Выбрать главу

Tamen, ĝuste en Ruslando okazis, antaŭ la Unua Mondmilito, la plej multaj incidentoj. Post kiam longe ne eblis eldoni gazetojn kaj librojn en Esperanto, ĉar la ŝtata aparato ne sufiĉe rapide edukis lingvokapablajn cenzuristojn, ankaŭ en la jaroj inter 1905 kaj 1914 la aŭtoritatuloj plurfoje ĉikanis simpatiantojn de la Internacia Lingvo. Unu Esperanto-kurso en Popola Domo devis esti ĉesigita, kiam la posedanta grafino eksciis pri la instruado de tiu lingvo de „diablaj framasonoj"; en 1911, rusa policestro ordonis, ke oni detruu afiŝojn en Esperanto, ĉar „la loĝantoj ne komprenas ilin", kaj la delegito de UEA en Kronstadt estis arestita pro propagando de la lingvo; komence de 1913, moskvaj esperantistoj dum preskaŭ tuta jaro, sensukcese, petadis permeson por organizi kongreson; al kun- veno en Vladivostoko polica oficiro malpermesis paroli publike pri Esperanto; en 1912, eĉ rusa diplomato en Parizo estis komisiita kolek- ti informojn pri tie rezidanta organizaĵo, la SAT-antaŭulo „Liberiga Stelo", laŭ kies programo ŝajne tiel multaj Rusoj entuziasmiĝis por Esperanto.

Ankaŭ en la hungara urbo Szekesfehervar polic-kapitano mal- permesis al laboristoj lerni „tiun ŝtelistan lingvon" — pri kio poste oni diskutis en la parlamento. Kaj fine de 1911, la gvidanto de grupo en Mukden (Cinio), kulpigita „revoluciano, ĉar li adoras Tolstoj kaj Esperanton", nur per fuĝo povis elsaviĝi. Alia ĉina societestro estis mortigita de nekonato, post publika deklaro de la urbestro: „Espe- ranto eble kaŭzos revolucion!"

Sed la impreso, kiu povus altrudi sin pro tiuj ekzemploj, nome ke jam tiutempe Esperanto nerevokeble ligis sin aŭ estis asociata kun „maldekstrismo", nepre bezonus ĝustigon. Kontraŭ simpliga prezento, ke estis klara divido-linio inter progresemaj esperantistoj, unuflanke, kaj reakciaj kontraŭuloj, aliflanke, parolas precipe du faktoj. Unue, la lingvon lernis, unuavice, homoj nepolitikemaj, kaj la Movado en tiu tempo estis fakte kontrolata de homoj, kiujn konscia socialisto kalkulus al la „klas-malamikoj". Due, la establitaj laboristaj asocioj kaj partioj ignoris, hezite subtenis aŭ eĉ malfavoris la adeptojn de Esperanto. Tiel, ekz., la gvidantoj de la Socialdemokrata Partio de Germanio malpermesis al la partia gazetaro, speciale al sia centra organo, publikigi kion ajn pri Esperanto, kaj la nederlanda socialisto W. van Ravensteyn nomis la propagandon de la lingvo inter laboris- toj ..danĝera ludeto" kaj la Esperanto-Movadon „burĝa malsafaĵo".

Pli klarvida estis Jean Jaures, laŭ kiu Esperanto estas „la Iatino de la demokratio", sed se la polico kaj aliaj institucioj, flarante danĝeron eliranta de „artefarita" lingvo, obstrukcis la disvastigon de Esperanto, kredeble iliaj viktimoj estis pro tio plej multe surprizitaj, ne povante kompreni, kial okupiĝo pri tia laŭmoda afero alprenas tian karakteron preskaŭ Jtatrenversan. Restas esplorota tereno, ĝis kia grado tiuj frutempaj, subjektive kiel objektive apenaŭ pravig- eblaj, persekutoj kontribuis al la posta venkiro de Esperanto. Ial tiu lingvo ne restis afero neglektebla, kiel Volapŭk kaj multaj aliaj pro- jektoj, sed — aŭ entuziasmigis aŭ teruris homojn. Gi vekis, pli ol efemeran scivolon, la emociojn, ne ĉiam nur en la direkton al la amata Majstro, la „kara" lingvo aŭ „rondo familia", sed — apenaŭ du jardekojn post sia surmondiĝo — ankaŭ en tute kontraŭan direk- ton, kiel spertis ekz. la pioniroj en la ĉefurbo de la insulo Samos, komence de la jaro 1907.

Malklera vilaĝano, kiu estis (ŝerce?) persvadita de du advokatoj, ke Esperanto estas nur unu formo de framasonismo, kun sendube kontraŭreligia celo, sukcesis konvinki kelkajn konatojn en najbara vilaĝo, ke necesas puni la malpiajn esperantistojn. Tridek kampar- anoj, armitaj per bastonegoj, forkegoj, kaprompiloj kaj hakiloj, marŝis en la kunvenejon de la Esperanto-societo kaj, trovinte neniun tie, disrompis la kadron de Zamenhof-portreto, dispecigis librojn kaj difektis ĉiujn meblojn. Kriante ili minacis mortigi la esperantistojn. Fine, cedante al la premo de l'plebo, la Princo ordonis dissolvi la societon, ĉar „la publika ordo estas malhelpita".

Se jam la modesta disvastiĝo de Esperanto antaŭ la milito sekvigis ĉikanadon flanke de unuopaj aŭtoritatuloj aŭ okazajn erupciojn de popola kolero, en la postmilita ekonomia kaj socia maltrankvilo, kun la antaŭenmarŝo de revoluciaj movadoj, Esperanto des pli altiris la suspekton .de tiuj, kiuj timis internaciismon, aparte ties plej kon- kretan formon: la internacian solidarecon de la laboruloj, ĉar nun la lingvo ĉiam pli trovis lokon en la socio, nelaste dank' al la fondiĝo de SAT kaj la amaskursoj por laboristoj en tuta Eŭropo, kaj defini- tive ĉesis esti ignorebla ludaĵo.

„Venos tempo, kiam oni timos Esperanton, oni ĝin malamos pro la forte ligitaj kun ĝi ideoj de la frateco", diris la franca verkisto Henri Barbusse, kaj baldaŭ pruviĝis Ia vero de lia profetaĵo, ke la burĝaj esperantistoj mem ektimos la talismanan valoron, kiun Espe- ranto posedas en la manoj de laboristoj: La industriisto Albert Steche, prezldanto de Germana Esperanto-Asocio, alarmis en 1922 kontraŭ „influoj malamikaj al popolo kaj ŝtato" en la Esperanto-Movado, alvokante la registarojn kaj komunumojn „zorgi pri tio, ke naciece pensantaj popolanoj trovu ĉie okazon senpage lerni Esperanton, por ke en socialdemokrataj kursoj ili ne estu edukitaj ne nur al espe- rantistoj, sed ankaŭ al socialdemokratoj. Ni estas devigitaj defen^i la naciece kaj monarkiste pensantajn membrojn de nia popolo. Ciam pli urĝa iĝas la voko: Defendu nin, ni ne volas esti pelataj en la socialdemokratan tendaron!"

Tiaj avertoj estis akvo al la mueliloj de kontraŭsocialismaj regis- taroj, sed ili estis malproksimaj de ia emo plenumi la deziron mem servigi al si Esperanton. Sub influo de la onidira enkonduko de la lingvo en sovetajn lernejojn kaj de la sennaciiga celado de SAT, la franca edukministro Berard entute malpermesis la instruadon de Esperanto (pro la implicitaj „danĝeroj")[54] kaj faris eĉ pli por malutili ankaŭ la ĝeneralan Esperanto-Movadon: Laŭ liaj instrukcioj, la franca delegito en Ligo de Nacioj, la filozofo Henri Bergson, kiu pli frue simpatiis al Esperanto, devis interveni, por ke la Komisiono por Intelekta Kooperado rifuzu studi la „demandon de artefarita lingvo". Antaŭ la sama forumo, brazila ministro akre atakis Esperanton kiel „lingvon de mizeruloj kaj komunistoj".

Hungaraj aŭtoritatoj disponis konkretan sperton pri la „danĝero" de esperantistoj, ĉar la lingvo estis preskaŭ oficialigita dum la Hun- gara Konsilantara Respubliko (1919). Dum la 21-a UK en Budapeŝto (1929) la polico malpermesis deklamadon de poemoj de Petofi, kaj en 1934 Hungara Esperantista Societo Laborista estis dissolvita pro agado ,,kontraŭ sociklaso, religio kaj nacio". Dank' al adaptiĝo al la cirkonstancoj, la samjare reorganizita „neŭtrala" Movado sukcesis ĝui iom da subteno, sed ĝi neniam tiagrade malleviĝis kiel la germana asocio, rifuzante ekz. eksigi siajn judajn membrojn. Generale dum la 1920'aj jaroj, la Esperanto-Movadon ne trafis vastskalaj persekutoj, krom se temis pri apliko de la lingvo por socialismaj celoj. Fervore certigante sian lojalecon al la reĝimo, la neŭtralaj' esperantistoj tiu- okaze sukcesis sin ŝirmi kontraŭ malutilaj postefikoj.

21.3 „LINGVO DE JUDOJ KAJ KOMUNISTOJ" 21.3.1 Esperanto en la Tria Regno

Tiu stato ŝanĝiĝis en 1933, kiam Hitler transprenis la potencon en Germanio, kaj la ekzemplo de la germana faŝismo, kiu unua sisteme batalis kontraŭ la Esperanto-Movado, instigis plurajn aliajn reĝimojn pli atente observi la esperantistojn kaj, laŭbezone, persekuti ilin.