Выбрать главу

En la plej, multaj orienteŭropaj ŝtatoj, tamen, eĉ tiaj modestaj aktivadoj ne estis eblaj. Tion spertis ekz. Tutmonda Esperantista Jurnalista Asocio, kiu ne plu povis kunlabori kun siaj multaj tre agemaj membroj tie. En raporto pri la laborjaro 1951/52 la estraro menciis, ke „ĵurnalistoj, al kiuj ni sendis TEĴA-Informilon kaj membrokarton tuj estis arestitaj".

21.4.5 Stalin kontraŭ Marr

La silentigo de la Internacia Lingvo en la popoldemokratioj ŝaj- nis al multaj eksterlandaj esperantistoj kaj aliaj observantoj pli facile interpretebla ol la subpremo de la Movado en Soveta Unio en 1937/38, ĉar ĉirkaŭ la sama tempo Stalin elpaŝis sur la kampo lingvistika.

De junio ĝis aŭgusto 1950 Pravda kaj Bolŝevik aperigis respon- dojn de Stalin al kelkaj demandoj pri la rilato inter marksismo kaj lingvoscienco. En tiuj „Lingvistikaj Lieteroj" li denove akcentis, ke internacia lingvo povos estiĝi nur post la venko de socialismo en monda kadro, sed ne plu, kiel en 1930, li konsideris ĝian formiĝon rezulto de nura kunfandiĝo. Nun Stalin, revenante al siaj diroj de 1929, asertis, ke venkinta, ĉar servanta al progreso, lingvo efikas unuecige sur lingva kampo kaj kontribuos al la estonta unuling- veco.

En sia letero al A. Ĥolopov, Stalin klare diferencigis inter la lingva situacio antaŭ kaj post la venko de socialismo. Sub la nunaj kondiĉoj, laŭ li, povas okazi nur lingvokruciĝoj, kiuj ne kondukas al formiĝo de unu nova lingvo, sed al la venko de unu kaj la mal- venko de la alia. Poste, sub tutmonda socialismo, el centoj da naciaj lingvoj unue elstaros unuecaj „zonaj lingvoj", kiuj fine kunfandiĝos al unu komuna internacia lingvo ensorbinta „la plej bonajn elemen- tojn de la naciaj kaj zonaj lingvoj".

Analoge al la precipeco de la konstruo de socialismo en unu lan- do, Soveta Unio, kaj la fortikigo de la ŝtato formortonta nur post tutmonda revolucio, sekve ankaŭ okupiĝo pri internacia lingvo nun estas antaŭtempa kaj neakceptebla. Por la nuntempo Stalin opiniis, ke necesas evoluigi tiun lingvon, kiu jam estas la plej progresinta, — ne lasante dubon pri tio, ke temas pri la rusa.

La Leteroj de Stalin tiutempe elvokis sensacion unuavice pro lia forta kondamno de la teorioj de N. Ja. Marr, kiuj ĝis tiam okupis unuarangan pozicion en la soveta lingvistiko. En tiu ĉi kunteksto aparte notinde estas, ke la lingvisto A. S. ĉikobava, kiu interkon- sente kun Stalin lanĉis la diskuton, nete asertis, ke la opinio de Marr „favoranta artefaritan akceladon de la kreiĝ-procezo de unu sola komuna lingvo ne povas esti rekonita kiel marks-leninista".

Observantoj en okcidento supozis, do, rektan rilaton inter la Lingvistikaj Leteroj de Stalin kaj la anatemo kontraŭ Esperanto en la landoj sub soveta influo. La deturniĝo de la internaciisma sko- lo de Marr malebligis, laŭ tiu vidpunkto, la pluan disvastigadon de Esperanto. Lasante flanken la fakton, ke tia argumentado (impli- canta, ke Esperanto nur tiumomente iĝis neakordigebla kun la ofi- ciala lingva politiko) evidente ne klarigas la multe pli fruajn even- tojn en Soveta Unio kaj iliajn kialojn, ni esploru, ĉu ĝi kapablas adekvate komprenigi la postmilitan evoluon.

Kronologio de la eventoj montras, ke malakceptiĝo de la teorioj de Marr sekvis, kaj ne antaŭis, la malpermeson de la Esperanto- Movado en la popoldemokratioj. La orienteŭropaj esperantistoj estis jam malorganiziĝintaj aŭ antaŭsentis, ke tia sorto atendas ilin, longe antaŭ ol Stalin surprizis la publikon per sia reapero, unuafoje post 1938, sur la scenejo kiel teoriisto. Ĝ-enerala gvidlinio, ke Esper- anto ne plu estu tolerata, estis konkrete decidita verŝajne plej mal- frue en aŭtuno 1949 — pli ol duonan jaron, antaŭ ol komenciĝis la diskuto en la kolumnoj de Pravda. Kiam la 2-an de oktobro 1949 L. Kokeny kiel kutime iris al la studio de Radio Budapeŝto, li aŭdis, ke ,,de hodiaŭ estas la linio" ne plu disaŭdigi Esperantajn elsendojn. Per tio komenciĝis la Granda Silento en Hungario. Kaj same subite, ankaŭ en oktobro, mutiĝis la radio-elsendoj en Pollando.

Tamen, ĉu tio okazis en la kadro de malrapida procezo celanta subpremi la marristojn kaj ĉiujn iliajn supozatajn aliancanojn? Dubinde: ĉar ĝuste tiam ĉesis mallonga periodo de iom pli libera diskutado en la soveta lingvistiko kaj de timemaj provoj eliri la rigid- iĝintan framon de la jafetida teorio. Jam en oktobro 1948 la adeptoj de Marr refirmigis sian pozicion, lanĉante vastskalan atakon kontraŭ ĉiuj deviantoj, kontraŭ ĉiuj lingvistoj, kiuj estas sub influo de „re- akciaj kaj idealistaj fluoj de la eksterlanda burĝa lingvistiko", kaj la 21-an de julio 1949 la Akademio de Sciencoj per oficiala deklaro konfirmis la pluan validon ekskluzivan de la teorioj de Marr. Ĉu estas nura hazardo, ke Esperanto iĝis nefavorata en la orienteŭropaj landoj ĝuste, kiam la marristoj troviĝis en simile zenita pozicio kiel en la mezo de la 1930'aj jaroj, plenie ĝuante oficialan gracon kaj ĵus venkinte siajn kritikintojn? Estis unu el la gvidaj marristoj, Prof. T. Lomtev, kiu deklaris komence de 1949:

La nuntempaj apologiistoj de la imperiismo faras vastan propagandon por la kosmopolitismo, reakcia ideologio de la imperiista burĝaro. Ili utiligas kiel ideologian armilon la ideojn de la renegato Kautsky, koncerne ultra-imperiismon, kunfandiĝon de la nacioj kaj iliaj lingvoj en la epoko de kapitalismo kaj imperiismo, kreon, en la nuna epoko, de unu sola lingvo universala.

Precize sur la sama linio moviĝis la bulgara esperantisto Atanas Lakov:

Provo trudi Esperanton en la nuna tempo kiel universalan mond- lingvon, en ĝia nuna precipe eŭropa formo, signifas perfortan likvidon

de kulturoj kaj lingvoj de ekstereŭropaj popoloj, signifas starigon de

Esperanto kiel ilo de imperiisma ekspluatado.

Kio efektive validas por la nuna tempo, tion esprimis la sovetaj lingvistoj kaj antaŭ kaj post la elpaŝo de Stalin. Ekz., en sia nov- jara numero de 1949 Literaturnaja Gazeta jene karakterizis la di- versajn epokojn de la historio en rilato kun ĝiaj „mondlingvoj": la rolo de mondlingvo estas asignita al la latina en la periodo de klasi- ka historio, al la franca en la feŭda periodo, al la angla en la epoko de kapitalismo, kaj al la rusa en la granda erao de socialismo; sed ne nur en la estonta socialiSmo tutmonda, sed jam nun, kiel klarigis en novembro 1949 la akademiano N. T. Jakovlev: la rusa lingvo „ne estas nur la lingvo de USSR, sed ankaŭ la internacia lingvo en la popolaj demokratioj".

21.4.6 La Bezonoj de la Nuntempo

Vidi la problemon de Esperanto nur en la kadro de la disputo inter lingvistikaj skoloj facile kondukas al konfuzo kaj nebuligo del la vera politika fono, kiu kaŭzis la persekutojn kontraŭ la Interna- cia Lingvo. Se la Movado estis sufokita en USSR mem, evidente ĝia pluekzisto en landoj sub ties influo ne povis estis permesata, kaj ju pli klare rimarkiĝis la soveta influo en tiuj landoj, des pli baldaŭ la reĝimoj sentis la bezonon elimini ĉion, kion ili konsideris kon- traŭa al la soveta modielo.

Tio klarigas, kial, ekz., en orienta Germanio, kiu tiutempe estis ankoraŭ rekte regata de la soveta milita administracio, malpermesa dekreto estis publikigita jam komence de 1949, aŭ kial Ĉinio aliĝis al tiu evoluo plej laste, nome en la fino dje: 1953, kiam ĉesis aperi El Popola ĉinio. Kaj la orientgermana klarigo montras, ke unuaranga faktoro estis la timo de nekontroleblaj kontaktoj kun eksterlando — same kiel en 1937/38 en USSR aŭ en 1940 en la baltaj ŝtatoj. Ne fideleco al oficiala lingva doktrino, aed politikaj konsideroj, la zorgo pri interna sekureco, instigis la reĝimojn kontroli aŭ malpermesi la „kosmopolitan" movadon de la esperantistoj.