Выбрать главу

La angla lingvisto A. Thorburn konstatis komence de la 1930'aj jaroj, ke Esperanto estas en Soveta Unio same disvastigita kiel la germana lingvo. En 1931, statistiko pri 3.657 membroj de SEU en 587 lokoj indikis jenajn procentaĵojn: laŭ nacia deveno, 50°/o estas Rusoj, 22°/o Ukrajnanoj, ll°/o Judoj, 4°/o Kartveloj; la cetero estas anoj de 38 aliaj nacioj. Laŭ profesio, 33°/o estis laboristoj kaj 53°/o oficistoj. 74°/o estas viroj, 26°/o virinoj. Partianoj estas reprezentitaj en SEU per 17%, komsomolanoj per 23%.

Fine de 1934 SEU havis preskaŭ 9.000 registritajn membrojn. Ke ĝian laboron ĝenis gravaj malhelpoj, la Unio tiutempe nur ete aludis: „Dum la lastaj jaroj streĉo de la ekonomiaj fortoj de la lando efektiviginta sian unuan kvinjarplanon kaj efektiviganta la duan kvinjarplanon, kaŭzis, ke Esperanto estis atentata kaj subtenata nur en tiuj lokoj kaj fakoj, kie ĝi povis praktike servi al la celoj starigitaj antaŭ la lando."

La fino venis abrupte: Unua fulmobato okazis jam en 1935, kiam membro de la Centra Komitato de SEU, D. S. Sneĵko el Minsk, estis subite malliberigita kaj kondamnita al kvinjara punlaboro.

Sed tiu unua rimarkinda aresto ankoraŭ ne maltrankviligis la plej multajn sovetajn esperantistojn. Plene fidante la justecon de la reĝimo, ili konkludis, ke verŝajne Sneĵko iel ŝarĝis sin per kulpo. Kaj eĉ kiam E. K. Drezen, la prezidanto de SEU, kaj Herbert Muravkin estis arestitaj, pluraj trankviligis sian konsciencon, memo- rante ke la Latvo Drezen parolis la rusan kun fremda akcento, ke Muravkin longe studis en Germanio kaj portis iom tro kvalitajn vestaĵojn kaj ke ili do eble fakte havis rilatojn kun „kontraŭ- sovetaj elementoj". Entute, ĉu la aresto de Drezen okazis pro lia gvida rolo en la Esperanto-Movado, ne estas certe; kiel ne-Ruso, iama cara oficiro, postenulo en la Ruĝa Armeo (1918-21), sekretario de Kalinin (1921-24), direktoro de Instituto de Komunikado (1926-30), estrarano de Societo por Kulturaj Rilatoj kun Eksterlando ktp., ofte vojaĝinta eksterlanden, li liveris tutan bukedon da kialoj por suspek- tiĝo kiel „spiono".

Sed atribui al la postaj okazaĵoj ankoraŭ ian racian bazon fariĝis pli kaj pli ne eble, ĉar la malliberigo de la gvidantoj trenis post si ĉiam pli multajn viktimojn: ne nur funkciulojn sur la loka nivelo, sed fine ankaŭ la grandegan nombron de ordinaraj membroj. La giganta aresta maŝino silente, sed nehaltigeble englutis la sovetajn esperantistojn. Malaperis kaj neniam plu revenis la CK-membroĵ N. Nekrasov, N. Incertov, la gvidanto de la ekspedejo de SEU, Petr Gavrilov, kune kun siaj teknikaj helpantoj, la desegnisto Jevgenij Gurov, kiu projektis en 1936 glumarkon kun la teksto „Subtenu la eldonon de Lenin-Verkaro!", la elstara poeto E. Miĥalski kaj multaj aliaj; ankaŭ elmigrintaj esperantistoj ne eskapis: la Hungaroj Jozsef Batta kaj Ferenc Robicsek, filo de vic-popolkomisaro en la Hungara Konsilantara Respubliko de 1919.

Kiuj restis liberaj, ĉesis okupiĝi pri Esperanto, antaŭtimante la tagon, kiam la vico estos ankaŭ ĉe ili, sed aliaj naive plu praktikis la lingvon, korespondis, aŭ akceptis, ankoraŭ fine de 1937, ekster- landajn amikojn. Gis marto 1937 Drezen mem estis senzorge ko- respondinta kun Eugen Wŭster pri terminologiaj demandoj; ĝuste tiutempe oni konfidis al li la ĉefan redaktadon de plurlingvaj tek- nikaj vortaroj. Krome dum la jaro 1937 aperis Esperantaj tradukoj de la nova Konstitucio de 1936 kaj de kelkaj verkoj de Stalin.

Ĉio ĉi montras, ke la arestojn tute ne akompanis rektaj atakoj kontraŭ Esperanto en la amaskomunikiloj (kiuj, tamen, estis plenaj de informoj pri popolaj malamikoj, eksterlandaj spionoj, publikaj procesoj kaj aliaj teruraĵoj) kaj ke apenaŭ regis klara konscio, ke nur la kono de Esperanto jam estas danĝera. Kiam Nikolaj Rytjkov estis arestita en marto 1938, li serioze kredis, ke oni venigas lin al Lubjanka por traduklaboroj. Sed, alveninte en tiun fifaman tur- mentejon, li eksciis la veran kialon. Kiel ĉiu arestita esperantisto, li aŭskultis la jenan stereotipan akuzon: „Vi estas aktiva membro de internacia spiona organizaĵo, kiu sin kaŝis sur la teritorio de USSR sub la nomo de Sovetrespublikara Esperantista Unio." La absur- decon de tia kulpigo ne necesas substreki.

Drezen estis mortpafita en 1937, same kelkdeko da gvidantoj. En fiarkov pereis en la sama jaro du bone konataj esperantistoj, V. Kolĉinskij („Elsudo") kaj V. Kuzmiĉ. Esperantistojn, kiuj estis membroj de KPSU, trafis almenaŭ eksigo el la partio, kio estis puno tre dolore sentata de multjara fidela komunisto: ĝi signifis perdon de posteno, de amikoj aŭ eĉ de parencoj. Ordinaraj membroj de SEU suferis dum deko aŭ pli da jaroj pezan punlaboron en siberiaj kon- centrejoj, dividante tiun sorton kun multegaj aliaj viktimoj de la stalina teroro; el ili nur tre malmultaj revenis, el la pli konataj nur G. Demidjuk kaj P. Ŝumilov. Inter la funkciuloj de la postmilite renaskiĝinta Movado en Soveta Unio troviĝis nur tri iamaj ĉef- aktivuloj de SEU: S. N. Podkaminer, Gurgen Sevak kaj E. A. Bokarev.

Rytjkov, nur 24-jara, kiam li estis arestita, estis liberigita en novembro 1955; li aŭdis ke li estis senkulpa, ricevis dumonatan salaj- ron kaj senpagan unumonatan restadon en kaŭkaza sanatorio. Post jaroj da sufero aŭ timo, ne ĉiuj plene fidis la degelan veteron: Kiam eksterlandanoj malkovris en 1961 la esperantistecon de Stepan Titov, patro de la kosmonaŭto German Titov, kaj la UK en Harrogate sendis al li gratultelegramon pro la sukceso de la filo, li komence estis grave ŝokita kaj nur iom post iom konvinkiĝis, ke fine ĉesis la periodo, kiam oni persekutas homojn pro la scio kaj uzo de Espe- ranto.

Rilate la nombron de la viktimoj tre diverĝas la taksoj: laŭ Rytjkov, 30.000 estis arestitaj, el kiuj la plej multaj pereis; espe- rantistoj en GDR foje parolis pri 2.000 mortintoj. Por ricevi bildon pri la proksimuma nombro de la perdoj, eble sufiĉas citi la lastan konatan statistikon pri la membraro de SEU. En 1935 estis 5.111 aktivaj membroj, 3.172 gejunuloj kaj 5.954 „amikoj de peresperanta korespondado".

21.4.2 Socialismo kaj Lingvo Internacia

La evoluon, kiu kondukis al la ekstermo de la Esperanto-Movado en Soveta Unio, oni povas analizi nur en la tuto de la Grandaj Purigoj resp. de la „personkulta deformiĝo" sub Stalin.

Kiam post la unuaj pezaj jaroj, post interna milito, malsato kaj eksterlanda minaco, oni povis sin plenforte dediĉi al la rekonstruo de la ekonomio, la internaciaj revoluciuloj, ligitaj kun Lenin kaj ofte devenantaj el la intelektularo, kaj la ruĝarmeaj veteranoj ŝajnis ne- kapablaj helpi rapidan industriigon de la lando kaj sekve estis iom post iom forpuŝitaj. Anstataŭis ilin teknokratoj, al kiuj revolucia entuziasmo kaj intemaciismo estis fremdaj, kiuj malŝatis teorian diskuton, kies horizonto ne etendiĝis ekster Soveta Unio kaj kiuj konsideris Stalin sia promotoro.

Rezulte, jam fine de la 1920'aj jaroj, la interesoj de la soveta ŝtato superpezis tiujn de monda revolucio. Stalin proklamis la novan tezon „konstruo de socialismo en unu lando", donante novan inter- preton ankaŭ al la nocio ,,monda revolucio". Se Lenin atendis tian revolucion kiel sekvon de proleta leviĝo en diversaj landoj, ĝia sorto, laŭ Stalin, dependis unuavice de la forteco de Soveta Unio, kaj la demando, ĉu iu estas internaciisto kaj revoluciulo, nun depen- dis de lia preteco submeti sin senkondiĉe al la gvidlinioj de Soveta Unio kaj batali senŝancele por ilia realigo; kiu pretendis defendi la internacian revolucian movadon, ne defendante Sovetan Union, tiu neeviteble transiris en la tendaron de la malamikoj de la revolucio.

En la kazo de SEU tiu nova situacio unue influis ĝiajn rilatojn kun SAT. A1 tiu ĉi organizaĵo, kiu dankas sian komencan disfloron grandparte al sovetaj esperantistoj, sed ĉiam insistis pri la pluralismo de socialismaj skoloj, kun utiligo de Esperanto por la klasbatalo kiel unuiga elemento, SEU ne plu povis aparteni, se SAT ne cedis al la postuloj de Komintern kaj de aliaj internaciaj laboristaj unuiĝoj, fariĝintaj instrumento de la soveta eksterlanda politiko. En tiaj cir- konstancoj la eksiĝo de SEU el SAT iĝis neevitebla, kaj la rompon plirapidigis Lanti mem per sia ĉiam pli forta pledo por sennaciismo, kiu estas, laŭ lia propra konfeso, ne harmoniigebla kun marksismo.