Выбрать главу

Ekde la komenco konfliktoj ne preteriris la novan organizaĵon, kaj fakte ĝis 1932 ĝi ĉiam pene devis lukti por sia ekvilibro. Jam dum la 3-a Kongreso en Kassel en 1923, kiun honorprezidis Albert Einstein, socialdemokratoj — sensukcese — provis transformi la sennaciecan strukturon en internacian, kun naciaj sekcioj, kaj sam- okaze fiaskis, i.a. pro malunueeo en la propra tendaro, la propono de komunistoj subigi SAT al la Tria Internacio. En 1924 la anarkis- toj forlasis SAT kaj fondis sian Tutmondan Ligon de Esperantistaj Senŝtatanoj. Sed lasante al la ceteraj frakcioj, ĉefe komunista, so- cialdemokrata kaj sennaciista, certan terenon por aŭtonoma agado, la Asocio povis dum kelkaj jaroj konservi sian supertendencan karak- teron malgraŭ la estiĝanta konkuremo inter diversaj socialismaj skoloj. En tiu tempo de interna stabileeo — kiam novaj esperantistoj unuavice rekrutiĝis el la laboristaro, kiam Esperanto impete de- monstris sian vivoforton kaj riĉiĝis je tiu freŝa, batalema stilo, kiu distingas revoluciulojn, kiam la flua parolkapablo de laboristoj hont- igis amason da diletantoj kun pli alta eduko — SAT faris netaks- eblajn servojn al la prospero de la tuta Esperanto-Movado. Ne evo- luis aparta SAT-dialekto, sed SAT-stilo, nome „simpla stilo", kiel tekstis deziresprimo de la kongresanoj en Bruselo (1924). Periodo, dum kiu oni enkondukis kelkajn ekstravagancaĵojn kaj gaje ekspe- rimentis pri novaj vortoj kaj sufiksoj, estis baldaŭ likvidita per decido, en 1925, kontraŭ tro facilanima enkonduko de neologismoj.

Moskvanoj fondis en junio 1922 altnivelan literatur-sciencan revuon La Nova Epoko, kies taskon daŭrigis en oktobro 1923 Senna- cieca Revuo. En 1925 aperis la unua eldono de tre sukcesa lernolibro Petro verkita laŭ duonrekta metodo. Sekvis pluraj beletraĵoj, origi- nalaj (Barthelmess, Miĥalski, Ĥrima, Bergiers, Izgur) kaj tradukitaĵ (Haŝek, London, Sinclair, Voltaire), sciencaj broŝuroj pri fiziko, kemio, sekspsikologio, lingvistiko, geografio kaj politikaj eldonaĵoj de Barbusse, Marx kaj Engels, Lenin (Ŝtato kaj Revolucio), Tolstoj, Kropotkin, Lanti, kaj esperantologiaj studoj de Drezen (Zamenhof), Neergaard (Fremdvortoj en Esperanto) kaj de Bruin (movad- historioj). Lanti mem en 1928 iniciatis la atuton de SAT, la Plenan Vortaron, kiu aperinte en 1930 furore disvendiĝis, tiel ke jam post du jaroj necesis dua eldono.

Malpli sukcesaj estis la provoj influi aliajn internaciajn labor- istajn asociojn favore al Esperanto; ili malofte rezultigis multe pli ol simpatideklarojn. La britaj sindikatoj en, 1926 sin esprimis por la enkonduko de Esperanto en internaciajn rilatojn, sekvante la ekzemplojn de usona, franca, hispana kaj portugala laborkonfede- racioj. Ankaŭ internacia anarkista kongreso voĉdonis en 1924 por internacia lingvo. Esperanton efektive ekuzis dum certa tempo nur Internacia Transportlaborista Federacio (ekde 1924), dank' al sia sekretario N. Nathans, Ruĝa Sportintern kaj la rnalgranda Interna- cio de Socialista Kunbatalo.

Pli grandan efikon ol multaj aliaj subtenaj proklamoj havis la rezolucio pri Esperanto akceptita dum Kongreso de Socialista La- borista Partio de Jugoslavio en Vukovar en 1920:

La Dua Kongreso de Socialista Laborista Partio (de Komunistoj) de Jugoslavio, konstatante la neprecon de helpa internacia lingvo ĝene- rale, kaj konkludante ke tiun bezonon komplete kontentigas la helpa internacia lingvo „Esperanto", kiel tion emfazis ankaŭ Soveta Ruslan- do enkondukante la lingvon kiel devigan studobjekton en ĉiujn lernejojn kaj adoptante ĝin por la internacia komunikado en la kadro de la Ill-a Internacio [52], decidas ke:

Gi konsideras ĉiujn esperantistajn komunistajn grupojn kvazaŭ siaj sekcioj en Jugoslavio;

cele de efika propagando ĝi rekomendas al ĉiuj partiaj kaj sindika- taj organizoj donadi moralan helpon al esperantistaj sekcioj, ebligante la aranĝadon de prelegoj kaj kursoj pri Esperanto en laboristaj domoj;

rekomendas al la centraj kaj ĉiuj regionaj partiaj kaj sindikataj , gazetoj malfermi tiucele al ili siajn kolumnojn.

Sekve de tiu rezolucio, kaj de la efektiva sinteno de la partio, la laborista kaj esperantista movadoj en Jugoslavio inter la du mond- militoj havis similan, interplektiĝantan historion. Ke multaj plej elstaraj revoluciuloj, kiuj dum la lasta milito gvidis kaj parte ankoraŭ gvidas Jugoslavion, inkl. Prezidenton Tito mem, lernis la Internacian Lingvon kaj ofte esprimis sin favore al ĝi, estas sendube fenomeno aparte jugoslavia, kiu tiagrade ne estis spertita en alilandaj labor- istaj Esperanto-Movadoj.

19.2.5 SEU kontraŭ SAT

Motivinte sian ekziston surbaze de la tezo, ke ne eblas apartigi ling- von de la socia ĉirkaŭo, SAT baldaŭ siaflanke spertis, kiom depen- das laborista organizaĵo, eĉ se unuavice kultura kaj interhelpa, de la interna stato en la internacia laboristaro.

Nuboj de skismo unuafoje serioze ekminacis ĝin dum la 8-a Kon- greso en Goteborg (1928), kiam Ernest Drezen, altranga funkciulo en sia ŝtato kaj prezidanto de Sovetrespublikara Esperantista Unio (SEU), lanĉis atakon kontraŭ artikoloj de Lanti, kritikaj al la post- lenina evoluo en Soveta Unio. Drezen, dum jaroj la ĉefa antagon- isto de Lanti, urĝe rekomendis — por daŭrigi la kunlaboron — ,,trovi mezan vojon por ni ĉiuj, kun zigzagoj jen al unu flanko, jen al alia", kaj efektive la Kongreso akceptis aldonon al la statuto, kiu celis ŝirmi la Asocion kontraŭ altrudo de unu difinita partipolitika linio. Drezen tiutempe ankoraŭ opiniis, ke „ne estas nunmomente utile dispecigi la laboristajn esperantistojn en izolitaj eble malamikaj politiktendencaj frakcioj". La prokraston de aperta konflikto ankaŭ favoris la neakcepto de programo; komisiono por ellabori progra- mon estis starigita jam en la Viena Kongreso (1925), sed en 1929, submetinte plurajn projektojn, ĝi ĉesis funkcii.

Tamen, la programa demando decidigis la pluan sorton de SAT kiel supertendenca organizaĵo. Fine de 1928 Lanti aperigis broŝuron La Laborista Esperantismo, kiu, prezentiĝante „kvazaŭa programo" de SAT, formulis sennaciismon kiel apartan doktrinon. Pri la ter- mino mem antaŭe ne okazis detalaj diskutoj, ĉar la plej multaj, inkl. komunistojn kaj ŝajne eĉ Lanti, interpretis ĝin internaciismo plus internacia lingvo. Sed lige kun la evoluo en Soveta Unio, kiu ansta- taŭ revi pri baldaŭa mondrevolucio komencis sin dediĉi en 1928 al la konstruado de socialismo en unu sola lando, kreante specon de soveta patriotismo, modela por ĉiuj alilandaj komunistoj, la tezoj de Lanti, direktitaj kontraŭ submetiĝo al la soveta ekzemplo, estis konsiderataj kiel danĝera herezaĵo, des pli ĉar Lanti sin turnis kon- traŭ ĉia naciliberiga batalo, kiu ne alportas al laboristoj ekonomian liberecon, kaj rifuzis kontraŭbatali imperiismon, ĉar tio ,,signifas bari la vojon al la historia procezo" akcelanta sennaciiĝon ankaŭ sub la kondiĉoj de kapitalisma ekspluatado en la kolonioj. Koncedante ke SAT ne povas adopti sennaciismon kiel socipolitikan teorion, li tamen malkaŝis, ke la Asocio celas ĝin diskonigi kaj pravigi. Krome, li kulpigis la laboristajn gvidantojn pro perfido, ĉar ili malatentas la lingvan problemon. Li asertis, ke la unuiĝo de la proletaro, premiso por sukcesa agado, „estas ebla nur per la helpo de komuna lingvo".