Выбрать главу

La ideoj de Lanti ne estis nur originalaj pro la ignoremo al naciaj tradicioj, sed ankaŭ pro la dekomenca malemo enŝovi la tiutempajn partiajn pasiojn en la asocion, kies karakteron li difinis ne (parti)- politika, sed „eduka, kleriga, helpa, realiga", por krei ne funkciulojn, sed konsciajn revoluciulojn. Ne malpli radikale Lanti sin esprimis pri la „burĝa spirito" en la ĝenerala Esperanto-Movado, kontraŭ la iluzio, ke Esperanto malhelpos militojn, kaj por la principo, ke ,,Esperanto ne estas la celo de nia agado, sed nur rimedo por atingi nian celon". Ankaŭ la homaranismo de Zamenhof ne trovis aprobon antaŭ la severa juĝo de Lanti; l.aŭ li, tiu ,,povos nur kreski en ko- munismo". Ĉar li konsciis tamen la logkapablon de la esperantisma etoso, kiu ,,nebuligas la vidon al konscia klasbatalo", Lanti pledis por laŭeble rigora apartiĝo disde la neŭtrala Esperanto-Movado, konkludante per la batalkrio „For la neŭtralismon!". Sub tiu titolo poste aperis broŝuro kun la artikolaro de Lanti, kiun la franca re- voluciulo Henri Barbusse subtenis per jena antaŭparolo: ,,La burĝaj kaj mondumaj esperantistoj estos pli kaj pli mirigataj kaj terura- taj de ĉio povanta eliri el tiu talismano: Instrumento donanta al ĉiuj ajn homoj la eblon interkompreniĝi."

19.2.3 Fcndo de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

La alvokon de Lanti sekvis okdeko da liberigstelanoj el dekkvin nacioj, kiuj en aŭgusto 1921 dum la 13-a Universala Kongreso en Prago fondis Sennaciecan Asocion Tutmondan, per kio la rompo inter la laborista kaj neŭtrala Esperanto-Movado estis plenumita fakto. Vaioras citi la rezolucion, kiun akceptis la fondkunveno:

I.

Konsiderante, unuaflanke:

Ke nur per faktoj ni sukcesos veki veran intereson pri esperanto ĉe niaj klasbatalaj organizoj;

Ke la sperto jam montris, ke U.E.A. estas la sola organizo, kiu en la praktiko montriĝis fruktodona;

Sed, ke ĝia politika neŭtraleco malpermesas, ke ĝi povu efike labori sur nia proletara kampo.

n.

Konsiderante, duaflanke:

Ke la ĉefa tasko de nia Asocio povas neniel esti politika, ĉar jam ekzistas klasbatalaj organizoj;

Ke samkiel antaŭ 20 aŭ 30 jaroj estis nepre necese, ke ĉiuj praktik- antoj de esperanto — ĉu pastroj, ĉu anarkistoj, ĉu policanoj — ariĝu por montri per faktoj, ke artefarita lingvo povas esti uzata en la prak- tiko, estas nun necese, ke ĉiuj esperantistoj, anoj de diversaj klasbata- laj organizoj, ariĝu en unu solan Asocion por montri al la proletaro, per imponaj faktoj, kiom utilega estas esperanto por la batalo kontraŭ la kapitalisma sistemo.

III.

Konsiderante, triaflanke:

Ke la kunlaboro kun la t.n. burĝaj esperantistoj povas per tia kompromiso nur malutili al nia propagando;

Ke jam multaj faktoj montras klare, ke niaj klasaj kontraŭuloj tute ne deziras, ke esperanto disvastiĝu en niaj proletaj rondoj;

Pro la ĉi-supre diritaj motivoj, la I-a Kongreso de S.A.T.; Konfesas, ke oni devas profiti je la sperto jam farita ĉe la neŭtrala Asocio U.E.A.;

Deklaras, ke nur je teknika vidpunkto nia Asocio povas kontakti kun aliaj esperantistaj asocioj;

For la hipokritan neŭtralismon, for la kapitalismon, vivu S.A.T. !

Konforme al tiuj principoj fondiĝis do tutmonda asocio de indi- viduaj membroj, administrata de komisiono (hodiaŭ Plenum-Komi- tato) kaj kontrolata de komitato (nun Ĝenerala Konsilantaro), kiu konsistas el po unu membro el ĉiu sektoro (t.e. ĉiu meridiana hor- zono, senkonsidere al ŝtataj limoj) kaj, ekde 1932, el po unu repre- zentanto de ĉiu kunlaboranta LEA. Naciaj aŭ, pli korekte, lingvo- teritoriaj Laboristaj Esperanto-Asocioj (LEA) daŭris ekzisti, sed kun la ĉefa celo propagandi la lingvon en sia regiono, estante „re- zervujoj" de SAT, dum SAT mem komprenis kiel sian taskon apliki Esperanton laŭ tutmonda skalo.

Ĉiujare SAT organizas kongreson, en kiu ĉiu aktiva membro havas voĉdonrajton; pri proponoj findecidas referendume la tuta aktiva membraro, kies adresoj aperas en la Jarlibro. Sekcioj, sub kontrolo de la Plenum-Komitato, ebligas specialan agadon en fakaj kaj profesiaj rondoj, kontraŭe al la frakcioj (nuntempe i.a. liber- ecana, liberpensula, naturista, pacista, sennaciista, naturamika; pli frue ankaŭ komunista, bolŝevist-leninista kaj socialista), kiuj kun- iĝas ekster la respondeco de SAT por influi siajn respektivajn partiojn aŭ organizaĵojn.

SociflREVtto

Internacia Socia Revuo: La ĉefa ligilo de laboristaj esperantistoj antaŭ la fondo de SAT.

Eŭgeno Lanti, la fondinto de SAT: Li konfuzis amikojn kaj ŝokis kontraŭulojn.

For , la

Sennaciulo

neŭtralismon!

La verketo de Lanti For la neŭtralismon! estis la teoria bazo de la skismo inter la laboristoj kaj "neŭtraluloj".

19.2.4 Disfloro de SAT

Ke SAT konsideris sian provokon al la neŭtralismo unuaranga, montris en 1922 la Kongreso en Frankfurto: Per malgranda pli- multo oni decidis, ke SAT-ano ne rajtas esti samtempe membro de neŭtrala Esperanto-unuiĝo, krom se ,,la kunlaborado povos doni profiton al nia afero''. Kvankam Romain Rolland, Honora Prezidanto de la 2-a Kongreso, akre kritikis tiun decidon, riproĉante „ke la revoluciaj esperantistoj tute ne konscias pri la grandeco de Esperan- to (kiu) estas, per si mem, revolucio multe pli efika ol ĉiuj t.n. revoluciaj kongresoj, ĉar ĝi kreas . . . . pensmanieron internacian, sennaciecan, tutmondan", nur en 1924 la severa dua paragrafo de la statuto estis mildigita. Tamen, en tiuj du-tri jaroj jam estis fortiri- taj el la neŭtrala Movado multaj seriozaj elementoj, kaj poste daŭris tiu evoluo, ke homoj maldekstremaj preferis membriĝi en SAT anstataŭ en aliaj Esperanto-asocioj. La natura sekvo estis ne nur laŭnombra malfortiĝo, sed ankaŭ plia ideologia malriĉiĝo en la tiama neŭtrala Movado, kies gvidantoj iom post iom perfekte adapt- iĝis al la kliŝaj imagoj de SAT — komercistoj, generaloj, reakciaj profesoroj kaj pastroj, agantaj kun amaso da etburĝaj esperantistoj. Tiun fizionomion SAT vipis per sukaj esprimoj kaj proleta sarkas- mo, precipe el la plumo de Barthelmess kaj Nekrasov, sed pro sia apartiĝema rigoro ĝi sukcesis pli ĝuste cementi la internan staton de la neŭtrala Esperanto-Movado ol ŝanĝi ĝin.

La membraro de SAT rapide kreskis: De 1.064 en 1922 al 2.960 en 1926, 5.216 en 1927 kaj 6.500 anoj en 1929. En oktobro 1921 Sen- nacieca Revuo, la antaŭa Esperantista Laboristo, fariĝis la organo de SAT, monate aperanta; unu jaron poste ĝi cedis tiun oficialan rolon, mem plu aperante, al nova gazeto semajna, Sennaciulo, sub la redakto de juna germana komunisto Norbert Barthelmess, iom post iom unu el la plej bone redaktataj gazetoj en Esperanto. Bar- thelmess, kiu baldaŭ konvertiĝis al la linio de Lanti, kaj Lucien Bannier, malnova amiko de Lanti, dum pli ol kvar jardekoj direk- tos la ĉefajn laborojn de la Asocio. Provizore, establiĝis tri centroj de administra kaj redakta gvido: Parizo, Leipzig kaj Moskvo. La signifo de Sennaciulo kaj aliaj SAT-gazetoj multoble superis tiun de esperantlingva gazeto kun komparebla eldonkvanto, ĉar, unua- vice en la 1920'aj jaroj, 100-200 artikoloj ĉiujare estis tradukitaj en naciajn lingvojn.