Выбрать главу

La perado kaj kontrolado de korespondo inter sovetaj kaj ali- landaj proletoj, krom la individua pli kaj pli kolektiva, estis la ĉefa aktiveco, per kiu SEU vivtenis sin. Laŭ ĝiaj direktivoj, sovetaj esperantistoj skribis stereotipajn leterojn al eksterlando por informi siajn samklasanojn en kapitalismaj landoj pri la konstruado de socialismo en Soveta Unio, sed difinita elemento de spontano ĉiam konserviĝis en tiu korespondado, ĉar la leteramikoj ne limigis sin al reciproka entuziasmigado: Sovetunianoj menciis la krudajn neper- fektaĵojn de sia prolet-kamparana ŝtato, dum eksterlandanoj donis nefiltritan priskribon de la vivkondiĉoj en siaj landoj, kiu ne multe taŭgis por apogi la propagandan tezon, ke kapitalismo staras sur la sojlo de kolapso. Kelkaj sovetaj esperantistoj eĉ tute senkaŝe skribis pri la stalinismaj ekscesoj en leteroj al siaj korespondantoj en ekster- lando. Kiam tiaj sciigoj atingis konvinkitajn komunistojn, ili — opiniante, ke tiele nur povas skribi „kontraŭrevoluciuloj" — resendis la leteron „informcele" al SEU, kiu siavice transdonis ĝin, laŭdire, al la ŝtata polico.

Ciuokaze, ĝuste tiu fakto, ke Esperanto servis ne nur kiel unu- direkta kanalo de informoj el Soveta Unio, plej kredeble kaŭzis la subpremon de la lingvo en la uragano de la Granda Purigo.

21.4.3 Esperantistoj en Ia Granda Purigo

En unu el la kategorioj, kiujn disbati celis la Granda Purigo vastskale lanĉita en marto 1937, troviĝis la esperantistoj. Speciala departemento de la Ministerio pri Internaj Aferoj, la misfama NKVD, havis listojn, en kiuj suspektindaj personoj estis grupigitaj laŭ la jenaj kategorioj:

AS = kontraŭsovetaj elementoj.

Ts = aktivaj membroj de eklezio.

S = membroj de religia sekto.

P = ribeluloj — ĉiu, kiu en pasinteco estis iel implikita en kontraŭ- soveta agado.

SI = civitanoj kun kontaktoj al eksterlando.

Ke la esperantistoj troviĝis en tiu lasta kategorio, supozigas la aserto de la aŭstra komunisto Alex Weissberg, viktimo de la Purigo:

Estis Stalin mem, kiu donis al Jeĵov (ĉefo de NKVD) siajn instruk-

ciojn por la Granda Purigo. Estis Stalin mem, kiu indikis la grupojn,

kiujn necesas detrui:

(5) Ciuj, kiuj vivis en eksterlando kaj konis proprasperte la antaŭ- militan periodon, kaj ĉiuj, kiuj havis amikojn kaj parencojn en ekster- lando kaj korespondis kun ili; la poŝtmark-kolektantoj kaj la espe- rantistoj.

Weissberg ne indikis sian fonton, sed tre simila kategoriigo aperas en la solaj dokumentoj de NKVD, kiujn ni disponas. Ui estis kaptitaj de germanaj trupoj dum la okupo de Litovio, poste falis

La plejado de sovetaj esperantistoj, kiun voris la Granda Purigo de Stalin (de maldekstre): Demidjuk, Drezen, Sneĵko (en la supra vico), Nekrasov, Varankin kaj Spiridoviĉ (en la suba vico).

ELEKTITAJ VERKOJ

EN 16 VOLUMOJ

EN ESPERANTO *

N. L E N I N

PROSPEKTO

EKRELO * 1932 . LEIPZIG

Reklamilo pri 16-voIuma verkaro dc Lenin: Pro la persekutoj unue en Germanio, kaj poste en Soveta Unio, la plano neniam efektiviĝis.

en la manojn de usonanoj kaj estas nun konsulteblaj sur mikro- filmo en Public Library de Novjorko. Temas pri sekretaj instruk- cioj en ligo kun la apartenigo de la baltaj ŝtatoj al USSR en 1939.

Plenumante Ordonon n-ro 001223 de NKVD de USSR de la 11-a de oktobro 1939, la Popola Komisaro pri Internaj Aferoj de Litova SSR, G-uzeviĉius, postulis, per „strikte sekreta" Ordono n-ro 0054 de la 28-a de novembro 1940, registri — pro la „granda infektiĝo" de Litovio per ili — ĉiujn „kontraŭsovetajn kaj socie fremdajn ele- mentojn". Li nomis entute 14 kategoriojn, i.a.

j) Personoj, kiuj havas personajn kontaktojn kaj korespondadon kun eksterlando, kun eksterlandaj legacioj kaj konsulejoj, esperantistoj kaj filatelistoj.

Tiu registrado devis esti finita sur provinca nivelo ĝis la 10-a de februaro 1941 — kiel vidiĝas el instrukcio de la NKVD-ĉefo en Birzai de la 30-a de januaro, cetere relistiganta la diversajn kate- goriojn.

La taskon forigi la „kontraŭsovetajn elementojn" el la baltaj respublikoj al malproksimaj regionoj de Soveta Unio ricevis la vicĉefo de la soveta NKVD, Ivan Serov. La deportado komenciĝis la 6-an de junio 1941, atingis sian kulminon en la nokto inter la 13-a kaj 14-a de junio kaj estis interrompita pro la germana invado, la 21-an de junio. Poste la nazioj daŭrigis la laboron laŭ sia manie- ro, kaŭzante grandajn perdojn precipe al la estona Movado; mortig- itaj estis i.a. Helmi Dresen, la ŝatata poetino, kaj Neeme Ruus, Mi- nistro pri Sociaj Aferoj de Estona SSR [60].

Car „socie fremdajn elementojn" ne toleratajn en la baltaj landoj oni evidente ne toleris, kaj pli frue forigis, en Soveta Unio mem, la grupigo de Weissberg verŝajne posedas altgradan aŭtentikecon, ne nur pro la simileco kun la litovaj dokumentoj, sed ankaŭ pro du aliaj kongruaĵoj. La nomo de Jeĵov menciiĝis lige kun Esperanto ankaŭ en alia loko; ĉ. 1934/35 Incertov skribis al sia japana kama- rado Kurisu, ke Jeĵov komencis esplori la situacion de Esperanto en Soveta Unio, — sed Incertov esperis evidente, ke post la inter- veno de Jeĵov malaperos malfacilaĵoj, ekz. manko de papero por Esperantaj eldonaĵoj, kaj ke eble li rehavigos al SEU tiim oficialan apogon, kiun ĝi longe ĝuis. Jen tio denove montras, kiom la esper- antistoj fidis al la reĝimo, kia terura ŝoko estis por ili la aresta or- dono. Kaj, kiel memoras Rytjkov, kiam SEU estis disbatata, la sama sorto trafis ankaŭ la filatelistojn.

Spite ĉiujn teoriajn eldirojn pri la proleta internaciismo, la sta- lina reĝimo decidis malebligi la rektan interŝanĝon de ideoj inter sovetaj kaj alilandaj laboristoj. La internacia ideologio de la bolŝe- vika revolucio, tiu „ekstreme favora bazo por progresigo de la Esperanto-Movado" (Drezen), kiu same favoris egalrajtan disfloron de naciaj lingvoj kaj kulturoj, devis cedi sian lokon al hegemonia pozicio de la rusa lingvo kaj de perrusa soveta kulturo. Stalin nun ĉesis toleri liberan evoluon de lingvoj kaj nacioj dum la transira periodo, forĝante la karakterizaĵojn de tutsoveta patriotismo, kaj „forgesis" la ĉefan postulon de Lenin, ke la kunfandiĝo de la nacioj devas okazi libervole, ke estas nepacigebla konflikto inter socialismo kaj nacia subpremo kaj ke neniu lingvo havu ian privilegion. La gvid- linion de Lenin, ke la rusa ŝovinismo plej multe minacas la venkon de komunismo, Stalin renversis en la dua duono de la 1930'aj jaroj, traktante la naciajn malplimultojn kiel ĉefan danĝeron. Stalin al- trudis la rusan al la minoritatoj kaj malpermesis kulturan kunfand- iĝon de parencaj popoloj: la eksperimento de artefarita halka-bur- jata lingvo estis ĉesigita, aliaj lingvoj devis transiri al cirila alfabeto aŭ pleniĝadis de rusaj vortoj, la parolantoj de Esperanto malaperis, kaj la kulmino de tiu evoluo estis registara dekreto, kiu deklaris la rusan lingvon deviga fako en la lernejoj de naciaj minoritatoj — la 13 -an de marto 193'8, la saman tagon, kiam Buharin kaĵ Rykov estis kondamnitaj al morto. Okazis precize tio, kion Spiridoviĉ jam en 1930 time antaŭsentis: se la Esperanto-Movado ne povas progresi sur la bazo de la plej larĝa disvolviĝo de naciaj kulturoj kaj lin- gvoj, tiam minacus „asimiliĝo de la nacioj kaj sekve ankaŭ de iliaj lingvoj el la flanko de pli potencaj nacioj" kaj „tiam malnecesiĝus la bezono pri internacia helpa lingvo".