Выбрать главу

Gis novembro 1972 entute aperis 3 kompletaj volumoj de 9 nume- roj, kaj unu numero de vol. 4. La revuo estas abonata de bibliotekoj, fakultatoj, institutoj kaj unuopuloj. Ĝi ĝuas altan reputacion.

Gravaj publikaĵoj de CED aperis libroforme aŭ kiel grandaj broŝuroj. La unua iibro estis La Internacia Lingvo (Faktoj pri Es- peranto), redaktita kaj parte verkita de la honorofica direktoro. La libro havas 192 paĝojn. Ĝi aperis en 1954.

Memorlibro pri la Zamenhof-Jaro, redaktita de la honorofica direktoro kaj samtempe sekretario de la Internacia Organiza Komi- tato por la memorigo de la 100-jara datreveno de la naskiĝo de Za- menhof, estis eldonita en 1960. Ĝi enhavas multajn kontribuojn de kunlaborantoj de CED, ampleksan trarigardon pri la celebrado de la Zamenhof-Jaro en la mondo, dokumenton de Unesko pri la ofi- cialigo de la 100-jara datreveno kaj multajn ilustraĵojn el la vivo de Zamenhof kaj pri la celebrado. Pro la elstaraj artikoloj kaj mult- nombraj faktoj, kiujn ĝi entenas, la verko estas plu aktuala. Ĝi havas 104 grandformatajn paĝojn kaj 16 paĝojn da ilustraĵoj.

En 1964 CED faris enketon pri la lokaj Esperanto-societoj: iliaj nombro, adresoj, tagoj de kunvenoj ktp. La rezultoj de tiu enketo aperis en la Jarlibro, 1965, Dua Parto, kaj poste kiel aparta broŝuro de 72 paĝoj sub la titolo Listo de Lokaj Esperanto-Societoj. La broŝuro entenas informojn pri 1.299 lokaj Esperanto-societoj en 39 landoj. Ĝia celo estas ebligi internaciajn kontaktojn inter ili, inter- ŝanĝon de prelegantoj kaj programoj, fortikigon de internacia soli- dareco.

En 1970 aperis Pri Internacia Lingvo dum Jarcentoj, verkita de Mag. Isaj Dratwer, multjara kunlaboranto de CED. La 142-paĝa verko enhavas dirojn kaj opiniojn de filozofoj, verkistoj, scienculoj, filologoj, lingvistoj kaj aliaj famaj personoj ĉu pri la lingva de- mando en la mondo ĝenerale, ĉu aparte pri la Internacia Lingvo. Dua, kompletigita eldono estas planita.

En 1971 CED eldonis la materialojn de la debato, okazinta dum la UK en Londono, sub la titolo La Problemo de Lingva Komuni- kado en la Nuntempa Mondo. Ĝi estas depresaĵo. el LMLP, vol. 3, n-ro 9, 1971. La 48-paĝa broŝuro entenas la kontribuojn de la parto- prenintoj en la debato („forumo") en la originalaj lingvoj, nome en angla, franca, germana kaj Esperanto, en la kazo de naciaj lingvoj

Theophile Cart (1855-1931): Elstara rolo en la lingvaj institucioj de la frua periodo.

La londona oficejo de CED: Gravaj iniciatoj kaj laboroj sur tute nova agadkampo.

Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno, fondita en 1929, estas grava ekstermovada institucio.

kun ampleksaj resumoj en la internacia. En la fino estas aldonita do- kumento en la angla Bazaj Faktoj pri la Internacia Lingvo (Espe- ranto), kompilita de CED. La dokumentaro, entenata en la broŝuro, servis kiel bazo por la diskutoj pri la sama demando, okazintaj meze de 1972 en Frostavallen, en la kadro de la seminario Sveda Somera Semajno.

Ĉi tie estas menciinda la nuna volumo, kiu prezentas la kronon de multjara funkciado de CED kaj ĉiuflankaj kontribuoj de ĝiaj kunlaborantoj.

La laboro rilatanta al Enciklopedio de Esperanto, iniciatita an- taŭ kelkaj jaroj, kontentige progresas. Fine de 1972 oni ankoraŭ ne povas antaŭvidi la daton de ĝia apero, ĉar certe necesos ankoraŭ pluraj jaroj antaŭ ol povos esti finpretigita la manuskripto. CED aŭspicias la verkon. Ĉefredaktoro estas U. Lins kaj redaktoro R. Haupenthal.

20.2.5 Aliaj Laboroj

CED plenumas ankaŭ aliajn taskojn depende de la konkretaj be- zonoj. Ekzemple, ĝi kolektis la materialojn kaj organizis la tutan Universalan Ekspozicion pri la Internacia Lingvo, kiu estis unue elmontrita en Montevideo okaze de la Ĝenerala Konferenco de Unesko, kaj certe estis unu el la decidaj faktoroj, kiuj kontribuis al la akcepto de la konata Rezolucio de la 10-a de decembro 1954. La sama Universala Ekspozicio estis poste elmontrita en Strasburgo, Kopenhago, Mainz, Varsovio, Nederlando, parte en Harrogate kaj en aliaj landoj. Ĉie ĝi estis efika pruvo pri la kulturaj valoroj kreitaj en la Internacia Lingvo kaj pri la praktikaj servoj, kiujn ĝi prezen- tas. La materialoj de la ekspozicio nun troviĝas en la domo de UEA en Rotterdam; ili estas daŭre kompletigataj.

CED regule liveras al Unesko precizajn informojn pri la traduka Esperanto-literaturo kaj tiuj informoj estis utiligataj por la gravega verko Index Translationum. En la bazo de ĉiuj grandaj agadoj kaj kampanjoj de UEA ekde 1952 ĉiam troviĝis specialaj dokumentoj de CED, pretigitaj por la konkreta evento.

Per sia regula kaj konstanta agado CED tutcerte estis unu el la ĉefaj elementoj, kiuj ebligis la firmigon de la pozicio de la Inter- nacia Lingvo en diversaj sciencaj kaj ĝenerale kulturaj centroj de la mondo. Krom tio, CED ĉiam estis kaj plu estas je dispono de la Esperanto-Movado por apogi per dokumentitaj pruvoj kaj argu- mentoj konkretajn agadojn.

20.3 INTERNACIA ESPERANTO-MUZEO KAJ BIBLIOTEKOJ

20.3.1 Unuaj Iniciatoj

Multaj Esperanto-asocioj kaj individuaj libroamantoj formis tre frue siajn bibliotekojn, en kiuj estis kaj estas konstante kolektataj libroj, gazetoj, broŝuroj kaj aliaj esperantaĵoj. La plej bonajn rezul- tojn en tiuj klopodoj sendube atingis Brita Esperantista Asocio, kies biblioteko, prizorgata dum multaj jaroj de Mor. .agu C. Butler (1884- 1970), estas unu el la plej bonaj tiaspecaj institucioj en la mondo. Jam antaŭ la Unua Mondmilito la Ruso Georg Davidov (1879-1967) iĝis konata pro sia granda kolekto de la unuaj Esperantaj eldonaĵoj.

Mankis, tamen, institucio kun internacia karaktero, en kiu estus kolektita ĉio kreita en Esperanto kaj pere de ĝi. Tial, dum la 19-a Universala Kongreso en Danzig (1927), Felix Zamenhof (1868-1933), la frato de Ludoviko, faris la proponon establi ie en la mondo inter- nacian Esperanto-bibliotekon. Unu el la ĉeestintoj en Danzig, la aŭstra fervojisto Hugo Steiner (1878-1969), decidis rezigni sian pro- fesion kaj plene dediĉi sin al realigo de tiu ideo. Li ricevis la apogon de la aŭstria kanceliero Ignaz Seipel, tiel ke en aprilo 1928 oni dis- ponigis al Steiner provizoran laborlokon en iama ĉevalejo kun mal- granda tablo, du seĝoj kaj forneto. Tiu ejo jam baldaŭ montriĝis multe tro malgranda, ĉar Steiner dekomence celis kolekti kaj kon- servi la tutan materialon pri Esperanto kaj pri la dumjarcentaj klopodoj solvi la lingvan problemon, por tiel sur scienca bazo montri al la mondo la disvastiĝon de ia Internacia Lingvo.

Steiner komprenis, ke li ne povos realigi la planon en plena am- plekso nur per libervolaj kontribuoj fare de la esperantistoj (kvan- kam ili malavare subtenis), kaj tial venis al la ideo, ke la plej bona solvo de la problemo estus instali la Muzeon sub ŝtata administrado, kiu prezentus sekurecon por ĝia daŭra ekzistado kaj evoluado. Post intertraktadoj kun la Generala Direktoro de Aŭstria Nacia Biblioteko en Vieno, Steiner sukcesis atingi, interkonsente kun la Ministerio pri Edukado, konvenan kontrakton (septembro 1928), per kiu la Muzeo estis alligita al la Biblioteko por „eterna tempo" kiel speciala fako. La ŝtato devigis sin senpage disponigi la necesajn ejojn, pagi la bindigon de la volumoj kaj havigi la rimedojn por laŭorda admini- strado.