Выбрать главу

Kr.im pridiritaj atudistoj Kaeura^aua llosau (tliJllil)lg) kaj Honda Toaiaki (JclI] ĵfi]»)j) ankaŭ skrihis pri latinlitcro on siaj

Artikolo dc Saito hidekacu en la revuo La Mondo (Ŝanhajo, 1936): Pro siaj kontaktoj kun ĉinaj esperantistoj kaj latinigistoj li estis arestita de la japana polico kaj mortis sekve de karceraj suferoj.

THF. EDITOR-S DF„SK

(o l* ESPf**Nri5T*iw) cev*j roct*/ iion»

Kalumnia kampanjo pro "komunista enfiltrado" en UEA: A m erika Esperan tisto (1956).

vifaraspor j^Tvltt Hon

Faŝismo minacis la sorton de la Movado: Kontraŭfaŝisma afiŝo el la hispana civila milito.

ĝenoj al sia laboro; neniam, laŭ nia scio, Esperanto estis oficiale stampita „danĝera lingvo". La teroro restis laŭokaza kaj nekun- ordigita, malatingante la stadion de tiaj sistemaj persekutoj, kiaj okazis, ekzemple, en Germanio.

Neskuebla fido pri la estonteco de Esperanto radias tra la proto- koloj, kiujn devis subskribi la idealistaj viktimoj de senskrupula ŝtata aparato. Unu prizonulo, Nakacuka kiĉiĵi, kiu neniam plu estis reprenonta sian aktivecon, konfesis, ke por li Esperanto unuavice servis al klasbatalo; sed eĉ se la lingvo nun ne plu povas servi al tio, „la esperantistoj laŭ sia naturo amas demokration kaj estas por internaciismo" kaj sekve iom post iom redonos al ĝi tiun rolon. ,,La Esperanto-Movado ekzistos tiel longe, kiel vivas homoj kaj ekzistas socio...." Eĉ ioma emfazo de la idea flanko de Esperanto sekve tuj maltrankviligis la aŭtoritatojn: en septembro 1939 tri esperantistoj en Kumamoto estis arestitaj, ĉar — kiel notis la monata raporto de la Sekreta Polico — ili lerte „uzis la legalan Esperanto-Movadon", varbante inter neŭtralaj esperantistoj „por la kontraŭmilitaj kaj kontraŭfaŝismaj principoj de Zamenhof". En Osaka iamaj anoj de JPEU, kiuj kune studis la lingvon per Fundamenta Krestomatio, estis akuzitaj post komuna ekskurso al monto; tia ekzercado, mem- komprenebla por fervoraj esperantistoj, evidente servis, laŭ la aŭtoritatoj, por reorganizi komunistan ĉelon.

JEI venkis provon de skismo de interne, kiam en decembro 1937 kelkaj oportunistaj kaj dekstremaj membroj klopodis starigi — mal- longvivan — Esperantistan Patriotan Ligon, ĉar JEI rifuzis propa- gandi al eksterlando la „porpacajn celojn de la nuna milito en orienta Azio". Sed fine, dum la Pacifika Milito, JEI tamen sentis sin devigita aperigi deklarojn de la registaro pri la „sankta misio" de Japanio aŭ patriotisme heroajn poemojn — ĝis la milita evoluo necesigis la aperofinon de La Revuo Orienta en marto 1944.

Ke la ŝajne ĉionpova kaj ĉieesta polico malgraŭ energiaj klopodoj ne sukcesis estingi la fajron de poresperanta fervoro, montriĝis tuj en la fina konvulsio de la japana imperio. Kelkajn tagojn post la kapitulaco, ĵus antaŭ la eniro de usonaj trupoj, la polic-agentoj zorgoplene raportis pri revigliĝo de la „komunistema Esperanto- Movado".

21.3.7 Esperantistoj kontraŭ Esperantistoj

La ĝisnuna pritrakto povus kredigi, ke la Esperanto-Movado devis dum sia historio unuavice batali kontraŭ atakoj de ekstreme kon- servativaj kaj faŝismaj reĝimoj. Bedaŭrinde, ne estas tute tiel, ĉar, aldone al pasiveco per si mem negativa, troviĝis sporade eĉ en la

Esperanto-Movado mem individuoj aŭ grupetoj, kiuj helpis la perse- kutojn kaj kunlaboris en diversaj formoj kun la ekstreme reakciaj reĝimoj aŭ fortoj.

Unu el la kazoj estis tiu de tute sensignifa 13-homa grupeto da personoj, sciantaj Esperanton, el kelkaj slovenaj urboj, kiun gvidis Damjan Vahen. Tiu reakcia grupeto ludis negativan rolon en la antaŭmilita jugoslavia Esperanto-Movado, precipe post la landa kongreso en Zagreb (1937). Gi kunlaboris kun la tiama reĝimo kaj ne hezitis eĉ false denunci unuopajn gvidantojn de JEL. Kompreneble, same kiel en aliaj kazoj, tia sinteno ne helpis ĝin: ankaŭ ĝi estis likvidita de la nazioj.

Alia, multe pli grava, kazo estis tiu de Esperanto-Asocio de Norda Ameriko (EANA), ĉar ĝi kaŭzis malfacilaĵojn ne nur en Usono, sed ankaŭ internacie. Ekde 1949, dum la periodo de makartismo en Usono, precipe inter 1954 kaj 1956, EANA lanĉis kampanjon de falsaĵoj pro la kvazaŭa „komunista enfiltrado en la Esperanto-Movadon". La kampanjo estis direktita ĉefe kontraŭ Esperanto-Ligo de Norda Ameriko (ELNA) kaj kontraŭ la pozicio de UEA, nun neŭtrala en pli pozitiva senco. ELNA kaj UEA estis sisteme atakataj kaj kalum- niataj en Amerika Esperantisto, organo de EANA. Multaj el tiuj kalumniaj atakoj estis verkitaj en la angla lingvo kaj vaste dis- konigitaj ankaŭ ekster la Esperanto-Movado. Gvidantoj de ELNA kaj de UEA estis grave kalumniataj, kaj la tiama ĝenerala sekretario de UEA estis eĉ false denuncita ĉe alilandaj sekurecaj servoj. La rezulto estis, ke la Komitato de UEA eksigis el la Asocio la ĝeneralan sekretarion de EANA, G. A. Connor, la animon de tiuj kalumniaj atakoj, kaj iom poste, konsiderinte la apelacion de G. A. Connor, konfirmis la eksigon per grandega plimulto de ĉiuj voĉoj kontraŭ 2. Samtempe la Komitato iniciatis la proceduron por eksigi EANA-n el UEA, sed tiu eksigo ne okazis, ĉar EANA mem eksiĝis. Paralele kun la formorto de makartismo en Usono, formortis ankaŭ la kam- panjo de EANA [57], dum ELNA fortikiĝis kaj agas ĉiam pli pozitive en Usono. La Universala Kongreso de Esperanto en Portland (1972) okazis je la invito de ELNA.

21.4 „LINGVO DE CIONISTOJ KAJ KOSMOPOLITOJ" 21.4.1 Pereo de Esperanto en Soveta Unio

La agitado de kelkaj usonaj esperantistoj, adeptoj de ekstrema kontraŭkomunismo, tempe koincidis kun tre malrapida revekiĝo de Esperanto en Soveta Unio — post preskaŭ dudekjara silentado. Per tio ni venas al dua variaĵo de persekutoj kontraŭ Esperanto, flanke de reĝimo, kiu konsideris sin la avangardo de tutmonda socialismo.

Esplori la kialojn kaj detalojn de la stalinisma subpremado de la Internacia Lingvo montriĝas senkompare pli komplike ol analizi la persekutojn sub Hitler. La konsulteblaj dokumentoj estas ĉi-kaze minimumaj. Nek la soveta registaro nek la sovetaj esperantistoj pu- blike eĉ konfesis la anatemon al Esperanto dum la periodo de „personkulto" — krom okazaj aludoj, ke la Movado „longe stagnadis" aŭ ke difinitaj personoj „tragike mortis", tiel ke ni preskaŭ komplete dependas de personaj memoroj, de supozoj kaj de aŭdacaj hipotezoj.

A1 ĉi-lasta kategorio apartenas la klarigo de A. Malik, prezidanto de Esperanto-Asocio en CSR, en 1950: „Estas ja konate, ke Sovet- unio multe favoris Esperanton, ĝis kiam montriĝis reakcio en la ron- doj de sovetaj esperantistoj, kiam oni konstatis, ke esperantistoj en Sovetunio — ne ĉiuj — helpis al spionada servo kontraŭ la ŝtato. Kie estas do la kulpo, ke en Sovetunio Esperanto-Movado velkis kaj mortis? La kulpo estas en la vicoj de la sovetaj esperantistoj, kiuj stariĝis kontraŭ la reĝimo."

Kun la faktoj respondas, ĝis certa grado, nur la unua duonfrazo: La rusaj esperantistoj, tradicie tre progresema elemento en la adept- aro de la Internacia Lingvo, bonvenigis la Oktobran Revolucion kiel plenumiĝon de unu kondiĉo por efektivigo de la slogano „Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!", esperante ke la nun liberigita laborularo plenumos ankaŭ la alian kondiĉon: havigon de unu komuna lingvo. Krome, ili kredis, ke Esperanto, se la juna Soveta Unio akcelas kaj aplikas ĝin, povos efike kontribui al la venko de socialismo en tut- monda kadro. Tiuj iluzioj, kiujn portempe nutris kelkaj favoraj decidoj de lokaj aŭtoritatoj, baldaŭ cedis al pli realismaj konsideroj. Kiam la partio kaj registaro proklamis la bezonon intensigi la inter- naciajn kulturajn rilatojn de laboristoj, Sovetrespublikara Esperan- tista Unio (SEU), fondita en 1921, rekrutis novajn esperantistojn en ĉiam pli multaj kursoj tra la tuta landego, alvokis siajn membrojn larĝe utiligi Esperanton por korespondado kun alilandaj proletoj kaj efektive ĝuis dum kelkaj jaroj oficialan apogon. Ankaŭ en la internacia Movado, en la kadro de SAT, kaj per pliriĉigo de la Espe- ranta literaturo SEU-anoj ludis elstaran rolon.