn de CED, kaj povas elekti pliajn por kontroli kiun ajn alian administran centron aŭ apartan konton, ekzemple la kon- gresan. La kontrolantoj ĉiujare raportas al la Estraro kaj al la Komitato. La raportoj de ĉiuj kontrolantoj kaj de la profesia revi- zoro estas regule publikigataj en la Jarlibro kune kun la financa raporto de la Estraro.

Komisionoj kaj Komisiitoj. — Kiel jam dirite, la Estraro povas formi apartan komisionon por daŭre prizorgi difinitajn taskojn, aŭ ĝi povas nomi nur unu personon kiel komisiiton por plenumo de laboro, kiu postulas kompetentecon kaj sindediĉon ĝuste por la kon- cerna afero. Nuntempe ekzistas konstantaj komisionoj por la Belartaj Konkursoj, Informa Fako, Internacia Ekzameno, Semajno de Inter- nacia Amikeco, Kontrolo de Lernolibroj, Lingva Servo. Aliflanke, unuopaj komisiitoj estas nomitaj por Filma Servo, Fotoservo pri Zamenhof, ISU, Specialaj Taskoj, Agado en Azio kaj Afriko, Agado en Eŭropo, Aŭtomobilismo, Koresponda Servo Mondskala kaj Mag- netofona Servo. Komisionoj por la Oratoraj Konkursoj estas nomataj de jaro al jaro. Listo de ĉiuj komisionoj kaj komisiitoj aperas en la Jarlibro.

18.4.2.6 Delegitoj. — La ĉefdelegitoj, delegitoj, vicdelegitoj kaj fak- delegitoj estas siaspecaj organoj de la Asocio. Tio speciale koncernas la ĉefdelegitojn aŭ perantojn kaj la delegitojn aŭ vicdelegitojn. Aldone al siaj administraj taskoj, la ĉefdelegitoj aŭ perantoj estas reprezentantoj de UEA en diversaj landoj. Aliflanke, ne nur la dele- gitoj kaj vicdelegitoj, sed ankaŭ la fakdelegitoj estas rigardataj kiel reprezentantoj de la Asocio en siaj respektivaj lokoj aŭ fakoj.

Ankaŭ la nombro de ĉiuj kategorioj de delegitoj konsiderinde kreskis en la lastaj 25 jaroj. En 1948, post la kunfandiĝo, UEA havis entute 2.224 delegitojn en 58 landoj; en 1972 la suma nombro estis 3.501 delegitoj en 66 landoj.

La rolo de la delegita reto de UEA kaj la multnombraj praktikaj servoj, kiujn la delegitoj daŭre plenumas, estas koncize prezentitaj en Cap. 12.

18.4.3 Institucioj kaj Centroj

Formale ankoraŭ ekzistas la Serva Centro kun sidejo en Svis- lando. Ciaj ĉefaj taskoj estas la administrado de la svisa poŝtkonto de UEA kaj respondado al informpetoĵ. Nuntempe ĝi troviĝas en Zurich, sub gvido de J. J. Sturzenegger. Alia malgranda ,,centro" troviĝas en Londono: la nunaj Honora Prezidanto kaj prezidanto pri- zorgas la t.n. Londonan Konton de UEA.

En Londono troviĝas ankaŭ la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo, sed ĝia administra ofieejo troviĝas en la CO en Rotterdam.

La Institucio Hodler 68 troviĝas en Nederlando. Gi estas mem- stara institucio, sed ligita al UEA. Same tiel la sidejo de la Instituto por Esperanto en Komerco kaj Industrio troviĝas en Nederlando. Gi havas similan juran pozicion, kiel Institucio Hodler 68.

Fine, Internacia Somera Universitato tiel evoluis kaj establiĝis, ke ĝi povas esti rigardata kiel aparta institucio de UEA, aganta kon- forme al la Regularo pri ISU.

CED, ISU, Institucio Hodler 68 kaj Instituto por Esperanto en Komerco kaj Industrio estas pli detale pritraktitaj en Cap. 20.

18.5 ĈEFAJ AGADOJ

Tri Starpunktoj

Pri la rolo de UEA ekzistis tri starpunktoj. Unuj opiniis, ke UEA estas celo al si mem, ke ĝin ne koncernas la disvastigo de la lingvo kaj la progresado de la Movado, sekve, ke ĝi estas memsufiĉa. La alia koncepto estis, ke UEA povas tute bone ekzisti eĉ sen Komitato kaj sen Estraro, kiuj estas nenecesaj balastoj, se nur ĝi havas sian oficejon, kiu eldonas la gazeton kaj la Jarlibron. Laŭ la tria opinio, la tasko de UEA devas esti ne nur doni al la membraro altnivelajn, utilajn publikaĵojn kaj maksimume vastigi la praktikajn servojn, sed ankaŭ progresigi la lingvon. Krome, UEA, kiel reprezentanto de la esperantismo en la mondo, devas unuigi ĉiujn fortojn, harmoniigi kaj kunordigi la laboron kaj klopodojn, altigi la kulturan nivelon, havigi al la lingvo kaj al la Asocio la necesan prestiĝon, aŭ mal- longe: sisteme organizi kaj laŭplane gvidi la neŭtralan Esperanto- Movadon.

La tria starpunkto — kvankam tio povas ŝajni tre stranga, preskaŭ nekredebla — realiĝis nur iom post iom, venkante multegajn mal- facilaĵojn. E1 la hodiaŭa vidpunkto multaj agadoj kaj atingoj de UEA ekde 1948 prezentiĝas kiel tute naturaj, sed en la komencaj jaroj de tiu ĉi periodo ili aspektis por multaj, ankaŭ por sendube sindonaj aktivuloj, kiel nerealigeblaj. La respondo al la rezistoj estis, ke cel- trafa kaj sistema laboro devos iom post iom altiri ĉiujn pozitivajn elementojn, aktivigi la organizaĵojn kaj unuopulojn; ke tio siavice kreskigos la membronombron kaj havigos al UEA financan helpon por realigo de pliaj konkretaj taskoj; ke la sukcesa plenumo de tiuj taskoj devos plu fortikigi la Asocion kaj nombre kaj materie. Laŭ tiu tria koncepto estis tute klare, ke nur per grandega fortostreĉo estos eble rompi la ensorĉitan cirklon de izoliteco, stagno, parte eĉ regreso. Gi fidis, ke en la Esperanto-Movado ekzistas multaj latentaj fortoj, kiuj certe manifestiĝos kiam UEA komencos efektive gvidi la Movadon, pravigos siajn agadojn per nekontesteblaj rezultoj kaj tiel klare montros, ke ĝuste tio estas la vojo, kiu kondukas al realigo de la celoj.

Tiu starpunkto montriĝis ĝusta.

La agadojn oni povas prezenti aŭ en formo de sistemigitaj grupoj aŭ kronologie.

Sistema Grupigo

La aktivadon de kiu ajn organizaĵo oni povas dividi en grupojn laŭ diversaj vidpunktoj. En la kazo de UEA, kaj en tiu ĉi kunteksto, la plej logika kriterio estas rilatigi la agadojn kaj iliajn rezultojn al la taskoj en la tri ĉefaj branĉoj — informado, instruado, prakti- kaj servoj — konforme al la celoj-rimedoj difinitaj en la Statuto kaj detaligitaj en la aliaj fundamentaj dokumentoj. Se sistemigitaj laŭ tiu kriterio, la agadoj de la lastaj 25 jaroj estas klasifikeblaj en la sekvantaj sep ĝeneralaj grupoj: