Выбрать главу

, Vortoj de kamarado Lanti. Leipzig 1931.

, Absolutismo. Paris-Amsterdam 1934.

, Leteroj de E. Lanti. Paris 1940.

, Manifesto de la sennaciistoj kaj Dokumentoj pri sennaci-

ismo. 2-a eld. Paris 1951.

Laurat, Lucien, ,,Rimarkoj pri la tutmondeco kaj la klasaj celoj de S.A.T.". Sennacieca Revuo, 1959, n-ro 87, p. 42-46.

Laval, R., Bref apergu sur le mouvement esperantiste ouvrier. Ma- nuskripto. 1956.

Legrand, Rene, Le proletariat et la langue internationale. Paris (post 1919).

Lins, Ulrich, „Lenin kaj Esperanto". Esperanto, vol. 63, 1970, n-ro 7/8, p. 108-111.

Miyamoto masao, „Leteroj de Lanti ĉe mi". Sennacieca Revuo, 1966, n-ro 94, p. 35-37.

Podkaminer, S. N., „Lenin kaj Esperanto". Der Esperantist, vol. 5, 1970, n-ro 42, p. 2-8, 17-22.

„Skiza historio de la laborista Esperanto-Movado". Ivan Sarafov, Legolibro. Sofia 1946, p. 55-67.

Stalin, J., Kulturo nacia kaj internacia. Trad. G. Demidjuk. Leipzig 1930.

Takasugi iĉiro, „Esperanto kaj la internaciismo". Kongresa Univer- sitato de 38-a Japana Kongreso. Nagoja 1951, p. 3-13.

Waringhien, Gaston, „Eŭgeno Lanti". Eseoĵ I, Beletro. La Laguna 1956, p. 99-103.

Werner, P., Der deutsche Arbeiter und die Welthilfssprache Espe- ranto. Hannover 1913.

Wissenswertes fŭr die Arbeiterschaft ŭber die Esperanto-Bewegung. Leipzig 1926.

Jarlibroj de SAT. Protokoloj de SAT-Kongresoj. Revuoj: Interna- cia Socia Revuo, Esperantista Laboristo, Sennacieca Revuo, La Nova Epoko, Sennaciulo, Libera Laboristo, La Socialisto, Inter- naciisto, Sur Posteno, La Nova Etapo, Internacia Kulturo, Paco.

Vidu ankaŭ la bibliografiojn de Ĉapitroj 14 kaj 21.

ĈAPITRO 20

INSTITUCIOJ

20.1 AKADEMIO DE ESPERANTO 20.1.1 Unua Periodo

Lingva Komitato. — Al la 1-a UK en Bulonjo (1905) Za- menhof prezentis planon por la organizo de la Movado: en ĝi, apud reganta „Centra Komitato" el 25 membroj, estis proponitaj i.a. unu 15-membra „Komitato de la Lingvo" kaj unu 25-membra „Komitato de Ekzamenistoj". Sub la influo de De Beaufront kaj Cart la kongreso decidis starigi „Komitaton simple lingvan kun D-ro Zamenhof kiel prezidanto, por konsiliĝi kun li pri ĉiuj demandoj rilataj al la lingvo". Zamenhof, ne volante alpreni mem povon de elektado, proponis, ke eniru en tiun Komitaton la redaktoroj de la pli gravaj Esperantaj gazetoj, la prezidantoj de la pli gravaj societoj kaj la pli konataj esperantistoj; oni tiel atingis la nombron de 102 membroj el 26 nacioj, kaj Boirac estis elektita kiel efektiva prezidanto.

En la 2-a UK en Genevo (1906) Zamenhof petis, ke la LK, kiu estis elektita provizore nur por unu jaro, fariĝu definitiva komitato kaj la prezidanto Boirac konservu sian funkcion. Tiu peto estis sankciita de la kongreso.

Fondiĝo de Akademio. — Tiel grandnombra kaj disloka komitato ne povis praktike labori; tio aparte evidentiĝis ĉe la Ido- krizo en 1908. Jen kial je tiu dato la prezidanto proponis formi „Superan Komisionon aŭ Akademion" el maksimume 18 membroj, kun la sama estraro kiel la LK, kaj starigi kvar konstantajn komi- sionojn por Komuna Vortaro, Gramatiko, Teknika Vortaro kaj In- ternaj Aferoj. Fine li prezentis „Deklaron pri la Rolo de la LK", kiu komenciĝis jene: „La tasko de la LK estas zorgi pri la konservado de la fundamentaj principoj de la lingvo kaj kontroli ĝian evolu- cion. Ĝi do esploras ĉiujn lingvajn demandojn kaj solvas ilin laŭ la suprediritaj principoj. Neniel la Fundamento nek la LK povas esti baro por la normala evolucio de la lingvo, kiun ili, kontraŭe, certigas." Ciuj tiuj proponoj kaj la Deklaro estis aprobitaj de la 4-a UK en Dresdeno (1908).

Interne de la LK, Boirac voĉdonigis „Regularon", kiu ricevis kelkajn modifojn en 1912; la ĉefa punkto estis, ke „la anoj de la LK estas elektitaj de la LK mem, per absoluta plimulto de la voĉ- donantoj, inter kandidatoj, kies lzston preparas la Akademio" (Art. 4). En 1935 la prezidanto Rollet-de-1'Isle voĉdonigis novan tekston, aranĝitan en „Statutaro" kaj „Interna Regularo"; la ĉefa novaĵo estis, ke la Akademio ne plu „eltiras el la proponitaj kandidatoj la esperantistojn, kiujn ĝi juĝas indaj fariĝi anoj de la LK", sed ke ĝi limigas sin je la listigo de la kandidatoj, kiujn prezentas „la espe- rantistaj societoj, la anoj de la LK, aŭ eĉ kiu ajn esperantisto, kiu ankaŭ rajtas prezenti sin mem". Samtempe pro la kreskanta nombro de la LK-anoj (116) li decidiĝis limigi ilian nombron je 100.

20.1.1.3 Funkcioj. — Dum tiu unua periodo prezidantoj de la lingvaj institucioj estis sinsekve:

1905-17: Emile Boirac (1851-1917). Post lia morto kaj pro la Unua Mondmilito okazis interrompo en la funkciado de la lingvaj institu- cioj.

1920-31: Theophile Cart (1855-1931); 1931-33: John Mabon Warden (1856-1933); 1933-37: Maurice Rollet-de-1'Isle (1859-1943); 1937-39: Johannes R. C. Isbrucker (1889-1967). La direktoroj de la sekcioj estis:

Por la Komuna Vortaro: T. Cart (1908-12); ĉe tiu dato Cart fariĝis „ĝenerala Direktoro por la Vortaro", helpata de L. Elb, poste E. Grosjean-Maupin por la ,,komuna vortaro" kaj de Ch. Verax por la „teknika"; ekde 1920 la situacio renormaliĝis kun la direktoroj E. Grosjean-Maupin (1920-34), L. Bastien (1934) kaj W. Bailey (1935-39).

Por la Teknika Vortaro: R. de Saussure (1912) kaj, post la komuna regado de Cart, P. Corret (1920-22), M. Rollet-de-1'Isle (1922-32), L. Bastien (1933-36), L. Helleboid (1937-39), ĉi-lasta ne-LK-ano.

Por la Gramatiko: A. Grabowski (1908-21), W. Lippmann (1924-36), A. Cseh (1937-40).

Por jenaj, ne konstantaj sekcioj, nome pri Internaj Aferoj: G. Moch (1908-11); pri Propraj Nomoj: G. Moch (1907-10); pri Vort- farado: R. de Saussure (1911-19); pri Elparolo kaj Premioj: E. Privat (1924-27); pri Kontrolo: M. Rollet-de-lTsle (1931-39).

Konsisto. — La Supera Komisiono aŭ Akademio konsistis en 1908 el 12 membroj: Bein, Boirac, Cart, Ellis, Evstifejeff, Gra- bowski, Moch, Mybs, Nylen, de Saussure, Villanueva kaj Wackrill, reprezentantaj resp. la lingvojn francan (4), anglan, polan (po 2), germanan, hispanan, rusan kaj svedan (po 1). Post la interrompo de la Unua Mondmilito ĝi konsistis el 15 membroj: Cart, Christaller, Corret, Evstifejeff, Grabowski, Grosjean-Maupin, Inglada, Kŭhnl, Lengyel, Mybs, NylĜn, Privat, de Saussure, Wackrill, Warden, re- prezentantaj resp. la lingvojn francan (5), anglan, germanan (po 2), ĉefian, hispanan, hungaran, polan, rusan kaj svedan (po 1). Fine en 1939 ĝi konsistis el 16 membroj: Baghy, Bailey, Bastien, Belmont, Cseh, Grau-Casas, Inglada, Isbrucker, Lippmann, Minor, Nylen, Rol- let-de-1'Isle, Schmid, Setala, Stamatiadis, Waringhien (kaj unu se- kretario-kasisto, neakademiano, R. de Lajarte), reprezentantaj resp. la lingvojn francan, germanan (po 3), hungaran (2), anglan, finnan, grekan, hispanan, katalunan, nederlandan, polan kaj svedan (po 1).