Выбрать главу

La jaron 1957 markas publikigo de afiŝoj de Unesko kun teksto en Esperanto je la kostoj de tiu Organizaĵo; afiŝo de UN kun teksto

Prof. D-ro Ivo Lapenna, la konstruinto de la moderna UEA. (Foto Kehlet)

en Esperanto; fondo de Magnetofona Servo (ĝis 1972 ĝi produktis 292 programojn) kaj Koresponda Servo (entute 3,920 slipoj ĝis 1972); reorganizo de TEJO, kiu fariĝis sekcio de UEA; publikigo de Angla Antologio; ampleksaj preparlaboroj por la celebrado de la 100-jara datreveno de la naskiĝo de Zamenhof. En 1957 UEA havis 27.138 membrojn kaj tiel ankoraŭfoje ĝi superis sin mem.

En 1958 estis organizita la celebrado de la. 50-jara datreveno de la fondiĝo de UEA: serio da artikoloj kaj brila festo kun la UK en Mainz; intensigo de la preparlaboroj por la Zamenhof-jaro; fondo de Internacia Arta Teatro kaj ĝia unua prezento dum la UK en Mainz. La membraro de UEA denove iom kreskis: 27.378.

1959 estis la Zamenhof-Jaro: impona Internacia Patrona Komi- tato; apartaj dokumentoj de CED en pluraj lingvoj; multaj artiko- loj en la monda gazetaro kaj prelegoj aŭ informoj per radio kaĵ televido; artikolo pri Zamemhof en Unesco-Courier; Zamenhof deklarita granda personeco de la homaro fare de la Plenuma Ko- mitato de Unesko; impona UK en Varsovio; fondo de Internacia Ek- zamena Komisiono kaj Internacia Diplomo. UEA atingis 32.588 mem- brojn kaj tiamaniere la unuan fojon en sia historio transpasis la ci- feron 30.000.

En 1960 estis plibonigita la Kongresa Regularo; UEA sendis s-inon M. Haudebine al Hindio por instrui la lingvon. Elstara even- to estis la Lerneja Seminario en Bohinĵ, Jugoslavio, Dum la UK en Bruselo (1980) ekfunkciis la Internacia Ekzamena Komisiono kaj oka- zis la unua ekzameno laŭ la Regularo akceptita en Varsovio (1959). La nombro de la membroj malkreskis al 30.185 ĉefe pro valutaj malfacil- aĵoj en unu lando, el kiu en la antaŭaj jaroj estis eble pagi la kotizon.

En 1961 UEA acetis propran domon en la centro de Rotterdam; estis lanĉita la kampanjo ,,ĉambroj" (donacoj de 5.000 gld. por la rajto nomi iun ĉambron laŭ la indiko de la donacinto); Unua Inter- nacia Arta Festivalo dum la UK en Harrogate; en la rilatoĵ kun Unesko UEA ricevis la prestiĝan kategorion B; akcepto de nova Re- gularo por la Internacia Ekzamena Komisiono plu valida. Kompare kun la pasinta jaro la nombro de la membroj kreskis al 30.750.

La ĵaron 1962 markas du gravaj eventoj: la plenumo de la Unua Baza Laborprogramo kaj la akcepto de la Dua Baza Laborplano de UEA; Internacia Konferenco pri la Lingva Problemo en la Seienco, okazinta dum la UK en Kopenhago. La membronombro estis 32.475.

La jaro 1963 estis plena de novaj agadoj kaj eventoĵ: la UK en Sofio kun 3.472 aliĝintoj; Unua Konferenco de Lernejoj en kiuĵ Esperanto Estas Instruata; Dua Internacia Arta Festivalo; ekeldono de Monda Kulturo (regule aperadis ĝis la mezo de 1986); Jaro de la Junularo; publikigo de la epokfara traduko de Dia Kornedio en la Serio Oriento-Okcidento; fondo kaj ekago de Konsulta Komisio- no pri Lernejoj (malfondita en 1970, post kiam ĝi plenumis sian taskon); ekeldono de la revuo Kontakto fare de la junulara sekcio. UEA superis ĉiujn antaŭajn rekordojn kaj atingis 33.953 membrojn; fondo de Instituto por Esperanto en Komerco kaj Industrio (EKI).

En 1964 komenciĝis la ampleksaj preparlaboroj por la Jaro de Internacia Kunlaboro (JIK); pli ol 300 kvalifikitaj personoj kandi- datigis la Asocion por la Nobel-Pacpremio (multaj informoj en la monda gazetaro); UEA transprenis la revuon La Praktiko (kaj el- donis ĝin ĝis 1971, kiam, laŭ la insista deziro de Andreo Ĉe, UEA redonis ĝin al la antaŭaj proprietuloj, kio bedaŭrinde signifis la finon de tiu grava periodaĵo). La nombro de la membroj falis al 32.202.

En 1965 estis la Jaro de Internacia Kunlaboro: UEA partoprenis per ampleksa programo, en kiu la Propono al UN okupis la unuan lo- kon; kolektado de individuaj kaj kolektivaj subskriboj progresis amase; la UK en Tokio, la unua en lando de Azio, kun 1.711 aliĝintoj el 45 landoj, estis grandega sukceso. La nombro de membroj estis 31.927.

La jaron 1966 markas pluraj gravaj eventoj: oficiala transdono de la Propono al UN kun akompanaj Memorando en 4 lingvoj, listo de la plej gravaj individuaj subskribintoj kaj organizaĵoj, aparta dokumento de CED k.a.; UK en Budapeŝto kun 3.945 aliĝintoj el 41 landoj; Tria Arta Festivalo; Dua Lerneja Konferenco en Graz, Aŭstrio; kongreso de TEJO en Pecs kun rekorda nombro de 900 partoprenantoj; prelegoj de la prezidanto en Hungario, Ĉeĥoslova- kio, Pollando, Usono, Nederlando, Germanio kaj Soveta Unio (1967). Malgraŭ la iom altiĝintaj kotizoj la nombro de membroj kreskis al 32.507.

En 1967 komenciĝis la preparlaboroj por la Jaro de Homaj Raj- toj (JHR) kaj aperis la 2-a eldono de la Universala Deklaracio. La nombro de membroj estis 32.157.

La jaron 1968 markas jenaj okazaĵoj: plena realigo de la plano por memorigo de la JHR, 3-a kaj 4-a eldonoj de la Universala De- klaracio; glumarko en 80.000 ekzempleroj kun la vortoj „Por la In- ternacia Lingvo ■— Kontraŭ la Lingva Diskriminacio — Jaro de Homaj Rajtoj"; memorigo de la 60-jara datreveno de la fondiĝo de UEA; fondo de Institucio Hodler 68; aperigo de la unua numero de La Monda Lingvo-Problemo; Pedagogia Konferenco en Sonnenberg pri ,,Fundamentaj Homaj Rajtoj kaj Liberecoj" sub aŭspicio de UEA; partopreno en la Konferenco de Neregistaraj Organizaĵoj en Parizo kaj amendo de UEA al Procedura Regularo por pli justa uzo de lingvoj; Kvara Internacia Arta Festivalo en Madrido; Unua Se- majno de Internacia Amikeco (post tio ĝi okazis ĉiujare); publikigo de la bulteno Informa Servo de UEA (ĝis novembro 1972 entute aperis 27 n-roj). CED ŝanĝis la nomon al Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo. La nombro de mem- broj kreskis al 32.380.

En 1969 okazis la Tria Lerneja Konferenco en Helsinki, Finnlan- do. La aliaj menciindaj eventoj estas: Laborplano por la Internacia Jaro de Edukado; enkonduko de „Debato" kiel nova ero de la kon- gresaj programoj; perspektiva plano por ekipi la CO per ĉiuj rime- doj por la presado de malgrandformataj eldonaĵoj: kompostmaŝino, fotografa aparataro, ofseta presmaŝino. La nombro de membroj de- nove kreskis al 33.769, la dua plej alta en la historio de UEA.

En 1970 estis preskaŭ komplete realigita la perspektiva plano por la produktado de la eldonaĵoj de UEA en la CO: aĉeto de kom- postmaŝino kaj fotografa aparataro; ekpreso de la Jarlibro, Espe- ranto, Kontakto, multaj dokumentoj de CED kaj aliaj presaĵoj per la novaj maŝinoj; aĉeto de moderna librotena aŭtomato kun kontro- lita aŭtomata saldo-kalkulado; kolekto de 8.500 gld. por la ilaro, t.e. unu triono de la kostoj por aoeti la kompostilon kaj fotografan apa- rataron; rearanĝo de la Jarlibro proksimume en du egalaj partoj; eldono de la libro Pri Internacia Lingvo dum Jarcentoj de Mag. I. Dratwer; komenciĝo de artikolserio ,,Por pli Efika Informado" en Esperanto; sukcesa Internacia Jaro de Edukado; fakaj prelegoj de Prof. I. Lapenna en finnaj universitatoj en Esperanto kun nacilin- gva tradukado; brila UK en Vieno, kiun persone malfermis la Pre- zidento de Aŭstrio F. Jonas. Pro la inflaciaj prezoj en 1969 necesis denove iom altigi la kotizojn, kio parte reflektiĝis en la nombro de membroj: 33.337.