Выбрать главу

Sed kiam la soveta Esperanto-Movado subite malaperis en 1937/38, SEU jam estis likvidinta ĉiujn rilatojn kun SAT kaj aliaj nekomunis- taj organizaĵoj, kaj oni do ne povas facile atribui la kialojn de ĝia pereo al nesufiĉa adapto al stalinismo nek al la „propra kulpo" de la gvidantoj, pri kies fideleco, eĉ troa, al la reĝimo ne ekzistas dubo. Kio, sekve, estis la teoria bazo por la subpremo?

Kiam post la milito la dissolvo de Esperanto-asocioj en la novaj socialistaj landoj de orienta Eŭropo koincidis kun la publikigo de la lingvistikaj leteroj de Stalin, multaj observantoj emis konjekti, ke simila ligiteco inter lingva politiko kaj pozicio de Esperanto havis decidan influon ankaŭ ĉe la multe pli frua silentigo de la Movado en Soveta Unio. Sed antaŭ ol ekzameni la validon de tiu supozo, necesas mallonge skizi la evoluon de la oficiala soveta doktrino pri la lingva problemo en socialismo kaj komunismo. Ni esploru ĝin laŭ la eldiroj de Stalin.

Unuafoje ektuŝante la nacian problemon, en 1913, Stalin kategorie neis, ke regas tendenco al nacieca diferenciĝo. Male, laŭ li, estas procezo de sennaciiĝo, ĉar sub socialismo falas kaj plue falos la limoj inter nacioj kaj lingvoj.

Aliflanke, kiam li mem respondecis pri la minoritata problemo, Stalin ne deviis de la lenina gvidlinio: doni al naciaj malplimultoj kiel eble plej grandan aŭtonomion. Turnante sin kontraŭ la ideoj de Kautsky pri estonta universala lingvo, li asertis en 1925, ke en la kazo de Soveta Unio montriĝas senĉesa diferenciĝo laŭ lingvoj kaj nacioj.

La kontraŭdiro inter liaj unua kaj dua deklaroj ne restis ignorata, kaj kredeble responde al kritikantoj de tiu kontraŭdiro Stalin klopo- dis pravigi sian politikon, lanĉante — en 1929 — la sloganon ,,per multeco al uniformeco". Kiel diris Stalin, Lenin ne implicis, ke la unuiĝo de nacioj kaj lingvoj okazos antaŭ la sukcesa establiĝo de socialismo tutmonda. Fakte, nur en tiu estonta stato estos bezono de unu ĝenerala internacia lingvo apud la naciaj lingvoj, ĝis fine, en tutmonda komunisma socio, restos nur tiu komuna, „venkinta" lingvo. Se do floras minoritataj lingvoj en Soveta Unio en la nuna stadio, tio respegulas la specialajn kondiĉojn de la „konstruo de socialismo en unu lando".

Jam unu jaron poste Stalin revenis al la temo, verŝajne lige kun la pliakriĝo de naciecaj problemoj en Soveta Unio kaj eble ankaŭ por trankviligi la pli internaciistajn partianojn. Dum la 16-a Kon- greso de KPSU Stalin deklaris, ke la estonta lingvo ne estos simple unu venkinta lingvo, sed iu tute nova, kiu estiĝas per la kunfandiĝo de naciaj lingvoj. Sed li denove emfazis, kio aktuale plej gravas: „Ni, adeptoj de estonta kunfandiĝo de naciaj kulturoj en unu komu- nan (laŭforme kaj laŭenhave) kulturon, kun unu komuna lingvo, samtempe estas adeptoj de florado de naciaj kulturoj en nuna mo- mento, en la periodo de proleta diktatoreco."

Per tiu ĉi elpaŝo Stalin alprenis pozicion preskaŭ identan kun tiu de la lingvisto Nikolaj Jakovleviĉ Marr (1865-1934). La originaleco de la „jafetida teorio" de Marr troviĝas en tio, ke ĝi neas evoluon de unu pralingvo al la nuna multlingveco, asertante ke efektive okazas asimiliĝo de amaso da primitivaj familiaj kaj tribaj dialektoj al ĉiam pli grandaj lingvounuoj. Tiun asimiliĝon akcelas la kreo de ekonomiaj kaj politikaj centroj, kaj je la fino, en mondo komunisma, estos nur unu sola lingvo. Kvankam la teorioj de Marr apenaŭ estas marksismaj, li sukcesis pro la ĝenerala deziro forigi la burĝan lingvo- sciencon. Car Marr akcentis la artefaritan originon de ĉiu lingvo kaj asertis, ke la „estonta sola universala lingvo estos lingvo de nova sistemo, aparta, ĝis nun ne ekzistinta", komprenante ĝin nepre kiel „artefarite kreotan lingvon", kelkaj sovetaj esperantologoj kredis, ke „al neniu pli multe ol al la esperantistoj povas utili la jafetida teorio" (Andreev). Tiun optimismon akcelis Marr mem, kiam li skribis antaŭparolon por la kvara ruslingva eldono de la verko de Drezen, Historio de la MondUngvo (1928); lingvoj, kiel Esperanto, „akcelas amasigon de materialo por vera kreado de la sola tuthomara lingvo". Sed preskaŭ samtempe alia esperantologo, E. F. Spiridoviĉ, plendis, ke la „helpa lingvo internacia" restas ignorata de la reganta lingvo- scienco, citante eldiron de Marr, ke Esperanto estas ne pli ol „suro- gato"; similan juĝon poste menciis ankaŭ N. V. Nekrasov.

Efektive, Marr neniam konkretigis kiel atingi tiun universalan lingvon de la futuro, radikale diferencan de ĉiuj ĝisnunaj lingvoj, kiun eĉ postrestos la buŝa lingvo, „kiu finfine estas ligita kun naturaj normoj."

Ciuokaze, la esperantistoj konsciis, ke nek lingvistoj nek politik- istoj fervoris identigi la nunan Esperanton kun la estonta mond- lingvo de senklasa socio. Sed ili senlace varbis por sia tezo, ke necesas subteni Esperanton kiel la kernon de tiu formiĝonta internacia lingvo, kvankam ili komprenis, ke tian oficialan apogon por la Esperanto- Movado malhelpas „la nunaj politikaj cirkonstancoj, kiuj ne ebligas libere okupiĝi pri niaj ideologiaj 'superkonstruaĵoj' ". Aldone al tio, tiu parto de la deklaro de Stalin, en kiu li tiel forte substrekis la nuntempajn prioritatojn en la lingva politiko, klare indikis al la esperantistoj, ke tro energia disvastigo kaj uzo de Esperanto interne de Soveta Unio povus esti konsiderata kiel provo anticipe rapidigi ion, kio, laŭ Stalin kaj kredeble ankaŭ Marr, estis efektive rezervota al malproksima estonteco.

Drezen pro tio avertis, ke „pretendi, ke jam nun Esperanto, en siaj nunaj formoj, estas la estonta universala lingvo — estas nek saĝe nek konforme al la sociologio", dume esprimante la esperon, ke Esperanto, konstante „pliriĉiĝante kaj ensorbante ĉiujn valorajn ele- mentojn el la pluen evoluintaj lingvoj naciaj", iom post iom fariĝos la internacia lingvo de la homaro. Sed ankaŭ Drezen ne precizigis, kiamaniere tiu revo realiĝu. Jam pli frue akirinte la kapablon lerte akomodiĝi al la aktuala ŝtata-partia politiko, Drezen substrekis, ke nuntempe „ni ne rajtas esti malamikaj al la plua disvolvo kaj kreskado de la lingvoj naciaj".

Car Drezen rimarkis kontraŭdirojn inter la lingvistika teorio de Marr kaj la praktika formiĝo de tutsoveta patriotismo kaj eble ankaŭ ĉar lin seniluziigis la nesufiĉa komprenemo de Marr por internacia helplingvo, li volonte kaptis ŝancon por distanciĝi de la jafetida skolo. En 1930/31 li aliĝis al grupo de „marks-leninistaj lingvistoj" (Jazykfront = Lingva Fronto), kiu, kontraŭbatalante la disiĝon de revolucia praktiko kaj ,,mekanikisma jafetida teorio", vidis en la teorioj de Marr baron kontraŭ vera marks-leninisma lingvistiko.

„Tezoj pri Internacia Lingvo" de la Lingvoscienca Instituto en Moskvo, aperigitaj en 1931, ŝajnis al SEU notinda provo de lingvistika flanko starigi la problemon ne nur de lingvo unlversala, sed ankaŭ tiun de helpa lingvo internacia. La Tezoj atakis la provojn de iuj Iingvistoj (Marr?) „prezenti Esperanton kiel mortenaskitan produk- ton, ekskluzive kiel etburĝan utopion, kiu elvaporiĝos kune kun la likvido de la ĝin naskintaj kontraŭdikciaj kondiĉoj de la burĝa socio", sed aliflanke inkluzivis en sian kritikon kontraŭ Marr ankaŭ gravan reprezentanton de la soveta esperantologio: Spiridoviĉ, riproĉante al ambaŭ, mekanikistoj kaj formalistoj, ke ili neglektas la problemojn de la transira epoko, „kiam ĉiuj niaj fortoj devas esti uzitaj por helpo al 'plena ekfloro de naciaj lingvoj, naciaj laŭ-forme kaj social- ismaj laŭ-enhave'". La uzadon de Esperanto kiel nuran ilon de interkomunikado la Tezoj kondamnis kiel „senprincipan sekan aferistecon", ĉar ĝi neas la superstrukturan karakteron de la lingvo. La sovetaj esperantistoj devas ,,pliintensigi ia laboron en la klasa diferencigo de esperantista movado, kiel ekstere, tiel same ankaŭ in- terne de USSR" kaj utiligi Esperanton „por intensigo kaj firmigo de internaciaj rilatoj de la revolucia proletaro", tamen nepre atentante, ke la proleta Esperanto-Movado estu subordigita al la taskoj de la internacia laborista movado. Kvankam la ekzisto de unu helpa inter- nacia lingvo ne estas utopio, „ĉiuj provoj, starigi la demandon pri la komun-universala lingvo nunmomente kiel vican aktualan taskon, estas antaŭtempaj kaj tial utopiaj", kaj pro tio, same kiel la aserto de Marr, ke la ,,baza problemo de lingvistiko — estas problemo de lingvo-deveno", kritikenda estas la „maldekstruma" formulo de Spiridoviĉ, ke la ,,baza problemo de lingvistiko estas la konstruo de la estonta lingvo."