Выбрать главу

InHerna fortikigo: solvo de la organizaj problemoj (Statuto, regularoj, programoj, planoj); modernigo de la CO; evoluigo de la universalaj kongresoj; JarHbro, Esperanto, Kontakto, Kongresa Li- bro kaj aliaj publikaĵoj; daŭra solvado de financaj problemoj; po- pularigo de UEA per memorigo de datrevenoj (1958 kaj 1968), per artikoloj, prelegoj, bulteno Informa Servo de UEA ktp.

Eksteraj rilatoj: Unesko, Unuiĝintaj Nacioj, aliaj interŝtataj kaj internaciaj neregistaraj organizaĵoj; rilatoj de TEJO kun ne- esperantistaj junularaj organizaĵoj; diversaj kampanjoj en kun- laboro kun Unesko kaj NRO-j; partopreno en internaciaj konferen- coj, organizitaj de Unesko aŭ en la kadro de NRO-j; bulteno Unesko-Novajoj, kaj tuta aro da aliaj.

Disvastigo de la lingvo per dokumentoj kaj informado: la tuta laboro de CED; La Monda Lingvo-Problemo; Informa Fako de UEA kaj IF de landaj asocioj; Principaro de Frostavallen kaj pri- laboro de la unuopaj principoj; bultenoj Internacia Gazetara Servo (IGS), Kongresa Gazetara Servo (KGS), Eltondaĵa Servo; infor- mado okaze de grandaj kampanjoj, k.a.

(iv) Instruado: kunligo de lernejoj; statistikoj de CED pri lerne- joj kaj universitatoj en kiuj Esperanto estas instruata; agado de la Konsulta Komisiono pri Lernejoj kaj helpo al ILEI; Lerneja Bul- teno; Lernejaj Konferencoj; Internacia Ekzamena Komisiono; Kont- rolkomisiono de Lernolibroj; Lingva Servo; diversaj eldonaĵoj, ekz. Privilegia Vojo, Metodiko de la Esperanto-Instruado, k.a.

Kreo, Evoluigo kaj Vastigo de Praktikaj Servoĵ: delegita reto; fakaj asocioj; fakaj terminaroj; Koresponda Servo; fakaj kon- ferencoj kaj seminarioj; turismo kaj aŭtomobilismo; Instituto por Esperanto en Komerco kaj Industrio (EKI), k.a.

Kontribuo al Kultura Riĉigo de la Lingvo: Internacia So- mera Universitato; Belartaj kaj Oratoraj Konkursoj; Internacia Arta Teatro, artaj festivaloj, kuraĝigoj en la sfero de la arta kreado; Magnetofona Servo; Serio Oriento-Okcidento, propraj kulturaj pe- riodaĵoj kaj helpo al diversaj kulturaj aranĝoj en formo de aŭspicioj kaj alimaniere, ktp.

(vii) Progresigo de Internacia Solidareco; programoj de UK di- rektitaj al tiu celo (ekz. artaj vesperoj dediĉitaj al la kongresa lan- do); diskonigo de la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj, arti- koloj, prelegoj kaj internaciaj konferencoj pri la Homaj Rajtoj, aktiva partopreno per ampleksa programo en la Jaro de Homaj Rajtoj; agadoj iaŭ specialaj planoj okaze de aliaj eventoj ekz. Jaro de Internacia Kunlaboro; memorigo de gravaj eventoj en kunlaboro kun Unesko kaj UN, Semajno de Internacia Amikeco, k.a.

La supra grupigo neniel signifas izoligon: konforme al la baza koncepto de kunligiteco kaj interdependeco, la agadoj en unu grupo helpis piurajn en aliaj grupoj.

Detaloj pri la supre menciitaj agadoj — listigitaj ĉi tie nur su- praĵe kun la celo skize grupigi ilin — estas analizitaj en aliaj partoj de tiu ĉi verko. Restas nur koncize prezenti ilin en kronologia ordo por reliefigi la konstruadon de moderna UEA tavolon super tavolo.

18.5.3 Kronologia Sinsekvo

En 1949, tuj post la UK en Bournemouth, estis ellaboritaj la Re- guiaroj pri la Internacia Somera Universitato, Belartaj Konkursoj kaj Oratoraj Konkursoj. Ekde tiam la konkursoj kaj la sesioj de ISU regule okazis dum ĉiuj UK. Estis organizita aparta Propaganda Fako, kiu poste ricevis la nomon Informa Fako (IF) de UEA. Fine de 1949 komenciĝis la granda prelegvojaĝo de Prof. I. Lapenna, kiel speciala komisiito de UEA, en pluraj landoj de Eŭropo. Ek- funkciis la Internacia Gazetara Servo, kiu seninterrompe plu laboras kaj publikigis 199 bultenojn ĝis novembro 1972. En tiu jaro UEA havis 18.749 membrojn.

En 1950 estis la unuan fojon organizita la Kongresa Gazetara Servo (KGS) dum la UK en Parizo. Ankaŭ ĝi seninterrompe funk- ciis dum ĉiuj UK. La laboroj de la UK estis por la unua fojo divi- ditaj en sekcioj. La Informa Fako de UEA vastiĝis. En tiu jaro la nombro de membroj falis al 14.711, ĉefe pro objektivaj malhelpoj pagi la kotizojn al la CO.

En 1951 finiĝis la granda prelegvojaĝo de Prof. Lapenna, komen- cita fine de 1949. Entute li faris pli ol 300 prelegojn en 108 urboj de Francio, Islando, Britio, Italio, Belgio kaj Nederlando. La celoj de la prelegvojaĝo — vigligo de la Movado, informado kaj konatiĝo kun la realaj eblecoj de la Esperanto-organizaĵoj — estis plenumitaj tre kontentige. Fine de 1951 realiĝis la plano pri la fondo de CED. Sentiĝis la efiko de la laboro en 1950 kaj de la transdono de la Pe- ticio al UN. En tiu jaro UEA havis 14.943 membrojn.

En 1952 la ĉefaj eventoj estis: funkciigo de CED; granda gazetara kampanjo okaze de la Ĝenerala Konferenco de Unesko en Parizo; unua kunveno de la reprezentantoj de la landaj IF en Oslo; komple- tigo de la statistiko pri la Esperanto-Movado; publika debatvespero okaze de la Pariza Konferenco. La plej grava evento, tamen, estis la decido de la Pariza Konferenco de Unesko komuniki la Peticion al la Ŝtatoj-Membroj. En 1952 la nombro de membroj estis 16.243.

En 1953 okazis grandega kampanjo por apogi la Peticion. Inter- alie, estis organizita speciala reto de kunlaborantoj en la Unesko- afero. Aliaj eventoj: 250-paĝa dokumento de CED sendita al la Sekretariato de Unesko; specialaj raportoj de la landaj asocioj al la Naciaj Unesko-Komisionoj kaj aliaj landaj aŭtoritatoj; dokumen- tita petskribo por akiro de konsultaj rilatoj kun Unesko. En 1953 la nombro de la membroj kreskis al 16.861.

La jaro 1954 estis decida por la Peticio. La ĉefaj agadoj kaj rezultoj estis: okazigo de la unua elmontro de Ia Universala Ekspo- zicio de Esperanto en Montevideo; speciala dokumento de CED en la angla, franca kaj hispana por la delegitoj en la Unesko-Konfe- renco; reprezentiĝo en Montevideo per observanto; organizo de monda kampanjo en la gazetaro kaj radio, kiu rezultigis milojn da artikoloj kaj informoj; konsultaj rilatoj kun Unesko, voĉdonitaj de la Ĝenerala Konferenco la 8-an de decembro; Rezolucio favore al Esperanto de la 10-a de decembro. En 1954 la membronombro kres- kis al 17.001.

La jaron 1955 markas la akcepto de la nova Statuto. Aliaj even- toj: akcepto de la Unua Baza Laborprogramo; translokigo de la Oficejo al Rotterdam; pligrandigo de la nombro de geoficistoj. En 1955 la Asocio atingis 21.760 membrojn kaj tiamaniere la unuan fo- jon en sia historio transpasis la ciferon de 20.000.

En 1956 estis vendita la domo en Heronsgate. Aldone al ĉiuj an- taŭaj agadoj, okazis jenaj pliaj ŝanĝoj aŭ plibonigoj: pli granda for- mato de Esperanto; apero de la bulteno Unesko-Novaĵoj (ĝis la fino de 1972 entute 60 n-roj de la bulteno, el kiu la Esperanta gazetaro publikigis 1.083 erojn, registritajn en CED); plia speciala bulteno de la IF de UEA en la angla kaj franca por la landoj sen organizita Esperanto-Movado (ĝis novembro 1972 entute aperis 68 n-roj); ses- lingva flugfolio pri Esperanto (pliaj eldonoj aperis poste); publik- igo de prospektoj de diversaj internaciaj organizaĵoj en Esperanto; 2-a kaj 3-a elmontroj de la Universala Ekspozicio en Strasburgo kaj Kopenhago (poste okazis aliaj elmontroj); reprezentiĝo en la gran- da konferenco en Arnhem (Nederlando), kiu pritraktis la lingvan problemon en Eŭropo; apero en lndex Translationum de verkoj tra- dukitaj en Esperanto (en la postaj eldonoj aperis pliaj informoj); diskutsemajno en Frostavallen, kiu pritraktis informadon kaj re- zultigis la Principaron de Frostavallen; fondo de eldona fako de UEA. En 1956 UEA havis 25.171 membrojn.