Выбрать главу

19.2.9 Retiriĝo de Lanti

Dume evidentiĝis, ke SAT delonge ne plu dependas de la persono de iLanti, tute male, li mem pli kaj pli komprenis, ke lia restado en gvida funkcio prezentas troan ŝarĝon por la unueco de la Asocio. Spertinte, „ke ekzistas la emo ĉe multaj personoj konsideri miajn dirojn kiel ion oficialan", spite ĉiujn certigojn, ke sennaciismon li konsideras nur unu el la pluraj kunekzistantaj tendencoj en SAT, Lanti eksiĝis el la prezidanteco de SAT dum la 13-a Kongreso en Stockholm (1933). En sia abdika deklaro li konfirmis sian konvin- kon, ke SAT ne devas havi socipolitikan teorion, eĉ ne sin bazi sur marksismo (en 1928 li estis eksiĝinta el Franca Komunista Partio), kaj ke lia pli frua devizo „Ni estu unue revoluciuloj, due esperant- istoj" estis taktika, kvankam ne principa, eraro, nun korektenda per inversigo de la prioritato. (Tia rekonsidero tamen ne estis surpriza: Jam en 1923 Laurat riproĉis al li: „ . . . je la fondiĝo de S.A.T., in- ternacia lingvo estis por vi rimedo por faciligi la klasbatalon. Ho- diaŭ ĝi fariĝis por vi absoluta, memstara celo...."). Lian foriron en Stockholm — baldaŭ poste li komencis mondvojaĝon, de kiu li ne plu revenis Eŭropon — do certe kaŭzis ankaŭ ia turmenta sento, ke eble lin trafas kvanto da kulpo pro la skismo kaj ke la ŝancojn de eventuala reunuiĝo li povus bari per sia persono (fakte, en 1935, sekve de la popolfronta taktiko de Komintern, okazis intertraktadoj inter SAT kaj IPE— senrezulte, tamen).

La opiniesprimoj de Lanti dum la postaj jaroj, precipe liaj leteroj, montras pensoriĉan homon, kiu restis fidela al la principo dubi pri ĉiu kaj ĉio, herezulon kaj cinikulon, kiu kun sia malfacila karaktero, ,,per sia senindulga ironio, sia kruda sincero, sia absoluta preterlaso de ĉia ĝentileca hipokrito" (Waringhien) ne malofte konfuzis amikojn kaj ŝokis kontraŭulojn. Alternis en bunta sin- sekvo eldiroj neortodoksaj, ĉu pri la neceso esti ,,ĝisostaj esperant- istoj", t.e. pri Esperanto kiel revoluciiga faktoro en si mem, aŭ pri la „grandrusa naciismo", kies disvastigon li konsideris „defendebla kaj iel prava", nome preferinda al la vekiĝo „de patriotaj sentoj en Ukrainio, en Blankrusio kaj alie", ĉar tio lasta malhelpus sennaciiĝon en Soveta Unio, aŭ pri la interbuĉado de naciistoj, kiun li trovis „tute normala kaj eĉ laŭdinda". Kaj la ĉi-sekva konfeso farita en 1936 certagrade senkulpigis la opoziciulojn: „La sennaciismo ne estas pravigebla je pure marksista vidpunkto, ĉar ni neas, ke la ekonomiaj faktoroj ludas la plej gravan rolon en. la historia procezo." La vera monstro, kiun Lanti rekomendis kontraŭbatali, estis la naciismo, kaj ne nur ĝi, sed ĉiu nacio (,,Aparato farita el potencavido, jaluzo, malamo kaj stulto") kaj ĉio iel ligita al naciaj tradicioj, inkluzive lingvojn: „....pereu ĉiuj naciaj kulturoj". Manko de diferenciga kapablo kondukis lin al egala kondam.no de patriotismo kaj ŝovinismo, faŝis- mo kaj stalinismo, dum internaciismon li interpretis „kiel juran kompromison inter la naciismo kaj la postuloj de la ekonomio", kaj lia influo pluefikas en iSAT ĝis hodiaŭ, kiam tiu, ekz., nur kun moko rilatas al naciliberigaj celadoj aŭ al seriozaj klopodoj de UEA aten- tigi la mondon pri lingva kaj kultura imperiismo.

En januaro 1947, Lanti, tute soleciĝinta, faris memmortigon en Meksiko pro nekuracebla malsano, transdonante — en sammonate aperinta artikolo „Mi fariĝis imperiismema" — la lastan materialon al estontaj ekzegezistoj de sia pensaro, kiujn li lasis cerbumi pri la signifo de senteneo tipe lantia pro sia provokemo kaj fragmenteco: „ . . . nur la imperialismo povas unuige efiki". — „La enigmo restas kompleta", rezignacie komentis eĉ Barthelmess.

En la lastaj jaroj antaŭ la Dua Mondmilito SAT iom restabiliĝis. En 1936 ĝi rezoluciis kontraŭ la disvastiĝanta ŝovinismo, en 1937 ĝi okazigis en Rotterdam Kongreson kun rekorda nombro de parto- prenantoj: 800 el dek ses landoj. Sennaciulo denove atingis 5.000 abonantojn, kaj en 1938 ekaperis, kunlabore kun la Nederlandanoj, serio da romanoj. Jam sub la nuboj de la baldaŭa kataklismo, ko- mence de aŭgusto 1939, la Kongreso en Kopenhago starigis LEA- Komitaton por koordini la laboron, antaŭ ĉio propagandan, de la landaj Laboristaj Esperanto-Asocioj.

19.3 POSTMILITA EVOLUO DE SAT

19.3.1 Reaktiviĝo kaj Ekstagnado

Post la milito, dum kiu SAT klopodis teni kontakton kun ating- eblaj membroj, la Asocio rapide rekomencis sian laboron. En 1946 renaskiĝis Sennaciulo, nun monata, kaj pruviĝis la sennacieca soli- dareco per helpservo por la malsatantaj kamaradoj. Pli frue ol aliaj Esperanto-organizaĵoj SAT etendis sian manon al tiuj membroj, kiuj mem suferinte sub faŝismo nun spertis la efikojn de kolektiva kulpigo. En „vera SAT-spirito", t.e. en familia etoso, okazis la unua postmilita kongreso, en Aarhus (Danlando) 1947, kiu plifortigis la kunlaboron inter la diversaj LEA-oj. En la sekva jaro aperis la du volumoj de Leteroj de Zamenhof, kaj SAT reatingis membronom- bron de 5.000. Laŭnombre imponis ankaŭ la 21-a Kongreso en Am- siterdamo, kiu altiris pli ol 1.200 partoprenantojn. Aperis en 1949 la dua eldono de Faŭsto I, en traduko de Barthelmess, kaj biografio pri Rosa Luxemburg. Sed la espero ĉerpi novan forton el la social- ismaj landoj baldaŭ cedis al unu plia seniluziiĝo, kiam la kampanjo kontraŭ „kosmopolitismo" malhelpis ankaŭ tie la disvolviĝon de Esperanta agado. Okaze de tio, solidariĝis — per unika faro — la Plenum-Komitato de SAT kaj la Estraro de UEA por protesti en nefermita letero al Stalin kontraŭ ties lingvistikaj teorioj.

SAT ja koncediŝ, ke en la klasa strukturo de la postmilita socio okazis ŝanĝoj kaj ke por la rilatoj kun UEA la klasa kriterio ne plu estas decida, ĉar en ambaŭ Asocioj troviĝas salajruloj, ke la skemo

UEA-burĝoj kaj SAT-laboristoj ne plu sufiĉas por adekvate pri- skribi la socian konsiston. Sed ĝi konfirmis la vokon ,,For la neŭ- tralismon!" kiel daŭre validan, nomis la anaron de UEA „ĝenerale pli burĝa kaj reakcia" kaj apelaciis al ĉiu „liberama, liberpensema, tolerema" esperantisto, sopiranta al „vere homeca socio", preni sian lokon en SAT, staranta plue sur la bazo de klasbatalo.

Ekde 1950 la Jarlibro eliras ne plu ĉiujare, sed regule ĉiun duan jaron. En 1952 reaperis — kiel ĉiujara 56-paĝa kajero — Senna- cieca Revuo, kun valoraj studoj pri la historio de Esperanto, poli- tikaj analizoj, kulturaj kaj literaturaj kontribuaĵoj daŭre atentin- daj kaj la brilaj „Ridpunktoj" de Raymond Schwartz. En 1953 SAT prezentis sian Historion, kaj — en traduko de Waringhien — baldaŭ elĉerpitan volumeton, Poemoj de Omar Kajam. Kaj unu jaron poste estis senŝanĝe represita, en 3.000 ekzempleroj, Plena Vortaro, ĉi-foje kun — nova — suplemento.

Post kiam en 1952 perdiĝis la lastaj bastionoj de la orienteŭropa anaro (en Pollando kaj Ĉehoslovakio), en 1956 restariĝis kontaktoj kun Soveta Unio kaj aliaj socialismaj landoj; moskvaj esperantistoj sendis salut-telegramon al la 29-a Kongreso en Beograd. Sed baldaŭ montriĝis, ke konfiskado de SAT-eldonaĵoj ne estis ĉesigita, kaj re- prezentantoj de la reorganiziĝanta esperantistaro bulgara, ĉeĥosio- vaka kaj hungara rekomendis aliĝon al UEA, ne alprenante star- punkton pri SAT. La germanaj kamaradoj satiĝis je la — laŭ ili — ,,ovodanco" kun la neŭtraluloj, fondante Liberan Esperanto-Asocion sekve de la aliĝo de Germana Esperanto-Asocio al UEA. Sennaciuto atingis en 1955 3.800 abonantojn, Sennacieca Revuo 1.500. La traduka kapablo de Lanti estis remontrita per -eldono de Tri Verkoj de Volter (Voltaire). Okaze de la 30-a Kongreso en Rotterdam (1957) unuafoje alta ŝtatisto partoprenis aranĝon de SAT: la nederlanda ĉefministro D-ro W. Drees. Kaj la tradicia fido al la junularo konkretiĝis, kiam la Junul-Fako komencis en 1958 eldoni sian bultenon La Juna Penso. La programon de la Kongresoj jam ekde 1954 regule eniris Infanaj Kongresetoj.