Выбрать главу

20.4.2.3 Arto kaj Literaturo. — Entute 29 lekciistoj faris 66 lekciojn en tiu ĉi branĉo. Prof. G. Waringhien (Parizo) lekciis 16 fojojn; Prof. Reto Rossetti (Bristol) 6 fojojn; Prof. D-ro Stojan Guĝev (Sofio) kaj kelkaj aliaj lekciis 4 fojojn.

Ankaŭ en tiu ĉi branĉo la temaro estis tre varia:

Mag. William Auld (Glasgow) dediĉis siajn lekciojn ĉefe al litera- turo: „Perspektivoj de la Esperanto-Poezio", „La Evoluo de la Espe- ranta Poezio", „Kompara Literaturo — Cu Ebla Studobjekto?"; Mag. Marjorie Boulton (Pedagogia Seminario en Ambleside, Anglio) lekciis pri semantikaj demandoj, metaforoj, kliŝoj kaj slangoj; Prof. D-ro Stojan Guĝev (Ŝtata Muzikakademio, Sofio) faris plurajn prelegojn pri demandoj sur la kampo de muziko; Prof. D-ro Edmond Privat (Universitato de Neuchatel, Svislando) lekciis pri ,,Tolstoj kaj Gandhi", „Orienta kaj Okcidenta Kulturoj"; Prof. D-ro J. Regulo-Perez (Uni- versitato de La Laguna, Kanarioj) lekciis pri „Mitaj kaj Legendaj Kanarioj"; Prof. R. Rossetti (Universitato de Bristol) prelegis pri la artistoj de la itala renesanco, „Otelo — la plej Pasia Amtragedio de Shakespeare", ,,Britaj Pentristoj de la 18-a kaj 19-a Jarcentoj"; Rektoro Karl Soderberg (Uppsala, Svedio) lekciis pri ,,August Strind- berg — Sveda Verkisto kun Mondfamo"; D-ro H. Tonkin (Universitato de Pennsylvania, Usono) lekciis pri „La Angla Renesanco kaj ĝia Poezio" kaj „Reĝo Lear kaj la Universaleco de Shakespeare"; Prof.

Waringhien (Parizo) liveris nombron da prelegoj pri internaciaj poeziaj formoj, Esperanto kaj tradukarto, la Esperanta leksikologio,

Heine, kaj aliaj temoj rilatantaj al literaturo kaj leksikologio. Entute, do, okazis 230 lekcioj en la tri branĉoj. Sep el la lekciistoj

faris lekciojn en du branĉoj, tiel ke la nombro de la lekciistoj estas 91, kiel indikite supre. Pluraj el la lekcioj aperis libroforme, aliaj estis publikigitaj en diversaj periodaĵoj, unuavice en Scienca Revuo kaj Internacia Jura Revuo.

20.5 INSTITUCIO HODLER 68

20.5.1 Fondiĝo kaj Principoj

Ekde la plej frua tempo la Esperanto-Movado ĝenerale, precipe UEA, baraktis pro manko de financaj rimedoj. Eĉ se per la membro- kotizoj povas esti kovrataj la rutinaj administraj laboroj, la eldonado de la revuo kaj Jarlibro, por ĉiu ajn aparta iniciato aŭ speciala kampanjo necesis havigi subtenon apelaciante al la donacemo de la membraro kaj, preskaŭ ĉiam, starigante apartan fondaĵon. Ofte oni serĉis la vojon por havigi monrimedojn el aliaj fontoj, sur pli komerca bazo, sed la klopodoj restis sen la dezirata rezulto.

Dum sia 13-jara direktoreco de la Centra Oficejo Marianne H. Vermaas konfrontiĝis kun tiu situacio kaj fine venis al ideo fondi kapitalon, el kies interezo la Movado povos esti subvenciata. En 1968, la jaro de la 60-a datreveno de la fondo de Universala Esperanto- Asocio fare de Hector Hodler — kies heredita kapitalo jam delonge praktike malaperis — ŝi proponis fondon de nova Kapitalo-Hodler.

La propono baziĝis sur jenaj principoĵ. A1 aparte starigota institu- cio oni pruntos (a) sumojn de 1000 ned.gld. por tempodaŭro de 10 jaroj je interezo de 2°/o; (b) oni pruntos samajn sumojn por tempodaŭro de 6 jaroj senintereze; (c) oni povas donaci sumojn je kiu ajn alteco. Ĉiujn sumojn la estraro de la institucio — nomota de la Estraro de UEA — investos kiel eble plej favore. Pri subvencioj el interezoj ĉiujare decidos la estraro. Administranto prizorgos la librotenadon, kiun regule kontrolos profesia revizoro, kaj plenumos la ĉiutagan administradon.

Dum la UK en Madrido (1968) unue la Estraro kaj poste la Komi- tato de UEA unuanime akceptis la proponon. Post pretigo de la Statu- to, la 28-an de oktobro 1968 Institucio Hodler 68 estis fondita per notaria akto. Samtempe ĝi estis tuj registrita kiel jura persono laŭ la nederlanda leĝo de la 31-a de aŭgusto 1956.

La Instituto estas memstara jura persono, sed tamen ligita al UEA, ĉar ĝian Estraron nomas la Estraro de UEA. Laŭ la Statuto, la celo de la Institucio estas la mastrumado de Kapitalo-Hodler 68, precize laŭ la prezentitaj principoj.

20.5.2 Rezultoj

Intertempe, la publikigo de la iniciato havis eĥon inter la mem- braro de UEA kaj en mallonga tempo estis ricevita granda nombro da pruntoj kaj donacoj. De tiam la kapitalo regule kreskas.

En la momento de la fondiĝo la Estraro de Institucio Hodler 68 konsistis el E. L. M. Wensing, prezidanto, E. J. Woessink kaj M. Jaumotte. Kiel administranto estis nomita Marianne H. Vermaas, la iniciatinto kaj animo de la Institucio. Fine de 1972 la konsisto estas jena: G. Maertens (Belgio), prezidanto, D-ro W. Bormann (F.R. Ger- manio) kaj E. Haverschmidt (Nederlando). Marianne Vermaas plu funkcias kiel administranto.

Fine de 1972 la kapitalo konsistis el 38.500 gld. de pruntoj (a), 50.000 gld. de pruntoj (b), 55.000 gld. de donacoj, entute 143.500 gld.

Je same rondaj sumoj la kapitalo estas jene investita: loĝdomo en Rotterdam 35.000 gld., akcioj de investkompanio „ROBECO" 20.000 gld., obligacioj Amsterdam-Rotterdam je interezo de 8°/o 20.000 gld., akcioj „Royal Dutch" 20.000 gld., hipoteko je interezo de 8!/2% 40.000 gld., entute 135.000 gld. La cetero estas likvida mono.

La unuan fojon Institucio Hodler 68 distribuis la gajnon en 1970 laŭ jena divido: 2.400 gld. al Fondaĵo Canuto por membrigi al UEA 80 Membrojn-Abonantojn en landoj kun transpagaj malfacilaĵoj; 1.000 gld. al Akademio de Esperanto: 2.500 gld. al la Centra Oficejo de UEA por eksterordinaraj laboroj de la oficistaro; 750 gld. por la Fondaĵo-LMLP por helpi la pluan eldonadon de la revuo La Mon- da Lingvo-Problemo. En 1972 la profito de 1971 estis jene dividita: 1.400 gld. al Someraj Universitataj Kursoj en Lieĝo por stipendioj al 3 studentoj; 1.200 gld. al eldonejo Stafeto por specialaj ilustraĵoj kaj bindado de la eldonota verko La Luzidoj (gravega por la Espe- ranta kulturo) en la Serio Oriento-Okcidento de UEA; 1.C00 gld. al Akademio de Esperanto; 2.400 gld. por 96 elektitaj novaj abonoj al la revuo La Monda Lingvo-Problemo; 1.500 gld. al Fondaĵo Canuto por 50 membroj en la kategorio MA.

Pliaj pruntoj kaj donacoj estas daŭre akceptataj. Ju pli mult- nombraj la kontribuoj, des pli granda kaj varia la subvenciado. Ĉiu disponigita sumo tuj komencas produkti interezon. La partoprenan- toj en la kapitalo fakte rezignas parte aŭ tute nur pri la interezo, kiun ili ricevus per alimaniera investado de la sama sumo, kaj tio estas relative tre malgranda ofero kompare kun la tre granda efiko.

20.6 INSTITUTO POR ESPERANTO EN KOMERCO KAJ INDUSTRIO (EKI)

20.6.1 Fondiĝo kaj Celoj

Instituto por Esperanto en Komerco kaj Industrio (EKI) estis fondita, en formo de fondaĵo, per notaria akto, la 10-an de oktobro 1963, en Nederlando. Ĝiaj fondintoj, kiuj kune formis kaj plu formas la Estraron, estas E. L. M. Wensing (Nederlando), E. Carlen (Sve- dio), B. Vogelmann (F.R. Germanio).