Выбрать главу

En la konkluda parto de la Raporto estas dirite, ke multaj potencaj organizaĵoj kun tre malsamaj celoj kaj agantaj sur vastaj kampoj de homaj aktivadoj deziras praktikan solvon de la lingva demando. La progreson de la mondo obstaklas la lingvaj baroj kaj tio — diras D-ro Nitobe —■ prezentas seriozan minacon al la afero de paco.

La Dua Asembleo akceptis la konkludojn de la Dua Komitato de la 17-a de decembro 1920, instrukciis la Sekretariaton entrepreni la proponitan enketon, kaj decidis meti la demandon pri instruado de Esperanto en la lernejoj en la tagordon de la Tria Asembleo. La koncerna Rezolucio estis akceptita la 15-an de septembro 1921.

22.2.4 Tria Asembleo: Akcepto de la Raporto de la Sekretariato

Plenumante la decidon de la Asembleo, la Sekretariato sen- prokraste dissendis demandaron al ĉiuj Ŝtatoj-Membroj de la Ligo kaj al diversaj kompetentaj organizaĵoj. Gi ankaŭ disponigis la necesajn salonojn en la Palaco de la Ligo en Genevo por okazigo de Internacia Konferenco pri Instruado de Esperanto en Lernejoj en aprilo 1922. Partoprenis reprezentantoj de komunumaj kaj lernejaj aŭtoritatoj, kiel ankaŭ de edukaj asocioj el 28 landoj. Registaroj de 16 ŝtatoj sendis siajn oficialajn observantojn. Tiu ĉi teknika konferenco, kun- vokita de la Lernejo pri Eduka Scienco (Instituto J. J. Rousseau en Genevo), pritraktis la tutan demandon en scienca kaj senpartia spirito. Gi liveris al la Sekretariato de la Ligo la plej grandan parton de informoj rilate la instruadon de Esperanto en lernejoj. En la teksto de la konkludo, kiu estis sendita al la Sekretariato, troviĝis ankaŭ jena grava propono:

La Ligo de Nacioj rekomendas, ke tiu ĉi instruado fariĝu ĝenerala en la publikaj lernejoj de la tuta mondo kiel praktika kaj populara rimedo por internacia rilatado, neniel celanta prejudici la epoklongan prestiĝon de la civilizitaj naciaj lingvoj.

La Sekretariato ricevis ankaŭ konsiderindan nombron da doku- mentoj kaj proponoj koncerne la lingvan problemon ĝenerale kaj la eblajn solvojn. Ekzemple, influaj skandinaviaj asocioj proponis, ke la angla estu adoptita kiel monda helpa lingvo. Kelkaj amerikaj rondoj sugestis la revivigon de la latina.

Surbaze de la kolektitaj informoj la Sekretariato verkis ampleksan raporton Esperanto kiel Internacia Helpa Lingvo[63], kiu originale konsistis el kvin partoj. En la fino troviĝis kvar aldonoj kun diversaj dokumentoj. La raporto, datita la 28-an de junio 1922, estis prezentita al la Tria Asembleo.

En la enkonduka parto de la raporto estas koncize prezentita la evoluo de la afero antaŭ la Ligo de Nacioj ekde la unua propono en 1920. Estas akcentite, ke la Sekretariato ricevis instrukcion studi la demandon unuavice el praktika vidpunkto. Agante konforme, ĝi povis konstati, ke Esperanto estas vaste uzata en internaciaj kon- gresoj kaj ĉiaspecaj renkontiĝoj, dum vojaĝoj, en internaciaj oficejoj kaj eĉ por teatraj prezentadoj. Rilate tiun aspekton de la demando la raporto konkludas:

Tio faras ĝin vivanta lingvo — karakterizo, kiun ne posedas kiu ajn el la sistemoj nur skribaj kaj ne parolataj. Fariĝis eble esprimi sentojn en ĝi. Post 35 jaroj (de funkciado) la lingvo komencis akiri stilon. Ekzistas verkistoj kaj oratoroj, kiuj uzas ĝin kun veraj forto kaj eleganto. Pro la fakto, ke la akcento troviĝas sur la antaŭlasta silabo kaj ke la finaĵoj estas vokaloj, ĝiaj sonoraj kvalitoj memorigas pri iu el la romanidaj lingvoj de la sudo.

En la dua ĉapitro estas prezentita la stato de instruado de Espe- ranto en diversaj lernejoj de Albanio, Bulgario, Brazilo, Belgio, Cinio. Finnlando, Francio (ne en la ŝtataj), Britio, Italio, Japanio, Nederlando, Portugalio, Svislando kaj Ceĥoslovakio. Rilate la ŝtatojn, kiuj en tiu tempo ne estis membroj de la Ligo, la raporto koncize prezentas la situacion en Germanio, Hungario, Ruslando kaj Usono.

La tria ĉapitro prezentas la ĉefajn rezultojn de la Esperanto- instruado en la lernejoj. La plej gravaj dokumentoj estas presitaj en la aldonoj al la raporto. Rilate tiun aspekton la raporto emfazas la grandan moralan efikon je la infanoj, kiuj, korespondante kun in- fanoj de aliaj landoj en Esperanto, evoluigas interesiĝon pri aliaj nacioj, pri geografio kaj historio. Ofte evidentiĝas spirito de tuthoma solidareco. Multaj geinstruistoj utiligas la Esperanto-lecionojn por interesigi al la infanoj la Ligon de Nacioj kaj ĝian grandan idealon de universala paco kaj kunlaborado.

Koncize estas menciitaj la spertoj en la lernejoj de Skotlando, Italio, Ceĥoslovakio kaj aliaj landoj. Reprezentantoj de landoj el Malproksima Oriento akcentis la facilecon de Esperanto kompare kun fremdaj naciaj lingvoj. Pri la facileco de Esperanto la raporto konkludas:

Oni povas aserti kun absoluta certeco, ke Esperanto estas ok ĝis dek fojojn pli facila ol kiu ajn fremda lingvo, kaj ke estas eble ellerni perfektan parolkapablon sen forlasi sian propran landon. Tio per si mem estas tre aprezinda rezulto.

La kvara ĉapitro traktas la uzadon de la Internacia Lingvo en la praktiko. Estas menciitaj multnombraj foiroj, kiuj uzas tiun lingvon, katalogoj kaj prospektoj de komercaj entreprenoj, gvidlibroj, fakaj periodaĵoj, beletristiko, scienca kaj faka literaturo, la uzo de Espe- ranto por internaciaj kontaktoj de blinduloj kaj aliaj aspektoj. La raporto finiĝas per jenaj vortoj:

Lingvo estas potenca forto, kaj la Ligo de Nacioj havas ĉian kaŭzon por observi kun aparta intereso la progreson de la Esperanto-Movado, kiu, se ĝi fariĝos pli disvastiĝinta, povos iam konduki al grandaj rezultoj el la vidpunkto de morala unueco de la mondo.

Dum la tria Asembleo, en aŭtuno 1922, la raporton pritraktis la Kvina Komitato. La konkludojn de la raporto forte subtenis Prof. Gilbert Murray, la fama helenisto el Oxford, kiu reprezentis Sud- afrikon. La ĉefaj oponantoj estis f-ino Forchhammer (Danlando) kaj s-ro Rio Branco, ambasadoro de Brazilo, kiu atakis Esperanton kiel „lingvon de mizeruloj kaj komunistoj", eĉ private presigis kaj dis- donis sian paroladon. La franca delegito, samtempe raportisto en la

Komitato, senatano G. Reynald, deklaris, ke li ricevis instrukciojn malaprobi kian ajn ,,mondlingvon" kun la escepto de la franca. Li proponis, ke la tuta afero estu transdonita al la Komisiono pri Intelekta Kunlaborado. Delegitoj de Finnlando, Persio, Cinio, Bulga- rio, Japanio esprimis timon, ke la celo de la propono de senatano Reynald estas enterigi la aferon. Post tritaga diskutado, ofte pasia, la Kvina Komitato akceptis kompromisan solvon: unuflanke aprobi kun malgrandaj modifoj la Raporton de la Sekretariato, kaj aliflanke sendi la lernejan demandon por pritrakto al la Komisiono pri Inte- lekta Kunlaborado. Estis ankaŭ decidite aldoni la kompletan tekston de la Raporto de la Pariza Komerca Cambro, tre favora al la Inter- nacia Lingvo.

La teksto, kiun la Kvina Komitato prezentis al la Asembleo, estis akceptita per plimulto de voĉoj. Jen ĝia traduko:

Ke la Raporto de la Sekretariato pri Esperanto kiel Helpa Inter- nacia Lingvo estu adoptita, sed kun la sekvantaj amendoj:

Ke la korektoj komunikitaj de la Brita Delegacio estu faritaj kaj ke Capitro V de la Raporto estu ellasita.

Ke al la Raporto estu aldonita anekso konsistanta el la tuta mal- longa kaj senpartieca Raporto de la Pariza Komerca Cambro de la 9-a de februaro 1921, el kiu nur kelkaj partoj estis cititaj.

Ke la rezolucioj akceptitaj de la Komitato estu aldonitaj al la Raporto.

Ke la demandoj rilatantaj al instruado de Esperanto estu trans- donitaj al la Komisiono pri Intelekta Kunlaborado, por ke tiu Komi- siono povu doni sian opinion pri la diversaj aspektoj de la problemo de helpa internacia lingvo.

Dum sia kunveno de la 21-a de septembro 1922 la Tria Asembleo akceptis la Raporton de la Kvina Komitato. Tiamaniere ĝi oficialigis la Raporton de la Sekretariato de la 28-a de junio, sen la kvina ĉapitro, sed kun ĉiuj supre menciitaj aldonoj.