Выбрать главу

Se nuntempe, kiam rekta subpremo de la Esperanto-Movado ŝajnas nur esti nigra ĉapitro de Ia historio, ni bezonas instruon por la estonteco, tiam ĝi ne povas esti alia ol tiu ĉi: silenta pasiveco, kiel praktikata ekz. dum la nazia militdeklaro al Esperanto, neniam forigos diskriminacion kontraŭ la Internacia Lingvo.

21.6 BIBLIOGRAFIO

Andreev, A. P., Revolucio en la lingvoscienco, Jafetida lingvoteorio

de akademiano N. Marr. Leipzig 1929. Balint, Ferenc, Elektitaj dokumentoj de laborista esperantista Movado en departemento Bekes 1925-1934 (hungarlingva). Gyula 1969.

Boulton, Marjorie, ,,Nigra svastiko, verda stelo". Zamenhof. La

Laguna 1962, p. 243-253. Conquest, Robert, The Great Terror, Toronto 1968. Cseh, Andreo, „Dum la uragano". La Prakttko, 1946, n-ro 1/5, p. 15-16.

Dokumentoj de la persekutoj kontraŭ proleta Esperanto-Movado

(japanlingva). Oosaka 1950. Dratwer, Isaj, ,,Kiel pereis la familio de D-ro Zamenhof". Germana

Esperanto-Revuo, vol. 17, 1964, p. 57. „Ernest Drezen". The British Esperantist, vol. 66, 1970, p. 344, ,,Komunista enfiltrado en la Esperanto-Movadon". Amerika Esper-

antisto, vol. 73, 1960, n-ro 1, p. 3-13. Engholm, S., „Kie oni malhelpas Esperanton". Malgranda Revuo,

vol. 8, 1950, n-ro 1, p. 28-30. Ĝivoje, Marinko, Historio de Esperanto-Movado en Jugoslavio. Zagreb 1965.

Hitler, Adolf, Mein Kampf. 603-607-a eld. Mŭnchen 1941. Ĥvorostin, S. K„ „Cara cenzuro kaj Esperanto". Scienca Revuo, vol.

23, 1972, n-ro 1/2, p. 37-46; n-ro 3, p. 79-88. Kamaryt, St„ „Esperanto en Ceftoslovakujo dum la germana okup-

ado". Esperanto Internacia, vol. 10, 1946, n-ro 1, p. 3-4. „Kial la Movado ne vivas en Rumanujo". Esperanto, vol. 57, 1964, n-ro 5, 82-83.

Lapenna, Ivo, „Kelkaj lingvistikaj demandoj". Belarto, 1958, p. 51-63.

, Retoriko. 3-a eld. Rotterdam 1971.

Laurat, Lucien, Staline, la linguistique et l'imperialisme russe. Paris 1951.

„Nefermita letero: Al J. V. Stalin, Moskvo". Esperanto, vol. 45, 1952, n-ro 6, p. 163-165.

L'Hermitte, Rene, La linguistique en U.R.S.S. Paris 1969.

Lins, Ulrich, „Esperanto dum la Tria Regno". Germana Esperanto- Revuo, vol. 19, 1966, p. 76-78, 99-101; vol. 20, 1967, p. 5-8. (Iom mallongigita en Sennacieca Revuo, 1968, n-ro 96, p. 1-19.)

, „La plej sekreta libro pri Esperanto". Espdranto, vol.

65, 1972, n-ro 2, p. 28-29.

Miyamoto masao, Historio de la japana Esperanto-Movado. Kioto 1969.

Sadler, Victor, „Persekutoj kontraŭ la Internacia Lingvo". Esperan- to, vol. 61, 1968, p. 14-15, 34-35, 84-85.

kaj Ulrich Lins, ,,Regardless of frontiers: A case study

in linguistic persecution". Samir K. Ghosh (red.), Man, Language and Society. The Hague-Paris 1972, p. 206-215.

Siebarth, Werner, Hitlers Wollen. 3-a eld. Mŭnchen 1936.

Spiridoviĉ, E., „La 'vera devizo por batalo' en la marks-leninisma lingvoscienco". La Nova Etapo, vol. 1, 1932, n-ro 4, p. 157-160.

Springer, George P., Early Soviet theories in communication. Cam- bridge, Mass. 1956.

Stalin, J., Marxismus und Fragen der Sprachwissenschajt. N. Marr, Uber die Entstehung der Sprache. Mŭnchen 1968.

Streicher, Oskar, ,,Weltsprache". Muttersprache, vol. 41, 1926, kol. 133-139.

Sygnarski, Mieczyslaw, ,,Kion opinias la junularo pri Esperanto?'' Internacia Pedagogia Revuo, vol. 17, 1938, n-ro 1, p. 6-14.

Takeuti ziro, Puroretaria esuperanto undd ni tuite. Tokyo 1939.

„Tezoj pri Internaeia Lingvo". La Nova Etapo, vol. 1, 1932, n-ro 3, p. 116-118.

Theobald, H., Dokumentoj de la rezistado. Hamburg 1948.

Thomas, L. L., The linguistic theories of N. Ja. Marr. Berkeley-Los Angeles 1957.

Trogel, Robert, Esperanto kaj kulturo. Koin 1929.

Vossler, Karl, Geist und Kultur in der Sprache. Heidelberg 1925.

Wagner, Hermann, Ni devas diri ĝin. Stuttgart 1947.

Weissberg, Alex, Conspiracy of sUence. London 1952.

Vidu ankaŭ la bibliografiojn de Capitroj 14 kaj 19.

CAPITRO 22

LA DEMANDO DE KOMUNA LINGVO ANTAŬ INTERNACIAJ INSTITUCIOJ

22.1 ENKONDUKA RIMARKO

Plurfoje diversaj internaciaj registaraj kaj neregistaraj organizaĵoj okupiĝis pri la demando de komuna lingvo en internaciaj rilatoj, tute speciale pri la Internacia Lingvo (Esperanto). Tri el ili meritas apartan atenton: la diskutoj en la sino de la Ligo de Nacioj en la periodo 1920-1925; la Peticio al Unuiĝintaj Nacioj (UN) en 1950, kiu estis poste transdonita al Unesko kaj kiu kondukis al la Rezolucio de 1954; la Propono al Unuiĝintaj Nacioj, prezentita al la Sekretariato de UN en New York en oktobro 1966.

Por doni kiel eble plej objektivan bildon pri la traktado de tiu demando en la menciitaj institucioj, en la sekvantaj sekcioj de tiu ĉi ĉapitro estos unuavice reproduktitaj esencaj partoj de originalaj dokumentoj en Esperanta traduko, dum la cetera teksto estos limigita al la plej necesaj klarigoj, korektoj de eraroj pri faktoj kaj kelkaj komentoj.

22.2 LIGO DE NACIOJ (1920 - 1925) 22.2.1 Cefa Celo kaj Lingva Obstaklo

Post la Unua Mondmilito, en la tempo de fondiĝo kaj ekfunkcio de la Ligo de Nacioj, la Internacia Lingvo jam estis disvastiĝinta pres- kaŭ en ĉiuj partoj de la mondo. Gia traduka kaj originala literaturo estis rimarkinda, la nombro de diversaj periodaĵoj konsiderinda, kaj la praktika parola uzo dum kongresoj kaj ĉiaspecaj aliaj internaciaj renkontiĝoj ĉiam pli vasta. Gi jam estis fariĝinta nekontestebla socia fakto.

La ĉefa celo de la Ligo de Nacioj estis konservi la mondan pacon kaj akceli amikajn rilatojn inter la nacioj. Multaj rigardis ĝin taŭga instrumento por la realigo de jarcentaj revoj pri paca kunvivado de la popoloj; inter ili troviĝis ankaŭ klarvidaj personoj, kiuj kom- prenadis, ke la lingvaj malfacilaĵoj grave obstaklas la progreson en tiu direkto.

22.2.2 Propono al la Unua Asembleo

En tiaj kondiĉoj ekaktivis D-ro E. Privat, kiu en la unuaj jaroj de la Ligo de Nacioj estis honora jura konsilisto de la persa ĉef- delegito, Princo Arfa, kaj poste fariĝis vicdelegito de Persio ĉe la Ligo. Laŭ lia iniciato dek unu delegitoj prezentis al la Asembleo la 9-an de decembro 1920 projekton de Rezolucio, kiu tekstis:

La Ligo de Nacioj, konscia pri la lingvaj malfacilaĵoj, kiuj obstaklas rektan komunikadon inter la popoloj, kaj pri la urĝa bezono trovi ian praktikan rimedon por forigi tiun ĉi obstaklon kaj helpi al bona inter- kompreniĝo inter la nacioj, sekvas kun intereso la eksperimentojn rilate oficialan instruadon de la Internacia Lingvo Esperanto en la publikaj lernejoj de kelkaj el la membroj de la Liro; esperas, ke tiu instruado fariĝos pli ĝenerala en la tuta mondo, tiel ke la infanoj de ĉiuj landoj povus scii almenaŭ du lingvojn: sian gepatran kaj facilan rimedon por internacia komunikado; (kaj) petas la Generalan Sekreta- rion prepari por la sekva Asembleo raporton pri la rezultoj atingitaj en tiu ĉi rilato