Выбрать главу

La jaraj raportoj pri la laboro de CED kaj ĝiaj jaraj laborplanoj estas regule publikigataj en la Jarlibro de UEA, Dua Parto. Okazaj raportoj aperas en la revuo Esperanto, en la rubriko de CED.

20.2.3 Studoj kaj Dokumenta Materialo

La tuta dokumenta materialo, kiun kolektas CED, konsistas el speciale verkitaj studoj de diversaj kunlaborantoj; esploroj pri spe- cialaj temoj, enketoj kaj statistikoj; bibliografioj; diversaj dokumen- toj.

Jen la ĉefaj rezultoj atingitaj sur tiu kampo:

Studoj: Entute la kunlaborantoj de CED verkis ĉ. 70 specia- lajn studojn, kiuj rilatas al multaj temoj, ekzemple la lingva pro- blemo en internaciaj rilatoj, problemo de komunikado en la mondo, la lingva demando en eŭropaj institucioj, aspektoj de la lingva demando en internacia kaj kompara juro, la demando de teknikaj kaj sciencaj terminaroj, la eduka valoro de Esperanto-instruado en la lernejoj, Esperanto kiel literatura lingvo, kaj multaj aliaj.

Esploroj, enketoj kaj statistikoj: Estas farita tuta aro da laboroj en tiu sfero. Aparte menciindaj estas la granda statistiko pri la nombro de personoj sciantaj la Internacian Lingvon (1952); la enketoj pri la socia konsisto de la Esperanto-Movado kaj la enketo pri la socia konsisto de la universalaj kongresoj; enketoj pri la Esperantaj libroj en publikaj bibliotekoj; ses grandaj enketoj pri la instruado de Esperanto en lernejoj (la du lastaj en kunlaboro kun ILEI, v. Cap. 4.6.3); enketoj pri la Esperanto-Societoj, Esperant- lingvaj resumoj kaj artikoloj en nacilingvaj revuoj; statistikoj pri la Esperantaj radio-elsendoj, pri Esperantaj prospektoj kaj reklamoj, pri stratoj kaj placoj kun la nomoj ,,Esperanto" aŭ ,,D-ro Zamenhof", pri poŝtmarkoj kaj poŝtaj stampoj kun teksto en Esperanto, ktp. La lasta enketo, farata en 1972 kaj ankoraŭ ne finita, rilatas al la nombro de partoprenintoj en kongresoj, konferencoj kaj aliaj inter- naciaj renkontiĝoj kun Esperanto kiel la sola oficiala lingvo.

Bibliografioj: ĉiujare estas ellaborata bibliografio pri la Esperanto-publikaĵoj. Pluraj kunlaborantoj ellaboris specialajn bibliografiojn pri publikaĵoj rilate la Internacian Lingvon en siaj resp. landoj.

Kolekto de Dokumentoj: ĉiuj dokumentoj, kiuj povus en kiu ajn senco helpi al la laboro de CED, estas regule kolektataj kaj katalogataj en aparta sliparo. Gis novembro 1972 estis tiamaniere kolektitaj, ordigitaj kaj katalogitaj entute 4.360 dokumentoj. C. 1.200 slipoj entenas ankaŭ ĉ. 5.400 erojn el diversaj periodaĵoj kaj aliaj fontoj.

20.2.4 Publikaĵoj

Kompreneble, CED ne limigas sian laboron al la nura kolektado de studoj kaj dokumentaj materialoj, sed utiligas tiujn fontojn por siaj publikaĵoj.

Inter la publikaĵoj unuavice estas menciinda la Dokumentaro pri la Internacia Lingvo Esperanto, kiu seninterrompe aperas ekde 1952. La dokumentoj estas eldonataj laŭ la Generala Plano, ellaborita komence de 1952. Laŭ tiu plano, ĉiuj dokumentoj publikigataj por la internaj bezonoj de la Esperanto-Movado havas la signon CED/INT. En tiu serio entute aperis 61 dokumentoj. La dokumentoj, eldonitaj por specialaj okazoj, havas la signon CED (por la esperantaj eldonoj) aŭ RDC (por la lingvoj angla kaj franca; simile por aliaj lingvoj). En tiu serio estas eldonitaj 13 dokumentoj, el kiuj la pliparto tre grandaj, kutime kun presita kovrilo, en la lingvoj Esperanto, angla, franca, hispana, pluraj ankaŭ en la itala, dana, germana, nederlanda, norvega, sveda, portugala, pola kaj aliaj lingvoj. Aparte menciindaj estas la Dok. CED/3, eldonita okaze de la Unesko-Konferenco en Parizo; CED/4, publikigita okaze de la Unesko-Konferenco en Monte- video; CED/5 okaze de la 70-jara datreveno de Esperanto; tri doku- mentoj CED/6 okaze de la 100-jara datreveno de la naskiĝo de Zamenhof; CED/7, eldonita okaze de la Jaro de Internacia Kunlaboro. Tiu lasta dokumento kun la titolo Bazaj Faktoj pri la Internacia Lingvo (Esperanto), verkita de la direktoro de CED, atingis ĝis la fino de 1972 16 eldonojn en 13 lingvoj: Esperanto, angla (3), franca, hispana, itala, japana, nederlanda, norvega, pola, hebrea (2), portu- gala, germana kaj serba. Ĉiu nova eldono estis ĝisdatigita kaj kom- pletigita.

La nombro de aliaĵ dokumentoj laŭ la serioj estis:

Serio A (La Internacia Lingvo Esperanto) entute 48 dokumentoj en 7 sekcioj; Serio B (La Instruado de Esperanto) entute 21 doku- mentoj en 6 serioj; Serio C (La Monda Organizo de la Esperanto- Movado) entute 19 dokumentoj en 6 sekcioj; Serio D (La Esperanta Literaturo) entute 31 dokumentoj en 4 sekcioj; Serio E (La Esperanta Faka kaj Scienca Literaturo) entute 8 aokumentoj en 5 sekeioj; Serio F (La Esperantaj Revuoj kaj Gazetoj) entute 3 dokumentoj en 3 sekcioj; Serio G (Kulturaj Manifestacioj) entute 58 dokumentoj en 6 sekeioj; Serio H (Formoĵ de Praktika Aplikado) entute 9 doku- mentoj en 5 sekcioj; Serio I (Rolo de Esperanto por Evoluigo de Internacia Solidareeo) entute 49 dokumentoj en 7 sekcioj; Serio J (Rolo de Esperanto por Faeiligo de Internaciaj Politikaj, Profesiaj, Fakaj kaj Aliaj Rilatoj) entute 5 dokumentoj en 5 sekcioj.

Entute, do, en la Serioj A-J aperis 251 dokumentoj, en Ia Serio CED 13 dokumentoj, en la Serio CED/INT. 61, sume 325 dokumentoj. Se oni prenas en konsideron la tradukojn de multaj dokumentoĵ en diversaj naciaj lingvoj, la tuto transpasas 360 dokumentojn ĝis novembro 1972. E1 ili, multaj havis po 10, 16 aŭ eĉ pli da paĝoj. Pluraj dokumentoj estis studoj verkitaj de diversaj kunlaborantoj, inter kiuj elstaras tiuj de W. Auld, Marjorie Boulton, I. Dratwer, Inĝ. A. R. Haferkorn, Drs. G. F. Makkink, R. Markarian, D-ro P. Neergaard, Prof. J. Regulo-Perez, D-ro W. P. Roelofs, D-ro V. Sadler, Prof. G. Waringhien, aldone al la studoj verkitaj de la direktoro kaj de la supre menciitaj forpasintaj kunlaborantoj.

La dokumentoj de CED estas regule sendataj al diversaj inter- Itataj kaj privataj internaciaj organizaĵoj, al la plej gravaj biblio- tekoj, al pluraj sciencaj institutoj. Ofte la dokumentoj servis kiel bazo por verkado de nacilingvaj studoj kaj artikoloj, en kelkaj kazoj ankaŭ por doktoraj disertacioj.

CED verkis ankaŭ apartajn dokumentojn, kiuj ne estis publiki- gitaj, sed liveritaj al la koncerna instanco. E1 tiuj sendube la plej grava estis la speciala Raporto pri la Internacia Lingvo Esperanto, verkita en 1953 kaj liverita al la Sekretariato de Unesko kelkajn monatojn antaŭ la Konferenco en Montevideo. La Raporto havis entute, kune kun la aldonaj dokumentoj kaj statistikaj tabeloj, 250 dense tajpitajn paĝojn. Alia grava dokumentaro estis liverita fine de 1953 al la norvega parlamentano Carl Henry, por ke li povu apogi sian pro- ponon al la Norvega Nobel-Komitato, ke UEA ricevu la Nobel- Pacpremion, kion li efektive faris en januaro 1954. La menciita dokumentaro, iom ampleksigita, aperis libroforme en 1954.

La Monda Lingvo-Problemo (LMLP) estas internacia, interdis- ciplina revuo por la pristudo de la lingva problemo en ĉiuj ĝiaj aspektoj: socia, lingvistika, politika, jura, psikologia, ekonomika. La redakta komitato konsistas el 12 specialistoj pri diversaj branĉoj, kaj la respondeca redaktoro estas D-ro V. Sadler, en daŭra kontakto kun la direktoro de CED. La revuo estas eldonata de la mondfama Mouton K-io, Hago, sub aŭspicio de CED. LMLP estas publikigata tri fojojn jare kaj ĉiu kajero havas 64 paĝojn. Aperas originalaj artikoloj en diversaj naciaj lingvoj kun resumoj en la internacia.

Antaŭ ol komenci la publikigon CED sukcesis kolekti la sumon de ĉ. 20.000 gld. por garantii la aperon de la unuaj numeroj.