Выбрать главу

La ĉefaj gvidantoj en 1973 estas: P. Babin, prezidanto, B. Cheverry vicprezidantino, J. P. Guillot, sekretario kaj P. Chevalier, kasisto.

20.7.3 Cefaj Rezultoj

Ciun jaron kutime okazas du semajnaj periodoj dum la paskaj ler- nejaj ferioj; kaj en la somero kvar periodoj: unu trisemajna en julio, alia dusemajna internacia dum la kongresa tempo, unu trisemajna en aŭgusto kaj la fina dusemajna en septembro. La plimulto el ili kon- sistas el plurgradaj kursoj en la mateno, diversaj kulturaj aktivadoj (bindado, emajlado, korbofarado), prelegoj, debatoj kaj konversacioj en la posttagmezo, kaj distraĵoj en la vespero (filmoj, teatraĵoj, ludoj). Fine, en ĉiu periodo okazas ekskursoj tra la regiono fama pro siaj historiaj spuroj kaj kasteloj (Luaro kaj Anĵuo); ĉiun periodon parto- prenas inter 60 kaj 120 personoj.

En la unuaj jaroj la aranĝoj celis precipe la materialan instaladon de la kastelo (interalie la ĉambran komforton, ludlokojn, banejon apud la lageto); ĉiujare kreskis kaj moderniĝis la komforto. E1 la plej gravaj datoj elstaras 1957, kiam okazis antaŭkongreso de la UK en Marsejlo; 1962, kiam por la 10-a datreveno la kastelo organizis la francan kongreson kaj la 1-an Kulturan Semajnon por gejunuloj (jam de la 11-a jaro tiuj ĉi ĝin prizorgas mem); kaj 1968, kiam UEA starigis specialan kulturan seminarion survoje al la UK en Madrido. Aparte en 1972 por sia 20-a datreveno la Kulturdomo organizis sim- pozion, al kiu estis invititaj 30 el la plej gravaj Esperanto-asocioj. Pluraj sendis oficialajn reprezentantojn; ili povis en la tre agrabla etoso de tiel oportuna forumo prezenti siajn asociojn, interŝanĝi opiniojn kaj fruktodonajn ideojn.

Dume la dumonata kaj kultura revuo Kulturaj Kajeroj informas pri la kastela vivo; korespondaj kursoj kaj libroservo funkcias dum la tuta jaro. En la apuda urbeto Bauge estiĝis nova Esperanto-grupo, kiu prosperas kaj favore influas la regionajn loĝantojn; eĉ strato Zamenhof estis inaŭgurita en 1962, ĝuste tiu, kiu aliras la kastelon.

20.8. ESENCA BIBLIOGRAFIO

Hube, Walter, ,,40-jara jubileo de Internacia Esperanto-Muzeo".

Informilo de IEMW, vol. 18, 1967, n-ro 3 (67), p. 1-4.

ISU: Elektitaj prelegoj 1949-1954. Purmerend 1955. Somera Universitato Malmo 1948. Rickmansvvorth 1949. Dokumentoj kaj periodajoj:

Aktoj de la Akademio 1963-1967. Rotterdam 1967. Dokumentoj de CED, 1952-1972.

Internacia Somera Universitato, CED-Dok. G/II/1-20. Raportoj de CED, en Jarlibro de UEA, 1952-1973.

Raportoj de la Estraro de UEA, 1964-1972, precipe la partoj pri Insti-

tucio Hodler 68 kaj EKI. Regularo pri ISU.

Rubrikoj de CED, en Esperanto, 1952-1973. Statutoj de Institucio Hodler 68 kaj EKI.

KVINA PARTO

ATAKOJ KAJ APOGOJ

ĈAPITRO 21

PERSEKUTOJ KONTRAŬ LA INTERNACIA LINGVO[53]

21.1 ENKONDUKO

Dum la unuaj jaroj de ĝia ekzistado, la adeptoj de Esperanto klopodis enpenetri la socion sub ne tre favoraj cirkonstancoj. La ideo de Internacia Lingvo, kiun verŝajne plimulto principe apogis, estis tro kompromitita per la sensacia disvastiĝo kaj abrupta pereo de Volapŭk por povi atendi entuziasman aklamon, kiam D-ro Zamenhof sub- metis unu el multaj projektoj, kiuj aperis ĉiujare kaj kutime ne trans- paŝis la stadion de unusola broŝuro. Seniluziiĝo en la publiko, skep- tiko inter sciencistoj, indiferenteco aŭ mokoj ĉe la establita lingvis- tiko estis la ĉefaj malamikoj de la optimismaj disĉiploj de Zamenhof. Tiun ĉi grandparte pasivan sintenon kontraŭ Esperanto akompanis opozicio nur tiam, kiam la lingvo efektive eniris pli vastajn tavolojn, fariĝante socia fenomeno kaj ofte kunligiĝante kun emancipaj fluoj, kiuj koliziis kun fortaj interesgrupoj en la socio.

Car la esperantistoj esperis, ke registaroj subtenos kaj poste ofi- cialigos la lingvon, la plimulto el ili zorge evitis ĉiujn paŝojn, kiuj povus ĝin suspektigi en la okuloj de la aŭtoritatoj. Sed tia taktiko entenis kontraŭdiron en si mem; eĉ plej emfazaj diroj, ke Esperanto estas nur lingvo, ne sukcesis forviŝi la dekomencan asociiĝon kun la idealo de interpopola kompreniĝo, kiun Esperanto volis akceli, spi- tante la kontrolon kaj ofte eĉ volon de konservativaj kaj naeiismaj reĝimoj.

La unuan lecionon pri ŝtata potenco la esperantistoj lernis jam en 1895, kiam la cara cenzuro pro la aperigo de du artikoloj de Tolstoj en La Esperantisto malpermesis la eniron de tiu revuo en Ruslandon. Sekve de tiu grava bato kontraŭ la juna Movado perdiĝis la influo de la rusaj idealistoj, kaj dum pli ol dek jaroj dominis la Francoj sub De Beaufront, kiu klopodis rigore sekvi pure porlingvan strate- gion.

Same kiel en tiu rusa incidento, kie Esperanto ludis nur akcesoran rolon, ankaŭ en postaj kazoj de persekuto, la atakoj de iu reĝimo direktiĝis malpli kontraŭ la lingvo ol kontraŭ politika agado pere de ĝi resp. kontraŭ ĝia supozata revolueia enhavo. Sed la limoj inter persekuto kontraŭ Esperanto kaj kontraŭ difinita apliko kutime restas neklare fikseblaj, ĉar, kiel la pozicio de registaro aŭ politika movado al Esperanto liveras ne malofte perfektan indikilon pri la grado de demokrateco, kiun havas tia institucio, tiel ankaŭ la poli- tika konvinko, kiu submetis esperantiston al persekuto, ĝenerale fontis en Esperanto aŭ kombiniĝis kun ĝi kaj estis la plej kon- sekvenca realigo de la Esperanta idealismo: La nazioj persekutis centojn da marksistaj esperantistoj — unuavice pro ilia kontraŭ- faŝisma aktiveco, sed la aldona scio de Esperanto plisuspektigis ilin kiel danĝerajn malamikojn de la ŝtato, ĉar pere de tiu lingvo ili ŝajnis disponi privilegian pozicion por internacia „konspirado".

Se multaj esperantistoj, celante konservi la bonvolon de nedemo- krataj reĝimoj, distancigis sin de politika „misuzo" de Esperanto, ili per tio ignoris sian propran tradicion kaj proksimiĝis al perfido de siaj proklamitaj idealoj: servi al internacia kompreniĝo, al faciligo de interhomaj rilatoj kaj al tutmonda paco. Kontraŭe, la naziismo, komprenante la paradokson de utiligo de Esperanto por pure naciecaj celoj, nete rifuzis distingi inter la porlingva propagando kaj la „juda origino" (aŭ kiel ajn ili parafrazis la idean fonon de la Inter- nacia Lingvo).

21.2 UNUAJ KONTRAtJAGOJ

La efiko de ŝovinisme motivitaj atakoj kontraŭ Esperanto (en 1905 germana gazeto nomis ĝin „internacia anarkista lingvo") sentiĝis jam komence de tiu ĉi jarcento, lige kun la diskutoj pri la organiza formo de la Esperanto-Movado. Unu partio argumentis i.a., „ke la inter- nacia federacio timigos la registarojn, kiuj vidos en ni danĝeran korporacion kaj agos kontraŭ ni". Tian vidpunkton Kazimierz Bein (Kabe) citis refutcele dum la Bulonja Kongreso; laŭ lia opinio, re- gistaroj kapablas distingi inter la koloroj verda kaj ruĝa. Efektive, post kiam en 1911 la prezidanto de Ruslanda Ligo Esperantista, A. Postnikov, estis arestita pro spiona agado, sekve de kio pluraj Esperanto-grupoj estis fermitaj, informiĝo de Edmond Privat en Peterburgo rezultigis oficialan deklaron de la Ministerio pri Internaj Aferoj, ke oni ne konkludas surbaze de tiu incidento pri danĝeraj celadoj de Esperanto.