Выбрать главу

Eldonaĵoj. — Propraj verkoj de la Akademio, oficiale ag- noskitaj de la LK, estas nur:

La 6 Oficialaj Aldonoj al la UV: la 1-a, preparita de Cart, voĉdonita en 1909 kaj entenanta 864 radikojn kun tradukoj en la franca, angla, germana, rusa kaj pola; la 2-a, preparita de Grosjean- Maupin sub la nomo de Cart, voĉdonita en 1919 kaj dividita en du partoj; (a) internaciaj vortoj, sen tradukoj, sed kun montro de la gramatika kategorio: 480 radikoj; (b) komune uzataj vortoj: 111 radikoj kaj du kunmetajoj, kun tradukoj en la franca, angla kaj germana — sume 591 radikoj, plus la sufikso -ism; la 3-a, preparita de Grosjean-Maupin, voĉdonita en 1921 kaj same divi- dita: (a) propre esperantlingvaj radikoj: 61; (b) internaciaj radikoj: 131, sume 192, ĉiuj kun tradukoj en la angla, franca, germana, hispana, portugala, itala kaj pola; la 4-a preparita de Grosjean-Maupin, voĉdonita en 1929 kaj entenanta nur unu liston de 118 radikoj, kun la tradukoj en la franca, angla kaj germana, plus la prefikso mis-; la 5-a, preparita de Bastien, voĉdonita en 1934 kaj prezentanta du listojn: (a) ofieialaj vortradikoj: 5; (b) teknikaj vort- radikoj: 3 — sume 8, ĉiuj kun tradukoj en la angla, franca, germana, hispana, itala kaj pola; la 6-a, preparita de Bailey, voĉdonita en 1935 en du listoj: (a) ofieialaj vortradikoj: 15; (b) teknikaj vortradikoj: 6 — sume 21 kun tradukoj en la samaj ses lingvoj.

La kvin partoj de la „Korektoj pri Eraraj Tradukoj en la UV", voĉdonita en 1922-23.

Ciuj aliaj verkoj, ĉu ili aperis en la „Kolekto de la Akademio", ĉu aliloke, estis nur privataj verkoj de apartaj akademianoj aŭ LK- anoj.

20.1.1.6 Financoj. — La tuta laborado de la lingvaj institucioj ĝis 1922 estis ebligita kaj pagita de la CO de Sebert: en ties Oficiala Gazeto Esperantista aperis la jaraj raportoj, la raportoj de la sekcioj aŭ komisionoj ktp. Post la morto de Sebert, la LK suferis je manko de rimedoj por eldono aŭ eĉ funkciado, kaj la situacio pliboniĝis nur post la starigo de la „Internacia Centra Komitato", poste de IEL, kiu ĉiujare difinis subvencion. AI ĝi aldoniĝis kelkaj maloftaj donacoj de privatuloj: tio ebligis, inter 1926 kaj 1938, la publikigon de 12 jarlibroj kaj, inter 1929 kaj 1933, de ses ,,Oficialaj Bultenoj".

20.1.2 Dua Periodo

Kunfandiĝo. — La cirkulero n-ro 19 havas la daton de junio 1939, la n-ro 20 la daton de marto 1946: ĉi tiu estis fakte nur voko al ĉiuj antaŭmilitaj LK-anoj, ke ili donu signon de vivo kaj montru sian deziron pri plua kunlaboro. E1 la 102 membroj de 1939 respon- dis 48 — kaj tiu sola fakto montras, kian rompon la milito kaj ĝiaj sekvoj faris en la funkciado de la lingvaj institucioj. Isbrucker opi- niis la situacion taŭga por funda reorganizo, kiu forigus la ĝenan kaj temporaban duoblecon inter la LK kaj ĝia Akademio. Li do proponis novan statuton, kiu, post multaj diskutoj kaj modifoj, estis fine voĉdonita la 20-an de julio 1948.

Nova Statuto. — La ĉefaj ŝanĝoj estis: (i) La LK kaj ĝia Akademio kunfandiĝas en unu solan korpon, nomatan „Akademio de Esperanto" (art. 1). (ii) La nombro de akademianoj estas prefere ĉ. 40, sed ĝi ne povas esti pli ol 50 (art. 3). (iii) Kandidatojn por la Akademio povas proponi ĉiu esperantista organizaĵo kaj ĉiu unuopa esperantisto, kiu ankaŭ povas proponi sin mem (art. 8). (iv) Povas esti kreataj „Konsilantaj Komitatoj de la Akademio", organizitaj sur teritoria, nacia, nacilingva aŭ faka bazo, sub la gvidado de unu aŭ pluraj akademianoj, por helpi al la laboroj de la Akademio (art. 17-20).

Tiu Statuto kun la paso de la jaroj montriĝis neoportuna pri la tri lastaj punktoj: (i) Ne estis antaŭvidita konstanta rilato inter la nombro de la akademianoj kaj ilia potriona rebalotado ĉiun trian jaron (en 1963 la tri trionoj konsistis resp. el 14, 5 kaj 21 anoj!). (ii) La facileco de proponado okazigis multiĝon de la kandidatoj, inter kiuj vane kaj danĝere dividiĝis la voĉoj, tiel ke oni devis plur- foje rekomenci la baloton kaj multaj estis elektitaj aŭ rifuzitaj per unu sola voĉo. (iii) Disponante nek pri sekretario nek pri buĝeto, neniu akademiano povis starigi Konsilantan Komitaton. Aliflanke Isbrucker emis regadi ĉion sola: li jam kunigis la funkciojn de prezi- danto kaj sekretario-kasisto, sed volis krome fariĝi direktoro de la sekcio pri la Komuna Vortaro. Tiel li sola decidis pri la buĝeto, la spezoj ktp., kaj, kun la helpo de malgranda rondo, ankaŭ pri la aranĝo kaj difinoj de la entreprenita „Oficiala Vortaro". Fine li, sen voĉdonigi en la Akademio, provis trudi ĝianome sian starpunkton pri la participa demando. Renkontinte ĉiam pli da rezisto, li iom post iom ĉesis interesiĝi pri la agado de la Akademio, kiu, lasite sen laborplano, baldaŭ plu ekzistis nur surpapere, per periodaj elektoj de novaj membroj. Eĉ tiuj elektoj fariĝis pli kaj pli neregulaj: tiuj, kiuj devis okazi en 1955, estis simple forgesitaj; tiuj de 1958 okazis nur kun unu jaro da malfruiĝo, kaj tiuj de 1961 devis esti ripetitaj pro malobservo de la Statuto. Cetere, la estraro ne plu estis re- elektita ekde 1950.

Renoviĝo. — Jen kial en la privata kunsido de la Akademio dum la UK en Kopenhago pluraj membroj prezentis la kandidatecon de nova estraro, kun Waringhien kiel prezidanto, Bokarev (poste, pro lia rifuzo, Collinson) kaj Neergaard kiel vicprezidantoj kaj Aibault kiel sekretario. Tiu propono provokis grandan polemikon, kaj baldaŭ estis kontraŭprezentita alia listo, kun Lippmann kiel prezidanto, Vilborg kiel vicprezidanto kaj Stop-Bowitz kiel sekretario. Isbrucker tiel aranĝis la balotadon, ke sekvis fortaj protestoj. Rezulte, la Aka- demio decidis, per 24 voĉoj, por nuligo de la balotado, 10 estis kon- traŭ. Ce la nova balotado Waringhien ricevis 22 voĉojn kaj Lipp- mann 15.

Funkcioj. — Dum tiu dua periodo la prezidanto de la Aka- demio estis ĝis 1963 J. R. C. Isbrucker, kaj ekde tiu dato Gaston Waringhien.

Direktoroj de la sekcioj estis denove elektitaj nur en 1951. De tiam ili estis sinsekve: Por la Generala Vortaro G. Waringhien (1951- 65), A. Albault (1965- ). Por la Gramatiko W. Lippmann (1951-65), D. B. Gregor (1965-71), H. A. de Hoog (1972- ). Por la Teknikaj Vortaroj J. Okamoto (1951-56), R. Haferkorn (1958- ). Por la Biblio- grafio P. Neergaard (1951- ). Por la Literaturo G. Avril (1951-53), I. Rotkviĉ (1954-65), W. Auld (1965- ). Sekcio pri Prononcado estis kreita en 1958 laŭ la propono kaj sub la gvidado de C. Stop-Bowitz. Sekretario-kasisto estis Isbrucker mem ĝis 1963, poste A. Aibault (1963-65) kaj ekde 1965 R. Bernard.

Verkoj. — Aktoj de la Akademio ĝis 1963 estis: (i) Oficial- igo de la sufikso -end (julio 1953), (ii) la 7-a Oficiala Aldono al la UV (decembro 1958), preparita de Waringhien.

La Aktoj de la Akademio ekde 1964 estis: voĉdono de reviziita, pli racia Statuto; esplorado de la demando pri la pasivaj parti- cipoj kaj rekonfirmo de la zamenhofa sistemo; esplorado de la de- mando pri la vortfarado pendanta ekde 1913 kaj oficialigo de la bazaj principoj de tiu vortfarado, esplorado de la demando pri la uzado de la refleksivoj; esplorado de la konsisto de Baza Radikaro Oficiala k.a.

Financoj. — La elspezoj de la Akademio estis kovritaj per konstanta subvencio de UEA, per oftaj subvencioj de SAT (1955, 1959-63, 1966) kaj per okazaj subvencioj de Sveda Esperanto-Fede- racio (1952), de Brazila Esperanto-Ligo (1958-60) kaj de la nederland- flandra Federacio de Laboristaj Esperantistoj (1964-66).