Выбрать главу

La Internacia Lingvo (Faktoj pri Esperanto) (red.). Lon- dono 1954.

Memoriibro pri la Zamenhoĵ-Jaro (red.). Londono 1960. Periodaĵoj kaj dokumentoj:

Dokumentoj de CED, precipe en la serioj C kaj I.

Esperanto, 1948-1973, precipe por la jaroj 1948-49, 1952-57, 1962-65, 1968-73.

Jarlibroj de IEL (1945-47) kaj UEA (1933, 1934, 1948-1973). Protokoloj pri la kunsidoj de la Komitato kaj Estraro de UEA, 1947- 1973.

Raportoj de la Estraro, 1948-1972.

Statutoj de 1908, 1933 (Kolonja Interkonsento), 1936 (IEL), 1948 (kunfandiĝo), 1955 (reformo), 1956 kaj 1958 (jura personeco).

ĈAPITRO 19

LABORISTA ESPERANTO-MOVADO

19.1 ANTAŬ LA UNUA MONDMILITO

19.1.1 Esperanto kaj Laboristoj

„Uzado de la internacia lingvo Esperanto en la oficialaj sciigoj de la Internacia Socialista Oficejo" en Bruselo apartenis al la temoj proponitaj por pridiskuto dum la Internacia Socialista Kon- greso en Stuttgart (1907). Submetis ĝin — laŭ komisio de sia partio — i.a. la brila franca socialisto Jean Jaures. Kvankam la propono ne penetris en la kongresan tagordon, ĉar prepara kunveno malak- ceptis ĝin ,,kiel ne sufiĉe maturan", la jaroj 1907/08 tamen signifas turnopunkton en la sintenado de la laboristoj al la dudekjara lingvo Esperanto.

En sia frua epoko Esperanto trovis parolantojn unuavice inter rusaj kleraj idealistoj, altiritaj al ĝi per sia estetika sento kaj dorlo- tantaj ĝin „kiel internan apartenaĵon de sia idearo" (Drezen); inter francaj intelektuloj, metantaj per sia sistema propagando solidan fundamenton por la studado kaj praktika ekuzo de la lingvo kaj ne aparte entuziasmaj pri popularigo de homamo kaj pacifismo; poste inter diverslandaj instruistoj, kuracistoj, oficistoj, sed apenaŭ inter laboristoj. La malfermiĝo de la Esperanto-Movado al la laboristaro, al la amasoj, koincidis kun la sukcesa trapaso de la interna krizo de 1907/08, kiam la adeptoj de Esperanto triumfis kontraŭ la reform- emuloj kaj kiam la lingvo perdis siajn logikistojn kaj filozofojn, kiuj bremsis ĝian eniron en la praktikon kaj la transformiĝon de lingvo-projekto al viva lingvo. Tiu ĉi venko de meztavolaj homoj, plejparte sendanĝeruloj, kolektantoj de poŝtmarkoj kaj „esperanta- ĵoj", por la ekstera publiko iom strangaj personoj, ne volantaj ŝanĝi la instrumenton, kiun ili alproprigis al si kaj kiun ili opiniis tute taŭga por siaj limigitaj eeloj — tiu sukcesa ribelo, do, de ĝenerale inerta anaro kontraŭ la plimulto de la gvidantoj; krome, la financa konsidero de la eldonistoj, kiuj ne volis perdi la monon investitan en esperantlingvaj eldonaĵoj; kaj, eble plej grave, la montriĝonta fakto, ke Ido efektive estas lingvo malsupera ai Esperanto: jen la antaŭkondiĉoj por la penetro de Esperanto en la pli vastan socion, inaŭgurantaj tian vojon al fina venko, kian la tiutempaj ,,oficialaj optimistoj" ne konsideris en siaj paroladoj. Nur post kiam Esperanto pruvis, ke ĝi eliris la stadion de nura projekto, kiam ĝi montris sian ligitecon al nesplitebla homa kolektivo, ĝi ankaŭ povis pli profunde ĉerpi el la laborista potencialo. Batalantoj por sia socia kaj politika emancipiĝo posedis tre realisman juĝkapablon pri kio helpas atingi iliajn celojn. Tiel longe, kiel la lingvo de Zamenhof ne konvinke demonstris sian vivpovon, ĝi ne sukcesis altiri la internaciisman la- boristan movadon, en kies ĉiutaga lukto Esperanto ne ŝajnis kapabla ludi efikan rolon, krom eble hobian. Sed nun, kiam la esperantistoj definitive transiris al la praktika elprovado de sia lingvo kaj ĉesigis la lacigan diskuton pri tiuj aŭ|aliaj ŝanĝoj, al la pure poresperanta agado, ankaŭ sub influo de la Bulonja Deklaracio, aldoniĝis nova tendenco, kiu akcentis peresperantan laboron kaj celis uzi la Inter- nacian Lingvon en speciala fako aŭ por specialaj bezonoj, eĉ se provizore nur en tre limigita kadro. Kaj ĉar laboristoj kutime par- toprenis la socian vivon en organizoj apartigite de aliaj sociaj klasoj, la propagando por Esperanto inter laboristoj promesis plej frukto- donan rezulton, se ĝi estis efektivigata pere de specialaj laboristaj Esperanto-organizaĵoj.

Tiu nova tendenco, fine ebligita post la Ido-krizo kaj paralele evoluanta kun la malfortiĝo de la pridisputata kaj neklare formu- lita idealismo, tamen ne estis inventaĵo de laboristoj: en la Esperanto- Movado mem la fondo de UEA en 1908 indikis la estontan vojon; al la ĉefe disvastiga kaj instrua laboro Hodler kaj liaj amikoj apudme- tis tutmondan organizaĵon, sendependan de naciaj societoj, por la praktika aplikado de Esperanto. Ĉirkaŭ la sama tempo montriĝis la unuaj signoj de la laŭklasa diferenciĝo en la Movado: kunveno de socialistoj dum la Universala Kongreso en Dresden (1908) akceptis proponon fondi Socialistan Societon Internacian Esperantistan, kaj, hazarde, samjare aperis en Ĉikago Esperanta traduko de la Komu- nista Manifesto, kies vokon „Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!" kres- kanta nombro da laboristoj komencis plenigi per aldona, tute aparte inspira signifo.

19.1.2 Unuaj Organizaj Provoj

Laboristaj grupoj kreiĝis jam en la unuaj jaroj de la dudeka jar- cento, i.a. Brita Ligo de Socialistaj Esperantistoj (1909), lokaj kluboj en Francio (1905), en Nederlando (1907), en Germanio (1908) kaj en Svedio (1905). Komence de 1907 aperis la unua numero de Inter- nacia Socia Revuo (ISR), konceptita kiel „organo batalema", infor- milo pri la internacia socialista movado kaj libera tribuno de ĉiuj esperantlingvaj socialistoj kaj liberecanoj, anarkistoj kaj liberpens- uloj; ĝi, krome, eldonis tradukitajn verkojn de teoriistoj de la la- borista movado, i.a. de W. Liebknecht, Lassalle, Kropotkin. Sinsekve aperante en Parizo, Hago kaj Amsterdamo, ISR sukcesis konservi monatan ritmon ĝis la eksplodo de la Mondmilito, kiam ĝi havis pli ol 600 abonantojn en ĉiuj mondopartoj.

Inter la iniciatintoj de ISR[51] troviĝis la samaj personoj, kiuj en 1906 fondis en Parizo la unuan internacian laboristan Esperanto- organizaĵon, sub la nomo Internacia Asocio „Paco-Libereco". Laŭ sia statuto, ĝi celis batali kontraŭ militarismo, kapitalismo, alkohol- ismo, kontraŭ dogmoj kaj antaŭjuĝoj kaj por socia plibonigo. Kvan- kam la asocio eldonis sep broŝurojn kun kontraŭmilita enhavo, ĝia reefto ekster Francio restis limigita. Ĉu tial, ĉar ĝi dediĉis sin al tro ambiciaj taskoj aŭ tial, ĉar la laboristaj esperantistoj ankoraŭ kom- prenis la lingvon pli celo ol rimedo, post 1910, kiam „Paco-Liber- eco" kunfandiĝis kun alia grupeto al Liberiga Stelo, okazis baldaŭa malaktiviĝo kaj tute ĉesis la eldona agado.

En nacia kadro la aktiveco de laboristaj esperantistoj ŝajnis pli promesplena ol sur internacia nivelo: En Germanio ekfloris labor- istaj kluboj en kelkaj grandurboj, el kio en 1911 rezultis la fondiĝo de Germana Laborista Esperanto-Asocio. La 1-an de majo 1911 oni kreis Nederlandan Federacion de Laboristaj Esperantistoj, kaj en 1913 estis starigita Hungaria Esperantista Societo Laborista. Asocioj de socialistoj kaj sindikatistoj estiĝis en Francio (1910/11), poste Franca Laborista Esperantista Unuiĝo (1914); en 1912 ekaperis Le Travailleur Esperantiste (Esperantista Laboristo), kies tradicion ĝis hodiaŭ daŭrigas Sennacieca Revuo. En antaŭrevolucia Ruslando kompreneble ne povis funkcii aparta movado de laboristoj, sed ĉar ankaŭ tie ISR kaj Liberiga Stelo kolektis adeptojn, la cara OHrana trovis necesa dungi specialajn agentojn por observi la esperantistojn. — ,,Grupo Libertaria Esperantista" en Tokio estis en 1908 organizita de la fama japana anarkisto Osugi sakae, kaj en 1913 lia ne malpli fama ĉina samcelano Sifo lanĉis dulingvan gazeton La Voĉo de la Popolo, kiu apud Ĥina Socialisto iom influis la ankoraŭ malfortan revoiucian movadon en Ĉinio.