Выбрать главу

La radikoj de la persekutoj dum la Tria Regno troviĝas ĉe Hitler mem. En sia verko Mein Karnpf (1925) li skribis:

Tiel longe, kiel la Judo ne fariĝis la mastro super la aliaj popoloj, li vole-nevole devas paroli ilian lingvon, sed tuj kiam tiuj estus liaj servutuloj, ili ĉiuj devus lerni unu universalan lingvon (ekz. Espe- ranton!), tiel ke ankaŭ per ĉi tiu rimedo la Judaro povus regi ilin pli facile!

Jam en 1922, en parolado en Munkeno, li agitis samsence:

La marksismo fariĝis la alpelanto de la laboristoj, la framasonismo servis kiel fermentilo por la „spiritaj" tavoloj, „Esperanto" estis faciligonta la „interkompreniĝon".

Fakte, Hitler nur redonis, en demagogia formo, vaste regantan opinion, resumante popularajn antaŭjuĝojn kontraŭ Esperanto inter konservativuloj kaj faŝistoj de tuta Eŭropo. Jam dum, kaj daŭre post la Unua Mondmilito, influaj organizaĵoj kaj personoj en Ger- manio ne preterlasis okazon por ataki Esperanton, ĉu ĉar ĝi estas konkurenco al hegemoniemo de la germana lingvo, subfosas la kul- turan influon de Germanio eksterlande, servas kiel ponto por miloj da senutilaj fremdvortoj aŭ, kio fine montriĝis decida, estas ilo en la manoj de Judoj kaj komunistoj. Karl Vossler, profesoro pri latinidaj lingvoj, skribis en 1925, ke „en la gramatikon kaj vortaron de Espe- ranto penetris la internacia bolŝevismo kaj komunismo". Dekstra semajnrevuo faris plian paŝon, en 1926: „Tiu bastarda lingvo, sen radiko en la vivo de la popolo kaj sen ia literaturo estiĝinta el tiu vivo, estas efektive akironta tiun mondan pozicion, kiun atribuas al ĝi cionisma plano, kaj helponta ekstermi patriotismon en la estontaj laborsklavoj de Ciono!" Kaj komence de 1928 nazia deputito precizigis en la bavara parlamento: „Ne hazarde ekzistas simileco inter la verda stelo kiel simbolo de Esperanto kun la soveta insigno. Malantaŭ ĝi staras la postuloj de 1' internacia socialismo aŭ komunismo, kiuj iras direkte al malspirita niveligo de ĉiuj, al malvarm-racia politiko de utilismo, al ŝablonigo de la homaro, al kontraŭbatalo de ĉio spirite elstara, al sennaciigo."

Jam en marto 1933 estis disbatitaj Germana Laborista Espe- ranto-Asocio (GLEA) kaj Socialista Esperanto-Asocio (SEA), per kio preskaŭ tri kvaronoj de Ia esperantistoj en Germanio perdis sian organizan bazon. Germana Esperanto-Asocio (GEA) klopodis trans- vivi per retiriĝo de sia internaciisma linio kaj ĉiam pli forta adaptiĝo al la postuloj de la reĝimo, fuĝante al tiaj argumentoj: ke Esperanto estas rimedo por garantii la purecon de la germana lingvo, ĉar ĝi englutas la fremdvortojn, kaj „por plifirmigi la germannacian kon- scion, pliprofundigi la konon kaj la komprenon de la germana lingvo, plifortigi kaj konservadi la germanecon eksterlande, komuniki al la eksterlandanoj komprenemon kaj estimon pri germana ecaro". En 1935 GEA elpelis eĉ siajn judajn membrojn kaj aldonis kiel celon: dis- vastigi la nacisocialisman mondkoncepton. Dume, ĝi devis batali kontraŭ akuzoj de la radikale naziema „Nova Germana Esperanto- Movado" (NDEB), kiu kontestis la sinceron de la „samdirektiĝo" de GEA, turnis sin kontraŭ la „senlima glorigo de D-ro Zamenhof", propagandis ne plu Esperanton, sed per ĝi faŝisman ideologion kaj eĉ fanfaronis pri siaj intimaj rilatoj kun Gestapo.

La etapoj de tiu morala descendo estis priskribitaj kaj abunde dokumentitaj jam antaŭ kelkaj jaroj. Intertempe, konsulto de la aktoj de la nazia Sekureca Polico, konservataj hodiaŭ en la Federacia Ar- kivo de Koblenz, permesas kompletigan kaj pli klaran bildon pri la taktiko, kiun la hitleranoj sekvis en sia kontraŭesperanta politiko, kaj ankaŭ pri iliaj reagoj je la klopodoj konstrui ian simbiozon inter Esperanto kaj faŝismo. La rezulto povas surprizi nur tiun, kiu havis aŭ havas iluziojn pri la naturo de la nazia barbareco.

La unuan gravan baton kontraŭ la restinta Movado donis dekreto de la edukministro Bernhard Rust, la 17-an de majo 1935:

Flegado de artefaritaj mondhelplingvoj kiel la lingvo Esperanto ne havas lokon en nacisocialista ŝtato. Ilia uzado kondukas al mal- fortigo de esencaj valoroj de nacia ecaro. Sekve oni evitu ĉian ak- celadon de instruado pri tiaj lingvoj, porinstruaj klasoj ne estu dis- ponigataj por tiu celo.

Nelonge post tio, la 26-an de junio 1935, Reinhard Heydrich, anstataŭanto de Der Politische Polizeikommandeur der Lander Heinrich Himmler, atentigis la Ministron pri Internaj Aferoj, ke „la Esperanto-Movado lastatempe disvolvas tre viglan aktivecon", men- ciante kiel ekzemplon, ke inter 36 personoj, arestitaj en marto 1935

lloticnulfcijioliftifdje y§\ Brutfrtit Aiteittrpiirtti

Tiu ĉi cirkulero (febr. 1936) de Martin Bormann malpermesis al nazianoj membrecon en Esperanto- organizaĵoj. Kvar monatojn poste, Himmler dekretis la dissolviĝon de la Esperanto-Movado en Germanio.

"Rejnlanda Vespero" dum la 25-a UK en Kolonjo, 1933: Tiutempe malmultaj pensis pri la fundamenta malakordo inter la verda stelo kaj svastiko.

en Dŭsseldorf pro preparoj al perfido, troviĝis ne malpli ol 29 espe- rantistoj. Car ne eblas kontroli la korespondadon de la — ĝenerale suspektindaj — esperantistoj, Heydrich rekomendis dissolvi kaj malpermesi la Esperanto-unuiĝojn kaj konfiski ilian havaĵon.

Skrupulojn kontraŭ ago en tiutempa stadio havis ĝuste la propa- gandministro Goebbels; en letero de la 23-a de oktobro li esprimis jenajn atentindajn argumentojn:

Inter la milionoj da adeptoj de Esperanto en eksterlando certe tro- viĝas tre granda nombro, kiu estas nepolitika kaj vidas nur la idean flankon de la strebadoj de Esperanto. Pro agado iliaopinie tute sen- danĝera, kia ja estas la lernado de nova lingvo, ĉiuj ĉi homoj havos la impreson, ke en Germanio eĉ tiaj asocioj estas persekutataj. Tiun opinion kompreneble montros sennombraj skribaĵoj, kiujn la Espe- ranto-unuigoj disvastigas en la tuta mondo. Ankaŭ la eksterlanda gazetaro utiligos tiun okazon por propagandi kontraŭ Germanio.

Sekve, anstataŭ oficiala malpermeso, Goebbels rekomendis („kun iom da premo") libervolan dissolviĝon de Esperanto-asocioj. Car tio ne tuj okazis, Heydrich insistis, per letero al Rudolf Hess, la 21-an de januaro 1936, ke esperantistoj plue aktivas kontraŭ la ŝtato: en Mŭnster 44 membroj de komunista grupo estis arestitaj, kaj loka grupo de GEA en Bottrop estis dissolvita pro distribuo de flugfolioj fare de iamaj laboristaj aktivuloj. Kvankam dissolvo de GEA „nun- tempe ankoraŭ ne estas intencata", Heydrich petis partian ordonon kontraŭ membreco de partianoj en Esperanto-organizaĵoj kaj (al Goebbels) „propagandon" kontraŭ GEA. Efektive, baldaŭ plioftiĝis la atakoj kontraŭ Esperanto en la nazia gazetaro, kaj la 18-an de februaro 1936 la stabestro de la anstataŭanto de la Fiihrer, Martin Bormann, eldonis jenan dekreton (n-ro 29/36):

Car la kreo de internacia mikslingvo kontraŭas al la bazaj konceptoj de la nacisocialismo kaj finfine povas servi nur al supernaciaj po- tencoj, la anstataŭanto de la Fŭhrer malpermesas al ĉiuj partianoj kaj membroj de la organizoj filiigitaj al la partio apartenon al ĉiu- specaj unuigoj de artefarita lingvo.

Interna cirkulero de la Politika Polico de la 24-a de aprilo re- konfirmis, ke „pro ŝtatpolitikaj kaŭzoj" oni tiutempe ne intencis ĝeneralan malpermeson de Esperanto-organizaĵoj, rajtigante tamen la lokajn Gestapo-ofieejojn dissolvi unuopajn grupojn, kies membroj agis aŭ ankoraŭ agas kontraŭ la ŝtato. Sed ĉar, laŭ Heydrich, daŭris la nekontrolebla nelaŭleĝa aktiveco de membroj de Esperanto-asocioj, li decidis doni al la jam mortanta Movado Ia-lastan baton: la 20-an de junio 1936 li dekretis, nome de Himmler, ke ĉiuj unuiĝoj de arte- faritaj lingvoj kaj iliaj subgrupoj devas esti likviditaj (proprainiciate) ĝis la 15-a de julio 1936.