Выбрать главу

Neniam en la tuta historio de UEA — eĉ ne en la tempo de la grandega heredaĵo, kiun postlasis al la Asocio ĝia fondinto H. Hodler kaj kiu estis elspezita en nuraj kelkaj jaroj — la financa situacio de UEA estis pli bona kaj pli solida ol ĝi estas nuntempe.

Kion ĉio-ĉi signifas? Kiel povis okazi, ke, malgraŭ la bedaŭrinde ne eviteblaj deficitoj en multaj financaj jaroj (ĉefe pro la inflaciaj prezoj, malantaŭ kiuj postrestis la kotizoj), tamen tiu rezerva kapitalo, diference de la katastrofa ĝeneva periodo, daŭre kreskis kaj, kompare kun 1948, proksimume dekobliĝis (se oni prenas en konsideron ankaŭ la valoron de la domo de minimume 250.000 gld,)?

Objektiva analizo de faktoj montras, ke tio ŝuldiĝas unuavice al la trafa kaj efika laboro de la Asocio dum 25 jaroj, unuflanke, kaj al aprezado de tiu laboro fare de multaj pli bonstataj membroj, kiuj ĝuste tial helpis la agadojn de la Asocio per donacoj, ĉu por la kapitala konto, ĉu por specialaj celoj, aŭ heredigis al UEA partojn de siaj havaĵoj, aliflanke. A1 la solida financa situacio certe kon- tribuis ankaŭ diversaj financaj iniciatoj de la Estraro, kies alvokoj havigis al la Asocio konsiderindajn sumojn, ekzemple, tute ronde: 65.000 gld. por la ,,ĉambroj", preskaŭ 20.000 gld. por la revuo La Monda Lingvo-Problemo, ĉ. 34.000 gld. por CED en 22 jaroj, pli ol 12.000 gld. por la propra presejo, ĉ. 140.000 gld. da donacoj kaj pruntoj por Institucio Hodler 68, ktp. Tiuj kaj multaj aliaĵ alvokoj restus senehaj, se la membraro ne estus kontenta pri la multflankaj agadoj de UEA, kutime celtrafaj kaj ĉiam utilaj; se ĝi ne fidus je la gvidado kaj administrado de la Asocio; se ĝi ne vidus, ke la iniciatintoj ne nur alvokas la aliajn kontribui por difinitaj celoj, sed ankaŭ mem, kiel la unuaj, reagas je la propraj alvokoj per propraj kontribuoj kaj poste mem maksimume dediĉas siajn fortojn por fakte realigi la promesojn, Eble tiu konscienca plenumado de promesoj pri konkretaj atingoj, se oni finance subtenos difinitan agadon, estis unu el la ĉefaĵ psikologiaj faktoroj, kiuj kuraĝigis la membraron kontribui.

Estas pli ol evidente, ke ankaŭ la sukcesa financa fortikigo de UEA estas nedisigeble ligita al la agadoj, fakte integra parto de la tuta aktivado.

18.7 RESUMA TABELA TRARIGARDO

Asocioj

Membroj

Delegitoj

Komitato

Jaro

Aliĝintaj LA

Aliĝintaj FA

co -M

c

CU

o XI 0) c

3 «

ENTUTE

Nombro

En landoj

Nombro

Landoj

Komitatanoj

Observantoj

-Entute

Asocia ka- pitalo en ned. gld.

1948

19*

7

26

17.707

70

2.224

58

35

35

50.000

1955

22

12

34

21.762

81

2.249

61

40

40

121.000

1964

29

2

18

49

32.202

83

3.433

58

67

5

72

204.000

1971

34

3

23

60

32.070

88

3.501

66

72

6

78

254.000**

*) Sen du landaj asocioj en Jugoslavio, kiuj en la postaj jaroj estis re- prezentitaj en UEA de JEL. **) V. aldonajn eksplikojn supre en 18.6 por la jaro 1971.

La supra trarigardo resumas per informoj esprimeblaj cifere nur la nombran kreskon, teritorian etendiĝon kaj financan fortikiĝoji de la Asocio ekde 1948 (unua jaro post la kunfandiĝo) kaj 1971 (la lasta, pri kiu eblas doni informojn) en intervaloj de la unuaj 7, mezaj 9 kaj lastaj 7 jaroj. En la lasta 7-jara periodo aparte ĝenaj estis la eksteraj malfacilaĵoj, prezentitaj en la Enkondukaj Rimarkoj (v. 18.1), tute speciale la inflacio kaj transpagaj obstakloj el multaj landoj.

18.8 KONKLUDA RIMARKO

Eĉ pli ol supraĵa analizo de la prezentitaj faktoj montras kun absoluta certeco, ke la ĝenerala fortikiĝo de la Asocio kaj la kon- siderinda pliboniĝo de la pozicio de Esperanto en la mondo estas rekta rezulto de la laboroj, kiujn plenumas UEA. Aliflanke, la centraj organoj de la Asocio povas des pli sukcese aktivi, ju pli granda estas la apogo de ĉiuj organizajoj kaj unuopaj membroj, apartenantaj al ĝi.

Estas ankaŭ tute certe, ke la sukcesoj povus esti multe pli grandaj, se la aliĝintaj asocioj kaj ĉiuj individuaj membroj sindone plenumus la libervole akceptitajn sindevigojn en la Statuto, Regularoj, Labor- programo kaj specialaj planoj; krome, se ĉiuj aliĝintaj asocioj kaj organizaĵoj en kontraktaj rilatoj kun UEA mem planadus siajn proprajn agadojn, efektive laborus laŭ tiuj planoj kaj atingus adekvatajn rezultojn.

Kvankam la prestiĝo de UEA kaj de la lingvo sendube kreskis en la lastaj jaroj, kvankam la nombro de personoj uzantaj la Inter- nacian Lingvon grandiĝis, tamen estas ankoraŭ rimarkeblaj multaj signoj de esotereco kaj foresto de interna demokrateco kun mem- disciplino, kiuj almenaŭ parte paralizas la atingojn. Aldoniĝas ankaŭ gravaj misprezentoj kaj pli ol senbazaj kritikoj, direktitaj ne al eraroj, mankoj kaj neniofarado, sed ĝuste al pozitivaj agadoj kaj atingoj. Kiel en la pasinteco, tiaspecaj misprezentaj „kritikoj" venas de personoj aŭ etaj grupoj, kiuj mem praktike neniom helpas en kiu ajn senco al progresigo de la Internacia Lingvo. Tiu negativismo ne meritus eĉ mencion, se ĝi ne disrompus la konkordon kaj dissemus defetismon. Negativajn fenomenojn la Asocio devos kontraŭbatali ankaŭ en la estonteco.

Unu el la psikologiaj problemoj, kiujn frontas UEA kaj la tuta Esperanto-Movado nuntempe, estas kiel atingi sindonon sen fanati- keco, firman konvinkon sen ĝena altrudado, fidon bazitan sur objek- tiva, scienca analizo de faktoj, sen tro da eksteraj signoj. Per bona volo ankaŭ tio estas solvebla.

La esperantismo estas movado ankoraŭ batalanta. Kiel tia ĝi daŭre bezonas novajn inspirojn kaj vastan subtenon. Oni ĉiam memoru, ke UEA estas nek sole la Estraro, nek nur Ia Komitato, nek la diversaj oficejoj, sed ĉiuj landaj kaj fakaj asocioj, lokaj societoj, delegitoj, la tuta membraro, ĉiuj organoj. Kiam oni plene komprenos tiun veron kaj kiam oni agos memdiscipline laŭ la Statuto kaj regularoj, laŭ la programoj kaj planoĵ de laboro, konforme al la interkonsentitaj sindevigoj, UEA povos konduki la Internacian Lingvon antaŭen ankoraŭ multe pli rapide kaj pli sukcese en la sekvanta periodo. Dank' al la penadoj de pluraj sindonaj funkciuloj, libere elektitaj al la centraj organoj de la Asocio, dank' al mult- nombraj kunlaborantoj kaj aktivuloj tra la mondo, UEA prezentiĝas fine de 1972 kiel fortika moderna konstruaĵo. Dudek kvin jaroj estis bezonataj por ĝin konstrui tavolon post tavolo. Nun estas multe pli facile ĝin plu konstruadi, daŭre adaptante ĝin al la aktualaj postuloj de la moderna vivo. Oni tamen ne forgesu, ke eĉ la plej bela kaj fortika konstruaĵo, kiun planis kompetentaj arkitektoj kaj realigis multaj inteligentaj cerboj kaj diligentaj manoj, povas facile esti forblovita en aeron per same modernaj eksplodigiloj dum nuraj kelkaj sekundoj, se oni ne gardas ĝin atente.

18.9 ESENCA BIBLIOGRAFIO

Lapenna, Ivo, Elektitaj paroladoj kaj prelegoj. Rotterdam 1966.