Выбрать главу

Heydrich triumfis ne nur kontraŭ Esperanto, sed ankaŭ kontraŭ Goebbels, kies atendeman taktikon li malpravigis per atentigo pri tio, ke okazis nur unusola „enmiksiĝo de la eksterlanda gazetaro"....

21.3.2 Persekutoj en Landoj sub Nazigermana Influo

Kiam Aŭstrio estis aneksita, ordono el Berlino de la 1-a de aŭgusto 1938 sufokis ankaŭ la tiean Esperantan vivon. Notinde estas, ke la dekstra Aŭstria Esperanto-Asocio (sub Hugo Steiner) estis „petita" mem likvidi sin, sed ke la iom pli maldekstra Aŭstria Espe- rantista Federacio estis perforte dissolvita (ĝi kolektis i.a. iamajn mem- brojn de Aŭstria Laborista Ligo Esperantista, kies detruon estis jam prizorginta en 1934 la reĝimo de Dollfuss). SS-anoj fermis, la 20-an de aprilo 1938, la Internacian Esperanto-Muzeon en Vieno. Pli mal- frue, verŝajne sekve de denunco, gestapanoj arestis kelkajn esperan- tistojn, kiuj kunvenis en la hejmo de la iama ĉefdelegito de Inter- nacia Esperanto-Ligo, Gustav Weber; ĉiuj estis transportitaj en kon- centrejon. Weber mem mortis, post teruraj suferoj kaj en mensa per- turbiĝo, nur 14 tagojn antaŭ la liberiĝo — unu el tiuj, kiuj nur pro Esperanto fariĝis viktimoj de la Tria Regno.

Nelonge post la okupo de Sudetlando, la Gestapo-ĉefoficejo in- formiĝis pri tie ekzistantaj Esperanto-organizaĵoj; evidentiĝis, ke Germana Esperanto-Ligo estis tiutempe jam dissolvita per surloka iniciato, la 16-an de decembro 1938. Preskaŭ du jarojn poste, la 13-an de novembro 1940, likvida dekreto trafis ankaŭ Cefian Esperanto- Asocion.

Kiel videblas el cirkulero de la Departemento de Internaj Aferoj en Hago (21/22-7-1941), Nederlanda Esperanto-Asocio („LEEN") estis dissolvita per dekreto de la Komandanto de la Sekureca Polico kaj Sekureca Servo por la Okupitaj Nederlandaj Teritorioj (20-3-1941). La havaĵo de Esperanto-organizaĵoj estis aŭ detruita aŭ, nome parto de la libraro de LEEN, sendita al Berlino (11-8-1942), kie oni destinis ĝin por la biblioteko de Hohe Schule der NSDAP. Pri la plenumo de la dekreto respondecis la „referatestro" Werner Schwier; laŭ la raporto de Andreo Cseh pri la fermo de Internacia Esperanto- Instituto en Hago („apudorganizaĵo de la framasonaj loĝioj"), Schwier fanfarone deklaris, „ke li jam neniigis la Esperanto-Movadon en Germanujo kaj Polujo, kaj li minacis nin per aresto kaj koncen- tracia kampo, se ni pledas por Esperanto". Meze de 1941 ankaŭ Flandra Ligo Esperantista estis malpermesita, ĝuste kiam ĝi fin- pretigis la sesan nelaŭleĝan numeron de sia organo; tamen, ekde decembro 1941 la grupo en -Bruĝo kaŝeldonis la bultenon Paco kaj Justeco.

Ankaŭ en Bulgario, formale sendependa ŝtato malgraŭ alianciĝo kun Hitlera Germanio, la nazioj demonstraciis sian potencon por eli- mini eĉ tiun restaĵon de Esperanta vivo, kiun toleris la bulgara reĝimo: en februaro 1942 Radio Sofia estis vizitita de la germana kultura ataŝeo, kiu urĝe konsilis ĉesigi la esperantlingvajn dis- aŭdigojn. Jam la saman vesperon ilia prizorganto estis sciigita pri la ĉesigo de la elsendoj pro „sugesto de altaj aŭtoritatoj".

Apartan atenton meritas la evoluo en Italio, ĉar dum la unuaj jaroj de faŝisma regado la Esperanto-Movado multe prosperis, orga- nizante kursojn en gazetoj kaj radio kaj rikoltante plurajn oficialajn rekonojn. Sed, por daŭrigi sur tiu vojo, jam komence de 1936 Itala Esperantista Federacio kredis sin devigita mem propagandi por la reĝimo kaj peti simpation de la tutmonda esperantistaro al la konkera milito en Etiopio. En 1936 kaj 1937 ne okazis naciaj kongresoj, kaj la planitan 21-an Kongreson en Torino malokazigis burokrataj ĉika- noj, en 1939. Evidente en ligo kun la kreskanta influo de Germanio, atakoj kontraŭ Esperanto eniris la kolumnojn de italaj gazetoj: II Popolo d'Italia subite eltrovis, ke la ekzisto de Zamenhof-strato en Milano „insultas Romon, kiu por la rilatoj kun aliaj popoloj posedas aliajn pontojn". La fino venis rapide: IEF devis eksigi siajn judajn membrojn, ministeria dekreto „interrompis" en 1939 la el- donadon de l'esperanto, ĉesis la ĉiusemajnaj radio-elsendoj de Romo, kaj dum la milito oficiala movado tute malaperis.

21.3.3 La Strategio de Heydrich

Kion instruas studo de la aktoj de la Sekureca Polico? Unuavice oni povas dedukti, ke la kontraŭfaŝisma rezistado de esperantistoj estis multe pli ampleksa ol estis ĝis nun konate. Avangardan rolon ludis sendube la iamaj aktivuloj de GLEA kaj SEA, el kiuj ver- ŝajne nur malplimulto sin kaŝis en GEA aŭ NDEB; pli multaj utiligis la malpermesitajn, sed pluekzistantajn ĉelojn por la subtera batalo. Ekz. el grupo de berlinaj GLEA-funkciuloj evoluis rezista organizaĵo, kiu daŭrigis sian laboron ĝis 1942/43. Aliaj konservis inter si kontak- ton per sekretaj renkontiĝoj en privataj loĝejoj, eĉ en banejoj kaj arbaroj; tre utilaj montriĝis la internaciaj rilatoj: politikajn perse- kutatojn oni direktis helpe de Esperanto al eksterlando, kaj en Hamburgo maristoj kontrabandis al lokaj esperantistoj kontraŭleĝajn broŝurojn. Sekve longa estas la listo de tiuj, kiuj estis arestitaj kaj suferis en malliberejoj kaj koncentrejoj; granda nombro ne trans- vivis la ,,Miljaran Regnon". Plurfoje tiaj viktimoj spertis, ke Gestapo nomis Esperanton „sekreta lingvo de komunistoj", tiel ke ili ofte ricevis pli severan trakton ol iliaj neesperantistaj kamaradoj.

Kontraŭ la konkludo, ke GEA estis malpermesita, ĉar ĝi ne suk- cesis liberigi sin de membroj malamikaj al la reĝimo, tamen altrudas sin alia konsidero, nome ke Heydrich intence trogravigis la ekziston de marksistaj elementoj en la germana Esperanto-Movado — por povi tiel pli rapide atingi sian ĉefan celon, al kiu la konservativa burokratio ankoraŭ malinklinis: komplete frakasi la tutan Movadon. Kontraŭ grandskala infiltriĝo de GEA per socialistoj, simple parolas la fakto, ke la sennaciisto Lanti — pro sia nova teorio, ke flegado de Esperanto pli gravas ol klasbatalo — eksplicite rekomendis al SAT-anoj ja membriĝi, sed ne agi politike en neŭtralaj Esperanto- grupoj, kaj ke, pro singardemo, GEA (kiu cetere konstante perdis membrojn) apenaŭ emis allasi amasan aliĝadon de personoj pli frue konataj kiel anoj de GLEA, SEA aŭ SAT. La statuto de GEA de 1935 klare malebligis membrecon de „marksistoj", kaj kiam multjara aŭstra ano de GEA proteste eksiĝis el la asocio, ĝia gvidanto respon- dis al li germanlingve: „Mi tre bedaŭras, ke mi ne havas la eblon transdoni vin al la germana polico!"

Heydrich, kiun obsedis la imago pri kontraŭgermana konspiro de la tutmonda Judaro, estis per siaj agentoj certe pli bone informita pri la interna strukturo de GEA kaj pri la mentaleco de ĝiaj ĝenerale etburĝaj membroj. Cu agas en ĝi manpleno da marksistoj aŭ ne, apenaŭ povis esence influi lian bazan konvinkon, ke Esperanto estas eltrovaĵo de Judo, subtenata de Judoj kaj sekve ekstermenda. Por li ĉiuj aktivaj esperantistoj estis malamikoj de la ŝtato, ĉar nur tiaj povas interesiĝi „pri la propagando, tute superflua kaj akre rifu- zenda laŭ nacieca starpunkto, de universala lingvo por la homoj de ĉiuj popoloj kaj rasoj" (1935). Lia insistado pri detruo de la Esperanto- Movado okazis paralele kun lukto por plifortigita pozicio de Gestapo kaj SS en la ŝtato: tiun celon Himmler kaj Heydrich atingis, la 17-an de junio 1936, per starigo de la institucio Reichsfŭhrer SS und Chef der Deutschen Polizei. Tri tagojn poste estis dekretita la definitiva malapero de GEA.