Выбрать главу

Tiu demokrata, kontraŭfaŝisma kaj ĝenerale kontraŭdiktatoreca tendenco ne restis kaŝita antaŭ la Ministerio pri Internaj Aferoj, kiu konstatis dum polica konferenco de la 2-a kaj 3-a de julio 1938:

Lastatempe estas rimarkita ankaŭ aparta fenomeno de maldekstrula propagando pere de unuopaj Esperanto-societoj.... En konkretaj kazoj oni devis apliki eĉ la lastan rimedon — disigon de unuopaj Esperanto-societoj. La Ministerio por Internaj Aferoj per siatempa cirkulero atentigis la regionajn aŭtoritatojn pri ĉi tiu fenomeno, postulante la plej konsciencan kontrolon de la agado de la unuopaj Esperanto-societoj kaj de iliaj funkciuloj, kaj ankaŭ ĉi-okaze sub- strekas la neceson de tia kontrolo.

Sekvis pluraj malpermesoj de Esperanto-organizaĵoj, dum aliaj, ekzemple la Laborista Esperanto-Societo en Osijek, estis mal- permesitaj jam pli frue. Spitante la plimultiĝantajn malpermesojn, JEL fondadis novajn societojn. Gi ne cedis, sed postulis de siaj mem- broj kontraŭbatali „tiujn, kiuj persekutas nian Movadon". La Rezo- lucio de la 12-a Jugoslavia Esperanto-Kongreso en Karlovac (majo 1939), unuanime akceptita, firme esprimis la volon de la jugoslaviaj esperantistoj „klare diferencigi amikojn disde malamikoj, kaj defendi Esperanton". En la Rezolucio estis konstatite, ke jam pli frue Espe- ranto estis malpermesita en pluraj landoj kaj ke, jen, denove aliaj landoj estis perditaj por la Movado, sed ke IEL neniam protestis. La Rezolucio, kiu estis prezentota al la Universala Kongreso en Bern (1939) postulis, ke oni klare difinu la pozicion de la Esperanto- Movado kaj ke oni kontraŭbatalu tiujn, kiuj persekutas ĝin. La Suda Stelo de julio 1939 eĥis: „Estas necese jam foje kuraĝe kaj senhezite diri, ke ni konscias pri la proksimiga socia rolo de nia lingvo, kaj ke ni ne nur ne hontas, sed kontraŭe, ke ni fieras pro ĝi! Ni ĉesu jam esti senvertebruloj, ĉar alie ni ne nur ne sukcesos pligrandigi kaj plifortigi la Movadon, sed eĉ ni mem perdos la kredon je ĝi".

La Suda Stelo mem estis viktimo de persekutoj. La polico en Slavonski Brod, kie la revuo estis presata, proponis al la Banuslanda Administracio en Zagreb, Departemento pri Internaj Aferoj, ke La Suda Stelo estu malpermesita. Laŭ la tiama presleĝo tio tamen ne estis ebla, ĉar ĝi antaŭvidis, ke oni povas komplete malpermesi nur tiun gazeton, kiu dum unu monato estis tri fojojn konfiskita. Kaj La Suda Stelo estis monata periodaĵo, do ne povis estis konfiskita tri fojojn en unu monato. Tial la Departemento en Zagreb konsilis al la polico en Slavonski Brod, ke ĝi trovu ian pretekston por kon- fiski unuopajn numerojn. La polico sekvis tiun konsilon kaj per sia Dekreto n-ro 7740 de la 7-a de septembro 1938 konfiskis la n-ron 9 de septembro 1938. Poste sekvis konfiskoj de aliaj unuopaj numeroj.

Grandaj estis la perdoj post la germana invado en aprilo de 1941. Unu tagon post la eniro de la naziaj trupoj en Zagreb, la 11-an de aprilo 1941 la kroataj faŝistoj (ustaŝoj) frumatene sigelis la ejojn de JEL kaj de Akademia Esperanto-Klubo en Zagreb. Tamen, du funk- ciuloj de JEL, spitante la danĝeron, la saman tagon lerte formovis la sigelojn, eniris en la ejojn, forprenis la liston de la tuta membraro kaj ĉiujn protokolojn, por ke ili ne venu en la manojn de la faŝista polico, kaj same lerte resigelis la pordojn. Tio al multaj membroj donis tempon por eviti areston kaj malaperi. Ciuj Esperanto- organizaĵoj estis malpermesitaj, kaj ilia havaĵo konfiskita kaj grand- parte detruita. Tre multaj esperantistoj estis arestitaj, deportitaj aŭ ekzekutitaj. Inter la unuaj viktimoj de la nazia-ustaŝa teroro troviĝis Inĝ. B. Borjan, Ŝ. Turkoviĉ, Nada Heiligstein, D-ro A. Ŝkatariĉ kaj tuta aro da aliaj esperantistoj. La grandega plimulto de la jugoslavia esperantistaro aliĝis al la Naciliberiga Movado kaj ĝiaj partizanaj taĉmentoj. Almenaŭ 300 falis en la batalo aŭ estis mortigitaj en kar- ceroj kaj koncentrejoj.

Eĉ en la tre malfacilaj kondiĉoj de la partizana milito en Jugo- slavio, ne tute ĉesis la laboro por Esperanto. En 1943, je distanco de kelkdeko da kilometroj for de la batallinio, en Livno okazis en 1943 Esperanto-konferenco, kiun partoprenis dudeko da esperantistoj, troviĝantaj en tiu urbeto aŭ en ĝia ĉirkaŭaĵo. Inter ili troviĝis la prezidanto de JEL kaj la prezidantoj de kvar Esperanto-societoj, ĉiuj, kiel dirite, disigitaj kaj malpermesitaj de la ustaŝa reĝimo. En alia kazo, jugoslavia esperantisto (J. Kozlevĉar, la prezidanto de la disigita klubo en Ljubljana) eĉ instruis la lingvon en nazia koncentrejo en Germanio.

La senkompromisa kaj firma sinteno de la Jugoslavia Esperanto- Movado estas honorinda ekzemplo de rezisto en la tiama pasiveco de la neŭtrala Esperanto-Movado. Laŭ siaj kompreno kaj agoj, la ĝenerala Esperanto-Movado ja devas baziĝi sur la principo de neŭ- traleco, sed la neŭtraleco finiĝas tie, kie komenciĝas la rektaj atakoj kontraŭ Esperanto kaj persekutoj kontraŭ la Esperanto-Movado[56].

Rolo de Antisemitismo

Aparta ĉapitro estas, krom la inerteco de la „neŭtralaj" espe- rantistoj ekster Germanio — la supre cititaj zorgoj de Goebbels pri la potenco de „milionoj da adeptoj de Esperanto" supozigas, ke per forta protesto ili estus povintaj mildigi almenaŭ la ĝenojn al ne- politika apliko de la lingvo —, tiuj sociaj faktoroj, kiuj sendepende de registara premo kontraŭstaris disvastiĝon de la Internacia Lingvo. Temas unuavice pri la antisemitismo, pli-malpli latente reganta en multaj, ankaŭ demokratiaj landoj de Eŭropo, kiu nutris inter larĝaj tavoloj antipation kontraŭ Esperanto kaj sekve servis kiel forta bazo por influi la oficialan sintenon ankaŭ de „esperantema" registaro.

Spertis tion la pola registaro, kiun dekstraj gazetoj akre atakis pro tio, ke ĝi permesis organizi „jud-komunistan" kongreson, t.e. la Oran Jubilean Kongreson en Varsovio (1937). Pli frue, en majo 1934, enketo de la Esperanto-instruisto en gimnazio en Bydgoszcz inter lernantoj, kiuj ne volis preni Esperanton kiel instruobjekton, havis konsternan rezulton. Motivante sian decidon, la gimnazianoj mon- triĝis jam nekuraceble infektitaj de kontraŭjudaj sentoj:

... .ĉar ĝi estas juda ĵargono, kiun ni devas malŝati.

Esperanto servas al kontraŭreligia propagando. Esperantistoj estas