Выбрать главу

Per „Proleta Esperanto-Korespondado" (PEK) estis organizita kolektiva perletera kontakto inter sovetaj kaj eksterlandaj fabrikoj kaj agrikulturaj Ĝntreprenoj. EKRELO eldonis dum kelkaj jaroj pli ol sesdek publikaĵojn, i.a. politikajn broŝurojn (de Stalin, Molotov, Radek, ŝvernik k.a.) kaj valorajn verkojn pri esperantologio (de Dre- zen, Rublov, Ĵirkov, Varankin), kaj preparis esperantlingvan tradu- kon de la verkoj de Lenin, kies aperigon malhelpis la venko de Hitler.

Fine de 1931 estis fondita, sekve de iniciato de Ludwig Renn kaj E. Mihalski, Internacia Asocio de Revoluciaj Esperanto-Verkistoj (IAREV), kiel sekcio de Internacia Unio de Revoluciaj Verkistoj (Moskvo), kiu eldonis la revuojn La Nova Etapo (1932-33), Proleta Literaturo (1934) kaj Internacia Literaturo (1935-36) kaj akiris la simpation de Rolland kaj Barbusse.

Malgraŭ tiuj multpromesaj iniciatoj, IPE fakte neniam sukcesis plenforte eklabori; ĝia tuta ekzisto pasis sub malfavora stelo. Jam duonan jaron post sia fondiĝo, ĝi perdis, pro la venko de faŝismo en Germanio, sian germanan sekcion kaj la oficejon en Berlino. La or- ganon Internaciisto anstataŭis Sur Posteno, eldonata sinsekve en Moskvo, Amsterdam kaj Nimes (Francio). Jam ekde 1935 ĉiam mal- pli rimarkiĝis kunlaboro de SEU en IPE; en la tiujara kongreso en Antverpeno, same kiel en la tria (kaj lasta) IPE-kongreso en Parizo (1937), partoprenis neniu delegito el Soveta Unio. Fine, rilatoj inter IPE kaj SEU tute rompiĝis, kiam sovetaj esperantistoj estis metitaj en la kategorion de danĝeraj kosmopolitoj kaj SEU denuncita kiel ,,internacia spiona organizaĵo" kontraŭsoveta. Miloj da membroj de SEU estis ĵetitaj en karceron kaj mortotendaron, se ili ne estis

La 6-voluma Proleta Kurso de Esperanto, eldonita en Tokio en 1930/31 (represita en 1968), notis grandajn sukcesojn.

Ludwig Renn (1889-) prezidis la Internacian Asocion de Revoluciaj Esperanto-Verkistoj.

tataMiMi

luvm? iwr/v

eiŝ

Inter la du mondmilitoj, dekmiloj da laboristoj lernis Esperanton: Germanaj aktivuloj en Ĉefioslovakio (ĉ. 1925).

mortpafitaj tuj, kiel Drezen kaj aliaj gvidantoj.3

IP'E per tio perdis, post la Germanoj, ankaŭ siajn sovetajn inspir- intojn kaj plej fervorajn batalintojn — por ne paroli pri la aliaj batoj, kiuj silentigis ĝiajn kamaradojn en Hispanio, Ĉinio aŭ Japanio.

Restante en kompleta nescio pri la tragikaj okazaĵoj en Soveta Unio, la konfuzitaj gvidantoj de IPE en okcidenta Eŭropo nur pene spitis la paraliziĝon de sia organizaĵo. Faliginte proponon de kelkaj britaj ,,likviduloj" dissolvi la Internacion kaj rekomendi aliĝon al IEL, ili en 1939 ankoraŭ sukcesis reaperigi tri numerojn de Inter- naciisto, sed la eksplodo de la milito definitive alportis la finon de IPE. Marcel Boubou kaj Honore Bourguignon, la francaj motoroj de IPE kaj IAREV, pereis en germanaj koncentrejoj.

19.2.8 Persekutoj

SAT ne havis motivon por triumfi kaj vidi sin pravigita, sed ĝiaj gvidantoj eĉ esprimis sian respekton al la ,,sincera konvinko" de la oponintoj, gvidataj de ,,impulso fortega kaj kredantaj servi al sia idealo". Ĝia propra historio de tiam pasis pli trankvile kaj mal- pli spektakle. En la faŝismo, kies ekrego en Germanio necesigis en 1933 la transigon de la administracio el Leipzig al Parizo, SAT frue vidis minacon ne nur al Esperanto, sed al la tuta homa civilizo, an- kaŭ tiurilate vaste superante laŭ sia klarvido la gvidantojn de la neŭtrala Movado. Post la persekutoj kontraŭ la laborista esperant- istaro en Italio, Hungario, Aŭstrio kaj Germanio, ĝi sciis utiligi la servojn de Esperanto por aperigi en siaj organoj aŭtentikajn rapor- tojn de kamaradoj, kiuj priskribis la situacion en la landoj sub dik- tatoreco, kaj por organizi helpagadon al hispanaj respublikanoj suferantaj pro la civila milito. (Laborista Esperanto-Klubo en Va- lencia eldonis de 1936 ĝis 1939 la revuon Popola Fronto).

Entute, la historio de la internacia laborista Esperanto-Movado grandparte estas ankaŭ historio de persekutoj. Dum diversaj perio- doj la organiziĝo de laboristaj esperantistoj estis ne ebla kaj apart- eno al SAT aŭ ricevo de ĝiaj revuoj malpermesita — i.a. en Pol- lando, Litovio, Hungario, Bulgario, Rumanio, Italio kaj Portugalio. Okaze de la 2-a Kongreso en Frankfurto (1922) la loka polico es- plordemandis la organizantojn, sekve de denunco de esperantlingva policisto, kiu indikis la SAT-anojn kiel „danĝerajn komunistojn". En Hungario iu polica ĉefo ordonis jam antaŭ la Unua Mondmilito, ke ,,laboristoj ne lernu iingvon, kiun la labordonantoj ne kompre- nas". Aparte signifoplena, kvankam ne longe valida, estis la cirku- lero de la franca ministro de publika instruado, Leon Berard, kiun li dissendis en junio 1922 al ĉiuj universitataj rektoroj de sia lando kaj en kiu li — kun evidenta refero al sennaciismo, aŭ almenaŭ internaciismo — atentigis „pri la danĝeroj, kiujn la instruado de Esperanto ŝajnas enhavi dum la nunaj cirkonsitancoj":

Estus domaĝe, ke la edukado, bazita sur la latina kulturo, kiun ni de- fendas, povus esti malpligrandigata per la plivastiĝo de arta lingvo, alloga pro sia facileco.... La franca lingvo ĉiam estos la lingvo de la civilizacio.... Plie la priesperantaj danĝeroj ŝajnas esti pligrandigitaj lastatempe. Internaciaj organizajoj.... penadas por pliampleksigi la rilatojn inter la Esperanto-grupoj ĉiulandaj.

Laŭ dokumentoj, kiujn publikigas iuj el tiuj organizaĵoj, la celo de tiu propagando ne estas ĉefe plisimpligi la lingvajn rilatojn inter la popoloj, sed kontraŭe forigi, en la formado de la penso, ĉe la infano kaj la maturulo, la ekzistopravon de nacia kulturo....

Dank' al interveno de la „neŭtralaj" esperantistoj, kiuj rapidis certigi, ke Esperanto povas esti uzata por kiu ajn celo kaj ke ĝi ne respondecas, eĉ ,,se ŝtelistoj kaj banditoj uzas ĝin", la malpermeso de instruado en ŝtataj institucioj, praktika sekvo de tiu cirkulero, estis nuligita en septembro 1924 de la posteulo de Berard. Sed tie ĉi kaj en multaj aliaj okazoj montriĝis, ke la neŭtralaj esperantistoj konsideris sin la veraj reprezentantoj de la esperantismo kaj ke iliaj organizaĵoj senhezite forĵetis la neŭtralecon, kiam reakcia registaro transprenis la regadon. Piej elokventaj ekzemploj estis Italio, Hungario, Germanio, Aŭstrio kaj Japanio. Notinde, Lanti kuraĝigis kamaradojn, se ilia organizaĵo estis malpermesita, rifuĝi al la neŭtrala Movado, sed lia nova devizo ,,Vivu la neŭtralismo!" ne havis ĉie la celatan efikon, ĉar precipe Germanoj kaj Hungaroj rifuzis kunlabori en sialanda Esperanto-asocio, kiu tro forte sin ligis al la faŝisma aŭ ekstrem-dekstra reĝimo. La ĉapitron pri persekutoj oni povas detaligi per skuaj ekzemploj de homaj suferoj, kiuj ja ne ĉiam ŝuldiĝis ĉefe al esperantisteco; sed tre ofte la aŭtoritatoj pli- severigis la itraktadon de diverstendencaj socialistoj, kiam aldoniĝis la scio de Esperanto. Tamen, paradokse, laboristaj esperantistoj spertis plej grandskalan persekutadon ĝuste en Soveta Unio sub Stalin, deklarita kiel la unua ŝtato de laboristoj kaj kamparanoj.