Выбрать главу

3.2.9.4 Esperantologio kaj Interlingvistiko. — La studo de la lingvo Esperanto kaj la studo de la sociaj, lingvistikaj, psikologiaj kaj eko- nomiaj aspektoj de la problemo de lingvo internacia ne estas facile apartigeblaj, ĉar inter ili ekzistas esenca interrilato. Multaj verkoj kaj broŝuroj pri tiuj problemoj aperis. En 1928 aperis la verko de la bulgara lingvisto I. D. ŝiŝmanov Ĉu estas Ebla kaj Necesa Inter- nacia Helplingvo? (tr. A. D. Atanasov). Teorio de Esperanto, de la Ruso Varankin, aperis en 1929. Sekvis pluraj verkoj de la konata soveta lingvisto kaj esperantologo Ernest Drezen: Elementoj de Lingvoscienco, Historio kaj Teorio de Lingvo Internacia (ruslingva), 1929; La Vojoj de Formiĝo kaj Disvastiĝo de la Lingvo Internacia, 1929; Analiza Historio de Esperanto-Movado, 1931; Skizoj pri Teorio de Esperanto, 1931; Historio de la Mondolingvo, 1931 (represita en 1967), tradukita e'l la rusa de Hofalov kaj Nekrasov. De L. Ĵirkov aperis la konciza Kial Venkis Esperanto?, 1931. La Enciklopedio de Esperanto (de kiu oni nuntempe preparas novan eldonon), redaktita de L. Kokeny kaj V. Bleier laŭ preparlaboroj de Ŝirjaev, aperis duvolume en 1933-35: ĝi estas mejloŝtono sur la vojo de la ekkono de la Esperanta kulturo dank' a'l la ampleksaj lingvaj, biografiaj, historiaj kaj interlingvistikaj kontribuaĵoj. En 1936 aperis Espe- rantologia Raporto de Kawasaki naokazu, kaj la prelegaro de la lingvisto Collinder La Problemo de Lingvo Internacia aperis en 1937. En 1946 aperis la verko de St. Ĝuĝev Lingvo kaj Socio, dum en 1950 W. J. A. Manders publikigis siian elstaran, problemstarigan Interlingvistiko■ kaj Esperantoiogio. La diskutebla, sed pensinstiga verko de P. Stojan Deveno kaj Vivo de la Lingvo Esperanto aperis en 1953 (sed estis jam de proks. 20 jaroj preta). La postan jaron aperis la unua eldono de La Internacia Lingvo — Faktoj pri Es- peranto, redaktita de Prof. I. Lapenna kaj eldonita de CED. En 1959 la verko de G. Waringhien Lingvo kaj Vivo plurĉapitre pri- traktas interlingvistikajn kaj esperantologiajn problemojn, kaj en 1962 la libro de W. Gilbert Planlingvaj Problemoj liveras interesan, kvankam ne ĉiam originalan, kontribuon al la problemo de natur- alismo-skematismo. En la Unua Parto (Lingvo) de Retoriko (tri eldonoj: 1950, 1958, 1971) kaj en Elektitaj Paroladoj kaj Prelegoj (1966) Prof. I. Lapenna vaste pritraktas la interlingvan problemon ĉefe el historia kaj socipolitika vidpunktoj. Tre gravaj estas la dokumentoj de CED, precipe en la Serio A/II (La Problemo de Komuna Lingvo), inter kiuj elstaras la studoj de I. Lapenna, La Lingva Problemo en Internaciaj Rilatoj (A/II/1 en 1962 kaj A/II/5 en 1972) kaj Kelkaj Aspektoj de la Lingva Problemo en Internacia

Publika Juro kaj Kompara Juro (A/II/2 en 1963), kaj la studo de Drs. G. F. Makkink La Problemo de Komunikado en la Mondo (A/II/3 en 1970). Unike grandan valoron havas la revuo La Monda Lingvo- Problemo (LMLP), regule publikigata tri fojojn jare (ekde 1969) de la mondfama eldonejo Mouton & Co. (Hago-Parizo) sub aŭs- picio de CED. Tiu ĉi internacia, interdisciplina revuo pristudas la lingvan problemon en ĉiuj ĝiaj aspektoj, precipe socia, lingvistika, jura, psikologia, ekonomika. En la Redakta Komitato troviĝas 12 konataj specialistoj pri diversaj sciencaj branĉoj, kaj D-ro V. Sadler funkcias kiel ĉefredaktoro. La studoj 'kaj artikoloj estas publikigataj en diversaj naciaj lingvoj kun ampleksaj resumoj en Esperanto. Ĝis nun aperis kvar kompletaj volumoj (1969—1972) kaj unu kajero de Vol. 5. Aliaj sekvos. En 1971 aperis La Problemo de Lingva Komunikado en la Nuntempa Mondo, 46-paĝa represaĵo el LMLP, redaktita de I. Lapenna kaj V. Sadler, kun kontribuoj en la angla, franca, germana, kaj ampleksaj resumoj en la Internacia Lingvo.

Soci-lingvistikan temon parte pritraktas ankaŭ la prelegaro Bona Ŝanco, de D-ro Werner Bormann, kiun oni publikigis en 1970.

3.2.9.5 Lingvaj Problemoj. — Lingvaj verkoj pri Esperanto kaj en Esperanto estas multaj. La unua estis la Vortaro de Esperanto de K. Bein (kun difinoj en Esperanto), aperinta en 1910 (3-a eld. 1922). Sur la vortara kampo aparte grava estis Plena Vortaro (ĉefredak- toro E. Grosjean-Maupin), 1930 (7-a eld. 1964), kies Suplemento, pretigita de G. Waringhien, aperis en 1954. En 1970 aperis ĉef- verko: Plena llustrita Vortaro de G. Waringhien, kun pli ol 1.200 paĝoj. La unua gramatiko por perfektiĝemuloj tute en Esperanto estis la verko de P. Fruictier kaj S. Kornfeld Kompleta Gramatiko kaj Vortĵarado de Esperanto, 1930. Sekvis Internacia Gramatiko de Esperanto, de L. Kitzler, 1934; sed la plej fama fariĝis Plena Gra- matiko de K. Kalocsay kaj G. Waringhien (1-a eld. 1935, 2-a eld. 1938, 3-a eld. 1958-64). Cetere troviĝas verkoj ankaŭ pri aliaj deman- doj. En 1931 aperis la verketo de E. Privat Esprimo de Sentoj en Esperanto (3-a eld. 1957), kiu pritraktas stilistikon. Pri poezia faklingvo kaj pri vortoteorio verkis K. Kalocsay en Lingvo-StUo- Formo (1931, represita en 1963 kaj en 1970). Pri arto poetika, me- triko, poezia fakvortaro kaj rimaro ternas la libro Parnasa Gvid- libro de Kalocsay kaj Waringhien (1-a eld. 1932, 2-a eld. reviziita 1968, kun kontribuaĵo de R. Bernard). Artikoloj pri lingvaj pro- blemoj troviĝas ankaŭ en la Enciklopedio de Esperanto (1933-35). Postmilite aperis du kromaj elstaraj verkoj: Lingvo kaj Vivo, de G. Warinĝhien, 1959, rilatas al multaj demandoj de leksikologio, filologio, lingvistrko, interlingvistiko, gramatiko, ktp.; kaj la tre valora Gvidlibro por Supera Ekzameno, redaktita de A. Pechan, kies unua volumo pritraktas gramatikajn kaj lingvajn problemojn, dum la dua prezentas ĉapitrojn pri gramatiko, historio, literaturo, organizo de Esperanto. La du volumoj aperis resp. en 1964 kaj en 1966.

Resume, jen kelkaj nomoj de aŭtoroj de verkoj aŭ studoj: Pri metriko skribis Parisot (1909), Kalocsay (1931), Waringhien (1932),

De Kock (1961, 1967), B. Clark (1957); Rimvortarojn verkis Rhodes (1905), Parisot kaj Cart (1909), Avoto

(1918), M. Jaumotte (1931), Waringhien (1932), R. Bernard (1968); Pri gramatikaj problemoj: Mair, Lippmann, Fauvart-Bastoul, Wa- ringhien, Kalocsay, De Hoog, Lapenna, Setala, L. Mimo, T. Jung, Seppik, R. Schwartz, E. Vilborg, Ossaka, St0p-Bowitz, de Saussure, Nakamura, Faulhaber, k.a.; Pri sintakso: Lambert, Devjatnin, Fruictier, Torok, Quarello; Pri leksikologio kaj etimologio: Boirac, Sentis, Panel, Wŭster, Wa- ringhien, Neergaard, Modrijan, D. B. Gregor, Cart, Kawasaki, Setala, k.a.;

Pri vortoteorio: Cefeĉ (ps. de Hoveler), R. de Saussure, Couturat, Fruictier, Kalocsay, G. Kolowrat, Panel, Aymonier, Isbrŭcker, Wŭster, k.a.;

Pri fonetiko: Javal, Hoveler, Moch, Krysta, Collinson, Okamoto,

Nylen, Stojan, Wells k.a.; Pri stilistiko: Kalocsay, Privat, Auld, Faulhaber, Nakamura, k.a.; Pri retoriko: I. Lapenna;

Pri ĝeneralaj problemoj: W. J. A. Manders, G. J. Degenkamp, P.

Stojan, E. Wŭster; Pri bibliografio: Stojan, Neergaard, Steiner, Tonkin, Haupenthal.

3.3 DE SKRIBA AL PAROLATA LINGVO

3.3.1 S<ignifo de la Parola Kulturo

Lingvo plene socie enradikiĝas nur se ĝi utilas kiel rimedo de komunikado sur ĉiuj kampoj, inkluzive la parolan uzon. Necesas ankaŭ konsideri la fakton, ke la interhoma parola komunikado estas la situacio, en kiu la lingvo iĝas vere „vivanta": en senpera, spontana uzo, la lingvo malrigidiĝas, liberiĝas kaj fariĝas pli fleksebla. Tiel kreiĝas novaj vortoj kaj novaj signifoj, kaj la lingvo ricevas ekpuŝon al enhava kaj forma evoluo („semiologia vivo" laŭ Ferdinand de Saussure).