Выбрать главу

Drezen mem subtenis tiujn Tezojn, kiujn eble li eĉ helpis kompili, kaj la Centra Komitato de SEU konstatis, ke ili koincidas kun la agadprincipoj de la soveta Movado. Probable Drezen celis per kun- laboro kun tiu grupo de kontraŭuloj de Marr krei novan teorian bazon por Esperanto sub la kondiĉoj de socialismo en unu lando. Gis kia grado li povis kalkuli pri la subteno de siaj kolegoj, estas neklare, sed almenaŭ Spiridoviĉ rifuzis kunkanti la ĥoron de aprobo. Kvankam ankaŭ li ne tute samopiniis kun Marr, li tamen nomis kiel ties meriton, ke li montris la vojon de konscia lingvokreado. A1 la aŭtoroj de la Tezoj, kontraŭe, li riproĉis, ke ili „forĵetas flanken 2a koncepton pri la fundamenta tasko, de marks-leninisma lingvo- scienco — batalo por konstruado de unueca lingvo de komunisma socio", konsideras la transiran periodon „ne kiel etapon dum, kon- struado de komunismo sed kvazaŭ ion memsufiĉan" kaj forgesas, ke la epoko de ,,plena ekfloro de naciaj lingvoj" estas „necesa ŝtupo por konstruado de la estonta mondlingvo": „Forgesi pri tio — signifas nutri la naciismon!" Estante skeptika pri la tendenco, reprezenta por Drezen, ĉiam pli minimumigi la aktualan rolon de Esperanto, Spridoviĉ timis, ke pro la bezonoj de la nuntempo oni malzorgos labori por la celata por estonteco internacia solvo de la lingva pro- blemo, kaj insiste rememorigis pri tiu definitiva celo. Esperanto, laŭ li, ne kontraŭas la floradon de nacioj, sed ĝuste per kreado de naciaj literaturaj Iingvoj kaj de helpa lingvo internacia en la transira epoko oni helpu krei tutmondan lingvon por komunisma socio.

Spiridoviĉ, do, kritikis tiun formon de „socialismo en unu lando", kiu manifestiĝis sur la kampo lingvistika. Cu sekve ni vidu en lia kuraĝa defendo de la proleta internaciismo unu faktoron, kiu ekigis la persekutojn? Tio estas dubinda: ĉar post ioma tempo de vigla diskutado pri la jafetida teorio Stalin decidiĝis — por Marr. La „revoluciaj lingvistoj" devis silenti, kaj Marr estis konfirmita mal- longe antaŭ sia morto (en 1934) kiel nekontestata papo de la oficiala soveta lingvistiko.

Prezentiĝis paradoksa situacio: Drezen, la malnova adepto de Marr, estis malpravigita, vane, ĉar tro frue, klopodante akordigi la interlingvistikan teorion kun la nepretervidebla prefero de la oficialaj instancoj fortikigi la sovetan ŝtaton, kaj Spiridoviĉ, kiu avertis kon- traŭ tia troa ,,aktualismo", kontentis, almenaŭ en tiu stadio, ĉar Stalin ankoraŭ ne decidis, ke estas tempo por denove adapti la oficialan

pensadon al la establita praktiko.

Plue validis la stalina interpreto de la lingva problemo de 1930, kiu teorie restis por la esperantistoj la plej avantaĝa el ĉiuj deklaroj de Stalin pri tiu temaro. Ke malgraŭ tio ili implikiĝis en ardaj disku- toj pri la aplikeblo de la eldiroj de Stalin, indikas ilian konscion pri la forta malharmonio inter la oficiala teorio, kiu estis heredaĵo de la internaciisma fazo de Soveta Unio, kaj la praktika linio rezigni la revon pri baldaŭa mondrevolucio kaj sin tute koncentri al la transira periodo.

Ne estas pruveble, ĉu la persekutoj originis en tiuj viglaj lingvis- tikaj diskutoj. Partianeco por Marr evidente ne montriĝis danĝera, sed ankaŭ la dumtempa alianciĝo de Drezen kun la disbatita grupo almenaŭ ne tuj sekvigis paŝojn kontraŭ la soveta Esperanto-Movado. Pri atakoj kontraŭ devia sinteno de SEU flanke de la aŭtoritatoj nenio estas konata, dum la sola kritiko kontraŭ certaj aspektoj de la Movado venis ĝuste de tiuj, kiuj estis purigitaj pli frue ol la esperantistoj: jam antaŭ ol aktiviĝis Jazykfront, en junio 1930 la ukrajna Popolkomisaro de Popolklerigo, N. A. Skrypnik, akuzis la esperantistojn „pri la celado krei apartan sennacian popolon kun aparta sennacia kulturo kaj ideologio, substituante per ĉio ĉi la celadon de apartaj nacioj konstrui siajn proprajn naciajn kulturojn" [58]— kion oni povus interpreti kiel implicitan atakon kontraŭ la grand- rusa naciismo, ĉar tri jarojn poste Skrypnik mortigis sin proteste kontraŭ la subpremo de nerusaj nacioj en USSR.

Kaj argumento, kiu povus esti poste elfosita por raciigi la perse- kutojn, ne estis la produkto de la stalina terorismo, sed naskiĝis inter la esperantistoj mem. Aplaŭdante al la postulo de la Tezoj uzi Esperanton por internaciaj kontaktoj de proletoj, la redakcio de La Nova Etapo komentis, ke tiu celdifino ,,devigas tamen nin el- montri precipan singardemon ĉe utiligo de la lingva heredaĵo de Esperanto, kiomgrade Esperanto estas tamen produkto de la eŭropa burĝa kapitalisma kulturo". De tia aserto ne estis longa vojo por veni al la konkludo, ke ĉiuj uzantoj de la Internacia Lingvo estas danĝeraj burĝaj kaj kosmopolitaj elementoj.

La persona opinio de Stalin pri Esperanto, kontraŭe, ne estas konata. Se sovetaj esperantistoj de tempo al tempo asertis, ke li subtenas ilian Movadon, tio almenaŭ supozigas, ke ili ne konsciis pri ia negativa sinteno de Stalin. Laŭ ne tute fidindaj informoj, li, estante prizonulo de la cara reĝimo, senemocie studis lernolibron de Esperanto, dum liaj samsortanoj estis mortpafataj kaj Trockij foje malŝate notis, ke Stalin ne kapablas lerni lingvojn kaj estas dili- genta nur en la facile lernebla Esperanto.

Same, ni ne povas konstati, ĝis kia grado la pozicio, ĉu pozitiva aŭ negativa, de Marr rilate al Esperanto influis la reĝimon. Sed ŝajnas, ke liaj disĉiploj, post la morto de Marr, ignoris Esperanton kaj preterlasis atribui al ĝi ian lingvorevolucian signifon. Sciante malantaŭ si la plenan apogon de la reĝimo, la marristoj denuncis ĉiun, kiu kontestis ilian monopolon en la soveta lingvistiko; kiuj ne akordiĝis, al tiuj restis nur unu alternativo: aŭ silento aŭ persekutoj. La brila lingvisto E. D. Polivanov, ekz., kiu delonge forte kritikis la teoriojn de Marr, estis arestita en marto 1937 kaj mortis en januaro 1938, kaj ankaŭ iamaj membroj de Jazykfront estis akuzitaj kiel spionoj kaj trockistoj. Sed ĉu Drezen troviĝis inter ili — ankaŭ tio restas nura supozo.

Ne estas kontesteble, ke la persekutoj kontraŭ la Internacia Lingvo kaj kontraŭ naciaj minoritatoj okazis en periodo, kiam abso- lute regis tiu lingvistika skolo, kies patro estis Marr. Sed konsideri lin teoriisto kaj apologiisto de tiu subprema politiko, al kiu transiris Stalin malgraŭ siaj internaciismaj deklaroj de 1930, certe estus distordo de lia pozicio. Marr ĉiam forte oponis imperiismon, inkl. la rusan; la rolon de naciaj malplimultoj en la monda historio li kelk- foje eĉ emis troige prezenti, kaj, ne forgesende, li emfaze diris, ke la universala lingvo de 1'estonteco ne povos esti iu nacia lingvo, tiom malpli „unu el la multe disvastigitaj mondlingvoj".

Tuja sekvo de la lingvistika disputo por la soveta Esperanto- Movado estis eble nur, ke de tiam la esperantistoj komprenis, sur kia varmega tereno ili moviĝas, partoprenante en diskutoj pri la formo kaj enhavo de estonta universala lingvo. Post 1932 aperis neniu signifa esperantologia studo en Soveta Unio[59]; Drezen dediĉis sin unuavice al studoj pri la internaciiĝo de la terminologio en naciaj lingvoj, kaj Esperanto efektive estis reduktita al tiu tre modesta rolo, kiun Drezen avizis jam en 1931: „Ni ne intencas konsideri la nunan Esperanton, kiel plej perfektan lingvon. Ni volonte lasas al Esperanto modestan servan rolon por internaciaj rilatoj."