Выбрать главу

plej ofte Judoj aŭ ateistoj. Esperanton oni devas ĝisgrunde detrui.

mi estas granda antisemito, mi ne ŝatas pro tio Esperanton.

ĉar ĝi estas laŭ mia opinio cionisma eltrovaĵo por pli facila disvastigo

de komunismo, framasoneco kaj aliaj malutilaĵoj.

Persekutoj en Cinio kaj Japanio

Cinio kaj Japanio estas la solaj ekstereŭropaj landoj kun lingvoj nehindeŭropaj, kie Esperanto-Movado funkciis, sen tro longaj perio- doj de stagnado, ekde la komenco de tiu ĉi jarcento. Ke la lingvo ne restis nur bela ludaĵo por okcidentemaj intelektuloj, plej evi- dente montriĝas en la intensa atento, per kiu la aŭtoritatoj ankaŭ en orienta Azio sekvis la aktivecon de esperantistoj kaj precipe ilian efektivan aŭ supozatan ligitecon kun revoluciaj strebadoj.

Kiel ni vidis, ĉinaj esperantistoj estis suspektataj kaj fojfoje sange persekutataj en reakcia ondo post la falo de la imperiestra dinastio. La lingvo per si mem estis suspektinda, ĉar ĝiaj unuaj pio- niroj en Cinio preskaŭ senescepte estis anarkistoj kaj socialistoj, kaj ankaŭ en la 1920'aj kaj 1930'aj jaroj la influo de maldekstruloj restis tiel superrega, ke pri ekzisto de ,,burĝa" resp. neŭtrala Es- peranto-Movado apenaŭ eblis paroli. Sekve, ĉiufoje, kiam la reĝimo de Ciang kaj-ŝek rompis unu taktikan aliancon kun la komunistoj, ankaŭ esperantistoj iĝis viktimoj de la severiĝo de la enlanda klimato.

La sekreta polico de Guomindang (Nacia Partio) ofte aperis en Esperanto-grupoj aŭ en novaj kursoj, vizitis esperantistojn en iliaj hejmoj, sekvis ilin tra la stratoj, kontrolis poŝtajojn, malpermesis kaj arestis.... Tiu sorto trafis eĉ esperantistojn, simpatiantajn al Guomindang. Multaj el la arestitoj neniam reaperis. Unu el la plej viglaj centroj, Ŝanhaja Esperantista Ligo, eskapis persekutojn nur dank' al tio, ke ĝia sidejo troviĝis en la angla koncesio. En 1941 la Militafera Komitato en Congking organizis eĉ Esperantan kurson por anoj de la sekreta polico.

Sed la progreson de Esperanto en Cinio plej multe bremsis ĝene- ralaj faktoroj kiel la politika nestabileco, la ekonomia mizero de la amasoj, la militoj. Dume, en Japanio, kun ĝia almenaŭ surface pli stabila sistemo enlanda, regis pli favoraj antaŭkondiĉoj por disvolviĝo de la Movado, ne pro tio ke mankis en ĝi revoluciemaj elementoj — tute kontraŭe —, sed ĉar apud ili plej malsamaj grupoj malkovris la utilon de Esperanto por siaj celoj: ekz. liberaluloj entuziasme akceptis ĝin kiel unu admirindan rezulton de okcidenta inventemo, naciistoj prenis ĝin por kontraŭbatali la lingvan imperiismon de Eŭropo, unuavice la „venenan" anglan lingvon (,,opio por la japana spirito"), kaj medicinistoj, sopirante al pli facila scienca interŝanĝo, ofte aperigis studojn aŭ resumojn en la Internacia Lingvo.

En 1914 disvastiĝis en Eŭropo onidiro, ke 17 japanaj esperantistoj estis pendumitaj pro kontraŭregistara ribelo. Kvankam tiu informo baziĝis sur miskompreno (la ekzekutitoj estis „kamaradoj", ne ankaŭ ,,samideanoj"), tamen restas la fakto, ke inter socialistoj, komunistoj kaj anarkistoj, kiujn observis aŭ arestis la polico japana dum trideko da jaroj, multaj parolis Esperanton aŭ simpatiis al ĝi; la plej emi- nenta el ili, Osugi sakae, estis kruele mortigita en 1923. Sed diference de Cinio, en Japanio establiĝis potenca kaj prestiĝa burĝa Movado, kiu, ŝanceliĝante inter nebula homaranismo kaj ĝisosta neŭtralismo, sukcesis sin protekti se ne kontraŭ popularaj antaŭjuĝoj („Esperantis- toj similas akvomelonojn: ekstere verdaj, sed interne ruĝaj"), almenaŭ kontraŭ registaraj persekutoj.

Inter la pli ideologiemaj esperantistoj, ĉu dekstraj aŭ mal- dekstraj, Japana Esperanto-Instituto (JEI) tamen ne estis tre popu- lara. Proletoj plej forte atakis la ,,hipokritan" formon de la hom- aranismo de JEI kaj fine fondis, en 1931, Japanan Prolet-Esperan- tistan Union (JPEU), kiu baldaŭ poste iĝis suborganizaĵo de Fede- racio de Proletaj Kultur-Organizoj (KOPF). Severaj persekutoj kaŭzis jam en 1934 la pereon de JPEU; ĝin akcelis internaj eraroj, precipe la neglekto de disvastigo de Esperanto favore al troa emfazo de aktuala politiko. Tiajn aventurecajn trajtojn forpuŝis restintaj aktiv- uloj, kolektiĝante ĉirkaŭ lokaj centroj kaj koncentriĝante al lingva ekzercado, sed la registara premo jam ne plu lasis lokon eĉ al tio: per persekuta ondo inter decembro 1936 kaj majo 1937 la organizita maldekstra Esperanto-Movado estis definitive frakasita. Nelonge an- taŭ tio, sur alia flanko de la politika spektro, la japana Movado ricevis plian baton per la dissolvo de Esperanto-Propaganda Asocio de Oomoto kune kun la tuta religia societo.

Pri tiuj persekutoj ekzistas abundaj dokumentoj de la polico kaj justico. Ekz., la monata raporto de la Justic-Ministerio pri (danĝeraj) pensoj regule listigis konfiskitajn Esperanto-revuojn kaj -librojn, precipe el eksterlando, indikante la kialon de malpermeso kaj kelkfoje eĉ pertraduke citante el la koncerna artikolo. Sed la plej grava dokumento estas la unika, 284-paĝa verko („strikte sekreta") de la prokuroro Takeuĉi ĵiro, Pri la Proleta Esperanto- Movado (1939), kiu per la represitaj enket-protokoloj permesas detale sekvi la etapojn de agado kaj detruo de JPEU.

Multaj arestitoj estis per psikologia premo aŭ torturoj devigitaj promesi ĉesigon de ĉia kontraŭreĝima agado kaj kelkfoje ŝajnigis konvertiĝon al la ortodoksaj mitoj de Japanio por reakiri sian liber- econ. Sed pluraj mortis en la karcero aŭ tuj post liberiĝo. Eble la plej tragika kazo estas tiu de Saito hidekacu, samtempe prolet- esperantisto kaj radikala protagonisto de latinigo de la japana skribo, kiu obstine rifuzis deklari sian konvertiĝon kaj eĉ malkonsentis aliĝi al JEI, ĉar „ĝi estas neŭtrala kaj mi maldekstra". Li pagis por sia kuraĝo per tuberkulozo; kiel solan, lastan „favoron" liaj persekutan- toj donis al li liberecon, por ke li mortu en sia hejmo.

Tamen, multaj eksmembroj de JPEU submergiĝis en JEI — ĉu por lingve perfektiĝi aŭ daŭre informiĝi pri la en- kaj eksterlanda Movado aŭ, kiel avertis Takeuĉi, „por kamufli sian politikan koloron". Sekve, ankaŭ JEI kaj lokaj grupoj devis toleri vizitojn de policanoj, kiuj postulis membro-listojn, traserĉis bibliotekojn kaj kontrolis aliĝintojn al nova kurso. En la provinco ofte okazis, ke homoj estis almenaŭ vokitaj al la policejo pro tio, ke ili enskribiĝis por Esperanta kurso. Foje unu ĝendarmejo donis al libro-brokantejo Esperanto- vortaron — ne por vendigi ĝin, sed por ekscii pri aĉetemaj klientoj. Kien ne penetris la observemaj okuloj de la polico, tie ofte sufiĉis la suspektema rigardo de poŝtistoj kaj najbaroj por sufoki entuzias- mon por Esperanto. En la provinco ricevo de eksterlandaj korespond- aĵoj, egale el kiu lando kaj en kiu lingvo, per si mem entenis por la adresato la riskon de socia premo. Aliflanke, JEI mem kaj aro da grupoj, precipe en la grandaj urboj, ne povis multe plendi pri fortaj

La Historieto de Japana Latiniga Movado

1. Latinlitero estis transportita al Japanio

1549-un jnron luspiina misiŝato FmnoLsko Z«.vie (Franoiis Xavier) tranaportia unuifoje Jiitinlitoron al Kagoŝ^ma-urbo (Ijg ) Kjaŭauu [ji En 1590, t.e. 40 jarojn jilijjoste italo AJeksandro Volenjnni (Aloaaan- dro Vclcgnani) en-portis en jnimnion prosilon kaj akompanis kun si kelknjn p-esmetiiatojn k«j cn Ka/.uga (fljj f|* do Kjuuŝuŭ li presis unuafoje libron pnr japana lingvo Ir.t.inigit.-;..

mermcfils ko nur tiu, kiu eitis aprobiti do rcgistaro pov.i^ legi holandan libron c^cepto Iiristdnisman. 1765 [Pri Eŭropano] verkita de Gotoŭ Rifinn ratis

nialpernie«ita veadi pro la kaŭz.. d» enpreao do latinlitero, (Hakui-eki kaj Mabuĉi diris pri litinlitero aod ne enprosis ĝin mcm on t-iaj vorkoj) La legistaro tiiuis ko popoloj, kiuj nc osti-5 aprobitaj, cllerninto latinliteron ol tiu verko, legtn holaudan libron.