Выбрать главу

La projekto elvokis fortan kontraŭstaron precipe de Francio, kiu en tiu tempo, minacata de la kreskanta prestiĝo de la angla lingvo, vidis en la propono novan danĝeron por la pozicio de la franca. Laŭ artikolo de E. Privat en Esperanto de aprilo 1958, la franca delegito kolere intervenis kontraŭ tiu rekomendo, ĉar ĝi tuŝis la sendependecon de la publika instruado en lia lando kaj „minacis la patrujaman edukadon de la infanoj per internaciismo". Konforme al tiu politiko, la tiama franca Ministro de Instruado, Leon Berard, malpermesis kian ajn kurson de Esperanto ne nur en la lernejoj, sed eĉ en la konstruaĵoj de lernejoj.

La proponon unue ekzamenis la Dua Komitato de la Ligo. En sia Raporto al la Asembleo, entenata en la Dokumento 253: 20/48/253, la Komitato faris jenajn konstatojn:

1. League of Nations, Assembly Document 253, 17 December 1920: 20/48/ 194.

La Komitato konsentas kun la subskribintoj rilate la seriozecon de la lingvaj malfacilajoj, kiuj obstaklas rektajn rilatojn inter la popoloj, kiel ankaŭ rilate la deziron, ke internacia lingvo devus esti instruata en ĉiuj lernejoj: simpla kaj facila lingvo, kiun la infanoj lernus paralele kun sia gepatra lingvo, kaj kiu devus servi la estontajn ge- neraciojn kiel ĝenerala rimedo de internacia komunikado. La Komitato tamen opiniis, ke estus dezirinde komenci per enketo surbaze de la ekzistantaj faktoj.... Fine, la Komitato estis informita, ke tiu ĉi internacia helpa lingvo estis utiligata kun sukceso en pluraj kon- siderinde universalaj kongresoj, en kiuj la parolantoj apartenantaj al ĉiuj landoj povis facile kompreni unu la alian, kaj en kiuj la debatoj okazis en unusola lingvo, tiel ke la parolantoj ĝuis la plej kompletan egalecon.

La Komitato, tamen, opiniis, ke la Asembleo devus ne akcepti respondecojn ekster sia kompetenteco. Tial ĝi forigis la alvokon por ĝenerala instruado de la Internacia Lingvo. Laŭ la menciita doku- mento, la fina propono de la Komitato al la Asembleo tekstis:

La Ligo de Nacioj, konscia pri la lingvaj malfacilaĵoj kiuj obstaklas rektan komunikadon inter la popoloj, kaj pri la urĝa bezono trovi ian praktikan rimedon por forigi tiun ĉi obstaklon kaj helpi al bona inter- kompreniĝo inter la nacioj, sekvas kun intereso la eksperimentojn rilate oficialan instruadon de la Internacia Lingvo Esperanto en la publikaj lernejoj de keikaj el la membroj de la Ligo; (kaj) rekomendas al la Generala Sekretario prepari por la sekva Asembleo raporton pri la rezultoj atingitaj en tiu ĉi rilato.

La raportisto, la belga senatano Lafontaine, prezentis la rekomen- don al la lasta plena sesio de la Asembleo, sed la prezidanto — Hymans, ankaŭ li Belgo — tuj interrompis lin kun pririda ŝerco. La franca delegito Gabriel Hanotaux, tiutempe bone konata diplomato, proponis ke oni entute ne diskutu la aferon, ĉar „jam ekzistas inter- nacia lingvo: la franca, universale instruata ĉie en la mondo de la penso". La prezidanto tuj voĉdonigis la proponon, ke la diskuto estu prokrastita; post iom da konfuzo li deklaris, ke la demando estas forŝovita. Sekve, la Raporto de la Dua Komitato ne estis akceptita de la Unua Asembleo en 1920.

22.2.3 Renovigo de la Propono al la Dua Asembleo

La 9-an de septembro 1921, okaze de la Dua Asembleo de la Ligo de Nacioj, la propono de 1920 estis renovigita en identa formo. Ci-foje ĝi estis prezentita de la delegitoj de Sudafriko, Rumanio, Persio, Bel- gio, Ceĥoslovakio, Kolombio, Cinio, Finnlando, Albanio, Japanio, Venezuelo kaj Hindio. La proponon subskribis ankaŭ la delegito de

Pollando, sed kun rezervo, karakteriza por la tiama starpunkto de Pollando rilate la francan lingvon, ke „praktika heipa lingvo neniel atencu la rajtojn kaj jarcentan prestiĝon de la franca lingvo kiel lingvo de internacia dipiomatio".

La subskribintoj samtempe petis la Prezidanton de la Asembleo, ke la menciita Raporto de la Dua Komitato kun la titolo Internacia Lingvo (Dokumento 253 de la 17-a de decembro 1920) kaj la Raporto de D-ro Nitobe inazo, la tiama Generala Subsekretario de la Ligo, pri lia komisio en la Universala Kongreso de Esperanto en Prago, estu komunikitaj al ĉiuj delegacioj. La du dokumentoj estis efektive dis- tribuitaj al la delegacioj kaj la Propono eniris en la tagordon de la Dua Asembleo.

La Raporto de D-ro Nitobe rilatis al la rezultoj de lia oficiala partopreno kiel observanto de la Ligo en la 21-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazis en aŭgusto 1921 en Prago. Tiun kongreson ĉeestis 2.561 delegitoj el 40 landoj kaj oficialaj reprezentantoj de 10 registaroj.

La originala Raporto de D-ro Nitobe konsistis el tri partoj, el kiuj la unua entenis faktojn pri la menciita Esperanto-Kongreso kaj la dua enhavis rimarkojn pri la Esperanto-Movado. Nur la tria parto estis komunikita al Konsilo de la Ligo, al la Ŝtatoj-Membroj kaj al la delegacioj sub la titolo La Lingva Demando kaj la Ligo de NaciojJ.

Tiu ĉi objektiva analizo de la tiama lingva situacio kaj de la diversaj avantaĝoj, kiujn prezentas neŭtrala lingvo, verkita de unu el la plej altrangaj internaciaj funkciuloj surbaze de personaj esplo- roj kaj spertoj, devus esti konata de ĉiu studanto de la lingva pro- blemo. Des pli, ke multaj konstatoj estas hodiaŭ same aŭ eĉ pli aktualaj, ol ili estis en 1921.

Pri la bezono de facila komuna lingvo en la Ligo de Nacioj por adekvata reprezentiĝo D-ro Nitobe skribis:

En multaj landoj la elekto de delegitoj por la Konsilo aŭ por la Asembleo estas limigita al la tre mallarĝa cirklo de tiuj, kiuj povas regi la anglan aŭ francan almenaŭ kun relativa facileco, kaj kutime — ĉar tiu ĉi cirklo konsistas el diplomatoj, profesiaj lingvistoj, lernejaj instruistoj kaj komercistoj — multaj el la plej kompetentaj por la laboro de la Ligo de Nacioj estas preterpasitaj. Kiam la paroladoj estas farataj en kunvenoj en lingvo ne komprenata de ĉiuj, iuj mem- broj emas forlasi la salonon aŭ fariĝi senpaciencaj.... (p. 2 de la angla versio).

2. League of Nations, The language question and the League of Nations, Report by Dr. Nitobe, Doc. A.72.1921.XII of 14 September, 1921.

D-ro Nitobe kritike rilatas al antaŭjuĝoj de politikistoj kaj aliaj koncerne la eblecon de internacia lingvo. En la Raporto estas akcen- tita la kultura graveco de internacia lingvo kaj la konstrua rolo de tia lingvo por la realigo de la idealoj de la Pakto de la Ligo.

La Raporto konstatas la kreskantan nombron de naciaj lingvoj kaj koncize resumas la staton per la sekvantaj vortoj:

Nur en Eŭropo 49 lingvoj estas nuntempe uzataj. Inter la 48 Membroj de la Ligo lunkcias ne malpli ol 48 apartaj lingvaj sistemoj, se oni ekskludas iujn gravajn dialektojn. Plue, kiam la angla kaj franca estis akceptitaj kiel praktike la solaj oficialaj lingvoj pro kaŭzoj de ekonomio, kiel diras la Raporto de la Komitato, tiu decido signifis ŝajnan ekonomion el mallarĝa vidpunkto rilate ŝparadon de tempo kaj mono por traduko. Mondvasta vidpunkto de ekonomio rezultigos tute alian juĝon.... E1 vidpunkto de monda ekonomio neniu rimedo estas pli racia kaj pli malmultekosta ol la adopto de komuna lingvo (p. 3 de la angla versio).

En la sekvaj partoj D-ro Nitobe prezentas la bezonon de komuna lingvo sur la kampoj de komerco kaj scienco, kaj mencias diversajn rezoluciojn kaj decidojn de kompetentaj instancoj favore al la solvo de la lingvaj malfacilaĵoj per neŭtrala internacia lingvo. Aparte interesaj estas la pensoj pri la bezono de internacia lingvo por la laboristaro. La Raporto konstatas, ke Esperanto jam estas tre dis- vastiĝinta inter la laboristoj kaj ke tiamaniere ĝi fariĝas ,,motoro de internacia demokratio".