Выбрать главу

20.2 CENTRO DE ESPLORO KAJ DOKUMENTADO PRI LA MONDA LINGVO-PROBLEMO (CED)

20.2.1 Fondiĝo

En la januara numero de Esperanto, 1952, aperis informo pri la fondiĝo de Centro de Esploro kaj Dokumentado. En artikolo, kiu klarigis la celojn de la nova institucio, estis, interalie, dirite, ke por efike progresigi la aferon de la Internacia Lingvo necesas aldoni multe da scioj al la jam ekzistantaj vervo kaj entuziasmo.

Efektive, en 1950, post la transdono de la Peticio al la Sekreta- riato de Unuiĝintaj Nacioj, montriĝis, ke nek entuziasmo kaj sin- dono, nek la sendubaj atingoj de Esperanto sur diversaj kampoj sufiĉas, se oni ne povas pruvi la faktojn per fidindaj dokumentoj, studoj kaj analizoj. Estis klare, ke ĝuste tiaj pruvoj estos bezonataj por sukcesigi la Peticion kaj entute por apogi kiun ajn seriozan paŝon en la estonteco ĉe mondaj aŭ regionaj internaciaj instancoj, aŭ ĉe ŝtataj kaj aliaj aŭtoritatoj. Tiam ankaŭ evidentiĝis, ke praktike ne ekzistas facile havigeblaj precizaj informoj, eĉ ne pri la plej elemen- taj faktoj, kiujn oni povus rigardi kiel ĝenerale bone konatajn (ekzemple pri la programoj de la universalaj kongresoj), por ne paroli pri aliaj. En multaj kazoj oni ja sciis pri iu evento, sed komplete forestis ĉiuj detaloj. En aliaj kazoj, se entute estis troveblaj informoj, ili estis tiel kaŝitaj en arkivoj kaj diserigitaj, ke apenaŭ oni povis rekonstrui difinitan fakton. La solaj verkoj, kiuj povis helpi en kelkaj rilatoj, estis Bibliografio die Internacia Lingvo, kompilita de P. E. Stojan, kaj Enciklopedio de Esperanto, redaktita de L. Kokeny kaj V. Bleier (ĉefredaktoro I. Ŝirjaev), sed la unua aperis en 1929, la dua en 1933-35, do ambaŭ jam delonge ĉesis esti ĝisdataj. Preskaŭ komplete mankis sciencaj studoj pri la lingva problemo en la mondo, fidindaj statistikoj rilatantaj al la Esperanto-Movado, ktp. Krome, la havigeblaj informoj pri la sama evento aŭ fakto ofte entenis gravajn malsamecojn rilate detalojn, aŭ eĉ kontraŭdirojn, en diversaj fontoj.

En tiaj kondiĉoj Prof. D-ro I. Lapenna proponis al la Estraro kaj Komitato de UEA fondon de institucio, kies celo estus plenigi la vakuon. Samtempe estis prezentita skizo de la programo, kiun kaj la Estraro kaj la Komitato akceptis dum la UK en Munkeno (1951). Tuj post tio komenciĝis intensaj preparlaboroj (detaligo de la labor- plano, kunlaborantoj, bazaj financaj rimedoj, necesaj presaĵoj ktp.). Ili estis kompletigitaj en decembro 1951, kaj la 1-an de januaro 1952 ekfunkciis Centro de Esploro kaj Dokumentado (CED) kiel institucio de UEA. Kiel honorofica direktoro estis elektita Prof. D-ro I. Lapenna, kiu ekde tiam seninterrompe gvidis tiun institucion.

Pro diversaj kaŭzoj, sed ĉefe por adapti la nomon de CED al ĝiaj aktualaj taskoj kaj laboro, en 1968 la nomo estis ŝanĝita al Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Proble- mo, sed la mallongigo jam fariĝis tiel populara, ke la institucio estas plu ĝenerale konata kiel CED.

20.2.2 Celo kaj Organizo

La celo kaj laborsistemo de CED ne estis formulitaj en aparta statuto aŭ regularo, sed en speciala dokumento, kiu enhavis la bazajn principojn de agado kaj indikis la atingotajn celojn.

Laŭ tiu dokumento, CED havas trioblan celon: sciencaj esploroj, dokumentado kaj informado.

Sciencaj esploroj rilatas al lingvistikaj kaj sociologiaj studoj pri la Internacia Lingvo kaj ĝiaj multflankaj aplikoj en ĉiuj sferoj de la vivo; psikologiaj kaj sociologiaj studoj pri la moralaj kaj intelektaj efikoj, kiujn kaŭzas la praktika uzado de la Internacia Lingvo; esplorado de la eblecoj por plua utiligo de la lingvo precipe sur la kampoj de scienco kaj arto, intelektaj interŝanĝoj, trafiko kaj komerco.

Dokumentado koncernas kolektadon de gravaj dokumentoj pri la Internacia Lingvo ĝenerale kaj pri la Esperanto-organizaĵoj; pri- zorgon de studoj kaj disertacioj; ellaboradon de statistikoj.

Informado rilatas al utiligo de la kolektitaj dokumentaj materia- loj por verkado de artikoloj, kunmetado de tipaj prelegoj por diversaj okazoj, pretigado de apogaj dokumentoj; partoprenado en ĉiuj medioj, kiuj pritraktas la problemon de komuna lingvo; interŝanĝado de in- formoj kaj dokumentoj kun Unesko, UN kaj aliaj gravaj internaciaj organizaĵoj; liverado de dokumenta materialo al la landaj kaj fakaj asocioj.

Ekde la komenco la organizo estis intence establita kiel tre elasta, sen rigidaj reguloj, administraj komplikaĵoj, formalaj kun- sidoj kaj kunvenoj, kiuj nur ĝenus la efikecon. La ideo estis kaj restas havigi al la Movado por la Internacia Lingvo elstaran insti- tucion kun kvalifikitaj kunlaborantoj, kiu, unuflanke, kolektas doku- mentan materialon pri ĉiuj aspektoj de la lingva problemo en inter- naciaj rilatoj, kaj aliflanke utiligas tiun materialon por apogi la klopodojn celantajn vastigi la uzon kaj la praktikajn aplikojn de la lingvo.

La organiza strukturo estas tre simpla: honorofica direktoro (aŭ direktoro, se la financaj rimedoj iam permesos tion), nomata de la Komitato de UEA, kunlaborantoj kaj tradukantoj, helpo de sekreta- riino por prizorgi la administradon.

Kunlaboranto povas fariĝi nur persono kvalifikita kaj kompe- tenta por difinita tasko, ĉu laŭ sia propono, ĉu laŭ la invito de la direktoro. La kunlaborantoj plenigas kaj subskribas apartan slipon, en kiu troviĝas, interalie, indikoj pri la profesio kaj okupo, spe- cialeco, universitataj titoloj, sciencaj gradoj kaj fakaj distingoj; hejma lingvo kaj kono de aliaj lingvoj; personaj rilatoj en sciencaj, artaj, politikaj, komercaj kaj aliaj medioj; aparteno al gravaj naciaj aŭ internaciaj organizaĵoj; ligoj kun nacilingvaj fakaj revuoj kaj gazetoj. En la slipo troviĝas aparta rubriko, en kiu la kunlaboranto indikas kiun laboron li aŭ ŝi pretas plenumi por CED. Tiamaniere en la oficejo oni havas precizan superrigardon pri ĉiuj necesaj ele- mentoj. En ĉiu momento la direktoro povas sin .turni precize al tiu aŭ tiuj kunlaborantoj, kiuj povas plej bone plenumi la konkretan bezonatan laboron.

La nombro de kunlaborantoj variis inter 25 kaj 96. En 1972 CED havis 71 kunlaborantojn en 22 landoj. Inter la forpasintaj sciencistoj, kiuj estis kunlaborantoj de CED kaj multe helpis al ĝia laboro per siaj elstaraj kontribuoj, aparte menciindaj estas Prof. D-ro G. Canuto, Prof. J. C. Flŭgel, Prof. St. Kamaryt, Prof. D-ro E. Privat, Prof. D-ro H. Sirk, Prof. D-ro W. E. Collinson.

La buĝeto de CED estas tre malalta. Tiu por 1973 atingas precize 900 anglajn pundojn. En 1971 la tuto de elspezoj estis 858 pundoj. La elspezoj estas kovrataj parte el subvencioj de UEA, aliparte el donacoj. Ekzemple, en 1971 la subvencio de UEA estis 515 pundoj, kaj la donacoj 282 pundoj, dum la resto estis kovrita el la pozitiva saldo de la antaŭa jaro. CED povis plenumi siajn taskojn per tiuj pli ol modestaj financaj rimedoj dank' al la fakto, ke la honorofica direktoro kaj ĉiuj kunlaborantoj, inkluzive la tradukantojn, laboras senpage, dum la helpa sekretariino ricevas malgrandan kompenson.

Ekde la fondiĝo ĝis novembro 1955 la oficejo de CED estis en 300 West End Lane, Londono, N.W. 6. Post tio ĝi troviĝis kaj plu troviĝas en 77 Grasmere Avenue, Wembley en la t.n. Granda Londono. La teknika oficejo, kiu prizorgas multobligon de dokumentoj, presi- gon kaj aliajn teknikajn-administrajn laborojn, troviĝas ĉe la CO de UEA en Rotterdam.