Выбрать главу

La esperantistoj, kiuj fieris esti avangarda trupo en la formiĝ- procezo de tutmonda komunismo, kiuj nelacigeble penadis varbi por la modelaj akiraĵoj de Soveta Unio, kiuj fidoplene registris la pro- fetaĵojn de Stalin pri kunfandiĝo de nacioj, kiuj ankoraŭ salutis Jeĵov, kvazaŭ savanton: ili fine estis senprepare, sendiskute, silente forbalaitaj, sen ia jura bazo kaj sen la povo defendi sin kontraŭ konkretaj akuzoj simple deportitaj al neniigejoj, se ne tuj mortigi- taj, kune kun senideologiaj ,,etburĝoj", kiuj korespondis kun ekster- lando, parencoj de elmigrintoj aŭ ŝatantoj de tia sendanĝera hobio, kia estas la kolektado de poŝtmarkoj. La grandaj cerbostreĉoj, per kiuj Drezen kaj aliaj provis meti Esperanton en la servon d'e pro- leta internaciismo, ne alportis al la esperantistoj ian privilegian traktadon, kiam Stalin decidis entrepreni la Grandan Purigon kon- traŭ ĉiuj „malamikoj de la ŝtato".

Dum dudek jaroj aperis nenia Esperanta presaĵo en Soveta Unio;

nur en 1954-55 paŝon post paŝo restariĝis la Movado. Sed ne pli frue ol en 1963, en Sofio, sekve de insista peto de la Bulgaroj al la CK de KPSU, delegacio de sovetaj esperantistoj denove partoprenis internacian Esperanto-kongreson — por la unua fojo post 1931.

Drezen estis verŝajne rehonorigita dum ia epoko de Ĥruŝĉov — dokumento de Instituto pri Marksismo-Leninismo en Moskvo parolis pri „kamarado Drezen", sed publika deklaro, ke la detruo de SEU kaj la persekutoj kontraŭ miloj da esperantistoj baziĝis sur falsaj akuzoj, ne estis ĝis nun disvastigita.

21.4.4 Granda Silento en Orienta Eŭropo

La Esperanta printempo en la orienteŭropaj ŝtatoj, liberigitaj el sub faŝisma jugo, daŭris nur dum malmultaj jaroj. La unuarang- eco de socialisma konstruado, la Malvarma Milito, la kreskanta influo de la soveta personkulto, la histeria ĉasado de ,,titoistaj agentoj" kaj, ne malplej grave, la kampanjo kontraŭ kosmopolitis- mo kaj cionismo (!) — ĉio kaŭzis, ke ankaŭ la Esperanto-Movado devis unue submetiĝi kaj fine silenti.

Kiel unua, la soveta zono de Gtermanio entreprenis paŝojn por malhelpi reorganiziĝon de la Esperanto-Movado. La malpermeso venis en formo de dekreto de la Administracio pri Internaj Aferoj, la 12-an de januaro 1949; en la direktivoj por plenumo de la dekre- to, la artikoloj 7 kaj 8 ordonis malfondon de Esperanto-grupoj kaj tujan ĉesigon de la Esperanto-rubrikoj en la gazetaro. Per letero de la 24-a de januaro 1949 la saksa Ministerio pri Popolklerigo motivis la decidon jene:

ĉar Esperanto ne estas natura lingvo, kreskinta kun iu popolo, oni ne povas konsideri tiun artefaritan lingvon taŭga rimedo por inter- proksimigi la kulturajn valorojn de la popoloj, des malpli ĉar la koncerna literaturo estas multe trapenetrita per reakciaj tendencoj. Ni rekomendas al vi meti vian grupon en la servon al la dujara plano kaj direkti viajn filologiajn interesojn al mondlingvo, kiu akcelas nian konstrulaboron multe pli ol la eksperimentoj de lingva sintezo.

Ne necesas fantazio por kompreni, ke la pli grava mondlingvo estas la rusa.

La situacio ne ŝanĝiĝis per la fondo de Germana Demokratia Respubliko. Male, la nova registaro precizigis en letero de la 4-a de novembro 1949 al Unuiĝo de Persekutitoj de la Nazia Reĝimo: „Estas fakto, ke kontraŭuloj de nia demokratio provas ĝeni niajn laborojn per helpo de Esperanto-grupoj. Per gazetoj aperantaj ek- sterlande kaj per tiel nomata internacia societo kun sidejo en

Mŭnchen (— Germana Esperanto-Asocio) oni provas sub preteksto de kultura neceso gajni anojn, per kies helpo oni volas malbonfamigi nian demokratan ordon." Aliaj oficialaj instancoj asertis: „Esperanto ja ne havas propran gramatikon, pro tio ĝi ja ne estas lingvo."

Dume, ankaŭ en Pollando, kies ĉefministro Cyrankiewicz antaŭ nelonge estis subskribinta peticion al UN favore al Esperanto, la atmosfero fariĝis ĉiam pli malfavora. La 4-a postmilita Pola Esper- anto-Kongreso, okazonta en aŭtuno 1949 en Varsovio, lastmomente ne povis okazi, kaj la jam kompostita numero de Pola Esperantisto ne povis aperi. Kvankam Asocio de Esperantistoj en Pollando ne- niam estis formale malpermesita, tamen ĉiam pli estis limigita ĝia agado; el tridek filioj restis nur du, kiuj kune kun kelkaj individuoj grupiĝis ĉirkaŭ la Ĉefa Estraro. Multobligitaj informiloj povis, sen permeso, aperi, sed eĉ presigi pagitajn anoncetojn por koresponda kurso ne estis eble.

Tamen, la Hungaroj havis kialojn por envii la Polojn. Ankoraŭ en printempo 1948 pli ol cent parlamentanoj subtenis pli vastan instruadon de Esperanto — nur du jarojn poste jam neniu Esperanta gazeto plu aperis en Hungario. La tradiciriĉa Literatura Mondo ĉesis ekzisti post sia julia/aŭgusta numero en 1949, oficiale „pro financaj malhelpoj". Kaj ia 6-an de aprilo 1950 komitatkunsido de Hungarlanda Esperanto-Societo voĉdonis, ke ,,la Esperanto-Societo provizore interrompu sian agadon."

Plej longe rezistis subpremon la ĈeRoslovakoj. Esperanto-Asocio en ĉehoslovaka Respubliko (EAĈSR) havis komence de 1949 3.020 membrojn. Ĝia prezidanto Malik partoprenis la UK en Bournemouth kiel oficiala delegito de la Ministerio de Informado, kiam Bulgaroj, Hungaroj kaj Rumanoj jam ne plu estis retprezentitaj — pro „tro severaj reguloj" de siaj registaroj, kiel plendis la organo de EAĈSR. La Ministerio ankaŭ subtenis la eldonadon de informa bulteno, Esperanto-Servo, dissendita en kelkmil ekzempleroj al eksterlando; gazetoj ofte presis artikolojn tradukitajn el Esperanto; aperadis la altnivelaj revuoj Esperantista kaj Esperantisto Slovaka; aŭtoritat- uloj salutis la 8-an Kongreson de EAĈSR fine de majo 1950 (kun preskaŭ 1.000 partoprenantoj); kaj la nombro de lokaj grupoj eĉ kreskis — de ĉ. 80 en 1949 al 94 en 1950. Sed en la lastaj monatoj de 1950 multiĝis malfacilaĵoj ankaŭ por la ĉeĥoslovakaj esperant- istoj. Dum la UK en Parizo mankis delegacio el CSR, la populara „Verda Stacio" ĉesis elsendi meze de septembro, kaj fine de la jaro EAĈSR sentis sin devigita eksiĝi el UEA, ĉar ĝi estis ,,tro videblei influata de reakcia politiko imperiista kaj de Tito-ismo". Serĉante liberigi la Asocion „el sub la suspekto, ke en nia ekzistanta popol- demokrata sistemo ĝi volas resti movado kosmopolita", Malik pro- ponis, sub la devizo „Sur novan vojon!", fondi ,,internacian Ligon de progresemaj esperantistoj, kiuj laborus en spirito de proleta intiernaciismo".

Sed jam en junio 1951 EAĈSR konfesis, ke tiu ,,ILPE" estas mortnaskita infano, ĉar eksterlandaj ,,progresemaj" esperantistoj aŭ ne plu povis aŭdigi sin aŭ estis nombre tro malfortaj por certigi realigon de la plano. Dume, oni esperis, ke eble tia Ligo estos star- igita — en Ĉinio, kie en marto 1951 naskiĝis Ĉina Esperanto-Ligo.

Raporto pri la Asocia Tago en Prago (17-6-1951) montris regre- son de la Movado, sed ankoraŭ ne senesperan situacion. Pluraj lokaj grupoj jam dissolviĝis kaj aliĝis al la Kulturaj Kluboj de Revolucia Sindikata Movado, artikoloj de la Gazetara Servo ne estis presataj, okazis malpermesoj vendi lernolibrojn; sed aliflanke oni menciis leteron de la Komunista Partio, en kiu estis rekomendite ,,ke ni daŭrigu nian sukcesan laboron laŭ la ĝisnuna maniero".

Tamen, en decembro 1951 ĉesis aperi la du organoj, ĉar la Minis- terio de Informado „reorganizis planon de eldonado de gazetoj", kaj fine, laŭ konsilo de la Ministerio de Internaj Aferoj, EAĈSR likvidi- ĝis „libervole", la 6-an de septembro 1952, per decido de la Asocia Komitato.

Sed kelkaj kuraĝuloj zorgis, ke, malgraŭ gravaj obstakloj, la Movado en Ĉeĥoslovakio povis sekurigi iom da kontinueco. Agema junularo en la regiono de Ostrava regule organizis somerajn tenda- rojn por junaj esperantistoj; aliaj organizis ekspoziciojn de mate- rialoj akiritaj per Esperanto, ekz. pri strikoj en okcidento, aŭ mon- kolektojn por „pacdefendantoj en kapitalistaj landoj". La revuo El Popola ĉinio havis inter ĉeĥoslovakaj esperantistoj ankoraŭ en 1953 ĉ. 1.000 abonantojn, kiuj restis fidelaj, eĉ kiam duobliĝis la abonprezo post transpreno de ĝia distribuo fare de ŝtata entrepreno. Sed baldaŭ „ia miopa interveno kaŭzis la ĉesigon de la sendado al nia lando". Fine de tiu jaro ĉesis aperi EPC, verŝajne malpli pro adaptiĝemo al la politika linio en orienta Eŭropo, ol pro tiu subita perdo de milo da legantoj. Intertempe Rudolf Burda en Plzen lanĉis stencilitan bultenon La Pacdefendanto, kiu rapide akiris pli ol 1.000 legantojn kaj baldaŭ, same kiel la ĉeĥoslovakaj numeroj de Paco, plenumis gravan funkcion por rompi la glacion en la popoldemo- kratioj rilate al Esperanto.