Выбрать главу

Aparte atentinda estis la aktiveco de ĉeĥoj. En 1911 formiĝis en Prago socialdemokrata Laborista Asocio Esperantista, kies organo La Kulturo proklamis sloganon, kiu post la milito fariĝos la baza konvinko de la plej multaj laboristaj esperantistoj: „Unue ni estas socialistoj, poste esperantistoj!" Akre kritikante la banalan trapa- son de la neŭtralaj kongresoj, La Kulturo alvokis al ,,renaskigo de esperantismo per socialismo" kaj tre klare difinis kiel sian unuan oeion la praktikan eluzon de Esperanto en la servo de internacia socialismo.

19.1.3 Projektoj de Internacia Organizaĵo

La ĝenerala socialisma movado, nome la Dua Internacio kaj la naciaj partioj, tiutempe pli-malpli ignoris Esperanton kaj okaze eĉ malpermesis al sia gazetaro skribi pri ĝi. Praktike forgesitaj estis du kongresaj rezolucioj de la Unua Internacio el la jaroj 1866 kaj 1867, kiuj esprimis sian simpation al kreintoj de internacia lingvo kaj konstatis, „ke internacia lingvo kaj la reformo de la ortografio estus ĝenerale utilaj kaj povus kontribui baldaŭ al la interfratiĝo de la nacioj". Kaj la komentoj de Marx pri la problemo de univer- sala lingvo — ii kritikis la ,,laikan laboron" de Proudhon sur tiu kampo — estis tro flankaj por doni impulson al liaj disĉiploj.

E1 la projektoj por internacia organizaĵo, kiujn diskutis la Kon- gresetoj de Ruĝuloj, ekde 1906 kelkfoje okazantaj en la kadro de la Universalaj Kongresoj, plej grandan atenton meritas tiu pri Inter- nacia Laborista Federacio Esperantista, kiun submetis la ĉeha La- borista Asocio Esperantista, en 1912.

Dum germana projekto parolis ne nur ne pri klasbatalo, sed eĉ antaŭvidis por la organizaĵo neŭtralan karakteron, eble sub la influo de la agitado de germanaj gazetoj, kiuj insultis Esperanton kiel ,,kontraŭnaciecan kreaĵon" (unu gazeto jam en 1905 nomis ĝin ,,in- ternacia anarkista lingvo"), la ĉefioj planis allasi nur tiujn mem- broasociojn, kiuj laboras por Esperanto ,,por prepari per ĝia helpo la vojon al sociaia revolucio", kaj akcentis la principojn de absolute libera aŭtonomio (1) de laboristoj de ĉiu nacio resp. lingvo kaj (2) de ĉiu memstara socialisma skolo.

Neniu projekto povis esti realigita tiam, sed la ĉefta starpunkto plej multe similis postmilitajn principojn de la laborista Esperan- to-Movado. Eĉ se la pafado de kanonoj nun dum kvar jaroj super- bruis la diskutojn inter ia laboristaj esperantistoj, ia direkto de ilia agado estis surprize klare destinita. Kvankam UEA en 1911 starigis propran laboristan fakon (kiu eetere apenaŭ funkeiis), la plimulto de la laboristaro jam uzanta Esperanton konsideris daŭran kunlaboron kun la neŭtralaj organizaĵoj jam kiel nerealan alter- nativon. Ilin fortimigis la samideana etoso, la Majstro-kulto, la kantado de „naiva" himno kaj la evidenta malinklino de multaj esperantistoj sekvi la voĵmontrajn ideojn de Zamenhof, Hodler kaj aliaj progresemaj reprezentantoj de la tradicia esperantismo. Dum unu landa asocio deklaris sin malfermita kaj al pacifistoj kaj al ŝovinistoj, Hodler en letero al Romain Rolland bonvenigis la aliĝon de internaciistoj, pacifistoj kaj socialistoj, ĉar Esperanto „povas nur venki de la agado de malplimultoj profunde konvinkitaj pri inter- naciisma idealo".

Zamenhof, kiel Hodler ne plu kalkulante pri registaroj, rnontris — en la 6-a Kongreso en Washington en 1910 — kiel plej kredeble atingi la eelon: ne per fido al registaraj dekretoj aŭ delegitaraĵ decidoj, sed „per laborado de homoj privataj, t.e. de la popolaj amasoj", La iniciatinto de Esperanto, kiu dum sia tuta vivo ,,amis la popolon laboreman kaj. . . , preferis loĝi en kvartaloj ĝiaj, for el mondana societo" (Privat), komprenis, ke ĉiu lingvo kaj do ankaŭ Esperanto ne estas digigebla de la medio kaj socio, en kiu ĝi estas uzata, kaj ke por sukeese disvastigi Esperanton necesas ligi ĝin al tiuĵ sociaj elementoj, kiuj estas plej multnombraĵ kaj kiuj povos doni plej fortan bazon kaj stimulon al la tuta internacilingva Mo- vado. Tion li brile formulis en saluta letero al nova laborista Es- peranto-gazeto, en 1910: „La kampo, kiun Vi elektis por Via labor- ado, estas tre grava; eble por neniu en la mondo nia demokrata lingvo havas tian graveeon, kiel por la laboristoj, kaj mi esperas, ke pli aŭ malpli frue la laboristaro estos la plej forta apogo de nia afero. La laboristoj ne sole spertos la utilon de Esperanto, sed ili ankaŭ pli ol aliaj sentos la esencon kaj ideon de la esperantismo."

19.2 LA INTERMILITA PERIODO

18.2.1 Sekvoj de la Milito

Post la Unua Mondmilito la esperantistaj laboristoĵ povis repri- pensi la eblojn de internacia organiziĝo. Daŭrigi simple tie, kie ĉesis la diskutoj en 1914, tion malpermesis la ŝanĝita situacio. Unue, la esperantistaj laboristoj estis tre forte kaptitaj de la profunda ŝoko, kiun la internacia laborista movado spertis en la komenco de la mi- lito: kiam, malgraŭ ĉiuj proletunuigaj deklaroj, la laboristoj ne so- lidariĝis trans la landlimojn kun siaj kamaradoj, sed interne de sia lando kun ĉiuj samnacianoj kontraŭ la tuta ,,malamika nacio". Due, ili frontis revolucian situacion, kiu naskiĝis el la milito kaj kondukis al socia renverso en Ruslando kaj al ondo da movadoj minacantaj la malnovan reĝimon en preskaŭ tuta Eŭropo; ŝajne proksima mon- da revolucio de la proletaro konsciigis pri la neceso kiel eble plej efike unuigi la esperantlingvajn socialistojn kaj prepari Esperanton por baldaŭa disponeblo en la nova sociordo. Kaj fine, por ili defini- tive malkovriĝis la internaj kontraŭdiroj ĉe la ,,neŭtralaj" esperant- istoj, el kiuj pluraj ne hezitis utiligi Esperanton por milita kaj ŝovi- nisma propagando.

La antaŭkondiĉojn por naciskala agado kreis la rapida restarigo de la laboristaj Esperanto-asocioj en Hungario, Finnlando, Francio, Nederlando (1918), en Germanio (1919) kaj Britio (1920) kaj la fondo de Sovjetlanda Esperantista Unuiĝo (1921), de Aŭstria La- borista Ligo kaj Sveda LEA (1922). Kunligi tiujn rekolektiĝintajn fortojn sur internacia nivelo entreprenis aro da parizaj aktivuloj, kiuj en aŭgusto 1919 revivigis la antaŭmilitan Le Travailleur Es- perantiste kaj konfidis ties redakton al Eugene Adam. En la gazeto kunlaboris tiaj intelektaj lumoj kiel Romain Rolland, Henri Bar- busse kaj Antoine Meillet.

19.2.2 Ideoj de Lanti

Adam, pli konata sub la pseŭdonimo Lanti, portas historian meriton kiel kreinto de la internacia laborista Esperanto-Movado. Li naskiĝis en 1879 en norda Francio kaj ricevis nur elementan in- struadon, sed rapide akiris al si kiel aŭtodidakto konsiderindan scion. Li lernis la lignaĵistan metion, kiun poste li mem instruis. Par- topreno en la milito, ĉe ambulanc-taĉmento, decide influis lian tutan vivon, unue pro la ekstudo de Esperanto en tranĉeo, due pro la en- plantiĝinta abomeno al ĉia naciismo, en kiu li rimarkis la fonton de ĉiu malbono. En aprilo 1920 li komencis skizi en artikolserio siajn ideojn pri la organiza problemo kaj la estonteco de Esperanto. Post kiam Esperantista Laboristo, forpuŝinte sian franclingvan parton, iĝis en oktobro oficiala organo de la restarigita Liberiga Stelo, Lanti difinis en ĝi la celojn de tiu ,,Esperantista Internacio de la Labor- klaso": justeco en la rilatoj inter la individuoj, kondamno de la kapitalisma sistemo, akcelo de socialismo, forĵeto de nura pacifis- mo, harmonia kunlaboro inter la socialistoj el ĉiuj partioj kaj sin- ekzerco por la tasko de mondcivitano. Li energie neis, ke ,,la nacioj estas la lasta grado de la evoluo ĉe la homaj socioj", kaj, ne kontraŭ- ante la ekzistorajton de naciaj societoj, alvokis al la legantoj jam nun ,,kvazaŭ" embrie funkciigi societon, kiel povos estonte funkcii la universala socio". Poste li precizigis, ke per tiu mikrokosmo oni klopodu krei „sennaciecan popolon": „Ni volas ke ĝi senprokraste kutimiĝu al eksternacia agado, pens- kaj sentkapablo." Samtempe aperis unua sugesto pri la nomo de la fondota organizaĵo: Sennacie- ca Asocio Tutmonda (SAT).