Выбрать главу

3.3.2 Faktoroj

Ekzistas pluraj faktoroj, diversgrade infiuaj, kiuj faciligis la transformiĝon de Esperanto en parolatan lingvon, kaj kiuj nuntempe plu kontribuas al ĝia vivanteco. Nur kelkaj el ili estos ĉi tie koncize menciitaj el sistema vidpunkto [8].

Denaskaj Esperantistoj. — Sendube, plej interesa estas la ekzisto de denaskaj esperantistoj. L. L. Zamenhof skribis, ke „lingvo internacia fortikiĝos por ĉiam nur en tia kazo, se ekzistos ia grupo da homoj, kiuj akceptas ĝin kiel sian lingvon familian, heredan". Ekzistas familioj, kiuj, pro malsamlingveco de la geedzoj, aŭ pro konscia akcepto de la lingvo, fariĝis dulingvaj: ili uzas, unuflanke, la nacian lingvon, kaj, aliflanke, Esperanton. Estas konata fakto, ke dulingvismo ne damaĝas la infanan psikon; kontraŭe, ĝi faciligas la lernejan studon, ĉar ĝi jam frutempe permesas spontanan komparon de diversaj lingvosistemoj (t.e. de diversaj pensokategorioj), kio estas tre utila por la evoluigo de kritika menso.

Plej verŝajne, la unuaj „denaiskaj esperantistoj" estis la gefiloj de M. C. Butler (1884-1970). Hodiaŭ ekzistas minimume 200 infanoj aŭ junuloj en pli ol 19 landoj, kies hejma lingvo estas Esperanto. Por la gepatroj aperas Gepatra Bulteno.

Instruado al Infanoj en la Lernejoj. — Unu el la faktoroj, kiuj influas la parolatan lingvon, estas ĝia instruado en la lernejoj. Estas konate, ke Esperanto estas taŭga bazo ankaŭ por la lernado de aliaj lingvoj. Krome, ĝi helpas la studadon de geografio, historio kaj parencaj sciencaj branĉoj. Tio, siavice, povas efike kontribui al la maturiĝo de la junaj gelernantoj, al akiro de internacieca pens- maniero.

Grava ŝtupo en la lerneja laboro estas la interlerneja korespondado. La unua tiaspeca esperantlingva korespondado okazis en 1903 inter la instruisto Cejka en Bystrice-Hostyn, Moravio, kaj la instruisto Ducommun en Le Locle, Svislando. Inter la du militoj, la instruistaj Esperanto-asocioj funkciis kiel organizaj centroj de interlerneja korespondado. Nuntempe eminentas la tutmonde organizita rondo Grajnoj en Vento, kun centro en Bienne, Svislando. Gravan helpon donas la Koresponda Servo de UEA.

Esperanto kaj Instruistoj, de J. Aiziere (tr. P. Georgievskij), 1914, apartenas al la unuaj pritraktoj de instruado de Esperanto.

Interesa estas ankaŭ la verko de E. Izgur, La Mondlingvo Esperanto kaj Lernejo (1926), kaj tre valora estas la studo de P. Bovet, eks- direktoro de la Pedagogia Instituto J. J. Rousseau, en Ĝenevo, Enketo pri Internacia Helplingvo (1948). Plej aktualaj estas la verkoj de Peter Zlatnar, Esperanto kaj Lernejo (1959), la studo de R. Markarian, La Eduka Valoro de la instruado de Esperanto en la Ler- nejoj (CED-Dok. B/I/2, 1964 kaj 1970), kiel ankaŭ pluraj doku- mentoj de CED en la Serio B/IV. Plej lastdata estas la libro de Prof. Rudolf Rakuŝa, Metodiko de la Esperanto-Instruado (1970), kies unua eldono aperis en 1957.

Porinfana Literaturo. — Por denaslkaj esperantistoj kaj por la plej junaj gelernantoj aktivas porinfana libro-eldonado. Temas precipe pri tradukaĵoj. E1 36 porinfanaj libroj, aperintaj inter 1961 kaj 1969, nur 5 estis verkitaj originale en Esperanto. Jam inter la du militoj aperis multspecaj verkoj por infanoj, sed nur post la Dua Mondmilito aperis ankaŭ hodiaŭ aprezataj verkoj, inter kiuj: V. Setala, Peĉjo kaj Anjo Kalkulas, 1951; J. F. Berger, Niko kaj Nina, 1952; El Japanaj Lando kaj Popolo, 1953; Fran Levstik, Martin Krpan (tr. Kozlevĉar), 1955; dramigo de bela infanrakonto de Miyazawa kenzi, Gauche la 'ĉelisto (tr. Nozima yasutarĉ), 1955; Ŝimomura joŝiŝi, Japanaj Fabefoj, 1958; la popolrakonto Mojca Etulino (tr. Drago Kralj), 1960; Bela Konvolvulo (el Ĉinio), 1964; M. Slossier-Bresler, Kion Erna Travivis en Pinurbo, 1962; Valda Vinar, Ĉehaj Fabeloj, 1962; P. A. G. Wright, La du Pupoj, 1963; Irena Jabionska, La Ebria Muso (orig. fabeloj), 1965; J. Fekete, Vuk (pribesta romano), 1966; Bela Balasz, La Sep Reĝidoj, 1970; H. Hoffmann (tr. Applebaum), Struvelpetro, 1971 (jam aperinta en 1921), k.a.

Por pli aĝaj infanoj aperis ankaŭ la tri verkoj de J. H. Sullivan La Junaj Detektivoj (2-a eld. 1968), La Junaj Trezor-serĉantoj, 1968, La Longa Marŝo, 1968.

Interesa estas ankaŭ la porinfana verkisto, kiu sin kaŝas sub la pseŭdonimo Nenjo Rimanto; el liaj verkoj estas menciindaj: ABC- Rimoj por Etuloj, 1953; El Kornvalo, 1958; Juveloj, 1965; Versoj por Infanoj, 1966.

Kelkaj eldonejoj publikigis tutajn seriojn da infanlibroj, precipe la ĉinaj kaj japanaj eldonejoj, Esperantaj Francaj Eldonoj kaj Espe- ranto Press (Kanado).

Infanaj Kongresetoj. — Grandan pedagogian valoron havas la infanaj kongresetoj, kiuj ekde antaŭ kelkaj jaroj okazas paralele kun la Universalaj Kongresoj de Esperanto. Ili celas helpi la ge- patrojn kaj, aliflanke, taŭge enkonduki la infanojn en internacian kaj internacilingvan etoson per aktivigaj, kree instigaj novaj peda- gogiaj metodoj.

Skolta Movado. — Estas menciinda ankaŭ la agado en skol- taj medioj. Malgraŭ la favora opinio de Baden-Powell, dum multaj jaroj Esperanto ne estis konsiderata en la plej altaj internaciaj skoltaj instancoj. Sed, dank' al la bona agado de Skolta Esperantista Ligo pere de broŝuroj, lernolibroj, kursoj, dokumentoj de CED, invitoj al la praktika apliko de Esperanto, ekde 1968 la situacio rimarkinde pli- boniĝis kaj kondukis al nuligo de la antaŭa negativa starpunkto. Eble tio kaŭzos eĉ la aplikon de Esperanto en la skolta mondo, en oficiala formo. Tio multe dependas de la plua efika agado en skoltaj medioj.

Kongresoj kaj Kunvenoj. — Unuarangan signifon por la praktikado de la parolata lingvo havas la kongresoj, konferencoj, seminarioj, kunvenoj de regionaj societoj kaj lokaj grupoj. Tiuj kaj similaj renkontiĝoj prezentiĝas kiel mikrosocio, kie la lingva kaj kultura „normoj" kreiĝas dank' al mekanismo de lingva/kultura propon-o kaj akcepto. Ĝuste en tiuj ,,miikrosocioj" kun aparta, propra strukturo, la tradicio de la parola kulturo plej efike kaj plej mult- flanke manifestiĝas.

Turismo kaj Feriejoj. — En la tuta mondo multiĝas feriejoj kun kulturaj aŭ pure turismaj celoj, hoteloj kaj kampadejoj, en kiuj Esperanto estas uzata. La moderna multnacia amasa turismo ebligus vastan interŝanĝon de kulturaj valoroj, se la lingva problemo estus solvita je pli larĝa skalo. Tamen, jam hodiaŭ, la meznivela turisto, kiu parolas Esperanton, scias pli multe, kaj ricevas pli grandan kulturan gajnon, ol alia persono, kiu nur balbutas fremdlingve, aŭ esprimas sin per gestoj.

Magnetofona Korespondado, Sonbendaj Programoj. — Ekde 1957 aktivas la Magnetofona Servo de UEA. Nuntempe ĝi havas ĉ. 300 surbendigitajn programojn. Ili estas interesaj por ĉiuj, ĉefe por personoj, kiuj deziras praktiki la parolan lingvon, sed troviĝas ekster la centroj, en kiuj la lingvo estas regule parolata. Rimarkinda estas la signifo de tiu normlingva edukado pere de surbendigitaj, ĝenerale modelaj voĉoj. Daŭre intensiĝas ankaŭ la korespondado per magneto- fonaj bendoj.

La Oratorado. — La oratorado ĉiam estis kaj restas alte res- pektata en ĉiuj lingvaj komunaĵoj. Zamenhof mem iniciatis ankaŭ tiun artobranĉon per siaj paroladoj. En la parolado eldirita dum la inaŭguro de la Prepara Konferenco de Ruslandaj Esperantistoj en