Выбрать главу

Supre: La sidejo de Presa Esperantista Societo, kiu antaŭ la Unua Mondmilito eldonis valorajn librojn kaj aperigadis propran gazeton.

Maldekstre: Vilmos Bleier, administranto, teknika prizorganto kaj ĉefposedanto de la eldonejo Literatura Mondo. Sube: La eldonisto Juan Regulo-Perez ĉefrolas en la eldona aktiveco post la Dua i*»,4 Mondmilito.

darn kaj Moskvo, eldonis komunistan literaturon, beletristikon (ekz. la romanon de Varankin) kaj lingvistike valorajn studojn (ekz. kelkajn de Ernest Drezen).

Hodiaŭa Situacio. — La nuna situacio estas resume la jena: gravaj eldonejoj estas UEA, KOKO (Danlando), Pirato (Japanio), kaj ĉefe Stafeto (Hispanio), kiu lanĉis la poetojn kaj presikaŭ ĉiujn prozverkistojn de la t.n. „Skota Skolo", t.e. de la literaturista grupo, kiu rigardas sin idee kiel sekvanton de la antaŭa „Budapeŝta Skolo", cetere ne malaperinta. Signifa eldona entrepreno estas la serio „Oriento-Okcidento", kreita de UEA por faciligi la reciprokan konigon de kulturaj valoroj. Preskaŭ ĉiuj gravaj esperantlingvaj eldonejoj partoprenis pere de libro-eldono: ekde 1961 aperis 12 titoloj, publiki- gitaj de Eidona Societo Esperanto, Japana Esperanto-Instituto, UEA, Fondumo Esperanto, Stafeto, Pirato, KOKO, TK, kaj neesperantista firmo: SIEI (Milano).

Laŭlanda Resumo. — Hispanio: Gigantas la eldonejo Stafeto, direktata de la aktiva Proif. D-ro J. Regulo-Perez.

Francio: Krom la ĉiam aktiva SAT, en la lastaj jaroj fondiĝis aliaj eldonejoj, el kiuj lingve kaj literature elstaras Esperantaj Francaj Eldonoj.

Britio: The Esperanto Publishing Company, aktiva ĉefe tuj post- milite.

Italio: Ekzistas arikoraŭ malnova eldonejo, fondita antaŭ la Unua Monidmilito, A. Paolet, kiu sur literatura kampo tamen neniam estis tre aktiva.

Nederlando: Elstaras nuntempe la aktivado de UEA kaj de ĝia Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Prob- lemo. Ne tiom nova eldonejo, cetere de antaŭ kelkaj jaroj silenta, estas Muusses, kaj la Libroservo de FLE. Pli aktiva antaŭ la Dua Mondmilito estis la Internacia Esperanto-Instituto. Relative nova eldonejo estas Frisa Esperanto-Rondo.

Kanado: Aktivas, ĉefe sur lingva kaj porinfana kampo, Espe- ranto Press.

Germanio (FRG): La iom malnova eldonejo S. Ziegler ne plu aktivas. Aktiviĝis tamen nova eldonejo L. Pickel en Nŭrnberg.

Danlando: La ĉetfa literatureldonejo estas sendube KOKO. Tamen tre entreprenema montriĝis la eldonejo TK (Torben Kehlet), transpre- nita de UEA en 1973. Ankoraŭ ekzistas Libroservo de CDEL kaj Dansk Esperanto-Forlag.

Jugoslavio: La du ĉefaj eldonejoj estas sendube la Eldona Sek- cio de Slovenia Esperanto-Ligo kaj Kroatia Esperanto-Ligo.

Ĉinio: Aktivas la libroservo de Ĉina Esperanto-Ligo kaj la Fremd- lingva Eldonejo en Pekino (ĉefe pri politikaĵoj).

Vjetnamo: Tre aktiva sur lingva, literatura kaj politilka kampoj estas la nordvjetnama Fremdlingva Eldonejo en Hanojo.

Svedio: Aktivas la multmerita Eldona Societo Esperanto.

Brazilo: Dum multaj jaroj abunde eldonis Asocio Esperantista de Rio de Janeiro. Nuntempe plej aktivas sur beletra kampo la Kultura Kooperativo de ESperantistoj (Rio de Janeiro) kaj la Spi- ritista Federacio.

Hungario: Novajn librojn eldonas kaj malnovajn reeldonas el- donejo Corvina. Aliaj aktivaj eldonejoj estas Kultura kaj Hun- gara Esperanto-Asocio.

Sovetunio: Ĝis nun plej aktiva montriĝis la eldonejo Soveta Enciklopedio.

Finnlando: Sur lingva, lingvistika kaj ankaŭ sur literatura kam- po aktivas Fondumo Esperanto.

Pollando: Esperantlingve distinigiĝis la eldonejo Ars Polona kaj Pola Esperanto-Asocio.

Japanio: Multaj eldonejoj aktivis kaj aktivas: tiamaniere krei- ĝis la bazoj por aparta „japana" literatura skolo. Kulture gravaj estas sendube Pirato kaj Japana Esperanto-Instituto. Citindaj estas ankaŭ Oomoto, Japana Esperanta Libro-Kooperativo, Amo-Aka- demio, Daigakusyorin, Kosmo kaj la modesta sed agema L'Omni- buso.

Belgio: Ankoraŭ aktivas en Bruselo la nun malnova eldonejo Heroldo de Esperanto, kiu estis unue en Germanio, post 1936 en Nederlando.

Fakaj Eldonejoj. — Presikaŭ oiuj fakaj asocioj eldonis kaj eldo- nas proprajn librojn: i.a. ISAE, IKUE, KELI, UMEA, IFEF, k.a. Aparte aktivaj estas la jenaj religi-filozofiaj eldonejoj: Ekumena Esperanto (Svislando), Internacia Katolika Iniformejo (Nederlando), Fratoj de l'Karitato (Belgio), Martinus-Instituto (Danlanido), kaj Oomoto (Japanio).

3.2.4.6 Konkludo. — Ni konstatas, ke tie, kie plej vivbolas la kul- tura movado esperantlingva, la eldonejoj multiĝas kaj aktiviĝas. Ekzistas do inter ambaŭ manifestacioj reciproka rilato.

3.2.5 Esperantaj Bibliotekoj

Gravan signifon, el kultura vidpunkto, havas la bibliotekoj, publi- kaj aŭ privataj, kun esperantlingva materialo. Internacilingva in- teresulo, ankaŭ neesperantisto, perceptas propraokule, multe pli bone ol per mil teoriaj argumentoj, la signifon de la lingvo. Cetere, ili estas ankaŭ dokumento-deponejoj kaj konsultejoj por historiistoj, kiuj studas la Esperanto-Movadon, ĝian literaturon, aŭ la historion de la problemo de lingvo internacia [6].

3.2.6 Belartaj Konkursoj

Enkonduko. — Jam frue en la historio de la Esperanto- Movado la organizita movado aŭ la mecenateco de unuopuloj (kazo iom pli malofta, sed ne senekzempla) faciligis la starigon de lite- raturaj konkursoj. Ili ĉiam estis tre ŝatataj pro la prestiĝa signifo, kiun ili havis. Temas ja pri distingopremioj por merita aŭtoro aŭ pri instigilo al juna talenta artisto por plua verkado.

Historia Skizo kaj Hodiaŭa Situacio. — La unuan toeletristi- kan konkurson organizis la revuo Lingvo Internacia en 1896, La ekzemplon sekvis L'Esperantiste, kiu ekde 1900 organizis litera- turajn konkursojn pri originalaj prozo kaj poezio, kaj pri tradu- kajoj. Ankaŭ La Revuo ĉiujare organizis, inter 1906 kaj 1914, lite- raturan konkurson kun premioj. Inter la tiamaj premiitoj troviĝas kelkaj hodiaŭ ankoraŭ konataj nomoj: Paul de Lengyel, S. Meyer, K. M. Nordensvan, Georgi Atanasov. Male, multaj plene forgesiĝis: ekz. Hilda Cederblad, Zabilon-d'Her, Axel Hasselrot, K. Boguŝeviĉ, T. Ŝĉavinskij, k.a. Antaŭ la Unua Mondmilito kaj kelkajn jarojn post ĝi ekzistis ankaŭ la Floraj Ludoj, organizitaj iom en la spirito de la mezepokaj katalunaj (okcitanaj) literaturaj turniroj, kies gaj- nintojn oni proklamis reĝoj kaj reĝinoj. Konataj kronitoj estis i.a. Marie Hankel, Edmond Privat, Clarence Bicknell.

Ĵam en la periodo inter 1919 kaj 1939 vivis kutimo okazigi dum la Universalaj Kongresoj literaturajn vesperojn, kie la aŭtoroj mem prezentis proprajn verkojn.

Post la Dua Mondmilito literatura konkurso okazis dum la UK de 1948, sed la unua Belarta Konkurso en la aktuala formo okazis nur en 1950; dkzistas tri premioj (unua, dua kaj tria), al kiuj oni aldonis poste la premion „nova talento", por 4 branĉoj: originala poezio, traduka poezio, originala prozo, originala drameto. La komisiono rajtas aldoni novajn konkurso-branĉojn (ekz. fotografarton, desegnon, ktp.). Multaj hodiaŭ ŝatataj verkistoj komencis sian karieron tiel, kaj nur poste aperigis propran originalan libron: i.a. Reto Rossetti, William Auld, Poul Thorsen, Marjorie Boulton, Ŝtefo Urban.

Aliaj, male, ne atingis libro-aperigon, kvankam ili estas bone konataj kaj literature tre ŝatataj: i.a. A. D. Foote, Z. Takaĉ, French, A. Samyn, L. H. Knoedt, B. Vanĉik.