Выбрать главу

La rapidecon kaj gradon de la subpremo oni, plue, devas rilat- igi al la malsamaj internaj kondiĉoj en la popoldemokratioj. En Bulgario kaj Ĉelioslovakio, kie estis forta antaŭmilita Movado, la esperantistoj, el kiuj pluraj troviĝis en altaj ŝtataj kaj partiaj pozicioj, plej longe kontraŭstaris la tendencon esti subite identigitaj, nur pro sia scio de Esperanto, kun cionistoj kaj kosmopolitoj, ĉar ili povis facile dokumenti sian kontraŭfaŝisman aktivadon. Similaj an- taŭkondiĉoj ekzistis en Hungario, sed tie la gvidaj esperantistoj jam frue decidis dissolvi sian organizaĵon. Fine, ankaŭ la Bulgaroj kaj

ĈeRoslovakoj devis cedi al la oficiala klarigo, ke necesas nun dediĉi sin al pli urĝaj taskoj ol flegado de internacia lingvo, ke dum kon- struado de socialismo simple ne estas loko por Esperanto.

Tia argumentado troviĝas en unu tre rivela dokumento pri la situacio de Esperanto en orienta Eŭropo komence de la 50'aj jaroj: en letero de tri paĝoj, anglalingva, de la ĉeĥoslovaka Ministerio de Kulturo (22-9-1953) responde al la konsternita demando de japana komunista esperantisto pri la kialoj de la likvido de Esperanto- rondoj en ĈSR. La letero eksplicite senkulpigas la ĉeĥoslovakajn esperantistojn de akuzo kutima en Soveta Unio kaj orienta Ger- manio:

Estas vere, ke esperantistoj en Cefioslovakio pruviĝis kiel patriotoj, kiuj uzis Esperanton en progresema maniero. Ne estas unu kazo, kiam ĝi estis uzata kontraŭ la interesoj de la popolo kaj ŝtato. Tio ŝuldiĝis al la konscia patriota gvidado de la esperantistoj, kiuj montris kiel uzi Esperanton por la bono de la ŝtato. Nia popolo suferis grandegan malĝojon en sia nacia tragedio dum la hitlera okupo. La esperantistoj ne seniluziigis la nacion kaj metis sian scion de Esperanto en la servojn de la lando. Iliaj aktivadoj estis favore juĝitaj de la registaro. Iliaj modestaj klopodoj naskis bonan frukton.

Post tia laŭdo ne estas facile pravigi, kial nuntempe Esperanto ne plu povas servi al la popolo, sed per pensakrobataĵoj la Ministe- rio venas al la konkludo, ke nuntempe tiuj modestaj, kvankam suk- cesaj, klopodoj de la esperantistoj ne povas kontentigi la grandajn taskojn difinitajn de partio kaj registaro. En 1950 estis publikigita nova leĝo pri asocioj, laŭ kiu ili devus aliĝi al unu el la grandaj amasorganizaĵoj. EAĈSR klopodis aliĝi al unu el ili, sed ĉar neniu volis ĝin akcepti, ĝi transpaŝis la fiksitan tempolimon kaj dissolvi- ĝis. „Ne estas la kulpo de la ŝtata administracio, ke la Esperanto- Asocio haltigis siajn aktivadojn, sed la fakto, ke oni ne obeis la leĝon por nova registrado de asocioj."

Substrekinte, ke „Esperanto ne estas bezonata en la pli alta fazo de la evoluo de internaciaj rilatoj", la dokumento fine rimarkigas:

En la kapitalistaj landoj, en la manoj de progresemaj homoj, ĝi (Esperanto) ankoraŭ havas gravan funkcion kaj devus labori man-en- mane kun la pacdefendantoj. Se tio ne okazas, tiam ĝi iĝas „kosmo- politismo por eksporto", kaj tial la ĉefioslovaka popolo kaj ŝtato devas sin protekti pro kialoj de sia propra ekzistado.

Ke la uzado de Esperanto en kapitalistaj landoj por progresemaj celoj ne povas esti tre efika, se mankas ebleco por interkomunikiĝi kun pacdefendantoj en la socialismaj landoj, evidente estis ekster la

imagopovo de la Ministerio.

Kion signifas „pli alta fazo de la evoluo de internaciaj rilatoj"? Tion la aŭtoritatoj preferis detaligi nur en la enlanda uzo, al kiu apartenis pli sincera lingvajo. Unu tagon antaŭ la „memlikvidiĝo" de EAĈSR, Rudolf Burda sendis protestan leteron al la ĉefministro Antonin Zapotocky, petante klarigon, kial Esperanto — lingvo, kiun, laŭ la opinio de Burda, subtenis eĉ Lenin — nun ne plu estas toler- ata. A1 la respondo de la oficejo de Zapotocky (24-10-1952) oni ne povas riproĉi nesufiĉan konkretecon:

De la tempo, kiam kamarado Lenin akcentis la signifon de Esperanto por la laborista klaso, pasis tre multa tempo. Intertempe estis kon- struita la granda patrujo de socialismo, Soveta Unio, kaj la kon- struado de socialismo disvastiĝis al ĉiam pli da landoj, kiuj vidas en Soveta Unio sian modelon kaj abunde ĉerpas el ĝiaj spertoj. E1 tiu motivo centmiloj da laboristoj en tiuj landoj, eĉ ekster ili, lernas la gepatran lingvon de la pioniroj de socialismo, la rusan. Ce tia amasa disvastiĝo de la rusa lingvo, malantaŭen iras nature en la fonon la signifo de Esperanto, kiu ĉiuokaze estas lingvo artefarita kaj tial eĉ ne estas lingvo en la vera senco de la vorto

Ni opinias, ke en la nuna tempo efektive multe pli utilas meti tiujn fortojn, organizajn rimedojn kaj energion, kiuj estas dediĉataj al Esperanto, en la servon al plia disvastigo de la scio de la rusa lingvo. Ne temas pri ia oficiala malpermeso de Esperanto, kiel vi aludas en via letero. Temas nur pri tio, ke ĉiuj kamaradoj ekkonsciu la ŝanĝiĝin- tan situacion kaj el ĝi rezultantan malaltiĝon de la signifo de Espe- ranto.

Por reveni al la Lingvistikaj Leteroj de Stalin: Ni vidis, ke en la plej multaj landoj la Esperanto-asocioj jam ĉesis funkcii, kiam komeneiĝis la diskuto pri problemoj de la lingvistiko, en kies daŭro Stalin, tute neatendite, kondamnis la teoriojn de Marr. Tiu doktrina ŝanĝo ne videble rapidigis la kontraŭesperantan politikon de la orienteŭropaj partioj. Eble la esperantistoj en Bulgario kaj ĈSR dum iom da tempo eĉ supozis, ke la nova teorio alportos al Esperan- to novan ekzisto-rajton; iliaj revuoj represis partojn de la lingvis- tika diskuto. Se SEU pereis en tempo, kiam senkonteste validis la teorioj de Marr, ne estis tute absurda la kredo, ke oni povos elsaviĝi deklarante sin viktimoj de la skolo de Marr. Baldaŭ, tamen, oni komprenis, ke la Leteroj ne signifis ion novan, sed klopodis rehar- moniigi — malfrue — teorion kaj praktikon en la lingva politiko de Soveta Unio, ke Esperanto restis malŝatata kaj praktike mal- permesita, ne pro la dominado de tiu aŭ alia lingvoscienco, sed pro politikaj konsideroj. Ĉiuj esperantistoj en orienta Eŭropo devis sub- metiĝi al la postuloj dediĉi ĉiujn siajn fortojn al konstruado de so- cialismo, vidante ke la aŭtoritatoj nun disponis pri pli taŭga raciigo de la verdikto kontraŭ Esperanto ol estis nebulaj avertoj kontraŭ „internacia societo en Munkeno" — eĉ se nur per la argumento, ke ja mankas mencio de artefarita lingvo en la Leteroj de Stalin.

21.4.7 Reviviĝo de la Movado

La kernon de la problemaro rilata al la subpremo de Esperanto en USSR kaj en la landoj de ĝiaj aliancanoj trafis la Estraro de UEA kaj la Plenumkomitato de SAT, kiuj per komuna Nefermita Letero al Stalin (majo 1952) nete atribuis la kontraŭesperantan politikon de Soveta Unio al lingva imperiismo. Citante eldirojn de sovetaj lingv- istoj, la Letero trafe atentigis pri la kontraŭdiro inter la profetaĵoj pri kunfandiĝo de lingvoj kaj nacioj, unuflanke, kaj la praktika utiligo de la rusa kiel sola intlernacia lingvo, aliflanke, kaj, krome, inter la neo de klasa karaktero de la lingvo kaj la implicita postulo, ke internacia lingvo devas atendi novan bazon aŭ superstrukturon por formiĝi kaj ekesti.

Ne subtaksenda estas ankaŭ la precedenca karaktero de tiu ĉi do- kumento, per kiu la internacia Movado por la unua fojo oficiale forlasis la pozicion die: neŭtralismo kaj senhelpa spektado, tiel ofte spertitaj, kiam Esperanto kaj ĝiaj parolantoj suferis persekutojn. Sed, se temas pri la elpaŝo de Stalin, granda signifo por Esperanto troviĝis en ankoraŭ io alia, kion tiutempe la aŭtoroj de la Letero de UEA kaj SAT apenaŭ povis antaŭvidi.