Выбрать главу

La celo de EKI estas disvastigi kaj propagandi, per ĉiaj leĝkon- formaj rimedoj, la uzon de la Internacia Lingvo (Esperanto) en in- ternaciaj ekonomiaj rilatoj.

Laŭ Art. 3 de la Statuto EKI klopodas atingi sian celon jene: disvastigi la scion kaj konon pri la praktika uzebleco de Esperanto en komercaj, industriaj, ekonomiaj kaj turismaj medioj, kaj certigi al si la kunlaboron de la internacia komerca mondo; daŭre atenti- gadi pri la lingva problemo kaj pri la urĝa neceso solvi ĝin en in- ternaciaj ekonomiaj rilatoj; stimuli la enkondukon de Esperanto en la internacian komercan korespondadon; instigi entreprenojn kaj instituciojn uzi la Internacian Lingvon por internacia reklama- do kaj propagando; kolekti adresojn de ĉiuj entreprenoj, institucioj kaj publikaj servoj, kiuj povas korespondi en Esperanto, kaj regule eldonadi aŭ eldonigi la kolektitan adresmaterialon; instigi entre- prenojn, laborantajn por la internacia merkato, ke ili uzu Esperan- ton sur siaj broŝuroj kaj varbmaterialo; organizi internacian tra- dukservon kaj disponigi ĝin al ĉiuj, kiuj deziras anonci, publikigi aŭ propagandi en Esperanto; instigi fakajn specialistojn sur la kam- po de komerco kaj industrio kunlabori en la kompilado de specifaj fakvortaroj, eventuale prizorgi la eldonon de tiaj vortaroj; stimuli la okazigon de Esperanto-kursoj por komerco kaj industrio, kaj aktivigi la studadon de komerca Esperanto.

Organiza Strukturo

EKI estas sendependa institucio kun jura personeco, sed mult- rilate ligita al UEA, kiel vidiĝas el la subaj organizaj principoj.

La Estraro de EKI konsistas el tri aŭ kvin membroj. En kazo de tri membroj, du el ili estas nomataj de la Estraro de UEA, la trian elektas la du jam nomitaj estraranoj. En kazo de kvin membroj, tri el ili estas nomataj de la Estraro de UEA, la du aliajn elektas la tri nomitaj estraranoj. La Estraro dividas inter si la funkciojn de pre- zidanto, vicprezidanto, sekretario-kasisto.

La Estraro de EKI, interkonsente kun la Estraro de UEA, nomas la Patronan Komitaton (PK). La membroj de la PK povas esti fizi- kaj aŭ juraj personoj, kies financaj subtenoj aŭ apogoj al la celoj de EKI estas tiaj, ke la Instituto rajtas atendi de ilia patroneco po- zitivan kontribuon. Laŭ Art. 8 de la Statuto, la Estraro de EKI regule informas la PK pri la agado de la Instituto. Se unu aŭ pluraj membroj de la PK malaprobas la laboron aŭ la politikon de la Estraro, ili havas la rajton plendi al la Estraro de UEA kaj peti ĝin kunvoki la PK kaj la Estraron de la Instituto.

La administran laboron, laŭ Art. 9 de la Statuto, faras la direk- toro de EKI. Li estas nomata de la Estraro de la Instituto, sed la proponon devas sankcii minimume la prezidanto, ĝenerala sekreta- rio kaj du aliaj membroj de la Estraro de UEA.

Art. 11 preskribas, ke la administra jaro estas la kalendara jaro kaj ke, plej malfrue tri monatojn post la finiĝo de la administra jaro, la Estraro de EKI devas detale raporti al la Estraro de UEA.

La Instituto havigas la necesajn financajn rimedojn por realigi la celojn per jenaj enspezoj: subvencioj de la membroj de la PK, libervolaj kontribuoj de fizikaj kaj juraj personoj, abonoj kaj anoncoj, eventuale aliaj libervolaj kontribuoj.

En kazo de malkonsento, rezultanta de la realigado aŭ inter- pretado de la reguloj kaj kondiĉoj antaŭviditaj en la Statuto, la demando devas esti submetita al arbitracia tribunalo, kiu konsistas el la ĝenerala sekretario de UEA kaj du membroj de la Estraro, no- mitaj de li.

La sidejo estas en Rotterdam. La nuna adreso estas tiu de la prezidanto E. L. M. Wensing, Postbus 72, Valkenswaard NB, Neder- lando.

Agadoj

Tuj post la fondiĝo EKI pretigis grandan kvanton da cirkuleroj, en kiuj estis klarigitaj la celoj kaj taskoj de la Instituto. Ili estis presitaj en la lingvoj Esperanta, franca, germana, angla, hispana, itala, sveda kaj nederlanda. La cirkuleroj estis vaste distribuitaj en medioj de komerco kaj industrio. Kvankam la rezulto de tiu varba agado ne estis tre kontentiga — nur malmultaj ricevintoj pretis fi- nance subteni la celojn kaj taskojn — EKI tamen atentigis pri la Internacia Lingvo multajn komercajn kaĵ industriajn entreprenojn. Pluraj nacilingvaj revuoj kaj gazetoj menciis la starigon de EKI; aperis ankaŭ informoj en la radio.

La plej grava agado de EKI estis la poliglota komerca-ekonomia vortaro, iniciatita en oktobro 1964. Ĝin redaktis F. Munniksma (Ne- derlando) kaj kunlaboris 24 personoj el Britio, Ceĥoslovakio, F.R. Germanio, Hispanio, Italio, Japanio, Jugoslavio, Nederlando, Portu- galio, Svedio, Svislando, Soveta Unio kaj Usono. Profesoroj I. Lapenna kaj G. Waringhien ricevis la dokumentojn porinforme.

La vortaro estas naŭlingva kaĵ konsistas el angla, Esperanta, germana, hispana, franca, itala, nederlanda, portugala kaj sveda sekcioj. Proksimume 2.000 plejparte specifaj fakterminoj kaj nocioj estas difinitaj en la angla kaj en Esperanto. Ĉiun vortgrupon ko- mencas la angla termino, sekvata de difino en la angla. Post ĝi tro- viĝas la Esperanta termino kun difino en Esperanto, kaj tiam sek- vas la terminoj en la sep aliaj naciaj lingvoj. Por ĉiuj lingvoj, escepte de la angla, estas indeksoj kun la numeroj de la vortgrupoj. La anglaj terminoj troviĝas alfabete en la verko. La lasta parto de la libro entenas la nomojn de ĉ. 180 landoj, insulogrupoĵ ktp., kun valutoj, pli ol 600 urbonomojn kaj nomojn de produktoj de la mond- merkato. (Postredakta noto: La vortaro fine aperis en la komenco de 1974.)

Menciindaj estas kelkaj aliaj rezultoj. La mondkonata Philips eldonis riĉe ilustritan katalogon en Esperanto kun priskribo de ĝja kompleta programo de X-radiaj kaj elektromedicinaj aparatoj. La tradukon el la originala angla versio prizorgis la prezidanto de EKI. La konata firmo Gevaert (nun Agfa-Gevaert) sinkronigis Espe- rantlingve unu el siaj industrifilmoj; ĝi ankaŭ esperantigis la uzo- instrukeiojn por siaj produktoj. Gevaert estis unu el la plej gravaj subvenciantoj de EKI. Ytong-fabrikoj en Svedio publikigis atente prizorgitan kolorprospekton en Esperanto kaj distribuis ĝin tra la tuta mondo. Ankaŭ ĝi grave subtenis EKI.

Estas ne nur dezirinde, sed necesege, ke EKI kiel eble plej grandskale diskonigu sian programon, siajn celojn kaj taskojn, La mondaj komerco kaj industrio ja sentas tre peze la lingvan proble- mon. La vastigo de la uzo de Esperanto en tiuj medioj ne nur hel- pus al internaciaj ekonomiaj rilatoj, sed ankaŭ multe influus la disvastigon de la lingvo en aliaj sferoj.

20.6.4 Grava Postredakta Noto

La prezento de la organiza strukturo en 20.6.2 baziĝas sur la Statuto de EKI, kiun unu el la fondintoj, E. L. M. Wensing, prezentis al la Estraro de UEA en 1963 kaj kiun la Estraro aprobis en la prin- tempa kunsido de tiu jaro. Neniam estis menciita kia ajn alia Statuto, kaj ĉiu devis kredi, ke la Statuto leĝigita per la notaria akto de la 10-a de oktobro 1963 estas tiu, kiun aprobis la Estraro de UEA, kaj laŭ kiu EKI devis esti rigardata kiel institucio de UEA.

Nur post la eksiĝo de E. L. M. Wensing el la Estraro de UEA, en decembro 1972, montriĝis, ke la proponinto esence ŝanĝis la Statuton aprobitan de la Estraro kaj leĝigis la 10-an de oktobro 1963 tiun ŝanĝitan Statuton, pri kiu nek la Komitato nek la Estraro de UEA sciis kion ajn. Tiun ŝanĝitan kaj notarie leĝigitan Statuton la verkinto de tiu ĉi sekcio ricevis nur la 19-an de januaro 1973, post kiam tiu ĉi ĉapitro estis finredaktita.