Выбрать главу

Sed en la 1930'aj jaroj, sub ekstera premo kaj pro internaj eraroj, SAT komplete ŝanĝiĝis. Post la foriro de anarkistoj, komunistoj kaj socialdemokratoj ĝi perdis sian supertendencan karakteron, kiu restis nura fikcio, ĉar p]i kaj pli anstataŭis ĝin aparta ideologio: la sennaciismo de Lanti, kiu ne kapablis krei — kiel vidis Jonas jam en 1932 — organizan fundamenton por la internacia laborista Es- peranto-Movado. SAT infektiĝis per la malnova esperantista mal- sano: la kredo, ke Esperanto, garnita per kelkaj mondŝanĝemaj tezoj, povas per si mem ludi rolon reforman aŭ eĉ revolucian. Tia- maniere ĝi senigis sin de ĉia influpovo je sindikatoj, socialistaj partioj kaj progresema junularo, kiuj konsideras SAT ne ideologia kunbatalanto kontraŭ socia maljusteco, sed, en plej bona okazo, kiel premgrupon por Esperanto, kun sektaj trajtoj apenaŭ akordigeblaj kun scienca socialismo.

Aliflanke, la vero estas, ke unu el la ĉefaj elementoj de marks- ismo estas la internacia solidareco de la laborista klaso super la limigoj, kiujn necese kaŭzas la ekzisto de nacioj kaj naciaj lingvoj. Kredi, ke tia internacia solidareco de la laborulaj amasoj povas formiĝi kaj fortikiĝi aŭtomate, nur surbaze de esence identaj eko- nomiaj strukturoj, sed sen fakta ebleco de rekta komunikado inter la laboristoj de malsamaj nacioj kaj lingvoj, estas ne maipli naive, ol fidi, ke adopto de Esperanto per si mem povas solvi la sociajn problemojn. Tial, same riproĉindaj estas la laboristaj partioj, sindi- katoj, internaciaj unuiĝoj kaj kulturaj institucioj, kiuj ankoraŭ ne komprenis — aŭ, eble, en kelkaj okazoj tro bone komprenis — la rolon de la Internacia Lingvo kiel supernacia, simpla instrumento de lingva komunikado por la laboristoj kaj sekve faris nenion aŭ nur tre malmulte por vastigi la scion de Esperanto en tiuj medioj. Nur la forigo de ambaŭ starpunktoj, egale naivaj, malfermos la por- don por vastaj kontaktoj inter diversnaciaj laboristoj kaj tiel kon- tribuos al la formiĝo kaj evoluo de internacia solidareco de la labor- ulaj amasoj.

Unu el la veteranoj de SAT, Mark Starr, parolante pri la politika naiveco de multaj esperantistoj, kritikis en Augsburg, ke SAT-anoj, havante sian parton de stranguloj en la Esperanto-Movado, ne nur ignoras la agadon en lokaj Esperanto-kluboj, sed ankaŭ la laboron en la propraj sindikat-organizoj. Efektive, novajn fortojn SAT re- krutas maksimume el aliaj Esperanto-asocioj, sed ne el laboristaj rondoj rekte, kaj la novmembriĝoj tenas balancon kun la membro- perdoj. Laŭ efiko kaj amplekso de agado, jam nun SAT ne povas mezuri sin ekz. kun Internacia Fervojista Esperanto-Federacio, kaj estas dubinde, ĉu la membronombro ankoraŭ longe pravigos ĝian pretendon esti la dua ĉefa Esperanto-organizaĵo internacia post UEA.

Rigardante al sia 50-a datreveno, la gvidantoj de SAT ne kaŝis icm da seniluziiĝo („ni ne havas motivon por triumfi kaj etendi nin sur laŭroj"), fierante „pri la nura fakto, ke la 50 jaroj ne for- skrapis nian aparaton, nian movadon, ke SAT nuntempe prezentas pli grandan unuecon idean ol en la tempesta periodo inter la du mondmilitoj". Kiu komparas la progreson de SAT, kiam kunekzistis en ĝi diversaj skoloj, kun ĝia nuntempa stato, tiu ne povas ne skep- tike sin demandi, ĉu la atin.gita „unueco idea", t.e. sennaciismo, efektive estas gajno por la Asocio.

19.5 BIBLIOGRAFIO

Andrejev, A.; L. Ĵirkov, k.a. Al la nova etapo. Leipzig 1932.

Artjuŝkin-Kormilicyn, V. P., Meĵdunarodnyj jazyh revoljueionnogo proletariata Esperanto. Peterburg 1919.

Bartelmes, N., „Lanti en siaj lastaj vivojaroj". Sennacieca Revuo, 1955, n-ro 83, p. 2-5.

, „Vojaĝo tra la pensomondo de E. Laruti". Sennacieca Re-

vuo, 1970, n-ro 98, p. 1-7.

Becker, Diethelm, Der Arbeiter-Esperanto-Bund auf dem Weg zu einer revolutiondren Organisation des deutschen Proletariats. Tezo, Universitato de Rostock. 1968.

Blanke, D., „Pri la historio de la internacia laborista Esperanto- Movado". Paco, vol. 12, 1969, n-ro 187/188, p. 34-35.

dle Bruin, G. P., Laborista Esperanta Movado antaŭ la Mondmilito. Parizo 1936.

Caubel, Andre, „Universala lingvo kaj kosmopolitismo en la 18-a jarcento". Sennacieca Revuo, 1956, n-ro 84, p. 2-12.

Chapelier, Emile, kaj Gassy Marin, „Les anarchistes et la langue in- ternationale „Esperanto". Paris 1907.

Drezen, E., Analiza historio de Esperanto-Movado. Leipzig 1931.

, „Nuntempa stato, perspektivoj kaj plua evoluo de laborista

Esperanto-Movado". Kvardek jaroj... de Esperanto. Paris- Leipzig-Moskvo 1927, p. 28-36.

Ejdelman, B., kaj N. Nekrasov, Problemoj de laborista esperant- ismo. Leipzig 1930.

Elsudo, V. (V. Kolĉinski), A.B.C. de sennaciismo. 2-a eld. Paris- Leipzig 1926.

Historio de S.A.T. 1921-1952. Paris 1953.

Historio pri la skismo en la laborista Esperanto-Movado. Paris 1935.

Iodko, A. R., Raboĉij klass i meĵdunarodnyj jazyk. 2-a eld. Moskva 1925.

Izgur, E., Organizo de internacia solidareco. Internacia lingvo je la servo al proletaro. Kremenĉug 1928.

(Jonas, Franz) „Vortoj de Prezidanto Jonas". Kontakto, vol. 7, 1970, n-ro 4, p. 7-8.

Kalendaro de IPE, 1933. Berlin.

Kirjuŝin, P., Meĵdunarodnaja raboĉaja svjaz' na Esperanto. Moskva 1930.

Kloek, A., Het Esperanto en de arbeidersbeweging. Amsterdam 1922.

Kolev, P. A., Meĵdunarodnijat ezik i rabotniĉeshata klasa. Sofia 1922.

Kongreso de Revoluciaj Esperantistoj... Amsterdam, la 5-an de aŭgusto 1931. Berlin 1931.

Laisant, C. A., L'internationalisme et la classe ouvriere. Paris (an- taŭ 1914).

Lanti, E. (E. Adam), For la neŭtralismon! 3-a eld. Paris-Leipzig 1928.

, La laborista esperantismo. Paris-Leipzig 1928.

, Naciismo. Studo pri deveno, evoluado kaj sekvoj. Leipzig

1930.